Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/428

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne sciis sin altigi ĝis tia alteco de sentemo; tial ke li ne kredis, ke tia sindono estas ebla. Lin pereigis ne la silentiĝo de Reĝino, sed la lia; ĉar li estu respondinta: jes; kaj tiu simpla vorto sufiĉis, por ke li estu savita. Certe por fari tiel heroan mensogon, ŝi metis kondiĉon. Sed ĉu oni povis postuli, ke ŝi elparolu falsan ĵuron, nur por fari la feliĉecon de sia konkurantino? Nun Herbeno komprenis, kiel grandega fariĝis la malespero, kiu ekkaptis la junulinon, kiam ŝi kredis, ke la amegita viro ŝin tiel forte malestimas, ke li preferas al ŝia amo la punlaborejon kaj eble la eŝafodon. Tiam subite, sen transiro, ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon; sed tia malamo estis ankaŭ amo. Kaj ju pli la junulo antaŭeniris en sia legado, des pli la sovaĝa grandeco de tiu pasio, kiu tiel malmulte akordiĝis kun la universala malkuraĝeco de nia epoko, lin instigis al miro kaj al admiro. La artisto kaj la literaturisto, kiuj loĝis en li, ne povis ne sin senti impresitaj, legante tiujn paĝojn, ĉe kiuj kantiĝis, en frazoj, kies lirismo montriĝis des pli intensa, ke ĝi estis ju pli nekonscia, la dia poemo de l’ amo absoluta: kaj iom post iom Reĝino grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj. Antaŭ tiu neinterrompita ama kriado, li ne povis ne senti sin flatita, pensante, ke li estis la objekto de tiu flamiĝanta korsento. Eble li samtempe estis ĝia viktimo; sed en tiu afero, same kiel en la aliaj, la vera kulpigoto estis Fatalo. Tiam li nevole murmuris mallaŭte:

— Kompatinda Reĝino, kiel pasie ŝi min amis! Mi ne scias, ĉu ŝi estis krima; sed se ŝi faris kulpojn, oni devas konfesi, ke la malfeliĉulino ilin kruele elpagis.

Nun, tial ke Beatrico ne povis plu esti kontraŭpezilo, lia tuta amo por la kunulino de liaj junaj jaroj revenis en lian koron, kaj en ĝin sin lokis pli despote ol en la pasinta tempo: pro tio, kiam li resupreniris la deklivon de siaj memoroj, kiam li memoris siajn pasintajn ŝanceliĝojn, li ne povis ne ekkrii: