Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/431

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Reĝino forkuris sen espero al reveno, ŝi volis meti inter si kaj tiuj, kiujn ŝi forlasis, kiel eble plej grandan interspacon; kaj ŝi haltis nur, kiam haltis la vagonaro, kiu ŝin veturigis; tio estas, kiam ĝi ne povis ruliĝi pli malproksimen, tial ke mankis la fera vojo. Tiu loko nomiĝis Tarbes; kaj ŝi restis en Tarbes: ĉar por malrapide agonii, ĉu la loko elektita havis gravecon? Tiam ŝi sin nomigis sinjorino Gustavio, memore de la nomo, kiun laŭ ŝia hipotezo Fernando elektis, kiam li forkuris for de Noumea.

Kiam Herbeno sonoris ĉe ŝia pordo, Reĝino malfermis mem; ĉar pro la malgrandeco de sia posedaĵo ŝi havis nur mastrumulinon, kiu venis matene por fari la tro lacigajn laborojn. Rekonante sian edzon, kredante unue, ke li venas por sin venĝi kaj por ŝin puni pro ŝia provo de venenado, ŝi fortege paliĝis, kaj falante sur genuoj kun etenditaj manoj, kvazaŭ ŝi volus forpuŝi la danĝeron, kiun ŝi sentis minacanta, ŝi ekkriis:

— Kompatu, kompatu, mi cin petegas; min pardonu.

— Relevu cin, diris Fernando per afabla tono, kaj timu nenion: mi ne venas kiel malamiko, kontraŭe. Kredeble ci legis en ĵurnaloj ...

— Depost kiam ci min forpelis for de ci, mi estas malviva por la mondo. Nenio min interesas plu; kaj neniam mi malfermas ĵurnalon.

— Sed kion do ci faras por pasigi ciajn tagojn?

— Mi vivas kun la estintaĵoj: mi legas kaj relegas ĉiujn ciajn leterojn, depost la longaj skribaĵoj, kiujn ci sendis, kiam ci estis liceano, ĝis la plej etaj biletoj, kiujn ci portigis al mi, kiam okaze urĝa laboro cin devigis resti en la banka firmo.

Fernando komprenis, ke Reĝino aludas al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia edziniĝo kun Petro. La malkompreniĝo daŭris por ŝi, same kiel ĝi estis daŭrinta por Beatrico. Sur la kameno en kadroj vidiĝis fotografaĵoj, kiuj lin