Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/432

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

montris, kiam li estis infano, knabo, junulo, kaj aliaj portretoj, en kiuj li sin vidis kun pozoj, kiujn neniam li estis havinta, kun vestoj, kiujn neniam li estis portinta. Tiuj bildoj estis figuraĵoj de Petro. Fine meze de la tabulo staris la hotelo de Gletsch, la Rhona glaciejo, kaj la vojo al la Furka.

Fernando sin sentis kortuŝita ĝis larmoj, vidante la pruvojn de tia amo, kiu altiĝis ĝis vera kulto; kaj li ne pli intencis riproĉi Reĝinon pro ŝia edziniĝo kun Petro, ol li pensis kulpigi Beatricon pro ŝiaj amrilatoj kun Fradeko. Ĉu ne estis li, kaj ĉiam li, la viro, kiun la du kuzinoj estis amintaj, amante lian fraton? Fernando altiris la junan virinon al kanapo, sidiĝis apud ŝin, kaj rakontis la ĉiujn okazintajn fariĝojn. Reĝino larĝe malfermis siajn okulojn, sin demandante kelkafoje, ĉu lia interparolanto parolas serioze, kaj ĉu li ĝuas la plenecon de siaj cerbaj ecoj? Kiam li estis fininta:

— Tiam, ŝi diris, estas ci la vera Fernando?

— Li estas mi.

— Kaj la alia, tiu, kun kiu mi edziĝis?

— Li estas mia frato.

Kaj irante al la kameno, li apartigis la fotografaĵojn laŭ du partoj, metis la unuan dekstren, la duan maldekstren, dirante:

— Ĉi tiuj portretoj estas la miaj; kaj tiuj, la fotografaĵoj de Petro.

Kiam la unua mirego estis pasinta, kaj kiam Fernando estis respondinta kiel eble plej kontentige al la senĉesaj demandoj de Reĝino, li daŭrigis:

— Terura malkompreniĝo kaŭzis multajn malfeliĉaĵojn: ni devos ilin ripari. Pro tio estas necesege, ke ni ŝovu la spongon sur la estinteco por ĝin forgesigi, kaj ke ni elradikigu el niaj animoj ĉian ajn senton al malpardono kaj al ĵaluzeco; ĉar hodiaŭ tiuj malbonaj kormovoj ne havas plu motivon por esti. Mi estas plena de indulgo por