Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/433

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kulpoj, kiujn kaŭzis sincera amo; mi malamas nur hipokritecon. Pro tio mi pardonas al ci sen kaŝita penso la tutan malbonon, kiun eble ci faris al mi en la pasinta tempo; kaj mi ne volas koni la motivojn, al kiuj ci obeis, kiam ci silentiĝis. Sed mi devas cin danki, ĉar ci penis min savi per superega mensogo, kiun mi ne sciis diveni. Troviĝas en tia ago heroa memofero, kiun grandkora homo ne povas malkonfesi sen maldankemo. Pri la aliaj kulpoj, kiujn ci plenumis, mi volas paroli pri cia duobla provo de venenado kaj de memmortigo, ne nur ci estis terure punita pro tiuj du krimoj, sed plie ci sola toleris ilian tutan pezon. Do la devizo, kiu taŭgas por ni estas enhavita en tiuj du vortoj: Amo kaj Pardono. Reciproke ni amu nin kvarope, ni pardonu nin kvarope: kaj ni povos ankoraŭ esti feliĉaj.

Reĝino ravita sentis, ke feliĉegeco batigas sian koron. Ŝi lasis paroli Fernandon, kaj ne intencis lin interrompi. Tamen ŝi eksaltis, kiam ŝi aŭdis, ke li diras:

— Ci revenos kun mi Parizon.

— Ho ne! Tion neniam mi faros.

— Tio estas necesa, eĉ necesega, por la plenumo de l’ entrepreno, kiun mi revis.

— Ĉu mi povos min retrovi antaŭ Beatrico, kiun mi volis mortigi?

— Ŝi cin pardonos.

— Antaŭ Petro, kiun mi forlasis?

— Li cin pardonos.

— Tio estas neebla.

— Tio estos realaĵo. Mi diras plion: ambaŭ cin amos, same kiel mi mem cin amas, malgraŭ la abomena estintaĵo. Obeu min, Reĝino; mi ĵuras, ke ci ne pentos pri tio, kaj ke pli poste ci min benos, tial ke mi insistis.

La juna virino, venkita de la afabla sed samtempe ordona voĉtono de la viro, kiun ŝi ĉiam amegis, konsentis plenumi ĉion, kion li deziris; kaj ŝi revenis kun li Parizon.