Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/434

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume, ekvidante Reĝinon, Petro kaj Beatrico jam malfermis la buŝon por protesti: en iliaj okuloj brilis flamoj de kolero kaj de malamo: oni sentis, ke neripareblaj vortoj estos baldaŭ elparolitaj. Fernando komprenis la danĝeron, kaj prenante la parolon, li diris per tono solene grava:

— Ĉiuj sidiĝu kaj aŭskultu atentege tion, kion mi deziras proponi. Mia frato, li diris, sin turnante al Petro, mi eniris en vivon du horojn pli frue ol vi: jen estas eĉ la sola diferenco, kiu nin malsimiligas. Mi do estas via antaŭnaskito, ho! tre malmulte, li aldonis ridetante. Tamen permesu, ke mi fanfaronu pri tiu malforta rajto de antaŭnaskiteco, por direkti la interparoladon, kiun ni havos post momento, kaj por prezidi la diskutadon.

Kiam por la unua fojo ni troviĝis unu kontraŭ la alia en tiu sama ĉambro, en kiu ni sidas hodiaŭ, ni ambaŭ konkludis, kaj ni venis al sama konsento pri tiu punkto, nome: niaj rajtoj al Beatrico estas egalaj. Tiam ni diris al ŝi: “Elektu inter ni ambaŭ.”

— Nenion timu, amikino mia, li aldonis, vidante, ke la juna virino paliĝas: nenion timu. Ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si: kaj, depost tiu tago, mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo, nome: niaj rajtoj ne estas egalaj; vi sola, mia frato, estas la vera edzo de Beatrico, ĉar vi sola estas la patro de ŝia infano. Ŝi ne bezonas elekti inter ni; ŝi havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, vin preni, en la plena paco de sia konscienco, kaj vin konservi.

Tial ke Petro kaj Beatrico faris ekgeston de protesto, li daŭrigis:

— Kiel mi diris iam: la infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Al sia filo Beatrico ŝuldas sian resaniĝon; kaj neniu havus la kruelecon lin eltiregi el ŝiaj brakoj. Sed ĉu vi kredas, mia frato, ke mi povus esti sufiĉe barbara por min apogi