Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/435

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur nur leĝan tekston, kaj por malpermesi, kun tiu leĝaro en mano, ke vi kisu vian filon? Ne, kvankam bedaŭrinde mi konas vin nur depost malmulte da tempo, tamen mi havas por vi sinceran amemon. Oni rakontas, ke la amikeco, kiun ĝemeloj reciproke sentas unu al la alia, estas des pli forta, ke ju pli granda montriĝas ilia simileco; juĝu do se la mia devas esti profunda.

Aŭdinte tiujn vortojn, Petro ne povis sin deteni: li sin levis, kaj premante la manon de Fernando:

— Ha! mia frato, li ekkriis, estas via la buŝo, kiu parolis; sed ĝi nur tradukis tion, kion mi sentas en mia koro.

— Sed tiam, daŭrigis Herbeno, se estas por mi neeble malkunigi la patrinon el la filo, kaj la filon el la patro, kio mi fariĝas meze de vi? Inter vi mia loko ne ekzistas. Mi do havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, min eligi. Kaj tion mi faras.

— Ho ve! Fernando, via propono estas tiel grandanima kiel neefektivigebla. Tiel longe kiam vi estis en Hongkong, la mondumo povis kredi, ke mi estas vi mem, kiu sin ŝirmas sub malveran nomon. Sed nun, tial ke vi revenis, estas vi la legitima edzo de Beatrico; kaj mi povas esti nur ŝia amanto.

— Estas nia simileco la kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj: ĝi devas esti la rimedo, kiu ilin riparos. Jen estas do tio, kion mi intencas proponi. Prenu mian lokon en la vivo; kaj samtempe mi en ĝi prenos la vian. Tiun nomon Herbeno, kiu estis la nomo de nia patro, kaj kiu devus aparteni al vi, se krima mano ne estus vin eltireginta el la familia hejmo la tagon mem de via naskiĝo; tiun nomon, kiun la mondumo vin devigis porti dum ses jaroj, malgraŭ viaj energiaj neadoj; nu! tiun nomon akceptu maltime hodiaŭ kaj sen kaŝita penso. Estas vi la homo, kiu estis la infaneca amikino de Beatrico, kiu edziĝis kun ŝi, kiu estis kondamnita kaj rehonorita, kiu revenante trovis Maŭricon lokitan en la edzan hejmon,