Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/436

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj kiu havus rajton fari proceson al via edzino pro malvereco de patreco. Sed kompreneble vi ne ĝin faros: tiam nur silentiĝante vi fariĝos la laŭlega patro de Maŭrico, same kiel vi estas jam lia patro laŭnatura.

Miaflanke mi konservos tiun nomon Fradeko, kiun mi vole portis dum ses jaroj, kaj kiun mi benas, ĉar ĝi estis por mi protektilo kaj savilo. Estas mi la homo, kiu estis kondukita al hospitalo por Trovitaj Infanoj kaj edukita en Dinan, kiu falis en la Rhonan glaciejon, kiu edziĝis kun Reĝino kaj kiu petis eksedziĝon pro forlaso de la edza loĝejo. Sed tial ke mi havas rajton pardoni kaj rompigi la sentencon, mi min turnas al la virino, kiun mi neniam ĉesis ami, kaj petas de ŝi, ĉu ŝi bonvolas repreni kun mi la geedzan kunvivadon momente interrompitan? Pro tiuj paroloj, Reĝino ekpuŝis blekegon de ĝojo, kaj sin ĵetis freneze sur la bruston de Fernando.

Tamen aŭdinte tiun strangan proponon, Petro kaj Beatrico ŝajnis kvazaŭ ŝtonigitaj. Ili sentis, ke iliaj koroj saltegas en iliaj brustoj; kaj ili ne kuraĝis sin rigardi reciproke, tial ke ili tro forte timis akcepti. Ĉar Fernando estis prava. Beatrico tiel malmulte edziniĝadis kun li, ke laŭ la naturo ŝia vera edzo estas Petro, tio estas la viro, kiu al ŝi konigis la edzinajn ĝojojn, kaj kiu ŝin patrinigis. Reale Fernando estis nur ŝia infaneca amiko: kaj se ŝi tiel longatempe ŝanceliĝis, se tiu ŝanceliĝo ŝin tiel malsanigis, ke ŝi preskaŭ mortis pro tio, nur sociaj kaj nenaturaj konsideroj estis kaŭzoj de tiu sendecideco.

Fernando, kiu legis en iliaj koroj kiel en malfermita libro, decidis, ke li frapos grandan baton.

— Aŭskultu, Beatrico, li diris, mi devas fari konfeson por mi penigan sed necesan. En la pasinta tempo mi profunde vin amis (mi volas, ke vi estu konvinkita pri tiu punkto); sed mi amis Reĝinon tiel arde kiel vin; kaj mia neefektivigebla deziro estus estinta edziĝi kun vi ambaŭ. Tial ke niaj leĝoj tion malhelpas, mi estis devi-