Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/437

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gita fari elekton, kaj mi demandis la sorton por scii, al kiu el vi ambaŭ ĝi favore klinigos la pesilon. La sorto vin montris. Eble ĝi estus malpli blinda, aginte alimaniere; ĉar multaj malfeliĉoj estus evititaj. Apenaŭ mi estis edziĝinta, kiam, ne trovante en la edziĝo pro via malbona farto la ĝojojn, kiujn mi revis, mi vin trompis kun Reĝino: kaj tiu krimo kaŭzis la katastrofon, kiu nin ĉiujn premegis. Do, kiel vi vidas, mi ne meritas, ke vi oferu al mi vian feliĉon kaj la feliĉon de tiu, kiun vi amas. Ĉar tiu, kiun vere elektis via koro, estas Petro. En la pasinta tempo, vi min amis, lin amante; sed nun, lin amante, lin mem vi amas.

Tiam sin direktante al Fradeko kaj al Beatrico, kiuj daŭrigis konservi senmovecon de statuo, li prenis iliajn manojn, kaj ilin kunplektis, dirante:

— Nu, mia frato, kisu la patrinon de via filo; kaj vi, Beatrico, kisu la patron de via infano.

Post tiuj vortoj, tiuj du kompatindaj geamantoj, kiuj antaŭ unu horo kredis ankoraŭ, ke ili estas por ĉiam disigitaj per netransirebla barilo, ne povis kontraŭbatali la amemon, kiu ilin ekokupis: kaj ili sin ĵetis ploregante en la brakojn unu de alia.

— Mi ne finis ankoraŭ, diris Fernando. Mi promesis al Reĝino, ke oni malaperigos ĉiujn restaĵojn de l’ estinteco, kaj ke oni balaos en forgeson ĉiujn ĵaluzaĵojn, ĉiujn malpardonojn kaj ĉiujn malamojn, por lasi lokon en niaj koroj nur al amo kaj nur al pardono. Mi intencas, tial ke mi estas Fradeko, loĝi kun Reĝino en la apartamento, en kiu ni troviĝas nun, en tiu ĉambraro, kiu estis la via, mia frato, ĝis tiu tago. Vi viaflanke vin lokos kun Beatrico en la loĝejon, kiu estis la mia en la pasinta tempo, sed kiu hodiaŭ al vi apartenas, tial ke vi estas Herbeno. Mi deziras eĉ, ke la komunika pordo restu en la stato, en kiu ĝi nun troviĝas, por ke ni povu facile najbare kunrilatiĝi, ne estante devigitaj trairi tra la ŝtuparo. Sed en tiaj kondiĉoj, necese estas, ke niaj edzinoj