Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/438

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

amu unu la alian sammaniere, kiel ni amas nin mem reciproke, tio estas ne nur fratine, sed ĝemeline.

Aŭdinte tiujn vortojn, Beatrico kaj Reĝino ambaŭ sublevite de sama entuziasma instigo, sin brakpremis kun multaj montroj de reciproka amemo, ekkriante:

— Li estas prava: ni amu unu la alian.

— Sed, rimarkigis Petro, kion diros pri tio Klozelo, sinjoro Maziero kaj fine la famo.

— Ili diros nenion, respondis Fernando, tial ke ili scios nenion: ĉar, se vi partoprenas mian opinion, ni parolos al neniu pri aranĝo, kiu nin solajn koncernas, kaj kiun neniu povos diveni, dank’ al nia simileco. Klozelo farus mil pli-malpli leĝajn kontraŭdirojn, kaj volus uzi la artikolojn de leĝaro, kiu ne por ni taŭgas; ĉar se ĉiuj homoj havus sian similulon, kredeble la leĝoj estus redaktitaj alimaniere. Ekzemple: mi estas certa, ke Eduardo konsilus la jenon: mi postulu eksedziĝon pro adulto, kiun sufiĉe pruvus la ĉeesto mem de Maŭrico. En tiuj kondiĉoj, Petro, estante jam eksedziĝinta el sia unua edzino, povus oficiale edziĝi kun Beatrico, kaj mi miavice povus ne malpli oficiale edziĝi kun Reĝino. Sed, por tion fari, mi devus kulpigi mian unuan edzinon pri kulpo, kiun ŝi plenumis nur ŝajne: kaj mi ne povus min decidi al tiu kulpigo, ĉar ĝi estus por mi nur abomena kaj hipokrita kalumnio. Tial ke, dank’ al nia simileco, ni povas alveni al sama rezultato, ne kaŭzinte ian skandalon, mi kredas, ke pli taŭgas ne konfidencii la publikon pri niaj koraj aferoj. Mi tre scias, ke mondumo estos mirigita: unuj nin admiros, aliaj nin mokos, vidante, ke unu el ni akceptas tiel gaje patrecon simple leĝan, vidante, ke la alia pardonas tiel facile tiel nepardoneblan ofendegon. Por unuj, ni estos herooj; por aliaj, naiveguloj. Ni lasos ilin paroli, mokante la mokantojn: kaj por ni sufiĉos esti feliĉaj. Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la vera kaj la malvera, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceligas; mi elektas la laŭnaturan