Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/439

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan, Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn: kaj oni decidis, ke la projekto de Fernando estos efektivigita, tuj kiam la leĝaj formulaĵoj por la nuligo de l’ eksedziĝo inter Petro kaj Reĝino estos plenumitaj.

Kiam Fernando, kiu nun nomiĝas Fradeko, venis sin loki kun sia nova edzino en la apartamenton iam loĝitan de Petro, li estis mirigita, trovante en la virino, kiun li igis kunulino de sia vivo, karakteron kaj temperamenton tute malsimilajn al tiuj, kiujn li kredis renkonti.

Efektive ekzistas nun inter la hieraŭa kaj la hodiaŭa Reĝino nenia ebla komparo. La pasiajn ekscitegojn, kiuj ŝin tutan skuadis en la pasinta tempo, anstataŭas hodiaŭ dolĉa kaj ĉiam egala humoro: kaj la amo, kiun ŝi ne ĉesis senti al sia infaneca amiko, aliformiĝis en kvietan kaj dorloteman amemon, kiu igas ŝiajn karesojn malpli akraj sed pli penetremaj. Ŝia edzo sin demandis, ĉu la konsciencriproĉoj pri la krimoj iame faritaj; ĉu ŝia provo de memmortigo, ĉu fine la jaroj pasigitaj en Tarbes en absoluta soleco ne ekzercis sur ŝi kvietigan influon, kiu ŝin plimalardigis. Certe tiuj diversaj agantoj faris profundan impreson sur la vivega temperamento de la juna virino; sed ili venis nur sur dua vico, kaj la vera motivo de tiu pli ŝajna al reala ŝanĝo estas tute alia. Verdire neniu estis koninta la veran karakteron de Reĝino; ĉar ĝis nun ĉiam la cirkonstancoj malhelpis, ke ĝi montrigu laŭ sia reala aspekto. Depost sia infanaĝo, pro la ĉeesto de Fernando apud la du kuzinoj, naskiĝis inter tiuj du junulinoj konkureco, kiun la elekto de Herbeno kaj la okazintaj fariĝoj pli kaj pli gravigis. Sed nun, tial ke tiu konkureco ne estas plu timinda, tial ke ŝi sentas, ke ŝia amato revenis al ŝi por ĉiam kaj sen kaŝita penso, la kvieta amemo postiras post la malnova ekscitego, kaj ebligas, ke la realaj kvalitoj, kiuj estas la fundamento mem