Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/440

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de ŝia naturo, tio estas ŝia inteligenteco, ŝia lojaleco, ŝia rekteco de karaktero pli kaj pli kresku libere; ĉar nun ne povas plu ilin sufoki la pezega premado de kontraŭaj pasioj. Tial ke ŝi ne povas plu timi Beatricon kaj ŝiajn provojn de delogo al la koro de Fernando; aliparte tial ke ŝi komprenis, ke ŝi bezonas pardonigi al si la abomenecon de sia pasinta konduto, ŝi amas nun sian kuzinon per ardo egala al la malamo, kiun ŝi iame sentis kontraŭ ŝi. Siavice Beatrico, kies kompatema animo estas nekapabla enhavi malamon, sed kiu samtempe sentas malprecizan konsciencriproĉon ŝin enpenetrantan, kiam ŝi pensas, ke iam per siaj incitaĵoj kaj siaj koketaĵoj ŝi deturnis por sia propra profito kaj sekve por la malprofito de Reĝino la koron de Petro, redonas al sia kuzino procentege la karesojn, kiujn ĉi tiu lasta al ŝi malŝparas. Kiel deziris Fernando nun ambaŭ bofratinoj sin amas reciproke ne kiel fratinoj sed kiel ĝemelinoj: kaj la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion.

La radiado de tiu amemo estis tiel intensa, ke fine ĝi eliris el la muroj de la domo, en kiu tiuj du paroj da geamantoj lokis siajn nestojn, por varmigi en lia luksa hotelo la koron de la granda pentanto, kiu ĝin loĝas, kaj kiu en ĝi atendis, ke la morto bonvolu lin liberigi el liaj suferoj.

Kiam oni sin sentas feliĉa, facile oni estas grandanima. Ian tagon, Fernando diris al sia frato:

— Mi konfesas, mia kara Petro, ke mi suferas, pensante, ke la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado, kaj ne povas havi sian parton en la feliĉeco, kiu nin envolvas. Sed tial ke klopodo provita nur de mi cin metus en falsan situacion, tial ke aliparte sinjoro Maziero havas tro da delikateco por akcepti inviton, en kiu ci ne partoprenus, mi opinias, ke