Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/442

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sentas tiel feliĉaj, ke ni volas, ke ĉiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, partoprenu tiu feliĉecon; kaj ni venas, petonte de vi, se vi bonvolas fari kiel ni: tio estas, forgesi la estintecon, kaj rekomenci, sur nova fundamento, la iaman vivmanieron.

Aŭdante tiun neatenditan proponon, la bankiero paliĝis pro kortuŝeco; kaj kaŝante sian kapon en siajn manojn, li tuj ekploregis.

— Kio estas en vi, baptopatro? diris siavice Petro. Ĉu estas eble, ke nia propono okazigas al vi tiom da ĉagreno?

— Ha! infanoj miaj, ekkriis Maziero meze de ploregoj, ne doloron sed kontraŭe ĝojegon mi sentas. Sed ĝi falis sur min en momento, kiam mi estis tiel malmulte preparita por ĝin ricevi, ke ĝi agas kiel farus bato de bastonego: ĝi min premegas. Antaŭ momento mi komprenis, ke oni povas morti de feliĉeco. Sed ne timu; mi rekonsciiĝas.

— Ho! ne, li aldonis mallaŭte, nun kontraŭe mi volus vivi kiel eble plej longatempe.

Kaj li altiris al sia brusto la du junulojn, kiuj siaflanke same radiis pro intensa ĝojo.

— Nun, diris la maljunulo, permesu, ke mi miavice faru proponon, al kiu mi pensas depost jam longa tempo, depost kiam la du filoj de Leopoldo kaj de Klotildo retrovis unu la alian, sin amas reciproke kaj faras unu solan familion. Sed ĝis nun tiu projekto ŝajnis al mi revo neefektivigebla: kaj eĉ mi estus timinta vin ofendi, ĝin konigante; ĉar mi estis konvinkita, ke neniam vi ĝin akceptos. Tamen via amoplena klopodo donas al mi la kuraĝon necesan por paroli: kaj nu! mi min riskas, ĉar vi ĉiam povos ĝin malakcepti.

Vi estas fratoj, kaj tamen vi portas du malsimilajn nomojn; vi estas samsanguloj, kaj tamen, laŭ socia vidpunkto, vi staras unu kontraŭ la alia, kvazaŭ vi estus fremduloj. Nu, lasu min vin adopti laŭleĝe; portu mian nomon; estu miaj filoj. Per tiu rimedo, vi estos fratoj