Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/443

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭ leĝo, same kiel vi jam estas fratoj laŭ naturo. Kion vi opinias pri mia propono?

— Ni ĝin akceptas tutkore, respondis ambaŭ fratoj per unuanimeco tia, ke iliaj du voĉoj ŝajnis nur unu.

Tiam la bankiero alpaŝis al la du portretoj:

— Klotildo, Leopoldo, li diris, rigardante la pentritajn figurojn, mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon; post mia morto, mia tuta posedaĵo al ili apartenos: fine al ili mi ĉion donis. Estas neeble, ke mi faru plion.

Kompreneble Klozelon oni komisiis por ĉiuj leĝaj klopodoj: kaj post kelke da tempo, supre de la pordo de la banka firmo oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: Maziero kaj Filoj.

Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la karaktero kaj en la sintenadoj de l’ bankiero. Same kiel iame la maljunulo estis malĝoja kaj severa, same tiel hodiaŭ li montriĝis ĝoja, afabla, sprita, ŝercema, serĉante ĉiujn okazojn por montri sian gajecon, kaj por ĝin dispasi ĉirkaŭ si. Lin plezurigis rediri: Kiam, kiel mi, oni estas patro kaj avo; kaj kiam li invitis por tagmanĝi unu el siaj klientoj, li ne forgesis aldoni: Ni havos kiel kunmanĝantojn miajn filojn, miajn bofilinojn kaj mian nepon.

En unu el tiuj ĉiusemajnaj vespermanĝoj, kiuj rememorigis la estintecon, sed nur laŭ ĝiaj bonaj ecoj, Reĝino diris:

— Sed, paĉjo, vi plijuniĝas de tago al tago. Baldaŭ, se tia malantaŭeniro daŭros ankoraŭ iom da tempo, vi estos la plej juna el ni ĉiuj.

— Ha! mia kara filino, respondis la maljunulo, mi nun sentas min tiele feliĉa, ke mi timas la morton tiel forte, kiel mi ĝin deziris iame. Kredeble vi ne forgesis