tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis.
— Ho! jes, mi tion memoras, respondis la juna virino tremetante ankoraŭ, ĉar ŝi pensis al tiu terura sceno, ĉe kiu ŝi ĉeestis en la pasinta tempo.
— Nu, ili tute malaperis. En unuaj tagoj mi dubis, ĉiam timante, ke ili revenos: sed depost ses monatoj ili ne ree montriĝis: kaj nun mi esperas, ke la resaniĝo estas tute plena kaj definitiva.
Kaj dum la doktoro serĉis sciencan klarigon, kiu povus kontentigi liajn aŭskultantojn, Juliino lin interrompis:
— Lasu do vian sciencon trankvila, sinjoro Maziero, ŝi diris; kaj kredu kun ni, ke la avo de Maŭrico estis tuŝita de via pento, ke la malvivulo fine fermis sian kulpigantan palpebron, ke la fantomo pardonis.