Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO KVARA

Onezimo Frigulo, la oficisto, kiu minacis Sedilon, ke li faros al li protokolon, deĵoris en Bellevue nur depost ok tagoj. Ŝanĝoj okazintaj en la oficistaro lin venigis el la Meudon’a oficejo, en kiu li estis antaŭe, en pli gravan stacidomon. Sed li ne loĝis ankoraŭ en sia nova restadejo, kaj ĉiutage, dum tag- kaj vespermanĝaj horoj, li saltis en vagonaron, kaj sin direktis pieden de l’ monteto en dometon, en kiu li loĝis kun sia tuta familio.

Do kiam lia deĵoro estis finita, li uzis la unuan por urbĉirkaŭaĵoj vagonaron, kiu pasis, kaj malsupreneris en Meudon. Li eniris en la oficejon por premi la manon de siaj iamaj kamaradoj, kaj samtempe li al ili rakontis la okazintaĵon, kiun antaŭ ne longe li estis vidinta.

— Estas konfesinde, li diris, ke ekzistas homoj vere nesingardemaj. Poste kiam alvenas malfeliĉaĵo, la Kompanio estas devigata fari rentojn al iliaj familioj.

Li lasis la stacidomon kaj sin direktis al sia loĝejo. Piede de la pontego li piedfrapis la korpon de viro kuŝanta sur tero.

— Akcidento! ekkriis la oficisto. Kredeble vojaĝanto, kiu falis el supro de l’ ponto. Se li estus mia viro de Bellevue, tio ne min mirigus. Ŝajnis freneza tiu idiotulo.

Frigulo sin klinis, turnis la korpon sur ĝian dorson por meti la vizaĝon en plenan lumon, kaj ekkriis:

— Estas li! Mi ne eraris.

La bona Onezimo estis embarasata.

Kion fari?