Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Serĉi helpon, averti la stacidomanojn, tia estis lia devo.

Sed aliflanke lia edzino kaj liaj infanoj lin atendis por altabliĝi. Certe la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga.

Fine la devo superis. La oficisto rapide resupreniris la krutan deklivon kaj revenis kun helponta viro.

Ambaŭ prenis la korpon unu per ŝultroj la alia per kruroj, kaj ĝin alportis al la stacidomo.

Dum ili marŝis, la kamarado de Onezimo kredis rimarki, ke Sedilo faras moveton.

— Oni ne devas tro skui lin, li diris. Eble li ne estas ankoraŭ tute malviva.

— Vi ŝercas kredeble, respondis Frigulo; ĉu post tia elfalo tio estus ebla.

En la stacidomo oni metis la funebran rompitaĵon sur la tablon por pakaĵoj, dum unu el kamaradoj de Onezimo eliris por averti la komisaron kaj venigi kuraciston.

— Kaj nun, petis Frigulo, ĉar vi ne bezonas plu min, ĉu mi povas vin lasi por vespermanĝi?

— Iru, iru; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita.

En momento kiam la oficisto malfermis la pordon por eliri el la stacidomo, unu el vojaĝantoj, kiu atendis la Versailles’an vagonaron, alpaŝis al li kaj diris simple:

— Mi vin akompanas. Li estis la informisto de granda Pariza ĵurnalo, de unu el tiuj gazetoj, kiuj pretendas, ke ili estas informitaj pli frue ol ĉiuj aliaj.

Flarante interesegan artikolon, la ĵurnalisto senŝancele prokrastis sian vojaĝon por pli longatempe paroli kun la homo, kiu ŝajnis kapabla doni al li la plej detalitajn sciigojn.

Post kvarono da horo, li estis tiel bone informita kiel Frigulo mem.

La morgaŭan matenon aperis artikolo anoncanta la