Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

teruran akcidenton, kiu okazis sur la Meudon’a pontego. La aŭtoro perforte riproĉis la nesingardemon de vojaĝantoj, kiuj volas iri el veturilo al alia, kiam rapidruliĝas la vagonaroj.

Ĉiuj vesperaj gazetoj represigis tiun artikolon, krom unu, kiu, volante kredigi, ke ĝi estas ankoraŭ pli bone informita ol ĝiaj kolegoj, rimarkigis, ke la nesingardeco kredeble devenis de fervojaj oficistoj, kiuj malbone fermas la vagonpordojn.

La postmorgaŭan tagon la okazintaĵo estis forgesita, kaj neniu parolis plu pri ĝi.

Dume sinjoro Hudaso, la polica komisaro de Meudon, alvenis, akompanita de kuracisto, la doktoro Meĵano.

Enirante en la pakaĵejon, tiuj du sinjoroj kruciĝis kun Frigulo, kiu estis senpaŭze vespermanĝinta, kaj kiu rapide revenis, unue por rekomenci sian deĵoron, kaj precipe por tie ĉeesti, se oni bezonus liajn klarigojn. La bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono: kaj li estis scivola vidi, kio alvenos de tiu katastrofo.

Li rediris por la tria fojo al la kuracisto kaj al la komisaro la rakonton, kiun li estis jam farinta al siaj kamaradoj kaj al la ĵurnalisto.

— Li sola estas kulpa, li aldonis finante. Li kiel frenezulo pasis inter la vagonŝtupoj, dum la vagonaroj ruliĝas. Se vi ne kredas min, vi povos demandi pri tio sinjoron Herbeno.

— Ĉu vi parolas pri Herbeno la bankiero? diris sinjoro Hudaso.

— Li mem.

— Li do troviĝis en la malproksimlanda vagonaro, kiu haltas en Bellevue?

— Jes.

— Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras?

— Mi estas certa. Mi deĵoris en la Sèvres’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron. Cetere