ne povis alie agi — mi havis ordonon (alproksimigas sin al la sonorbutono kaj sonorigas).
Klara (timeme observas liajn movojn).
Kelnero I (enkuras).
Huragano (»interokulumas« kun la kelnero, montrante al Klara, kiu tre timeme observas ilin). Alvoku sinjoron Piroto! Kelnero I (kvazaŭ »ion« komprenante). Tuj! (Elkuras). Piroto (eniras post mallonga tempo).
La antaŭaj. Piroto.
Huragano (»okulume« kaj flanke). Laŭ ordono — jen ŝi estas.
Piroto (flanke). Jen la sekreto, kara birdeto! (Li komparas la vizaĝon de Klara kun la portreto). La originalo estas iomete kvazaŭ pli bela, tamen ambaŭ vizaĝoj tre estas similaj.
Klara (tre timeme observas ilin).
Piroto (laŭte al Klara). Via majstredzina moŝto perdis sian karan amikon, ĉu ne? Ne maltrankviliĝu, ni tuj redonos al vi vian amanton.
Klara (flanke). Mian amanton?! — Sankta Dio! Kien mi enfalis? (Laŭte) Mi neniun kaj nenion perdis, mi nenion volas — nur lasu min sola!
Huragano. Laŭ ordono!
Piroto. Ni malaperas. (Foriras kun Huragano).
Klara sola.
Klara. Pro Dio! Kien mi enfalis? (Post momento) Ĉu eble?! — Se jes — mi elsaltos el la fenestro!!