— (Ŝi riglas la pordon) Kien forkuri? — Bona ideo! (Rapide kaj nervoze[1] ŝi malfermas sian valizon, elprenas ian mantelon, demetas de si la bluzon).
Somnambulo. (ĝuste en ĉi tiu momento aperas en la balkona pordo).
Klara. Somnambulo.
Somnambulo. (Mirante restas staranta en la pordo) Virino!? — En mia ĉambro fremda, duonnegliĝita virino?! Sankta Magdaleno! Ĉu ia atenco kontraŭ mia virto? (Tusas) Khm — khm — (pli laŭte) Khm — khm.
Klara (ŝirmante sin per la mantelo). Ah! — Ah! Viro! En negliĝo! (Laŭte) Ne — ne!! Ne alproksimiĝu — Mi krios helpon!
Somnambulo. Ne kriu, mi ja ne estas lupo!
Klara (malespere). Ne — ne — foriru!! (Ŝi kuras tra la ĉambro, serĉante ian rifuĝejon. Fine ŝi direktas sin dekstren, por malaperi tra la dekstra pordo, sed jen en la pordo aperas la fortimigita Veramanto en duona negliĝo. Klara rifuĝas post ŝrankon).
La antaŭaj. Veramanto. Poste Kelnero Ia.
Klara (duonsvene). Ah!! — (Penante rapide butonumi la bluzon, ŝi ne trovas la ĝustajn butonojn).
Veramanto. Kio fariĝis? (Li studas la situacion
- ↑ nerve? — F. Z. ne uzadis nefundamentajn esprimojn — E. W.