postlaboran ripozon sur benketo antaŭ sia kabano. Fumante longegan pipon, li lasadis siajn pensojn liberaj. Pri kiu aŭ pri kio li tiom pensadis? Certe pri ni, liaj infanoj. Antaŭ ol ni fariĝis floroj, ni estis semetoj kaj kuŝis zorge specigitaj en diverskoloraj skatoletoj sur breto en la kabaneto de patro Valentino. De tempo al tempo li eligadis semojn el skatoletoj kaj krucosigninte ilin, metis profunde en la teron.
— Iru kaj revenu al mi belaj kaj sanaj floroj.
Kiam post ĝusta tempo el la subtero diskrete montriĝis kapetoj de la novenaskiĝintoj, patro Valentino ĝojis kaj salutis siajn infanojn.
— Kuku! Bonvenu, karegaj!… Nu, kion vi rakontos al mi el la subtero? Malvarme estis tie kaj mallume? Bonsanon!… (al li ŝajnis, ke ni ekternis).
Patro Valentino ofte babiladis kun ni kaj konfidadis siajn zorgojn. Kvankam ni ne scias vian lingvaĉon, ni komprenis lin, kiel komprenas sian patrinon suĉinfano.
— Hej! vi blukolora! ne mallevu la kapon, ĉar mi metos stangeton sub vian mentonon.
— Kaj vi, safirulino! ne kurbigu la kolon, ĉar vi elkreskos ĝibulino.
Al alia floro li faris kompreson, ĉar vespoj tro vundis ĝin. Ĉiutage kelkaj el ni iris en fremdajn manojn. Iun belan tagon patro Valentino ricevis mendon je 100 belaj rozoj, sed nepre en junaj burĝonoj. (Krimuloj!… al vi jam ne sufiĉas plenkreskulinoj!… burĝonojn vi bezonas!!) Patro Valentino kun premita koro tranĉis burĝonojn.
— Kion fari?… — senkulpigis li sin mem. — La tero estas kvazaŭ tramo: unuj eliras, aliaj eniras… Tramo ne staras. Mi devas ja elprofiti mian terpeceton!
Estis inter ni unu — citroneto oni ĝin nomis —