kiu post longa estado ĉe homoj revenis al patro Valentino por saniĝi. Multaj estis ĉe ni rekonvalescentoj, ĉar patro Valentino estis fama kuracisto de floroj. Tiu ĉi citroneto bone sciis la homan lingvaĉon. Iun belan matenon la citroneto malfermis sian buŝeton kaj rakontis pri la bedaŭrinda sorto de forvendataj floroj.
— Malfeliĉaj estas ni ĉe fremduloj. Sen zorgo, sen estimo. Oni nin aŭ superverŝas per akvo, aŭ dum du tagoj ni ne ricevas eĉ unu guton! Kaj kiom da malbenvortoj ni devas aŭskulti, se ili malatente verŝos la akvon sur la multekostan persan tapiŝon! Kaj kun floroj tranĉitaj oni tute ne ceremonias! Apenaŭ tranĉite, ili pereas malkonsole en manoj de l’ homaĉo!… Ni tute ja ne pretendas longan vivon, ekzemple kiel homoj. (Ili ĝenerale tro longe vivas!) Ni bone komprenas, ke la Kreinto destinis al ĉiuj estaĵoj la aĝon. Sed — tranĉi, forbuĉi la vivon, — tio estas krimo, kiun oni severe punas. Kaj estas krimo super krimoj, se la patro, kiu donis la vivon, poste mem mortigas siajn infanojn!… (Ĉe tiuj ĉi vortoj patro Valentino ŝtopis siajn orelojn.) Krimulo!… Infanmortigisto!!… — kriis pasie la citroneto.
Patro Valentino forprenis la arogantinon en la kabanon (ke ni ne aŭdu ĝiajn malbenvortojn). Kiam li revenis, en okuloj liaj brilis larmoj.
Estis krepusko. Patro Valentino sidis kiel kutime antaŭ sia dometo kaj fumis sian pipon. Subite ekŝajnis al li, ke venas iu areto da homoj. Ne homoj estis ili. Ili estis floroj, pli ĝuste — iliaj kadavretoj… Patro Valentino rekonis siajn burĝonojn, kiujn li matene forvendis.
— Bonan ripozon, »patro Va-ien-tino«!… — eldiris ili kune per ia stranga sarkasma voĉo.
Antaŭsentante ion malbonan, patro Valentino ko-