Saltu al enhavo

Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mencis retiriĝadi. Sed la kadavraro sekvis lin, ĵetante bombojn de frazoj, unu post alia.

— Oni nin metis en kristalan florujon… — komencis atakon la unua.

— Ni staris longe sur la tablo plenkovrita de sukeraĵoj…

— Poste ĉiuj virinoj ricevis po unu el ni…

— Satflarinte oni ŝovadis nin sub la nazon de sia najbaro…

— Poste ili pinĉadis nin en dolĉa flirto…

— Poste ili trapikis nin al sia vesto…

— Kaj dance skuadis sin malbele en ŝimio[1] aŭ fokstroto[1], faligante niajn folietojn…

— Kaj poste oni ĵetis nin teren ĉifitajn kaj kovritajn per fiodora ŝvito…

— Kaj fine la servantaro forbalais nin en la balaaĵujon!…

Malfeliĉa patro Valentino ambaŭflanke premadis la kapon. La kadavraro ne ĉesadis. Fine ili ĉiuj kune ekkriis:

— Kial vi donis al ni la vivon?… Krimulooo!…

Preskaŭ freneza patro Valentino kaptis la fosilon kaj, svingante ĉiuflanken, fine forpelis la kadavraron el la ĝardeno. Liberiĝinte de ili, patro Valentino peze ekspiris. Tutan nokton li pasigis sendorme sur la benketo. Frumatene, kiam la suno varmigis liajn rigidiĝintajn membrojn, li kun fosilo kaj verŝilo iris fari la ĉiumatenan revuon de sia ĝardeneto. Kutime li haltadis antaŭ ĉiu el ni, salutadis, gaje babiladis kun ni, esploradis nian sanstaton, laŭdis aŭ riproĉis. Tiun tagon li marŝis kun mallevita kapo, pala, malgaja, kvazaŭ kondamnito. Al li ŝajnis, ke ĉiuj floroj, same kiel li, estas

  1. 1,0 1,1 Danco. — E. W.