atencoj. Kompreneble — la vojo al tia natura evoluado staras larĝe malfermita. Kvankam, legante div. gazetartikolojn aŭ verkojn, mi ofte ne rekonas tiun belsonan, lacile kompreneblan, unuvorte la lingvon Zamenhofan. Ne gravas: ne ĉio povas esti perfekta. Ni povas kun plena fido rigardi en la estonton. Esperanto ne trompos niajn esperojn. Eĉ se ni ne multaj, kies haroj jam estas grizaj, eĉ se maljunaj kaj malnovaj esperantistoj ne ĝisvivos la oran tempon de la efektiviĝo de l’ bela sonĝo, ankaŭ ne gravas. Junaj, pli feliĉaj ĝisvivos ĝin plej certe. Nur oni ne devas vivi tro rapide, malpli paroli ol agi. (Aplaŭdo.) Nian estontan regnon de l’ paco starigos ne iuj politikaj partioj aŭ registaro. Ne! Ĝin starigos la esperantistoj mem kun siaj laboremaj kaj servemaj konsuloj: delegitoj kaj vicdelegitoj de UEA. Kaj kiam nia verda regno estos preta, venos al ni registaroj kaj diros: — Ni gratulas vin kaj donas nian regnan apogon. Ni dankos — kaj ĉiuj eniros la paradizon. Dume ni iru nian vojon en forta konvinko, ke la semoj, kiujn ni semis kaj semos konstante ne vegetos: ili eligos florojn, kies bel’ aromo forigos la fi-odoron de la mond’ eterne militanta. Kiel en antikva Romo Kato ripetadis ĉiam: »Carthago delenda est«, ripetu ni ĉiam kaj ĉie al ĉiu kaj precipe al ni mem: »Esperanto triumphenda est«.
Karaj samideanoj! Jaro rapide pasas. Ni nin eble revidos je la 23-a en Krakovo. Do en la antaŭĝuo de la revido mi diras al vi agrablan vojaĝon kaj feliĉan hejmenvenon.
Ferma Kunsido de la XXII. Universala Kongreso de Esperanto en Oxford la 9-an de aŭgusto 1930. Laŭ stenografaĵo de Rob Kreuz. (Ofic. Dokumentaro, pĝ. 40.)