Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Johano estas filo de Jozofo kaj Jozefino. Katarino estas filino de Jozefo kaj Jozefino. Johano kaj Katarino estas gefiloj de Jozefo kaj Jozefino. Johano estas frato de Katarino. Katarino estas fratino de Johano. Johano kaj Katarino estas gefratoj. Jozefo estas edzo de Jozefino. Jozefino estas edzino de Jozefo. Jozefo kaj Jozefino estas geedzoj.

Jozefo havas patron Henriko kaj patrinon Zofio. Henriko estas avo de Johano kaj Katarino. Zofio estas avino de Johano kaj Katarino. Henriko kaj Zofio estas geavoj. Henriko estas bopatro de Jozefino. Zofio estas bopatrino de Jozefino. Johano estas nepo de Henriko kej Zofio. Katarino estas nepino de Henriko kaj Zofio.

La infanoj diras al sia patro: paĉjo !

"" patrino: panjo !

Knabo kaj knabino — geknaboj.

viro kaj virino —

sinjoro kaj sinjorino —

esperantisto kaj esperantistino —


JOHANO KAJ KATAKINO ĈE SIAJ GEAVOJ.

Johano kaj Katarino iris al siaj geavoj. La intanoj frapis sur la pordon. Malfermis al ili la avino. La infanoj diris: „Bonan tagon, avinjo!” La avino rediris: „Bonan tagon, belaj infanoj!”

„Kie estas la aveĉjo (avo)” demandis la infanoj. „La avo dormas” respondis la avino. La infanoj eksidis ĉe la tablo. La avino eksidis ĉe ili. Ŝi demandis la genepojn: „Kie estas paĉjo kaj panjo?” Kaj ili respondis: „Paĉjo kaj panjo estas hejme.“