Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste venis la avo al la genepoj, ĉar li jam ne dormis. La infanoj ekstaris kaj diris: „Bonan tagon, aveĉjo!” „Bonan tagon, infanoj,” respondis la avo.

Poste donis la avino al la genepoj teon. Ŝi metis en la teon sukeron kaj la teo estis dolĉa. La avino dolĉigis (faris dolĉa) la teon. (Antaŭ ol oni metas sukeron en la teon, ĝi (ia teo) estas maldolĉa.) La infanoj trinkis teon kaj mangis sukeraĵojn, kiujn la avino donis al ili.

Poste ekstaris Johano kaj Katarino, diris al la geavoj: „Gis revido!” kaj revenis hejmen.

patro, filo, frato, avo, demandas, respondas, suKero, dolca.


XII.

Nokte kuŝas la homo enlito kaj dormas. Kiam la homo malfermas la okulojn, li ne dormas plu, li vekas. (La ĝardenisto metis la manon sur Karolon. La ĝardenisto vekis Karolon. Karolo vekis). La homo dormas nokte. Tage li ne dormas, li maldormas. Kiam la infano estas malsana, maldormas la patrino ankaŭ nokte.

Kion faraŝ la homo, kiam li vekiĝas ? Kiam la homo vekas, li prenas la vestojn kaj vestiĝas (sin vestas). La homo metas sur sin la vestojn. Poste li lavas sin. Per kio oni sin lavas? Oni lavas sin per akvo kaj sapo. Ĉu oni trinkas la akvon? Jes, oni trinkas la akvon. Ĉu oni manĝas la sapon ? Ne, la sapon oni ne manĝas. Kion