Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faras la homo, post kiam li sin lavis ? Post kiam la homo sin lavis, li sin viŝas per la viŝtuko. (Mi viŝas la skribaĵon de la tabulo). Poste li manĝas kaj trinkas. (Post la nokto venas la mateno). La homo matenmanĝas matene. Ĉu manĝas la homo viandon matene ? Ne, la homo ne manĝas viandon matene. Kiam manĝas la homo viandon ? La homo manĝas viandon tagmeze. Tagmeze tagmanĝas la homo.

Post la nokto venas la mateno. Post la mateno venas la tagmezo. Post la tagmezo venas la vespero. Post la vespero venas la nokto. Matenotagmezo-vespero-nokto.

La knabo skribas kaj legas. Li lernas. Kie lernas la knabo ? La knabo lernas en lernejo. Li promenas sur la promenejo. La dormoĉambro estas dormejo.

Malgranda kajero estas — kajereto. Malgranda libro estas — libreto. Malgranda plumo estas — plumeto.


KIE MI ESTAS?


Petro vekiĝis matene. Li ne vidis siajn vestojn, ĉar li ne metis ilin sur la seĝon.

Petro havis fratinon Zofio. Ŝi ekvidis la vestojn de sia frato kaj donis ilin al li. Petro vestiĝis malrapide, lavis sin malrapide, manĝis kaj trinkis malrapide. Petro ne vidis la librojn kaj la kajerojn. Zo-