Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XIII.


En kion oni metas la plumon, kiam oni skribas? Kiam oni skribas, oni metas la plumon en la inkon. La inko estas nigra. Kie estas la inko ? La inko estas en la inkujo. La plumo estas en la plumujo.

La plumo estas skribilo. La plumo, la inko kaj la papero estas skribilaro.

Kie estas arboj ? En la ĝardeno estas arboj. Kie ankoraŭ estas arboj ? En la arbaro estas ankaŭ arboj. En la ĝardeno kaj en la arbaro kreskas arboj. La homo vidas en la ĝardeno malgrandan arbon — arbeton; post multaj tagoj li vidas, ke la arbo jam ne estas malgranda, sed granda. La homo diras: „La arbo estis malgranda, nun ĝi estas pli granda, ĝi pligrandas —ĝi kreskas.” La arbo estas kreskaĵo. Ĉiuj kreskaĵoj kreskas. De kie kreskas la kreskaĵoj ? La kreskaĵoj kreskas de la tero.

Ĉiu sana homo manĝas panon. El kia kreskaĵo oni faras[1]la panon ? El la greno oni faras farunon kaj el la faruno oni faras panon. Kie kreskas la greno ? La greno kreskas sur la kampo.

Kiel manĝas la homo la panon ? La homo tranĉas la panon per tranĉilo kaj manĝas pecojn (tranĉaĵojn) da pano.

  1. Por ke la vortoj unuafoje ĉi-tie prezentataj estu komprenataj lau rekta metodo kaj por eviti tro grandan nombron da novaj vortoj, oni uzis la simplajn komprenaĵojn „fari“ kaj ne „baki“ „mueli".