Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiu falĉas (tranĉas) la grenon ? La kamparano (vilaĝano) falĉas la grenon per falĉilo. Kie loĝas (estas) la kamparano ? La kamparano loĝas en kamparo (vilaĝo). Ĉu estas nia lernejo en kam paro ? Ne, nia lernejo estas en urbo. Kia urbo estas tio ? Tio estas Varsovio.

Ĉu vi loĝas en kamparo ? Ne, mi loĝas en urbo. Mi estas urbano. Somere mi loĝas en kamparo. Mi ankaŭ loĝas vintre en urbo, somere — en kamparo.

Kion faras la lignaĵsto ? La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn, litojn kaj pordojn.

Kie oni faras medikamentojn ? Medikamentojn oni faras en apoteko. Kiu faras medikamentojn ? Apotekisto faras medikamentojn.


LA VILAĜANO KAJ LA PORDO.

Kuracisto venis al iu vilaĝano, kies filo (la filo de vilaĝano) estis malsana. La kuracisto demandis la vilaĝanon: „Ĉu Vi havas plumon ?” „Ne, respondis la vilaĝano, mi ne havas plumon.” „Kie estas krajono ?” demandis plue la kuracisto. „Mi ne havas krajonon” diris la vilaĝano. Li ne havis ankaŭ paperon. „Ĉu estas ĉi-tie kreto?” demandis la kuracisto. „Jes, respondis la vilaĝano, jen estas kreto!”

La kuracisto prenis la kreton kaj skribis sur la pordo medikamenton. La vilaĝano prenis la pordon kaj iris kun ĝi al la apoteko. Kiam la apotekisto ekvidis la vilaĝanon kun la pordo, li diris: „Kien vi iras? Ĉi-tie ne loĝas lignaĵisto.” La vilaĝano respondis: „Sur tiu-ĉi pordo skribis la kuracisto la medikamenton.“