Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La apotekisto legis, kion la kuracisto skribis sur la pordo kaj li faris medikamenton.

Prenis la vilaĝano la pordon kaj la medikamenton kaj revenis hejmen. La filo de l‘vilaĝano eltrinkis la medikamenton kaj ŝanis.

Demandoj: Kial skribis la kuracisto medikamenton sur la pordo? Kion demandis la apotekisto, kiam li ekvidis la vilaĝanon kun la pordo ? Kion respondis la vilaĝano ? Ĉu faris la apotekisto medikamenton ? Kiu eltrinkis la medikamenton ?

inko, kreskas, tero, pano, faruno, greno, kampo, vilaĝo, trancas, peco, falĉas, urbo, loĝas, apoteko.

XIV.

Per kio iras la homo ? La homoj iras per la piedoj. Kiam la homo estas laca, li eniras en la tramon kaj veturas. Ĉu estas tramoj en la vilaĝo? Ne, en la vilaĝo ne estas tramoj. Per kio oni veturas en la vilaĝo ? En la vilaĝo oni veturas per veturilo. La kamparano metas la grenon sur la veturilon kaj veturas de la kampo hejmen.

Kiam manĝas la homo ? Kiam la homo estas malsata, li manĝas. Post kiam la homo manĝis multe da pano, li estas sata. Kiam oni ne donas al la malsata in fano manĝaĵon, ĝi ploras. Kiam la homo ploras, li havas larmoju en la okuloj. —