Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.

Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras.

„Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!“ diris la instruitulo. „Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. „Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?“ Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. „Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu! “ La ali­landulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.

Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. „Kio tio ĉi estas?",