Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, „mі ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!"

Ne tiel la perdo de l’ ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li de­cidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.

Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, — sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: „Hm, hm!" sed nenio helpis.

Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo