Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.

Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo.

„Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.

„Kun kiu mi havas la honoron paroli?“ demandis la instruitulo.

„Jes, mi tiel ankaŭ pensis“, diris la eleganta ho­mo, „ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj ostojn. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l' tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!“ Kaj li eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

„Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. „Kiel tio ĉi estas ebla!“

„Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!“ diris la ombro, sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infanесо ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati