Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĝi estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!“

„Neniu vin kredos!“ diris la ombro. „Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!“

„Mi iros rekte al la reĝidino!" rediris la instrui­tulo. „Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, „kaj vi iros en malliberejon!“ Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.

„Vi tremas?“ demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero festi nian edziĝon.”

„Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!“ diris la ombro, „prezentu al vi — jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni — prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi — prezentu al vi — mi estas ĝia ombro!“

„Terure!“ ekkriis la reĝidino, „oni ĝin ja enŝlosis?“

„Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la prudenton!“

„La malfeliĉa ombro!“ rediris la reĝidino, „mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, sе oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute forigi.“

„Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!“ diris la ombro, „ĉar ĝi estis fidela servanto!“ kaj li faris, kiel li ĝemus.

„Vi havas noblan ĥarakteron !“ diris la reĝidino.

Je l' vespero la tuta urbo estis feste ilumi-