Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nita, kaj la pafilegoj tondris „bum!" — kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran „vivu!“ de l' popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de l’ tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.

──────────
18.
POPOLDIROJ.

Ĉiu „tial” havas sian „kial.”
Popolo diras — Dio diras.
Kia patrino, tia filino.
Kiu vivos, tiu vidos.
Se infano ne krias, patrino ne scias.
Pelu muŝon tra l’ fenestro, ĝi venos tra l’ pordo.
En sia urbeto neniu estas profeto.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Post la faro venas saĝo.
Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
Ne diru „hop” antaŭ la salto.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
Kia la festo, tia la vesto.
Restu tajloro ĉe via laboro.

──────────