Ĉiuj Kargoj por Ekspertiĝo estus sendataj al Hull per « Hull kaj Barnsley Fervojo »

El Vikifontaro
Ĉiuj Kargoj por Ekspertiĝo estus sendataj al Hull per « Hull kaj Barnsley Fervojo » ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉiuj Kargoj per Ekspertiĝo estus sendataj al Hull per « Hull kaj Barnsley Fervojo »

La haveno de Hull estas la plej malkara el la ĉefaj havenoj de Granda Britujo, kaj tra ĝi pasas komercaĵoj en areon de Anglujo, kies enloĝantaro estas pli ol 10,000,000, ĉar Hull estas en la apudeco de la grandaj fabrikejaj urboj de Yorkshire (Jorkŝiro), Lincolnshire (Linkonŝiro), kaj la Mezlando.

La speciala atento de kontinentaj kaj koloniaj komercistoj estas altirata al la haveno pro ĝia notindeco kiel granda kaj grava komerca vendejo, kaj kiel la ĉefcentro por la disvastiĝo de komercaĵo inter la kontinentaj kaj anglaj urboj.

La prezoj por la portado de kaj al Hull per la Hull kaj Barnsley Fervojo estas tre moderaj allogaj, kaj la havenaj kostoj estas tre favoraj.

Por certigi rapidan forsendon, sendu viajn ŝarĝnotojn kaj fakturojn al S-ro J. Larder, 31, High-street, Hull, Anglujo, kiu donos tujan atenton por aranĝi la kolektadon de la komercaĵo el la envenantaj ŝipoj, kaj forsendos laŭ viaj instrukcioj al ĉiuj partoj de Grand Britujo.

Por pluaj sciigoj sin turnu al S-ro J. Shaw, komercaĵa administranto, Hull kaj Barnsley Fervojo, Charlotte-street, Hull.

E. Watkin
Ĉefa Administranto.