Ĉu li?/Ĉapitro Deka
Depost longa tempo la horo por vespermanĝi jam estis sonorinta; kaj sinjorino Fradeko ne revenis. Petro febre alpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la manĝoĉambro.
— Mi esperas, ke okazis al ŝi neniu akcidento, li murmuris. Ŝi estas ankoraŭ tiel malforta. Tial ke hodiaŭ ŝi promenas ekstere por la unua fojo post sia resaniĝo, estus estinta singarde, se iu akompanus ŝin.
Kaj li daŭrigis sian interrompitan paŝadon.
Subite bruo de sonorilo aŭdiĝis.
— Ĝi estas ŝi! li ekkriis. Ĝi estis la poŝtisto, kiu al li alportis la leteron de Reĝino.
Rekonante sur la koverto la skribmanieron de sia edzino, Petro paliĝis kaj konfuziĝis, sentante, ke lin ekokupas antaŭsento de malfeliĉo. Li ĝin malfermis, kaj tralegis per unu rigardo la unikan linion, kiun ĝi entenis.
Freneza pro malespero, ne prenante eĉ tempon sufiĉan por surmeti sian ĉapelon, li malsupreniris al la strato, laŭtvokis fiakron kaj sin kondukigis al la domo de Maziero.
Ho ve! la malfeliĉulo amis ankoraŭ la virinon, kiu en lia malĝoja ekzistado malfermis por li pordon al feliĉeco: kaj li sin kulpigis, ke li kaŭzis al Reĝino neutilan suferon, ŝin senkompate forĵetante for de si la antaŭtagon de la tago, en kiu ŝi devis esti atakita de tiel timinda malsano.
Ĉar Fradeko ne ankoraŭ konis la veron pri la naturo de l’ akcidento okazinta al lia edzino. Same kiel la cetero de l’ publiko, li kredis, ke ŝi estis havinta simplan atakon de ĥolero.
La bankiero, reenirinte hejmen nur depost unu momento, ekaltabliĝis:
— Kio okazas? amiko mia, li diris, vidante la palegan vizaĝon de Petro.
— Legu, respondis ĉi tiu, montrante al li la leteron.
— Malfeliĉulo! diris Maziero kun ŝajno de profunda kompato, ĉu vi havas kuraĝon?
— Certe mi estas kuraĝa. Kial tiu demando? Ĉu vi havas, por anonci al mi, novan malfeliĉon, min ankoraŭ frapontan?
— Ho ve! jes. Kiel ĉiuj homoj, vi kredis, ke via edzino estis grave atakita de natura malsano, kiu preskaŭ ŝin mortigis?
— Certe. Tiam kio ĝi estis?
— Tiel longe kiam ŝia vivo estis en danĝero, vi sentis tiel profundan ĉagrenon, ke oni ne kuraĝis vin seniluziigi. Tamen necese estas, ke vi konu la malgajan veron.
— Sed parolu do.
— Reĝino sin venenigis per arseniko. Aŭdante tiun vorton, Fradeko falegis sur seĝon, kvazaŭ li estus frapita de bastonego.
— Kompatinda virino! li ĝemis. Mi estas la kaŭzo de tiu provo de memmortigo. Ŝi ne volis min obei. Por ŝin devigi al cedo, mi uzis ĉiujn rimedojn permesitajn de mia konscienco. Timante, ke ŝi ne povos pli longatempe kontraŭbatali, ŝi preferis sin mortigi.
— Ho ve! respondis la bankiero, vi divenas nur parton de tio, kio okazis. Instigite de sovaĝa ĵaluzeco, Reĝino ĉion preparis por samtempe mortigi Beatricon. Tial ke ŝia provo malsukcesis, tuj kiam ŝia farto estis restarigita, sinjorino Fradeko preferis malaperi; ĉar kredeble ŝi timis la asizjuĝistaron kaj la malliberejon.
Aŭdante tiun malkaŝon, Petro sin tuje starigis kun vizaĝo subite ŝanĝita. Post la antaŭmomenta malespero postvenis sen intertempo esprimo de teruro kaj de malamo.
— La krimulino! li ekkriis. Ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego. Sen tio, ŝi estus pereinta nur de mia propra mano.
— Nun, demandis la bankiero, kion vi intencas fari?
— Mia konduto ŝajnas tre klare montrita de cirkonstancoj. Mi petos de la juĝistaro la eksedziniĝon, tial ke ŝi forlasis la edzan loĝejon.
— Efektive, mi kredas, ke, en la situacio, en kiu vi troviĝas, jen estas la sola decido, al kiu vi povas vin turni. Reĝino ne al vi konigis la lokon, en kiun ŝi intencas rifuĝi. Estas evidente, ke ŝi volas rompi kun vi ĉiun ajn rilaton: kaj kun karaktero simila al la sia, ŝi ne estas virino, kiu pentos, kaj kiu en la venonta tempo revenos petegi de vi pardonon. Ŝi volis morti: mi ŝin savis malgraŭ ŝia konsento. Do ŝi penas anstataŭigi la korpan memmortigon per la socia: reale ne estas vi, tiu, kiu eksedziĝas, sed ŝi, kiu eksedziniĝas.
— Min kontentiĝas vidi, ke pri tiu temo vi opinias same kiel mi, respondis Petro.
Kaj preninte tiun decidon, li lasis la bankieron, kaj aliris al Klozelo, por lin sciigi pri la malapero de Reĝino, kaj samtempe por peti de li, ke li bonvolu sin okupi pri ĉiuj leĝaj detaloj postulitaj de la eksedziĝo, kiun li intencis sentencigi.
Same kiel Maziero la advokato opiniis, ke tia estas la sola ebla solvo; kaj li promesis, ke li klopodos, por fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon.
Kiam post kelkaj monatoj la tribunalo estis koniginta sian sentencon kaj estis proklaminta la geeksedziĝon, la atestantoj de tiu nova katastrofo kunvenis en la hejmo de l’ bankiero, Petro, kiun tiuj korpremantaj emocioj iom malsanetigis, eliris pli frue ol la aliaj: kaj restis apud Maziero nur Beatrico kaj la geedzoj Klozelo.
Ili sidis kvarope sin rigardante, ne kuraĝante komuniki unu al la alia la pensojn kiuj agitiĝis en iliaj koroj.
— Kiel vi fartas, sinjoro Maziero? diris fine Beatrico por ĉesigi la silentadon. Ĉu tiuj inkubsonĝoj, kiuj tiel dolore vin suferigis, vin fine delasis?
— Ne, bedaŭrinde. Ili venas ankoraŭ ĉiunokte min viziti, respondis la bankiero kun malluma ŝajno. Tamen mi estas feliĉa, ke min turmentis tiuj sendormadoj; ĉar dank’ al ili vi povis eviti la venenon, kiun al vi verŝis tiu krimulino.
— Estu indulgema, sinjoro Maziero, respondis Beatrico per dolĉa voĉo. Certe la konduto de Reĝino estis tre krima: sed, por ke tiu malfeliĉulino alvenu al tiel ekstrema rimedo, necese estis, ke ŝi suferu teruregan turmentegon. Ha! tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis. Kredu min, amikoj miaj, la solaj sentoj, kiujn hodiaŭ ni devas montri, estas pardono kaj forgeso. Antaŭ tia malfeliĉeco ni ne havas plu rajton por kulpigi.
Mirigite pro tia grandanimeco, la interparolantoj de Beatrico levis al la juna virino siajn rigardojn; kaj ilin surprizis la ĝoja esprimo, kiu brilis en ŝiaj okuloj.
Tial ke la mortigaj projektoj de sinjorino Fradeko estis mirakle malprosperintaj, Beatrico mallaŭte dankis sian kuzinon, ke ŝi ilin elpensis. Ĉar sen ili Reĝino estus farinta neniun malkaŝon, kaj sinjorino Herbeno nescius ankoraŭ, ke Petro ne estas viro alia ol Fernando, kaj ke Fernando ĉiam amas la virinon, kun kiu li edziĝis en la belaj tagoj de sia junaĝo.
Tiu malkovro, kiu preskaŭ mortigis Reĝinon, revivigis kontraŭe Beatricon. Ne nur ŝia edzo estas retrovita, sed pripensante, ke la eksedziĝo sentencita de l’ tribunalo, redonante al Herbeno lian liberecon, ŝin samtempe liberigas por ĉiam el ŝia konkurantino, la juna virino opiniis, ke ne estas tro kare aĉetitaj per la danĝero riskita de ŝi la rezultatoj, kiujn la konfesoj de la malaperintino fatale naskos: kaj funde de ŝia animo ŝi sentis grandegan ĝojon, pri kiu ŝi sin riproĉis, sed kiu ŝin igis grandanima. La konfeso de Reĝino estis kaŭzinta en la koro de ĉiuj profundan miregon. Ne nur ĝi plicertigis la kredon de Beatrico, sed plie ĝi profunde ŝancelis la iaman konvinkon de Maziero, de Juliino kaj de ŝia edzo.
— Tamen kio al ni pruvas, rimarkigis sinjorino Klozelo, ke Reĝino ne mensogis? Ŝi penis sin mortigi meze de tiel misteraj cirkonstancoj, ke oni estas rajtigita, sin demandante, ĝis kia grado estas veraj la aferoj, kiujn ŝi al ni rakontis.
Tiu rimarko mirigis ĉiujn ĉeestantojn.
— Via pripenso estas ĝusta, diris la bankiero; sed feliĉe restas al ni kontrolrimedo. Dinan estas la sola punkto de la terglobo, en kiu la vero povas plenlume aperi. Se nia amiko estas vere Fradeko, li povas veturi al sia patrolando, sin montri al sia patro kaj al siaj iamaj amikoj, ne timante, ke oni lin rekonos. Tia vojaĝo estas kontraŭe absolute malpermesita al Herbeno, tial ke ĝi nepre lin perfidus kaj renversus la tutan trabaĵon de liaj kombinaĵoj. Tie kuŝas la provilo. Post tia provo, laŭ la rezultatoj, kiujn ni ricevos, ni povos opinii, ke ni estas sufiĉe bone sciigitaj. Tia estas mia sincera kredo.
Ĉiuj gastoj de l’ bankiero respondis, ke li estas prava, kaj lin lasis por reveni al sia hejmo.
Poste la tagoj postvenis post la tagoj; kaj la vivirado rekomencis same kiel en la pasinta tempo.
Post la malapero de sinjorino Fradeko, la Herbena afero, entombigita depost longa tempo, estis elterigita pro la cirkonstancoj: kaj tiuj, kiuj scias legi inter la linioj, povis kompreni, ke la edzo de la forkurintino ne estas alia viro ol la iama mortiginto de Sedilo: li estis reveninta Francujon, kaj sin ŝirmis malantaŭ civilan etaton, kiu igis lin neatakebla.
Aliaj ĵurnaloj kontraŭe argumentis la malan tezon. Ekzistas neniu komparo ebla inter Fradeko kaj Herbeno. Kaj por pruvi, ke ilia opinio estas la sola ĝusta, ili rimarkigis, ke la polico lasas Petron tute trankvila, kaj ke li estas libera agi tiel, kiel plaĉas al li: kompreneble tion ĝi ne povus toleri, se ĝi sentus pri tiu punkto la plej malgrandan dubon.
La diskutoj tiel ardiĝis, ke ili fariĝis pretekstoj por grandmonsumaj vetoj. La Pariza socio dividiĝis laŭ du tendaroj: unuflanke Fradekanoj, aliflanke Herbenanoj sin ĵetis reciproke al sia kapo la plej nediskuteble pruvantajn argumentojn. Malnovaj amikoj malpaciĝis pro tio: malkonsentoj eniris ĝis interno mem de familioj; kaj kiam dommastrino invitis siajn amikojn por vespermanĝi, ŝi zorgis skribi malsupre de sia invitkarto tiun neprotesteblan kondiĉon: Estos malpermesate paroli pri la Afero.
Dum la semajno, kiu postiris post la sentenco de l’ tribunalo, la malfeliĉa Fradeko, kiun la malsano najlis en lia lito, ne malfermis ĵurnalon, kaj sekve ne povis diveni la rakontojn, kiuj rondediriĝis ĉirkaŭ lia nomo.
Sed kiam, estinte resaniĝinta, li konis la babiladojn, de kiuj li estas temo, li sentis tedegon tian, ke li diris al Beatrico:
— Mi multe amas vin ĉiujn; kredu min. Tamen estas momentoj, en kiuj min ekkaptas dezirego: ĝi estas forkuri tre malproksimen kaj rifuĝi en landon, en kiu la nomo Herbeno ne vundos plu miajn orelojn.
La juna virino rigardis sian interparolanton en la blankaĵo de okuloj; kaj preminte ameme liajn manojn, ŝi respondis kun rideto plena de mistereco:
— Tion mi komprenas. Sed se vi deziras, ke via revo estu plene efektivigita, laŭ mia opinio vi havas unu solan aferon por fari: ĝi estas resti kontraŭe meze de ni, kiel ĝis nun vi faris, kaj daŭrigi vian iaman vivmamieron.
— Sed ŝajnas al mi…
— Al vi ŝajnas tre malprave. Ne min forkuru; mi vin petegas. Mi profunde vin amas; mi esperas, ke vi ne dubas pri tio: kaj via forkuro kaŭzus al mi tro grandan ĉagrenon.
Kaj sinjorino Herbeno aldonis:
— Nun precipe, tial ke vi estas libera. Dirante tiujn vortojn, ŝi levis al la junulo siajn belajn larmoplenajn okulojn, en kiuj Fradeko povis legi tiel ardantan petegon, ke li sin sentis kortuŝita, kaj promesis, ke li restos.
— Nu, li respondis, kvankam tiu peto ne sin turnas al mi, tamen vi tiel plene min ensorĉis, ke mi sentas min nekapabla vin kontraŭbatali.
— Tiu peto sin turnas al tiu, por kiu ĝi estas destinita, respondis la juna virino per enigma tono.
Ĉar tial ke Beatrico estis nun certa pri la identeco de Herbeno, ŝi intencis repreni sian edzon kaj rekomenci kun li sian iaman ekzistadon. La devo kaj la amo kuniĝis en ŝia koro por ŝin puŝi sur tiun vojon.
Pro tio ŝi sentis neniun honton por fari al Juliino konfidenciojn pri siaj intencoj.
— Sed, mia malfeliĉa amikino, respondis sinjorino Klozelo, tio, kion vi revas, estas neefektivigebla. Certe hodiaŭ mi demandas min, ĉu Petro ne estas via edzo: tamen tiu dubo ekzistas, kaj por la utilo mem de Fernando ĝi povas ekzisti, nur por ni solaj. Por la mondumo, vi devas vidi en Fradeko nur fremdulon; kaj vi ne povas edziniĝi kun li, tial ke vi ne havas la mortakton de Herbeno.
— Sed mi intencas intermeti en niaj rilatoj neniun publikan akton. Mi estas la edzino de mia edzo; ĉu vere? Post longa forestado kaj kruelaj sortovicoj, ni retrovas unu la alian kaj reprenas nian iaman geedzan vivadon. La afero estas tamen tute simpla, kaj ne bezonas la intermeton de la leĝaro por esti plenumita.
— Mi opinias kontraŭe, ke nenio estas pli malsimpla. Se vi efektivigas vian projekton, la mondumo kredos, ke vi forlasis ĉian hontemon kaj ĉian indecon. Vi estos malestimata, malŝategata. Kiam vi pasos sur la strato, ĉiuj homoj havos rajton diri:
— Jen estas la amantino de Fradeko.
Aŭdante tiun severegan pripenson, sinjorino Herbeno eksaltis. Ĉiuj sentoj de honoro kaj de fiereco, kiuj en ŝi troviĝis, ribelis pro tiu vorto.
— Kaj vi, ŝi diris per konfuzita voĉo, kion vi pensas? Ĉu vi min kulpigos, kiel la aliaj?
— Por mi ne estos sama la afero. En la dubo, en kiu mi troviĝas, konante la noblecon de la motivo, kiu vin instigas, mi ne havos rajton vin riproĉi pro via konduto. Mi diras plion: mi sentos al vi nur estimon kaj admiron. Sed tio, kio kaŭzos al mi profundan ĉagrenon, estos la neebleco, en kiu mi troviĝos, vin defendi. Mi aŭdos, ke oni vin kalumnias; kaj mi devos ŝajne opinii, ke la kalumniantoj estas pravaj.
— Respondu, Juliino. Se Eduardo troviĝus en la sama situacio kiel Fernando, ĉu vi rifuzus prezenti al li vian manon, lin ami, esti lia edzino, pretekstante, ke li sin ŝirmas malantaŭ nomon, al kies porto li ne estas rajtigita? Sinjorino Klozelo ŝanceliĝis; sed ŝi nenion respondis Beatrico daŭrigis kun grava tono:
— Mi longatempe pripensadis: mia decido ne estis prenita malserioze.
Kiam mi edziniĝis, mi promesis al Fernando, ke ĉiam mi amos lin, ke kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon, unuvorte, ke mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj. Tiun promeson elparolis ne nur la buŝo, sed ankaŭ la koro. Tial ke neantaŭvidita katastrofo konfuzegis nian vivon, tio ne estas motivo, por ke mi konsideru min kiel malliberigitan el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi.
Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis:
— Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple:
— Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi Dinan’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis perdita por ĉiam. Kiam ni revenos, ni estos denove geedziĝintaj. Tiu vojaĝo fariĝos nia geedziĝa vojaĝo.
Juliino malfermis la buŝon, intencante diri ankoraŭ kelkajn vortojn; sed ŝi ĝin refermis, ne parolinte. La konduto de Beatrico ŝajnis al ŝi nesingardemega laŭ egoisma punkto, sed superega vidpunkte de alta moraleco.
Post kelkaj tagoj sinjorino Herbeno, rimarkante, ke Fradeko ŝajnas pli malgaja ankoraŭ ol kutime, lin demandis:
— Vi do ĉiam bedaŭras Reĝinon?
— Certe ŝia forlaso kaŭzis al mi profundan ĉagrenon, ĉar mi amis ŝin sincere.
Aŭdante tiujn vortojn, Beatrico paliĝis, kaj murmuris per malforta voĉo:
— Jen estas sento, kiu vin honoras.
— Tamen, respondis Petro, mi estis apenaŭ edziĝinta depost nur ses semajnoj, kaj mi jam bedaŭris la fatalan jeson, de mi elparolitan antaŭ la urbestro.
Sinjorino Herbeno fikse rigardis sian interparolanton, trinkante liajn parolojn.
Fradeko daŭrigis:
— Mi estis allogita, ensorĉita eĉ de la ebriiga beleco de via kuzino. Sed ho ve! post tre mallonga tempo, mi tre facile ekvidis, ke mia edzino havis neniun el tiuj kvalitoj, kiuj igas edzon feliĉa.
Beatrico daŭrigis sian fiksan rigardadon al Petro, penante legi en liaj okuloj la veran sencon de lia penso.
— Kaj la sentenco de l’ tribunalo, daŭrigis la junulo, nur igis definitiva eksedziĝon, kiu depost dekkvin tagoj jam ekzistis en nia hejmo, kaj kiu ŝajnis esti daŭronta dum longa ankoraŭ, eble dum ĉiama tempo.
Sinjorino Herbeno iris el mirigoj al mirigoj.
— Kion do faris Reĝino, ŝi diris, kio estis tiel kulpiginda?
— La malfeliĉa virino ne tie ĉi ĉeestas plu por sin defendi. Permesu, ke mi ne ŝin kulpigu; kaj lasu min diri kun la fablisto: “Dio bone faras tion, kion li faras.”
— Vi estas prava, Petro, respondis Beatrico, levante al la ĉielo siajn okulojn: la projektoj de Dio estas ne antaŭvideblaj.
Post silento:
— Sed tamen vi ne diris al mi, kial vi estas malĝoja.
— Tial ke mi amas vin.
— Nu, ne kuŝas en tiu sento motivo, por ke vi estu ĉagrena. Vi tre scias, ke tiu amemo estas reciproka.
— Mi ne dubas; sed ...
— Ha! ekkriis la juna virino ridetante, mi tutkore donus mian tutan posedaĵon al tiu, kiu al mi alportus la mortakton de mia edzo! Fradeko eksaltegis malantaŭen. La ĝoja voĉtono, kiun prenis sinjorino Herbeno por paroli pri tiel funebra temo, ŝajnis kaŭzi al la junulo doloran impreson.
— Mi malbone aŭdis kredeble, li murmuris.
— Tute ne: vi kontraŭe min tre bone komprenis. Fernando estas malviva; mi havas nun pri tio absolutan certecon. Mi estas vidvino: bedaŭrinde tion mi ne povas pruvi. Sen tio, mi petus de vi, ke vi edziĝu kun mi tuje. Tia agmaniero ĉion simpligus.
— Sed mi kredis, ke vi amis Herbenon.
— Mi lin amegis en la pasinta tempo. Hodiaŭ la tuta amo, kiun mi sentis al li, refalas sur vin, tial ke vi estas tiu, kiu lin anstataŭas.
Petro ŝajnis miregita de tia konfeso.
— Tiel longe kiam Reĝino estis via edzino, mi ne kuraĝis ion diri; ĉar vi ne estis libera. Hodiaŭ la situacio ne estas plu simila: mi povas paroli.
— Ĉu mia libereco al mi utilas, murmuris malĝoje la junulo, tial ke tiel longe kiam la morto de Fernando ne estos oficiale proklamita, ni estos devigitaj atendi por nin unuigi, ke la leĝaj limtempoj estos finiĝintaj.
— Ho! en tiaj kondiĉoj ni estus ambaŭ tiel maljunaj, ke tia geedziĝo tro similus arĝentan edziĝfeston.
Beatrico elparolis tiujn vortojn kun tiu iom mokplena ŝajno, kiun ŝi ne delasis depost la komenco de l’ interparolado.
— Vi ne parolas serioze, rediris Fradeko kun iom ĉagreneta mieno. Tamen mi al vi ĵuras, ke mi estas sincera kaj profundkore ĉagrena.
— Amiko mia, respondis sinjorino Herbeno, kiu fariĝis subite malridema, estu konvinkita, ke neniam mi estis pli serioza ol hodiaŭ.
Ŝi eltiris sian ventumilon por doni al si sintenadon, kaj daŭrigis:
— Tial ke vi estas malgaja, vi devus vin distri, vojaĝi. Ĝuste mi deziregas fari ekskurson en Britujo. Vi estus tre afabla, se vi min akompanus.
— Neniu propono povis esti por mi pli agrabla.
— Tial ke tiun regionon vi tre konas, ĉar ĝi estas via patrolando, estus neeble, ke mi havu pli bone sciigitan kondukanton.
— Vi eraras. Mi tute ne konas Britujon; ĉar ĝis la morto de mia patrino mi ne lasis Dinan’on. Poste mi senpere enŝipiĝis al Ekstrema Oriento.
— Nu, mi intencas halti en Dinan. Oni rakontas, ke tiu urbo, kiu estas la patrurbo de Duguesclin, enhavas multe da kuriozaĵoj. Ĝi posedas ankoraŭ, se la gvidlibroj ne mensogas, siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko kaj perfekte konservitajn.
Ju pli Beatrico parolis (kaj parolante ŝi ne ĉesis atente rigardadi Petron), des pli ŝi sentis, ke en ŝia brusto ŝia koro saltegas pro ĝojo; ĉar ŝi konstatis, ke pli kaj pli mallumiĝas la fizionomio de Fradeko.
— Kio do estas en vi? ŝi demandis. Mia propono ŝajnas vin malplaĉi.
— Ha! Beatrico, mi faros ĉion, kion vi volos! kun vi mi iros al iu ajn loko, al kiu al vi plaĉos iri: ni rondiros ĉirkaŭ la mondo, se tio povas vin plezurigi. Sed mi vin petegas, ne postulu de mi, ke mi vin akompanu en Dinan. Tio estas pli forta al mia volo. Malgraŭ la amo, kiun mi sentas al vi, mi estus devigata vin malobei kaj toleri vian malkontentiĝon. Dinan estas eble la sola urbo, en kiun mi ne povas iri. Mi ne bezonas diri la motivon de mia malakcepto; vi ĝin konas tiel bone kiel mi.
— Mi konfesas, ke tiu motivo ŝajnas al mi neniel pravigita. Atendante, mi esperas, ke vi ne rifuzos fariĝi mia kunulo por la cetero de l’ vojaĝo.
— Tio estas por mi tiel granda feliĉo, ke mi havas neniu meriton, ĝin akceptante.
Kiam sinjorino Herbeno rakontis al sia amikino la interparoladon, kiu okazis inter ŝi kaj Petro:
— Vi faros malsaĝaĵon; mi tion timas, diris Juliino. Se Fradeko estas via edzo, kaj se, malgraŭ tio, li, cedante al viaj petoj, konsentas vin akompani en Dinan, li riskos perfidi sian inkogniton. Volante puŝi vian enketon tro malproksimen, volante akiri tro grandan certecon, vi eble lin pereigos por ĉiam. Atentegu.
— Timu nenion. Mi havas ideon, dank’ al kiu mi estos plene sciigita, sen danĝero por li.
Post kelkaj tagoj la du geturistoj komencis sian vojaĝon kaj envagoniĝis en la Orléans’a stacidomo.
Post kiam ili estis vizitintaj la bordojn de la rivero Loire, Carnac’on, la rodeton des Trépassés (de Mortintoj), kaj la marbordon de la departemento Finistère, ili revenis al Morlaix kaj haltis en Rennes.
— Tamen ni ne povas pasi tiel proksime de Dinan, kaj ne doni al tiu urbo kelkajn tagojn, rimarkigis Beatrico. Nu, mia kara Petro, por min plezurigi venu kun mi. Mi vin petegas, faru por mi tiun oferon. La malagrablaĵon, kiun mi al vi okazigos, mi kalkulos por via profito. Estu certa, ke, farinte al mi tiun negravan cedon, vi ne pentos pri tio.
Fradeko ŝanceliĝis. Lia kunulino povis legi sur lia frunto la esprimon de granda ĉagrenaĵo.
— Se mi akceptas, li diris fine, ĉu vi min devigos viziti mian patron?
— Ne.
— Nek alian personon?
— Nek alian personon.
— Ĉu ni nin kontentigos, trapasante tra la urbo, kaj vizitante nur monumentojn, same kiel farus du simplaj turistoj?
— Jes.
— Ĉu vi tion promesas?
— Mi tion ĵuras.
— En tiaj kondiĉoj mi konsentas vin obei. Sinjorino Herbeno ĝojegis. Verdire malgraŭ ŝiaj kaj malgraŭ la Mazieraj antaŭvidoj, ŝia amiko akceptis la proponon de ŝi faritan, sed montrante tedon tian, ke estis facile vidi, kiel multege kostas al li tia akcepto.
Plie li metis en sian konsenton tiom da limigoj, tiom da bariloj, ke tia agmemiero havis por la juna virino saman valoron kiel veran malkonsenton.
Kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn, nome: plaĉi al la virino, kiun li ĉiam amas, kaj prizorgi samtempe pri sia propra sendanĝereco.
Efektive se Fernando konis Dinan’on, tial ke, en la pasinta tempo, li jam ĝin vizitis turiste, tamen li konatiĝis en tiu urbo kun neniu loĝanto. Oni ne lin devigu troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj intime konis la veran Petron, li povos iri sur la stratoj, ne timante, ke oni lin rimarkos, sekve ke li sin perfidos.
La malo devis okazi por Fradeko. Ĉar ĉu estis konjekteble, ke la junulo povos sin montri en sia patrurbo, kaj ke li samtempe ne estos rekonita de unu aŭ de alia inter siaj sampatrurbanoj.
Fine Beatrico scios la veron pri tiu punkto, kiu ŝin tiel profunde kortuŝas.
Flanke de sia kunulo sinjorino Herbeno paŝadis sur la Dinan’aj stratoj, rigardante dekstre kaj maldekstre, ĉion observante.
La promenantoj, kiujn ili renkontis, pasis indiferentaj aŭ kelkafoje haltis momente, kvazaŭ ili estus frapitaj de malpreciza kaj malproksima memoro; sed poste ili skuis sian kapon kaj daŭrigis sian iradon.
Fradeko marŝis, alte tenante la kapon, kun vaganta rigardo, rekonante neniun inter la homoj, kun kiuj li kruciĝis.
Li kaj lia kunulino eniris en butikojn por aĉeti diversajn memoraĵojn, kiujn ili deziris alporti al siaj amikoj, altabliĝis en kafejoj por sin sensoifigi, tag- kaj vespermanĝis en restoracioj, loĝis en hotelo, kaj post kelkaj tagoj, kiujn ili utiligis por viziti la preĝejojn, la remparojn, la pontegon, kiu kunigas du montetojn, tre alte pasante super la valo de la rivero Rance, kaj fine ĉiujn aliajn kuriozaĵojn, kiujn enhavas tiu urbo, ian matenon ambaŭ sin direktis al la stacidomo por reveni Parizon.
— Estas strange, diris Petro; sed mi ne rekonas plu iun homon. Tiu vojaĝo, kiun mi tiel forte timis, reale okazis multe pli kontentige ol mi imagis. Mi ĉiam vidis Dinan’on tia, kia ĝi estis antaŭ dekdu jaroj, kiam mi ĝin lasis por veturi al Hongkong; kaj mi rezonis, kvazaŭ dum tiuj dekdu jaroj la aferoj kaj precipe la homoj senmoviĝis. Sed unuj mortis; aliaj vendis sian firmon kaj nun loĝas ĉu en sia bieno, ĉu en alia urbo. La oficistaro kaj la militistaro tute ŝanĝitaj montras nur nekonitajn vizaĝojn. Post longa forestado, tiu, kiu revenas en sian patrolandon, estas nur fremdulo. Tiu impreso estis por mi tiele forta, ke mi min sentis en Dinan tiel izolita kiel en la aliaj urboj, kiujn ni vizitis en la unua parto de nia vojaĝo.
— Sed mi kredis, rimarkigis Beatrico, ke vi revenis ĉi tien post la morto de via praonklo, por aranĝi la heredajn aferojn. Laŭ via rakonto, en tiu momento, via patro al vi konigis, ke lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton.
— Estas vere. Sed mi forgesis diri, ke mia patro ne loĝas en la urbo mem. Li havas en ekstremaĵo de unu el posturbaj kvartaloj, preskaŭ en plena kamparo, dometon, en kiu li vivas kiel urso, ne vizitante iun ajn homon. Kiam mi elvagoniĝis, mi iris rekte al lia hejmo. Tiam okazis tiu terura disputo, pri kiu mi tiel ofte parolis. Kiam mi lin delasis, mi rapide alkuris al la notario por doni al tiu viro ĉiujn subskribojn, kiujn li povus bezoni. Poste mi revenis al la stacidomo, renkontinte kaj revidinte neniun. Mi sentis ĉagrenon tian, ke mi ĵuris, ke neniam mi revenos ĉi tien. Nur via deziro speciale esprimita havis sufiĉe da potenco, por min devigi al la malplenumo de mia promeso.
— Tiam vi havis malmulte da amikoj?
— Miaj gepatroj estis tro malsociemaj por sin amikalligi kun iu ajn. Kiel amikojn, mi ĉiam havis nur oficejajn aŭ regimentajn kamaradojn, aŭ ankoraŭ tiujn nekonitajn kunulojn, kiujn en vojaĝo la hazardo prezentas al veturantoj. Jen estas kiamaniere mi konis tiun malfeliĉan Gustavion, kiu restis enabismiĝinta en la Rhona glaciejo.
Tiu interparolado okazis en la atendejo de la stacidomo.
Subite kontraŭ ili, viro, kiu rigardadis Petron depost unu momento, sin levis, kaj alirante al li:
— Pardonu min, sinjoro, li diris ĝentile; sed via fizionomio ne estas al mi nekonita. Ŝajnas al mi, ke mi vidis vin ie.
— La afero estas ebla, respondis Fradeko, ne montrante ian embarason: tamen mi ne sendos al vi la reciprokecon: ĉar mi ne memoras, ke mi iam vin renkontis.
— Ĉu vi ne estas sinjoro Herbeno, bankiero en Parizo?
— Ne, sinjoro, vi eraras. Mi nomiĝas Fradeko.
— Senkulpigu min, rediris tiu homo, kiu ŝajnis esti komerca vojaĝisto: mi estis erarigita de simileco.
Fervoja oficisto malfermis la pordojn de l’ atendejo. Beatrico ekkaptis rapide la brakon de Petro. Ŝi tre bone rekonis la vojaĝiston, kiun en la pasinta tempo ŝi kelkalfoje renkontis en la domo de Maziero.
— La vagonaro baldaŭ ruliĝos, ŝi diris. Ni envagoniĝu. Kaj la juna virino ekkuris, volante komprenigi al tiu trudemulo, ke ŝi neniel intencas vojaĝi kun li en la sama kupeo.
Sinjorino Herbeno memoris la rekomendojn de Juliino.
— Estu singardema, diris sinjorino Klozelo. Necese estas, ke en Dinan la nomo de Fernando ne estu elparolita.
Dum la vagonaro ruliĝis, veturigante al Parizo la gevojaĝantojn, Beatrico profunde pripensis. La koro de la juna virino batiĝis pro feliĉeco. La eksperimento, kiun ŝi provis, estis sukcesinta pli bone ol ŝi tion esperis. Tiufoje la dubo ne estis plu ebla.
Certe por resti en sia rolo, ŝia kunulo al ŝi donis klarigon, kiu unuavide ŝajnis taŭga. Sed al tiu, kiu serioze pripensis, ne estis malfacile diveni, pro kiu motivo Fernando diris tiujn parolojn.
Antaŭvidante la miron, kiun la juna virino ne povos ne montri, kiam ŝi konstatos la plenan indiferentecon de Dinan-loĝantoj por unu el iliaj samurbanoj, Herbeno penadis por antaŭrespondi la demandon, kiun devige al li faros Beatrico. Kaj kiel ĉiam li ĉirkaŭiris ĉirkaŭ la malfacileco kun lerteco tia, ke estis neeble trovi en la klarigo elpensita de li la plej malgrandan kritikindan punkton.
Tiu lasta provo estis pruvanta. Venante post ĉiuj aliaj atestaĵoj, ĝi ilin plenigis kaj tute certigis.
Do ne nur la viro, kiun ŝi amas, obstine rifuzis viziti la patron Fradeko kaj la aliajn personojn, kiuj en la pasinta tempo povis koni la veran Petron (kaj tio nediskuteble pruvis, ke per tiuj kontraŭstarigoj li riskus la plej gravajn danĝerojn); ne nur en sia patrurbo li estis rekonita de neniu urboloĝanto; sed kontraŭe la sola homo, kiu alpaŝis al li, lin salutis per lia vera nomo: Herbeno.
Pro tio la decido de Beatrico estis definitive prenita. La vesperon mem, ŝi intencis rekomenci kun sia edzo la geedzan ekzistadon depost jam du jaroj interrompitan.
Maziero, antaŭsciigite per depeŝo, atendis la gevojaĝantojn en la Saint-Lazare’a stacidomo.
— Por festi vian feliĉan revenon, li diris, mi petas de vi ambaŭ, ke vi bonvolu vespermanĝi tiuvespere en mia hejmo. Vi en ĝi trovos gesinjorojn Klozelo, kiujn mi same invitis.
Kaj dum Petro zorgis pri la pakaĵoj, Maziero blovis en la orelon de Beatrico tiujn vortojn:
— Venu en mian domon, tuj kiam vi estos ŝanĝinta vian tualeton. Mi havas por diri al vi tre gravajn komunikaĵojn; kaj mi ne povas paroli en la ĉeesto de Petro.
Sed tial ke en tiu momento Fradeko revenis:
— Ne forgesu ambaŭ, li aldonis, ke mi atendas vin je la sepa.
Estis la kvina. Petro rekondukis sinjorinon Herbeno ĝis ŝia hejmo: kaj post kiam li estis salutinta sian vojaĝan kunulinon:
— Mi vin lasas, li diris, sed feliĉe ne por longa tempo; ĉar post du horoj ni retrovos unu la alian en la domo de sinjoro Maziero.
Post unu duono da horo, Beatrico sonoris ĉe la pordo de la Maziera hotelo.
Klozelo kaj lia edzino, same venigitaj de l’ bankiero, jam estis alvenintaj kaj ŝin atendis.
— Amikoj miaj, diris la maljunulo per grava voĉo, la rakonto, kiun faris Reĝino, estis nur hipotezo, certe tre verŝajna, sed fine hipotezo. La detaloj, kiujn vi konigis en viaj leteroj pri via vojaĝo al Dinan, li aldonis, sin turnante al Beatrico, igis tiun hipotezon ankoraŭ pli verŝajna; sed same ili ne liveris plenan certecon. Sed nun la aferoj tute malsamiĝis; kaj tiun plenan certecon…
— Tiun plenan certecon…? murmuris Beatrico sufokiĝante.
— Tiun plenan certecon mi alportas, ekkriis la bankiero per triumfa voĉo. Petro kaj Fernando estas unu kaj sama persono.
— Parolu, parolu, ekkriis samtempe Juliino kaj ŝia edzo, dum Beatrico apogis sian manon sur sian bruston, por kunpremi sian koron, kiu perforte batiĝis pro miro kaj pro feliĉo.
— Tiumatene mi ricevis leteron de sinjoro Morno, bankiero en Hongkong, en kies firmo Fradeko pasigis dek jarojn de sia vivado: kaj jen estas tio, kion skribas mia angla samprofesiano:
Estimata kolego,
Antaŭ kelkaj monatoj vi petis de mi sciigojn pri unu el miaj iamaj oficistoj, sinjoro Petro Fradeko; kaj tiujn sciigojn mi liveris bonegaj, ĉar tiu junulo ilin meritas. Pro tiu motivo kaj pro la intereso, kiun li ŝajnas inspiri al vi, mi kredas, ke vi estos kontenta, sciante, kio li fariĝis. Mirakle savita el terura katastrofo, en kiu bedaŭrinde li perdis siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, li estis premita dum kelke da tempo de la plej kruela mizereco. Feliĉe por li unu el miaj oficistoj, Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris, en momento kiam, por gajni sian panon, tiu malfeliĉulo plenumis la plej humilajn kaj la plej lacigajn laborojn. Kortuŝite de kompato, Johano lin instigis reveni al Hongkong, kaj eĉ proponis antaŭpagi por li la prezon pri lia marveturado, certigante, ke mi tutkore lin akceptos. Grelo ne eraris; kaj mi estis tre kontenta, revidante mian iaman oficiston; ĉar li lasis en mia memoro la plej bonan impreson. Depost tiu momento, li reprenis en mia firmo sian iaman oficon; kaj li vivas nun apud mi, estante se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.
— Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.
— Morno.
— Do, ekkriis samtempe Eduardo kaj ŝia edzino, Reĝino estis prava. La Fradeko, kiun ni konas, estas la sama homo kiel Fernando.
— Evidente, respondis Maziero. Tial ke la vera Petro estas nun en Hongkong, povas esti en Parizo nur malvera Petro: kaj la simileco de tiu malvera Petro kun Herbeno estas tro plena, por ke ni povu ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
— Do, same kiel Fernando, Fradeko trovis rimedon por sin savi, kaj por eliri el la interno de l’ glaciejo?
— Tio ne estas supermezure mirinda, rimarkigis la bankiero. Ambaŭ falis en saman fendegon, kiu trairis la glacian amason laŭ ĝia tuta dikeco, kaj atingis ĝian plej malaltan parton. En tiaj kondiĉoj, tio, kio okazis al unu, povis same okazi al la alia; kaj ni ne devas tro miri pro tio. Sed kredeblela perforto de la frapo momente svenigis Fradekon: kaj tial ke Fernando kredis, ke lia kamarado estas malviva, pro tio li ŝtelis de li lian paperujeton.
— Ofte Reĝino al mi rakontis, diris sinjorino Klozelo, ke se Herbeno estus restinta en la interno de l’ glaciejo kelkajn horojn pli longatempe, li povis eliri, ne helpite de iu. Ĉar post tre mallonga tempo la nivelo de l’ rivero malaltiĝis sufiĉe, por ke inter ĝia supraĵo kaj la plafono de la galerio fariĝu aerplena spaco sufiĉe larĝa, ebliganta, ke homo povu spiri. Se Fradeko estis savita, li tion ŝuldis al sia svenado. Kiam li aliris eksteren, li kredeble marŝis tre rapide por sekigi siajn vestojn, kaj precipe por sin revarmigi; kaj tial ke li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon, li opiniis neutile reveni al la hotelo.
— Vere, diris Klozelo, neniam mi estus kredinta, ke tia anstataŭigo estas ebla. Tamen ni devas akcepti la evidentecon, tial ke antaŭ ni staras fakto.
— Ĝi ŝajnas des pli akceptebla, respondis Maziero, ke tiu anstataŭigo de personoj estis reale tre facile farebla. Mi agis same, kiel faris Reĝino; mi miavice demandis sinjoron Ĵakemaro, tial ke li estas la sola homo, kiu havis okazon vidi la veran Petron. La priskribo, kiun li donis pri la kunulo de Fernando, same povus taŭgi por Fernando mem. “Tamen,” diris mia iama najbaro, “malgraŭ tiu simileco de priskriboj, tiuj du junuloj havis inter si neniun veran similecon; sed la diferencoj kuŝis en iaj tute malgravaj detaloj, kiujn estas neeble priskribi.”
— Eble kiam Fernando albordiĝis Eŭropon, li zorge serĉis viron, kies priskribo estas simila al la lia, kaj kamaradiĝis kun li, por profiti la okazintaĵojn, kiuj povas rezulti de aventurplena vivmaniero.
— Sed tiam, se via hipotezo estas ĝusta, rimarkigis Klozelo, oni estus pravigita, sin demandante, ĉu la akcidento en la glaciejo estas vere kaŭzita de la sola hazardo.
— Vi iras tro malproksimen, respondis Maziero. Mia baptofilo povis ekkapti la paperojn de Fradeko, nur kiam ĉi tiu estus malviva aŭ kredita malviva. Sed estas evidente, ke la du turistoj falis ambaŭ en la fendegon, kaj ke ambaŭ devis la vivon al vera miraklo. Kia ajn estu lia inteligenteco, homo ne povas intervenigi en siajn projektojn al estonteco tiel nekredindan hazardon. Ne: Herbenon favoris cirkonstancoj, kiujn li tre lerte sciis utiligi. Sed ni ne devas vidi en tiu katastrofo planon maĥiavele elpensitan.
— Tio, kio min plej mirigas, ne estas tiu anstataŭigo de civila etato, ĉar verdire ĝi estas tre klarigebla, sed la maniero vere supera, per kiu nia amiko sciis eniri en la haŭton de sia nova personeco. Oni ne povas nei, ke en tiu premeganta rolo Herbeno neniam montris iun ŝanceliĝon.
— Kiam oni tre atente pripensas al tio, ĝi facile klariĝas. Fernando ricevis la konfidenciojn de Fradeko, kaj konis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ekzistadon malmulte plenan de okazintaĵoj. La elstarantaj fariĝoj estas la heredo de la praonklo kaj la malamo de l’ patro Fradeko: jen estas la solaj aferoj, kiujn ni povas kontroli. Pri la cetero, ĝi havas neniun gravecon. Tial ke iu el ni neniam konis, ĉu la veran Petron, ĉu iun el liaj amikoj (ĉar Fradeko pasigis en Azio la plej gravan parton de sia vivado), Fernando povis rakonti pri tiu temo tion, kio venis en lia kapo, ne timante, ke oni lin kulpigos pro mensogo. Kaj ni ĉiuj scias, ke imago estas unu el liaj ĉefaj ecoj.
— Sed tiuj vojaĝoj, kiujn li rakontas detale, kiel homo, kiu vere vidis tion, pri kio li parolas.
— Vi forgesas, diris Beatrico, ke mia edzo estas spertega en geografio. Mi memoras ankoraŭ la tagon, en kiu li mirigis vojaĝanton, kiu estis trairinta la Pamiran montegaron, parolante pri tiu regiono same kiel farus vera esploristo.
— En tia aliformigo, la plej granda malfacileco troviĝas certe en la komenca periodo. Post kelke da tempo, la masko, kiun oni almetas al sia vizaĝo, estas tiel plene algluita al ĝi, ke ĝi anstataŭas la vizaĝon mem. La trompanto fariĝas tiam sia propra trompito, kaj similas tiun Marseille’anon, kiu fine kredis mem la mensogojn de li elpensitajn.
— Vi estas prava, respondis Maziero. Tamen mi rimarkis, ke depost kelke da tempo, Fernando iom post iom fariĝas pli kaj pli nesingardema. En komenco, li furioziĝis, kiam oni nomis lin Herbeno: nun li silentiĝas. La aludoj al lia estinteco, kiuj en la pasinta tempo lin kolerigis, nun lasas lin indiferenta: li ne respondas, ne ŝajnas kompreni, kaj afekte montras inercian sintenadon. Oni sentas, ke lia rolo lin lacegigas. Antaŭ kelkaj semajnoj li tiel plene ĝin forgesis, ke li vokis min: baptopatro.
— Tio estas neebla! ekkriis Juliino.
— Mi tion certigas.
— Sed tiu preterlasita vorto estis vera konfeso.
— Tia estis mia penso, respondis Maziero. Tio pruvas, ke la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas.
— Ha! rimarkigis Eduardo, kiel prava mi estis, kiam mi diris: “Tian sekreton oni devas konfidi al neniu, eĉ al la plej intima amiko, eĉ al la virino la plej fervore amegata.” Se Herbeno ne estus elirinta el sia iama diskreteco, neniam Reĝino estus povinta lin duone perfidi tiel, kiel ŝi faris. Pro tio estu certaj, ke nun estas neutile demandi nian amikon pri tiu temo. Li sin butonumos en sia Fradeka personeco, kaj alligos sur sia vizaĝo sian maskon laŭ pli mallarĝa maniero, ol li faris ĝis hodiaŭ.
— Tamen rimarkigis Beatrico, necese estos, ke li plene eligu tiun maskon, kiam li konos la leteron de sinjoro Morno.
— Mi esperas, respondis Klozelo, ke neniu el ni estos tiel nesingardema, ke li faros tian malprudentaĵon. La situacio de nia kompatinda amiko estas jam tiel terura, ke ni estus riproĉegindaj, se ni ĝin ankoraŭ pligravigus per nia malseriozeco. Ĉar li sin trovus ĉirkaŭprenita en tiel nemalplektebla reto, ke eble la malespero ekkaptus lian animon kaj lin instigus al memmortigo.
— Kial? demandis Beatrico timigita.
— Tial ke la paperujeto, kiun Fernando prenis en la poŝo de lia kunulo ŝajne malviva, enhavis ne nur liajn familiaktojn sed plie liajn renttitolojn. En la tute speciala situacio, en kiu troviĝis Herbeno, tiun ŝtelon faritan al kadavro oni povas senkulpigi, tial ke, se Fernando ne estus preninta tiujn monpaperojn, ili restus enabismigitaj por ĉiam en la profundegaĵoj de l’ glaciejo. Sed nun, tial ke la vera posedanto estas viva kaj premita de mizereco, la aspekto de la demando tute ŝanĝiĝas. Se ni montras al nia amiko la leteron de sinjoro Morno, ne nur ni lin devigos konfesi, ke li estas vere Fernando, sed samtempe ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto, t. e. la renttitolojn kaj la identecajn paperojn, kiuj estas nune lia sola protektilo. Ni ĉiuj scias, ke Fernando estas tro profunde honesta por lasi en mizereco homon, kiun li estus rabinta: tia ŝtelo ŝajnus al nia amiko tiel malnoblega, ke li estus nekapabla ĝin plenumi. Do vi vidas, ke konigi al li la veron, estus lin ĵeti en la brakojn de l’ ekzekutisto.
Aŭdante tiujn vortojn elparolitajn per vibranta voĉo, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.
— Sed, rimarkigis Beatrico, se ni ne parolas, tial ke ni scias la veron pri tiu punkto, estas ni tiuj, kiuj per nia silentiĝo fariĝas kulpaj je tiu malnobla ŝtelo, al kiu Eduardo aludas.
— Vi estas prava, respondis la bankiero. Sed ni tre bone povas redoni al Fradeko lian rajtan posedaĵon, ne farante al Fernando la plej malgrandan konfidencion.
Kaj sidiĝinte antaŭ sia skribotablo, li verkis kelkajn linion.
— Jen estas, li diris, mia respondo al sinjoro Morno:
Estimata kolego,
La sciigoj, kiujn vi donas pri via oficisto Petro Fradeko, havas grandegan valoron, kiel vi povos ĝin vidi en la venontaj linioj de tiu letero; kaj mi tre sincere vin dankas pro tiu konigo. Persono, kiu deziras konservi anonimecon, vin komisias, per mia pero, por ke vi donu al tiu junulo la monsumon da du cent mil frankoj, kiujn li perdis en la katastrofo. Por ke sinjoro Fradeko povu havi neniun divenigaĵon pri la deveno de tiu monsumo, jen estas tio, kion mia kliento petas de via bonvolo. Pro ia ajn motivo, donu al via oficisto obligacion: kaj kiam estos alveninta la epoko de la unua loto, anoncu al li triumfe, ke lia numero eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon. Tiamaniere sinjoro Fradeko ne bezonos lacigi sian kapon por scii, de kiu loko al li venas tiu neatendita feliĉaĵo.
Mi aldonas al tiu letero ĉekon da du cent mil kvin cent frankoj (200 500 fr.) por pagi la monsumon kaj la obligacion.
Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.
— Maziero.
— Tiamaniere, daŭrigis la bankiero, nia konscienco estas trankvila. Ni povos lasi Fernandon ĝui pace la havaĵon de Fradeko, ĉar tiun havaĵon mi redonas al ĝia vera posedanto. Sed vi ĉiuj komprenas, li aldonis, aŭdante en antaŭĉambro la voĉon de Fradeko eniranta, vi komprenas, ke la letero de sinjoro Morno devas esti konita nur de ni solaj, kaj ke neniu homo, Fernando eĉ malpli ol ĉiu ajn alia, devas esti informita pri ĝia ekzisto.
La esperoj de l’ bankiero efektiviĝis, kaj post kelkaj semajnoj, li ricevis de Hongkong la jenan telegramon:
— Mi plenumis viajn ordonojn. Fradeko naĝas en vera ravo, kaj povante danki neniun, benas Providencon.
— Morno.
Dum Maziero faris al siaj amikoj la gravan rekomendon pli supre diritan, Petro eniris en la salonon; kaj kiam li estis preminta la manojn de Eduardo kaj de lia edzino, oni sin direktis al la manĝoĉambro.
La vespermanĝo estis tre gaja. Oni faris neniun aludon al la mireganta letero ĵus ricevita: kaj dum la tuta vespero, la interparolado temiĝis nur pri la naturaj aŭ arĥeologiaj kuriozaĵoj, vizititaj de geturistoj, dum ilia ekskurso.
Je la deka, Beatrico sin levis por eliri.
— Ĉu vi deziras, ke Baptisto vin akompanu? demandis la bankiero.
— Mi dankas vin, sinjoro Maziero. Sed mi intencas peti de Petro, ke li bonvolu daŭrigi, tiun vesperon ankoraŭ, sian taskon de protektanto, taskon, kiun li tiel afable plenumis dum la tuta daŭrado de l’ vojaĝo.
— Dubi pri tio estus min malkoni, respondis Fradeko kun fervoro.
La tri viroj vidis en tiu interŝanĝo de afablaj frazoj nur komunan ĝentilaĵon. Sola Juliino komprenis.
Do pretekstante, ke ŝi helpos al sia amikino, ŝi akompanis Beatricon ĝis antaŭĉambro.
— Ĉu via decido estas nerevokebla? ŝi demandis.
— Pli nerevokebla ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Mi jam estis determininta min, antaŭ kiam mi ricevos la leteron de sinjoro Morno, tio estas, kiam mi havis nur kredon. Vi devas kompreni, ke la absoluta certeco, kiun liveras al mi tiu letero, povas nur min plifortigi en mia decido.
— Ĉu vi ne timas la konsekvencojn?
— Mi faras mian devon. Alvenu tio, kio povos!
— Kaj, aldonis Juliino, kies voĉo malforte tremis, ĉu tio okazos tiuvespere?
— Tio okazos tiuvespere, respondis Beatrico ne ruĝiĝante, ridetante kontraŭe, kaj malkaŝe plantante siajn helajn rigardojn en la okulojn de sia amikino.
— Unu demandon ankoraŭ. Ĉu mi devas konservi sekreton kaj nenion diri al Eduardo?
— Neutile. Post ok tagoj nia geedza kunvivo estos konita de ĉiuj homoj. Estas pli bone, ke via edzo kaj sinjoro Maziero sciu tuje la veron pri tiu punkto, kaj ne ĝin konu per la famo. Sekve ne nur mi permesas, sed plie mi estus tre danka, se vi bonvolus konigi mian determinon.
— Mi faros tion, kion vi deziras.
En tiu momento Fradeko alvenis.
— Nu, Petro, prezentu al mi vian brakon, diris gaje Beatrico.
Kaj la geamindumantoj malsupreniris malrapide la grandan ŝtuparon de l’ hotelo.
— Nun, tial ke mi konas la veron, diris Maziero, revenante al la salono, mi demandas min, kiamaniere mi povis dubi eĉ unu momenton, kaj lasi mian baptofilon edziĝi kun Reĝino. Antaŭ unu minuto, kiam mi rigardis Beatricon, dum ŝi malsupreniris la ŝtuparon, tenante la brakon de sia edzo, mi havis kvazaŭ senton, ke neniu katastrofo okazis. Ŝajnis al mi, ke la estinteco kunligiĝas kun la estanteco laŭ neinterrompita maniero.
— Mi tre timas, diris tiam Eduardo, ke sinjorino Herbeno havos la saman impreson. Beatrico ĉiam sentis al sia edzo fervoran amon, kiun Fernando redonis al ŝi procentege. Lia malvera edziĝo kun Reĝino, la konsekvencoj, kiuj ĝin sekvis, la konfesoj mem de la malaperintino, montras, ke la amego de Herbeno al lia unua edzino estis tiele profunda, ke ĝin ne povis malaperigi la pasio, kiun al li malŝparis la dua. Mi multe timas, ke Beatrico faros gravan nesingardon. Jam la vojaĝo, en kiu ŝi veturis sola kun Petro, estis severe juĝita. Ĉu ambaŭ povos ĉiam memori, ke ili ne estas plu geedzoj? Ĉu ili daŭrigos vivi unu apud la alia laŭ la reguloj, kiujn al ili altrudas ilia nova reciproka situacio?
— Ne, respondis Juliino, ne ŝanceliĝante. Eĉ mi estas komisiita de Beatrico mem, por anonci, ke ŝi intencas rekomenci kun sia edzo, tiun vesperon mem, sian geedzan vivadon.
Aŭdante tiun sciigon, Eduardo kaj Maziero sin sentis korpremitaj.
Per kelkaj vortoj sinjorino Klozelo konigis la neŝanceleblan decidon de Beatrico.
— Post la letero de sinjoro Morno, rimarkigis la advokato, tia finiĝo estis neevitebla.
— Kaj eĉ ĝis ia grado, respondis la bankiero, mi opinias, ke Beatrico estas prava. La malfeliĉulino troviĝas antaŭ du devoj, ambaŭ nekontraŭstareblaj, sed kontraŭaj kaj malkunigeblaj: ili estas socia devo kaj natura devo. Tial ke ŝi estas devigata elekti, ĉu unu, ĉu la alian, ŝi sin turnas al tiu, al kiu ŝin puŝas ŝia koro. Mi ne povas ŝin kulpigi.
— Mi same. Sed la mondumo ne rezonos kiel ni. Kaj eĉ se ni volas ne perfidi la inkogniton de Fernando, ni ŝajne devos juĝi la konduton de sinjorino Herbeno tute severege.
Kiam Beatrico alvenis al la pordo de sia domo, Petro volis ŝin forlasi.
— Supreniru do momenton, diris la juna virino, mi havas ion por rakonti al vi.
Pikite de scivoleco, Fradeko obeis. Kiam sinjorino Herbeno penetris en sian apartamenton, ŝi forsendis Viktorinon, kaj enirigis Petron en sian dormoĉambron.
— Sidiĝu, ŝi diris, aŭskultu min, kaj precipe respondu nenion. Tial ke mi jam konas ĉion, kion vi povus diri, mi vin avertas, ke ĉiuj viaj protestoj havos por mi la saman valoron ol bruo de vento blovanta en kameno.
Dum Beatrico parolis, ŝi komencis sian senvestigon, kvazaŭ Petro ne ĉeestus.
La junulo rigardis ŝin agantan; kaj tiu rigardo, kiu estis demandanta, ŝajnis postuli tujan respondon.
Sinjorino Herbeno daŭrigis:
— Mi dankas vin, ĉar vi bonvolis min akompani al Dinan. Vi komprenis, ke tiu deziro ne estis vana kaprico de amata virino, sed neevitebla provo, kiu cetere estis decidiga. Vi viaflanke bonvolos esti justa al mi, kaj konsenti, ke mi sciis akordigi la necesecojn de l’ enketo, kiun mi bezonis fari, kun la postuloj de via propra sendanĝereco.
— Tiuj paroloj estas iomete mallumaj, respondis Petro. Mi estus tre danka, se vi ilin pliprecizigus.
Beatrico lin rigardis mokridetante, sed nenion respondis.
Ŝi malagrafumis sian robon, kaj, ĝin eliginte, ŝi ĝin sternis sur kanapon, ne rapidante, zorgante, ke ĝi ne estu ĉifita.
Poste, havante siajn ŝultrojn kovritajn de simpla koltuko, ŝi sidiĝis sur la genuojn de Petro, kaj lin plenbrake ekkaptinte, lin plenlipe ŝmacadis, balbutante:
— Amegata Fernando mia, mi fine cin retrovas! Fradeko provis sin eligi, sed malenergie.
En la pasinta tempo, li sentis al Reĝino nedeteneman sed rapide satigitan deziron: sed la kormovo, kiu lin instigis al Beatrico, similis veran adoradon. Pro tio la karesoj de la juna virino lin tute senfortigis.
— Mi al vi certigas, li timeme komencis, ke mi ne estas ...
— Silentiĝu, respondis sinjorino Herbeno, metante sur lian buŝon sian beletan parfumitan manon. Mi ne petas de ci cian sekreton; neniam mi ĝin postulos. Ci volas, ke oni nomu cin Petro; mi cin nomos Petro. Por ĉiuj homoj, eĉ por mi, ci ĉiam estos Fradeko. Neniam mi faros al la estinteco la plej etan aludon.
Beatrico sin levis. Parolante ŝi malligis la kordonojn de siaj jupoj, kiuj falis ronde ĉirkaŭ ŝi.
La juna virino rapidmove transsaltis la amason da teksaĵoj, sin mallevis, ĝin prenis kaj ĝin ĵetis sur apogseĝon.
Vestite de sola korseto, sinjorino Herbeno paŝis tra la ĉambro kun tiu ĉasta malĉasteco de la honesta edzino, kiu vidas en edziniĝo nur rimedon por patriniĝo.
Duonkuŝante sur apogseĝo, Petro rigardis, ne elparolante unu vorton.
— Ŝajnas al mi, ke mi sonĝas, li diris fine.
Post silento, Beatrico daŭrigis:
— Ci vidas, ke de nun mi respektas mian promeson; ĉar mi ne cin riproĉas pri cia edziĝo kun Reĝino. Tiu edziĝo estis necesega por cia savo: iam Juliino klarigis tion al mi. Mi supermezure suferis; sed mi komprenis, kaj ĝin akceptis rezignacie. Hodiaŭ ci estas libera: mi cin reprenas.
Sinjorino Herbeno malagrafumis sian korseton, kaj, sin malforte flankenklininte, malalligis siajn ŝtrumpoŝelkojn.
— Dio mia, ŝi rediris, se mi povus montri mortakton je la nomo de Fernando, tio estus preferinda: mi tion tre facile rekonas. Tiam dua geedziĝo fariĝus ebla, kaj por la mondumo tio estus pli regula. Jen estas kial antaŭ kelkaj tagoj mi tiel forte cin skandalis, kiam mi parolis pri la morto de mia edzo laŭ tiel malfunebra maniero. Ci kredis, ke mi estas senkora. Ci do ne komprenis, ke tiun misteron, per kiu ci volas cin envolvi, mi tute divenis. Se mi silentiĝis, mi tion faris nur, ĉar mi timis Reĝinon: mi timis, ke ŝi cin pereigos por sin venĝi.
Denove Beatrico venis sidiĝi sur la genuojn de Petro. Per rapida movo ŝi formetis siajn ŝtrumpojn, kaj ilin ĵetis malproksimen, en angulon de la ĉambro.
— Timu nenion, karulo mia, ŝi diris, sin lasante fali en la brakojn de la junulo; timu nenion; mi ne cin perfidos. Tiel longe kiam la leĝaj limtempoj ne estos alvenintaj, mi konsentos kredigi, ke mi estas cia amantino. La mondumo ĵetos al mi ŝtonon; tio estas neevitebla: sed por min subteni mi havos mian konsciencon kaj mian amon. Kaj kiam mi povos min regeedzigi, kiam fine estos al mi permesate porti tiun nomon Fradeko, kiu nun estas la cia, kiel mi diris la lastan monaton, mian arĝentan geedziĝon mi tiam festos.
Ensorĉite, frenezigite de tiu freŝa buŝo, kiu serĉis la lian, de tiuj subtilaj parfumoj de la idoladorata virino, de tiu fleksebla, ondmoviĝanta korpo, kies kontakto ŝajnis al li ĉiela kareso, Petro fermis siajn okulojn.
En tiu momento, la juna virino diris konklude:
— Sed se mi devus atendi ĝis tiu epoko, kiom da tempo perdita por amo kaj por feliĉo!
Subite Beatrico sin starigis, eliĝis el amoplenaj brakoj, kiuj penis ŝin restigi, kaj sin ŝovis en sian liton.
Kun rigardo ŝarĝita de ama radieco, kun rideto plena de promesoj, ŝi diris al la junulo tiun simplan vorton:
— Venu do. Petro ŝanceliĝis, sed ne moviĝis. Subite tiu vorto, duonlaŭte elparolita, memorigis al sinjorino Herbeno, en kiu cirkonstanco ili ambaŭ troviĝis, la lastan fojon, kiam ŝi ĝin prononcis. Tio okazis antaŭ du jaroj, la tagon mem, en kiu Sedilo estis mortigita, post tagmanĝo, post kiam Maziero, al ŝi certiginte, ke ŝi estas plene resanigita, lasis antaŭvidi la esperon de ebla patriniĝo.
Kiom da doloraj fariĝoj ilin premegis depost tiu epoko. Sed nun tio fariĝis nur sonĝo. La estinteco, kiun ŝi kredis malviva, renaskiĝis el siaj cindroj, montrante la perspektivon de senfina feliĉeco.
— Venu do, ŝi rediris. Dum momento, Petro ŝanceliĝis ankoraŭ; sed lia sendecideco ne longatempe daŭris: ĉar subite, frapante sian frunton:
— Nu, li ekkriis, por ĝui tian amon, mi ĉion konsentas. Mi estos la viro, kiun al ci plaĉos, ke mi estu; mi respondos al la nomo, per kiu al ci plezurigos min nomi. Sed mi amas cin; min amu; ni amu nin unu la alian, mia amegatino!