Ĉu li?/Ĉapitro Dua
Dudek-sep jarojn antaŭe, en la vespero de 18a Novembro 1873, granda tumulto regis en la apartamento loĝita de la familio Burdano, straton Bonaparte.
El la salono, en kiu flamis ĉiuj kandeloj de lustro kaj de kandelabroj, al la manĝoĉambro, kiun tute plenigis tablo kovrita de dudek manĝilaroj, kaj brileganta pro trinkvitraĵoj kaj manĝarĝentiloj, la gepatroj Burdano senĉese klopodis.
Sur elmetilo, en granda Ĥina vazo, vastega blanka bukedo, metita en plenan lumon, altiris la rigardojn, dum ĝi balzamumis per alilandaj parfumoj la supervarmigitan atmosferon de la manĝejo.
Ĉar tiun vesperon mem, post la festeno donita al parencoj kaj al amikoj, estis subskribiĝonta la kontrakto de l’ geedziĝo okazonta inter Klotildo Burdano kaj Aleksandro Maziero, vickuracisto en hospitaloj.
Kompatindaj geedzoj Burdano! Ili ŝajnis ambaŭ tiel maljunaj, ke oni kredis havi antaŭ siaj okuloj ne la gepatrojn sed la geavojn de la juna fianĉino.
Post dekkvar jaroj de senfrukta unuiĝo, iliajn dezirojn fine estis realiginta la nasko de filino.
Amegita, flategita, dorlotegita pli ol oni povus diri, la beleta Klotildo estis dum dudek jaroj la celo, la unika motivo de ilia ekzistado. Kaj nun, kiam alvenas la maljunaĝo, fremdulo subite eniris en ilian hejmon, kaj kiel ŝtelisto forportis ilian trezorinon por fari de ŝi sian kaptitaĵon, sian posedaĵon, sian edzinon. Kaj ili devis rideti al li, al li prezenti la manon, opinii, ke la aferoj estas plej bone aranĝitaj. Ĉiujn iliajn kortuŝaĵojn, ĉiujn iliajn bedaŭrojn ili povis traduki nur per tiuj vortoj timeme kaj mallaŭte elparolitaj: — Igu ŝin feliĉa! Kompatindaj geedzoj Burdano! Pro tio, depost du jaroj, kiom multe da amindumantoj ili estis malakceptintaj. La junuloj, kiuj petis la manon de ilia filino, estis kribritaj, senŝeligitaj, dissekcitaj, distilitaj; kaj ĝenerale en tiuj sinsekvaj operacioj, ili perdis tiom da sia personeco, ke post la fina analizo nenio restis. Sola Aleksandro Maziero, similante fandaĵon el senmiksa oro, toleris ĉiujn provojn nedifektite. Filo de bankiero, kies aferoj prosperis, apartenanta al familio prave estimata, vickuracisto en hospitaloj, montrita de siaj profesoroj kaj de siaj kolegoj kiel unu el estontaj kuracistoj de la Centra Oficejo, plie havanta belan korpan eksteraĵon kaj elegantajn manierojn, Maziero prezentis ĉiujn kvalitojn, kiuj faris lin perfekta bofilo. Gesinjoroj Burdano ne povis trovi unu solan difekton, kiu ĵetis ombron sur tiun plaĉindan pentraĵon. Tamen la vero devigas konfesi, ke ili ĝin multe serĉadis. Fine Klotildo demandita respondis, ke pri ĉiuj punktoj ŝi opinias kiel ŝiaj gepatroj. Tiun fojon, ĉio estis vere finita: ili devis lasi ekzekuti sin ĝentile. En angulo de l’ salono, sidante sur kanapo, la gefianĉoj interparolis mezavoĉe. — Ĉu via amiko, tiu juna oficiro, pri kiu vi tiel ofte parolis, povos ĉeesti? demandis Klotildo. — Ĉu al Herbeno vi aludas? — Jes. — Mi petis de sinjorino via patrino, ke ŝi bonvolu lin inviti. Li revenis el Alĝerio antaŭ ok tagoj. Tial ke li sendis al mi neniun sciigon pri malakcepto, mi estas preskaŭ certa, ke ni vidos lin tiuvespere. — Laŭ la maniero, per kiu vi parolas pri li, oni vidas, ke vi sentas al li grandan estimon kaj grandan amemon, pli eble ol al sinjoro Variaso, via alia amiko. — Inter ili neniu komparo estas ebla. Variaso estas ĉarma homo, kiun mi ŝatas multe: laborema kaj bonkondutema, li en venonta tempo atingos brilan situacion; mi estas certa pri tio. Sed fine li estas nur kamarado; dum por mi Herbeno estas pli ol frato; li estas amiko de infanaĝo kaj de kolegio. Tempo kaj interspaco ofte nin malkunigis: neniam nia reciproka amemo estis pro tio vundita. — Jen malofta ekzemplo de fideleco. Pro tio min igos tre feliĉa konatiĝi kun tiu junulo. La salono pleniĝis. Ĉiuj kunmanĝantoj jam alvenintaj ĵetis malrektan rigardon al la horloĝo, kiam la ĉambristo anoncis: — Lia kapitana Herbena Moŝto! Juna oficiro de Afrikĉasistoj eniris per rapida paŝo. Sin respekte klininte antaŭ sinjorino Burdano, li rapidis al la du manoj etenditaj, kiujn prezentis al li Maziero, kaj troviĝis kontraŭ Klotildo. — Mia kara Leopoldo, diris la juna kuracisto, antaŭ momento ni parolis pri ci. Fraŭlino, permesu, ke mi prezentu al vi la kapitanon Herbeno. — Sinjoro Maziero faris pri vi tiel laŭdplenan rakonton, komencis la junulino, ke mi ... Sed en tiu momento ŝia rigardo renkontis la rigardon de Leopoldo. Ŝi ruĝiĝis, balbutis, serĉis frazon ian por eliri el embarasa situacio, kaj trovis nur adorindan rideton, kiu profunde kortuŝis la nove alveninton. — Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! anoncis lakeo per majesta voĉo. Klotildo rapide prenis la brakon, kiun prezentis al ŝi ŝia fianĉo.
— Kio estas en vi? diris Maziero. Vi tremas. — Nenio. — Vidante Leopoldon, vi ŝajnis konfuzita. Vi do konas lin? — Vi tre scias, ke mi vidas lin hodiaŭ vespere por la unua fojo. Oni altabliĝis. Sidante apud Klotildo, Aleksandro sin sentis okupita de strangaj suspektoj. Sed li komandis al la trajtoj de sia vizaĝo, ke ili ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon: kaj dum li atente observis sian fianĉinon kaj sian amikon, li montriĝis afabla, ĝentila kaj sprita kunmanĝanto. Sed Klotildo estis malatenta. Ĉiufoje kiam ŝi sentis, ke la rigardo de Leopoldo sidanta antaŭ ŝi haltas sur ŝia persono, ŝi respondis malprecize al la demandoj, kiujn al ŝi faris la aliaj ĉeestantoj. Kiam kontraŭe la alloganta kapitano sin turnis momente, la fianĉino de Maziero lin traboris de siaj pafantaj rigardoj. Leopoldo havis famon de sperta babilanto kaj de mondumulo; plie li revenis el Afriko kaj devis havi sennombrajn historietojn por rakonti. Pro tio la kolereto de invititoj estis treega, kiam ili konstatis, ke la spirito de l’ juna oficiro tute forestas. — Ĉu vi rajdis ĝis Insalah? petis de li sinjoro Burdano. Herbeno ne respondis, ne aŭdinte. Aleksandro, kiu lin kaŝe ekzamenis, ekvidis, ke li ridetas al Klotildo, kaj ke la junulino redonas al li lian rideton. — Sinjoro Burdano al ci parolas, kriis Maziero per kolera voĉo. Li petas, ĉu ci rajdis ĝis Insalah? — Jes, jes, tre bone, blekis Leopoldo eksaltante, kvazaŭ li elirus el revo. Certe mi rajdis ĝis Insalah. Kaj li refalis en sian mutecon. La homoj, kiuj havas mallongan vidpovon, opiniis lin malbonedukita; sed tiuj, kiuj estas pli sagacaj, sin sentis ĝenitaj, maltrankvilaj. Kion tio signifis? Oni sentis en aero fulmotondron: tio estis certa. Katastrofo ŝajnis minacanta. Sed kia? Tamen la vespermanĝo finiĝis sen okazintaĵo. En momento kiam la sinjoroj sin direktis al la fumejo, Aleksandro faris signon al sia amiko. — Leopoldo, li diris per grava kaj malĝoja tono, ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon. Sed cia tiuvespera konduto estas neklarigebla. Mi diras: neklarigebla, por ne uzi alian epiteton pli energian, sed bedaŭrinde tro ĝustigitan. — Ci estas prava, respondis Herbeno per voĉo apenaŭ aŭdebla, tiel forte ĝi estis sufokita; ĉiujn epitetojn mi meritas. Sed por min senkulpigi unu vorto sufiĉos. Se pli frue ol ci mi estus havinta la feliĉecon koni fraŭlinon Burdano, neniu alia viro krom mi estus ŝin akirinta. Ci baldaŭ edziĝos kun ŝi; la afero estas konsentita, mi tion konfesas; sed fine ĝi ne estas ankoraŭ farita. Tamen mi forlasas la batalon. Pli grandan pruvon de amikeco mi ne povas doni al ci. Morgaŭ mi realiros al Alĝerio. Kaj se ci ekscias, ke Kabiloj metis sur la pinton de stango la kapon de l’ kapitano Herbeno, ne estu tro mirigita pri tio. — Estas frenezo! — Estas frenezoj, kiuj mortigas. Adiaŭ. Neniam ci min revidos. Antaŭ kiam Aleksandro, ŝtonigita de mirego, havis tempon sufiĉan por tion malhelpi, Leopoldo malfermis la pordon kaj rapidis en la ŝtuparo. Maziero reeniris sola en la salonon. Li estis pala, agitita. — Sinjoro Herbeno, li balbutis, min komisiis, ke mi lin senkulpigu apud vi. Gravega kaj urĝa afero lin devigas nin lasi. — Sed mi supozas, ke ni lin revidos en la geedziĝo, respondis sinjoro Burdano. — Malmulte kredeble. Li devas eliri pro tre longa vojaĝo. Klotildo aŭskultis sufokiĝante. Ŝi ĉion komprenis. En tiu momento, la notario, kiu estis fininta la legadon de l’ kontrakto meze de la ĝenerala neatento, prezentis la plumon al gefianĉoj. Aleksandro subskribis per mano iom tremanta. La junulino siavice alpaŝis por fari la samon. Sed apenaŭ ŝi estis preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis en siaj fingroj, ĵetis la pecojn sur la tablon, kaj tordis siajn brakojn, kriante: — Mi ne povas! mi ne povas! Poste per nekonscia gesto ŝi tiregis la puntojn de sia korsaĵo, stertorante: — Mi sufokiĝas! Ho! kiel akre mi suferas! falis renverse kaj baraktis sur la tapiŝo, dum ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj. Ĉiuj sin levis, klopodante, kune kriante: — Kuraciston! kuraciston! Sed tie troviĝis Aleksandro. Li havis antaŭ si malsanulinon. Forgesante sian amon kaj sian ĵaluzon, li retrovis sian spiritĉeeston, kaj donis mem al sia fianĉino la necesajn flegojn. La junulino malrapide remalfermis siajn okulojn, rekonis Mazieron, prenis lian manon, kaj ĝin preminte amikeme: — Vi estas bonkora, ŝi diris. Mi ne meritas fariĝi via edzino. Forgesu min. La kelkaj invititoj, kiuj estis ankoraŭ en la salono, rapide prenis siajn ĉapelojn kaj mantelojn kaj malplilongigis la adiaŭaĵojn. Post unu minuto la salono estis malplena. Maziero eliris kiel la aliaj. — Mi vin petegas, diris Klotildo, ne turmentu min tiuvespere; mi sentas min tro malsana. Revenu morgaŭ: mi klarigos al vi ĉion. — Fine, filino mia, diris ŝia patro, nun, ĉar ni estas solaj, mi esperas, ke ci parolos kaj al ni konigos la kaŭzon de tia skandalo. Sinjorino Burdano montris per jesiga gesto, ke ŝi opinias kiel ŝia edzo. — Patrino kara, respondis Klotildo, mi sentas al sinjoro Maziero veran estimon; kaj mi estis sincera, certigante al vi, ke mi sentis amon. Nur vidinte sinjoron Herbeno, mi komprenis mian eraron. — Tiam tiu militisto estas la viro, kiun ci amas? — Jes, panjo. — Estas nekredeble. Ci apenaŭ konas lin. — Estas neverŝajne; mi konsentas. Mi mem ne povas tion kredi; kaj tamen tio estas reala. — Tiam tiu amo venis subite, fulmobate? Nu, mia kompatinda infanino, pripensu iom. — Se vi malkonsentas nian unuiĝon, mi vin obeos. Sed neniam mi edziniĝos kun alia viro. En la koro de ambaŭ geedzoj fariĝis batalo. Konservi kun si sian filinon, kia revo! Ŝi estos apud ili por fermi iliajn okulojn. Sed tiu egoisma sento ne daŭris. Ĉu ili ne estas sur tero por sin doni, sin oferi, ĉie kaj ĉiam? — Tial ke ci amas tiun junulon, diris la patro, oni povos eble cin kontentigi. Sinjoro Maziero al ni donis pri sia amiko tre ŝatindajn sciigojn. Certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto. — Ha! paĉjo, mi dankas vin kaj vin amas, ĉar vi igas min tute feliĉa. La morgaŭan tagon la junulino ricevis la jenan leteron: “Fraŭlino, La klarigo, kiun vi promesis al mi hieraŭ, ŝajnas ho ve! tro facile divenebla. Mi opinias, ke estus pli inde je vi kaj je mi eviti neutilajn kortuŝaĵojn. Mi redonas al vi vian promeson; sed mi ne reprenas la mian. Adiaŭ: estu feliĉa. Aleksandro Maziero.” Post du monatoj la kapricema Klotildo nomiĝis: sinjorino Herbeno. La junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo por ili ne ekzistis. Tamen kelkafoje memoro, kiu similis konsciencriproĉon, iomete venenis ilian ĝojon. Nek unu nek alia povis pensi sen ia malgajeco al Aleksandro Maziero, al tiu bonkora kaj inteligenta estaĵo, kies vivon ili rompis. Sed tio malmulte daŭris: kaj kiam Leopoldo vidis, ke sur la frunto de lia edzino pasas unu el tiuj ombroj, kies kaŭzon li tro konis, li havis neniun malfacilecon por ĝin vaporigi per blovo de ŝmacado. Ian tagon ambaŭ konkurantoj sin renkontis sur la strato. La intervidiĝo estis korekta sed malvarma: Herbeno sin sentis ĝenata. Li prezentis al Maziero sian manon: Aleksandro ne eligis la sian; sed li lasis ĝin malmova en la mano de Leopoldo, kaj ne redonis lian manpremon. — Almenaŭ ĉu ci igas ŝin feliĉa? demandis la studento. — Tiel plene kiel mi povas. Sed kial sin turni al tia temo? — Por esti certa, ke mia ofero ne estis neutila. Per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon. — Antaŭ ne longe, diris la juna oficiro, mi aŭdis pri ci kaj pri ciaj laboroj. — Jes, respondis la vickuracisto, depost kelka tempo mi senhalte, senripoze laboradas. Kaj li aldonis, kvazaŭ li parolus al si mem: — Nur en senĉesa laborego oni povas trovi forgeson. Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li ne estus aŭdinta: — Oni rakontas, ke ci publikigos baldaŭ eksterordinaran verkon, kiu faros veran revolucion en la sciencista mondo. Aleksandro havis palan rideton. — Ci iom trograndigas, li diris. Mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio. — Ĉu mi povas koni ĝian temon? demandis Leopoldo, kiu volis ŝajni interesiĝanta pri la sciencaj serĉadoj de sia amiko. Ĉu mi estas maldiskreta? — Tute ne. Ĝi estas monografio pri la atrofio de l’ umbilika ŝnuro. En tiu momento horloĝo sonoris tri batojn. — Ĝis la revido, diris Maziero, rapidante por eliri. Estas la tria. — Ci do timas malfruiĝi? — Jes. Oni devas alporti al la Anatomia Lernejo belegan sed kompreneble malvivan novnaskiton. Necese estas, ke mi tie ĉeestu por ĝin dissekci. — Ĉu tia afero ofte okazas al ci? — Sed mi faras nur tion dum la tuta tago. — Ĉu estas eble, ke ci havu sufiĉe da kuraĝo por tiel senkompate distranĉi kompatindajn estaĵetojn? — Tio estas necesega; ĉar nur el tia laboro mi povas ĉerpi por mia tezo la dokumentojn, kiujn mi bezonas. — Kaj ĉu tia laboraĉo kaŭzas al ci neniun naŭzon? — Neniun. Cetere por mi malviva novnaskito estas nur anatomia temulo. Kiam Herbeno revenis hejmen, Klotildo ekvidis tuj, ke ŝia edzo ne troviĝas en sia kutima stato. — Kio estas en ci, karuleto mia? ŝi demandis. — Sed nenio; mi al ci certigas. Leopoldo volis konservi sekreta sian intervidiĝon kun Maziero. Sed li ne sufiĉe pripensis pri la estra amemo de lia edzino, kiu per siaj karesadoj ne lasis al li eĉ unu minuton da ripozo, ĝis kiam li estis rakontinta la tutan interparoladon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj. — Kompatindulo! ŝi balbutis; li tiel profunde amis nin ambaŭ! Por lin rekompensi, ni pistis al li la koron. Kaj Klotildo ekploregis. — Kvietigu cin, anĝelino mia, murmuris la kapitano en oreloj de la juna virino; kvietigu cin. Ĉu ne estas pli feliĉe, ke nia renkontiĝo okazis, antaŭ kiam ci estus fariĝinta la edzino de Aleksandro? Almenaŭ ni havas por ni rajton, nin amante unu la alian. Se mi estus reveninta Francujon dekkvin tagojn pli poste, mi tamen estus aminta cin sammaniere, kaj Maziero troviĝus pli malfeliĉa ankoraŭ, ĉar nia reciproka amo estus krimo. Sed, ĉar la ploroj de Klotildo plifortiĝis, Leopoldo prenis sian edzinon en siaj brakoj, kaj diris per tono de amika riproĉo. — Ci scias, ke la kuracisto konsilas la eviton de ĉia kortuŝaĵo. Al ci estas malpermesate igi cin malsana. Efektive sinjorino Herbeno estis graveda. Dum kelkaj tagoj la geedzoj estis dubintaj; kaj nur depost unu semajno la certeco estis absoluta. Se Leopoldo ne konigis al Maziero tiun novaĵon, se li ne al li faris konfidencion pri la ĝojo, kiu plenigis lian koron, li tion faris nur por obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj. Post du monatoj, en la Salono de pentristoj, Klotildo, sin apogante per sia tuta pezo sur la brakon de Leopoldo, ekzamenis pentraĵon, kiam ŝin ekokupis tiu nedifinebla maltrankviligo, kiun ni sentas, kiam iu nin fikse rigardas. Ŝi iomete turnis la kapon, kaj ekvidis post kelkaj paŝoj Mazieron, kiu ŝin observis de nuko ĝis kalkanoj kun tiu atento speciala al kuracisto, kiam li studas la simptomojn de la malsano, kiun li penas malkovri. Per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, tiel profunde fosita ĝis la plej intimaj fibroj de sia estaĵo, ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj. Sed la vickuracisto hontante, ĉar li estis surprizita spionante, ŝanĝis subite sian fizionomion; poste, sendinte al sia iama fianĉino glaciigan saluton, li turnis sian dorson kaj perdiĝis en la vizitantaron. Kiam sinjorino Herbeno rakontis tiun fariĝon al sia edzo, kiu nenion vidis: — Mi timas, ŝi diris per ŝanĝita voĉo. Ambaŭ ni perfidis, mi amon, ci amikecon: ni estos punitaj pro tio. Ci vidos, ke alvenos malfeliĉo. Dum Klotildo, mallarĝe kontaktiĝante kun Leopoldo en la kaleŝo, kiu ilin rekondukis, al li konigis siajn timojn, Maziero revenis al sia loĝejo per febra kaj ekskua paŝo, parolante laŭte: — Graveda! Ŝi estas graveda, li ĝemis. Tio estas neebla; tio ne okazos! Certe, ĉar depost jam tri monatoj fraŭlino Burdano estis edziniĝinta, Aleksandro pensis, eĉ estis certa, ke la plenumo de la geedziĝo efektiviĝis: sed fine malpreciza dubo, ĥimera espero restis ankoraŭ. Li ne estis revidinta Klotildon depost la terura vespero de la kontrakto, kaj kiam li revis pri ŝi, la aperaĵo, kiu prezentiĝis al lia memoro, havis ĉiam la formon de la gracia kaj ĉasta fraŭlino, kiun li estis koninta. Dum nun li devos intervenigi en siajn revojn voluptajn kaj pasiajn scenojn; li devos anstataŭigi per virino la ensorĉantan virgulinon de la gefianĉiĝo, per virino havanta flankojn ŝvelintajn pro patrineco. Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la kutimoj kaj en la karaktero de l’ juna kuracisto. La laboro, kiun li estis alvokinta por sin helpi, kaj kiun ĝis nun li utiligis kiel konsolanton, fariĝis nur nova lacigo aldonita al liaj aliaj turmentoj. Vane li sin abstraktis, vane li sin devigis al la legado de frazo, vane li ĝin rekomencis kiam li ne tre bone komprenis ĝian sencon, inter la linioj de scienca libro, en la detaloj de anatomiaj desegnaĵoj, ĉie li revidis Klotildon, havantan sur siaj lipoj la pasian rideton, en siaj okuloj la larmoplenan rigardon al li iam difinitajn, sed nun adresitajn al alia viro. Kiam unu el liaj kamaradoj diris: — Nu, via tezo ne finiĝas do? Aleksandro levis al sia interparolanto malviglan okulon, kaj ne eĉ respondis. Tio fariĝis tiel grava, ke liaj kolegoj malkvietiĝis kaj diris ian tagon al la profesoro Trélat, lia deĵorestro: — Maziero nin maltrankviligas. Depost kelkaj semajnoj li estas tiel malluma kaj tiel malparolema, ke li fariĝis tute malsociema. Iam li estis nelaciga laboranto: hodiaŭ li faras nenion, eĉ ne malfermas plu ian libron. Vi bone agus, kara majstro, lin ekzamenante. La fama klinikisto same estis rimarkinta la ŝanĝojn okazintajn en la cerba stato de lia plej bona lernanto. Sed anstataŭ lin kolerigi per riproĉoj, kiujn meritis la nereguleco de lia deĵoro, li opiniis, ke estas pli prudente agi kun li tiel kiel kun malsanulo; ĉar reale li estis tia. — Mia juna amiko, li diris ian tagon post la vizito, mi intencas doni al vi unu libertempan monaton. — Kial? — Sed por ke vi ripozu. Vi vin lacegigis en tiu lasta tempo. Distru vin, vojaĝu, iru al kamparo, al marbordo, kien vi volos: kaj vi revenos en pli bonaj kondiĉoj por fini la studaĵon, kiun vi komencis. Aleksandro malĝoje ridetis. — Ne min lacegigis la laborado, li diris. — Jes, mi scias, respondis kun patra tono la fama profesoro: vi malsukcesis edziĝon, kaj vi suferas pro tio. Sed, je diablo! ekzistas en la tuta mondo pli ol unu knabino. Pro situacio tia, kia estas la via, pro la estonteco, kiu vin atendas, por anstataŭigi la virinon, kiun vi perdis, vi tre facile trovos dek fianĉinojn, kiuj estos ĉiuj multe superaj al tiu malsprita fraŭlinaĉo, kiu ne sciis vin ŝati. — Mi petegas vin, kara majstro; ne insistu.
Sed tiu interparolado ne restis sen rezultato; ĝi igis Mazieron pli singardema. Li komprenis, ke li devas kaŝi for de ĉiuj okuloj la ventegon, kiu agitiĝas interne de li, kaj simili tiujn vulkanojn, kies flankoj estas neĝokovritaj, dum brulanta lafo bolegas interne. Lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj. Li reaperis en kursoj, en la Anatomia Lernejo, kaj eĉ rekomencis dissekci. Ĉiuj homoj estis trompitaj, eĉ Leopoldo, al kiu Aleksandro diris ian tagon: — Kaŝemulo, ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda. — Post tio, kio okazis, ci devas kompreni ... — Ci do opinias min naivulo. Ĉu, kiam junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan konsekvencon? — Sendube: sed mi tiel forte timis cin ĉagreni. — Ci vidas, ke tio ne okazis. En kiu epoko ci atendas cian heredanton? — En la du unuaj semajnoj de Decembro. — Aŭskultu min: mi komprenas, ke mia ĉeesto estas kapabla ĝeni sinjorinon Herbeno; jen estas kial mi ne faras al ci proponojn por ŝin kuraci. Tamen se ci bezonos min, ci ĉiam trovos min preta por cin utili. Sekve tuj kiam la akuŝo estos komencita, sciigu min. Profunde kortuŝita, Leopoldo premis entuziasme la manon de sia amiko, dirante: — Nu! ci estas tute simple superega. Ĉar la kapitano havis siajn okulojn plenajn je larmoj, li ne povis rimarki la strangan rigardon, kiun la studento lasis fali sur lin, kaj precipe la malaman kaj samtempe ironian rideton, kiu momente flugetis sur liaj mallarĝaj lipoj: sen tio la edzo de Klotildo estus tremetinta. La tempo pasis, kaj alproksimiĝis la epoko, en kiu sinjorino Herbeno estos liberigita. Depost kiam Maziero ŝajnis forgesinta la estintecon, la malnovaj amikoj ofte revidis unu la alian. Eĉ Leopoldo sciigis Aleksandron pri ĉiuj fazoj de la gravedeco, kiu estis malfacila, kaj altrudis al la juna virino lacigojn penige toleritajn de ŝia delikata konstitucio. Certe Aleksandro donis kelkajn neprecizajn konsilojn: sed, ĉar li ne havis la malsanulinon antaŭ siaj okuloj, estis neeble, ke li parolu laŭ certiga maniero. Ian tagon Herbeno diris: — Tio, kio estis farita, estis farita; ni ĝin forgesu. Kial ci ne vizitas Klotildon? Mi certigas, ke ŝi sentas al ci veran amikecon, kaj ke ŝi estus tre feliĉa, cin revidante. — Mi ne dubas pri tio. Tamen ŝajnas al mi, ke mi pli bone agus, prokrastante mian viziton. La fariĝoj estas ankoraŭ tro novaj; kaj ŝi ne bezonas emociojn. Kiam Leopoldo estis koniginta al sia edzino la respondon de sia amiko: — Kia delikateco, ĝemis Klotildo. Mi opinias kiel sinjoro Maziero. Dum ankoraŭ iom da tempo, mi preferas ne troviĝi en lia ĉeesto. Sed se mi min sentus grave malsana, mi ne ŝanceliĝus; kaj mi fidus al li sola. Fine la 10an de Decembro 1874, je la dua vespere, la unuaj doloroj komencis. Post tri horoj, sinjorino Herbeno naskis filon. Leopoldo rapide telegrafis la novaĵon al sia amiko. Ĉar la farto de Klotildo ŝajnis kontentiga, li volis porti mem la depeŝon en la poŝtoficejon, timante, ke pro adreseraro ĝi ne alvenos al la adresito. Sed kiam li revenis, li sentis grandegan miron, aŭdante korŝirantajn kriadojn, kiuj eliris el la ĉambro de la malsanulino. La akuŝlaboro rekomencis; kaj la juna patrino naskis duan infanon. Malgraŭ tiu neatendita malsimpligo, la aferoj laŭiris laŭ regula irado. Post du horoj, la liberigo estis plena, kaj tiufoje definitiva.
Kiel sinjorino Herbeno estis dirinta al Leopoldo, ŝi fidis nur al Maziero. Sed, ĉar ĉi tiu preferis ne interveni, tiel longe kiam la akuŝlaboro estos simpla, kaj intencis ĉeesti nur se la cirkonstancoj urĝe postulus lian intermeton, Klotildo ne volis, ke alia kuracisto ŝin helpu en ŝia liberigo. Ŝi do sin kontentigis per akuŝistino, sciante, ke Aleksandro estos avertita kaj preta alkuri post la unua alvoko. Jen estas kial la ĝemela gravedeco ne estis divenita, kaj kial nenio estis preta por akcepti la duan bubon, kiun oni devis meti provizore en la saman lulilon jam okupitan de lia frato. La apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis aliformigita en infanejon. En ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj, tuj kiam estos alveninta la dua lulilo, tuje mendita post la akuŝo. Oni devis ĝin alporti la hodiaŭan vesperon mem. Sinjorino Herbeno estis mamnutranta sian unuanaskiton, kiam la servistino eniris en la ĉambron, dirante: — Necese estas, ke mi eliru por fari aĉeton ĉe komercisto. Mi venas antaŭsciigi vian sinjorinan Moŝton, por ke ŝi ne maltrankviliĝu, se okaze la etulo vekiĝus. — Ne restu for dum longa tempo, ĉar vi scias, ke en tiu momento neniu troviĝas en la loĝejo. — Mi restos ekstere nur kvin minutojn, nur la tempon necesan por malsupren- kaj resupreniri. Cetere via sinjorina Moŝto ne bezonas maltrankviliĝi. Li dormas kiel amoro, la gracia kerubo. La flegistino, kiu estis foririnta dum kvarono da horo, revenis en la sama momento. — Ne priokupu vin pri io ajn, ŝi diris al la servistino, kaj faru tion, kion vi bezonas fari. Ĉu mi ne estas ĉi tie? La servistino eliris. Sinjorino Herbeno rigardadis sian unuan infanon, kiu daŭrigis suĉi avide, kiam ŝi kredis aŭdi bruon en la ĉambro, en kiu oni estis metinta la duan bubon. — Iru do vidi, kio okazas, diris la juna patrino al la flegistino. Eble la alia etulo bezonas esti purigita. La virino sin levis malvigle el sia apogseĝo, kaj per peza paŝo sin direktis al la pordo, kiam ĝi larĝe malfermiĝis, subite repuŝite el ekstero; kaj la kuiristino, kiu revenis, farinte sian aĉeton, rapidis al la ĉambro, ekkriante: — Fajro estas en la lulilo! Aŭdante tiujn vortojn, Klotildo forgesis la rekomendojn de l’ akuŝistino, sin levis, kvazaŭ ŝi estus puŝita de risorto, kaj rapidis al la infanejo, en kiu ŝin atendis abomena spektaklo. En mezo de la ĉambro la koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj, kiun depost kelkaj semajnoj sinjorino Herbeno tiel ame rigardadis, estis nur brulanta fajraĵo, en kies mezo aperis la karbigita kaj grimacanta vizaĝo de l’ estaĵeto jam mortinta. La kurtenoj subite fajriĝis en flugado de flamoj, kiuj nigrigis la plafonon; kaj iliaj brulantaj pecoj, falante sur la infanon kredeble dormantan, lin rapide sufokis. Densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron, dum la tuta apartamento sorbiĝis je malagrablega odoro de karno bruligita, ĉar en multaj lokoj la haŭto de l’ malgranda kadavro rompiĝis, kaj lasis flueti flavan grason, kiu ne nur nutris la bruladon, sed plie ĝin revivigis, kiam ĝi komenciĝis estingiĝi. La malfeliĉa patrino ne povis toleri plion. Pro duobla kaŭzo, unue pro teruro, due pro la nesingardo, kiun ŝi faris ellitiĝante, perforta hemoragio okazis; kaj sinjorino Herbeno falis teren meze de sanga marĉaĵo. En sama momento Leopoldo revenis, anoncinte al siaj bogepatroj la novaĵon pri la feliĉa liberigo de ilia filino, kiam subite li troviĝis antaŭ sia karbigita infano kaj sia edzino kuŝanta sur la pargeto: dume malgranda ruĝa rivereto senĉese nutrita malrapide serĉis sian vojon tra la mebloj, kaj direktiĝis al la pordo, sub kiu ĝi malaperis, daŭrigante sian fluadon ĝis en la ŝtuparo. Ne pripensante, antaŭ kiam li demandos iun ajn, Herbeno prenis en siaj brakoj Klotildon senmovan, ŝin metis sur ŝian liton, kaj diris al la servistino: — Kuru tuj al kuracisto ia. Lin alkonduku kun vi. Samtempe li krajonis sur angulo de ĵurnalo tiujn malesperajn vortojn: — Klotildo mortas. Venu tuj. La pordisto staris tie, proponante siajn servojn. — Uzu fiakron, li diris; portu tion al sinjoro Maziero. Lin alkonduku. Post dek minutoj kvartala kuracisto, kondukita de la kuiristino, rapide alvenis. Dank’ al energia ŝtopaĵo la hemoragio estis haltigita. Sed la malsanulino estis perdinta tian kvanton da sango, ke malgraŭ la kuracadoj al ŝi malŝparitaj ŝia svenado ĉiam daŭris. Fine ĉiu tuja danĝero ŝajnis provizore malaperinta. Oni devis nun atendi la estontajn fariĝojn. Dume la feraj piedoj de la lulilo, kiujn estis varmiginta la bruligo de materioj en ĝi enhavitaj, ruĝiĝis; kaj la tapiŝo, sur kiu ili ripozis, komencis flamiĝi. Per kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj, estis facile haltigi tiun ekbrulon. Leopoldo surgenuis, sublevante la brulantan tapiŝon kaj ĝin faldante, por ke ĝi ne povu komuniki la bruladon al tapetoj kaj al murlignaĵoj. Subite ŝajnis al li, ke glaciiga trombo falas sur lian korpon. Najbaro, kiu ne lin ekvidis, verŝis sur lian dorson kaj sur liajn ŝultrojn la tutan enhavon de akvoplena sitelo. Herbeno sin levis per unu saltego, kaj ne eĉ aŭskultante la senkulpigojn de l’ mallertulo, li rapidis al la pordo, kaj sin ĵetis en la brakojn de Maziero alvenanta. — Ha! amiko mia! li ekkriis. — Dum la vojiro, cia pordisto ĉion rakontis. Kiel ŝi fartas? — Venu ŝin vidi. Antaŭirante la vickuraciston, Leopoldo penetris en la ĉambron, en kiu Klotildo, observita de la flegistino, kuŝis ĉiam senmova, pli blanka ol la kapkuseno, sur kiu ŝi ripozis. La juna kuracisto ŝin longe rigardadis, ŝin zorgege aŭskultadis; kaj dum Herbeno maltrankvilega penis sed vane legi sian sentencon sur lia marmora vizaĝo: — Kie la akcidento okazis? demandis Aleksandro. — En la apuda ĉambro. Silente Maziero malfermis la komunikan pordon, kaj ne ĵetinte eĉ unu solan rigardon al la karbigitaj disrompaĵoj, kiuj obstrukcis la infanejon, li zorge kaj atentege ekzamenis la marĉaĵetojn el densigita sango, kiuj kovris la pargeton. Li eĉ iris ĝis en la ŝtuparo, malsupreniris kelkajn ŝtupojn, sin klinante al tero, ĉiam rigardante: fine li resupreniris, dirante: — Ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango. Se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta. — Tiam ĉu restas ankoraŭ iom da espero? balbutis la malfeliĉa edzo kun frenezaj okuloj. — Eble. Mi kuras al mia deĵorestro. Post unu horo ni estos ĉi tie. Restinte sola, Leopoldo reeniris en la ĉambron de sia edzino, kiu persiste montris neniun signon de ekzisto. Sidante en apogseĝo, havante sian kapon en siaj manoj, li ploregis, kiam tusaro lin subite ekskuis tiel perforte, ke li estis devigata sin levi kaj atendi faldiĝante, ke la atako estu finita. — Sed, sinjoro, diris la flegistino, vi devus ŝanĝi viajn vestojn. Ili estas tute malsekaj. Pro la stato de senkonscio, en kiu Herbeno troviĝis, li estis tute forgesinta la malvarmegan duŝon, kiu falis sur lin antaŭ duono da horo. Eĉ li ne sentis, ke liaj akvoplenaj vestaĵoj algluiĝas al lia haŭto. Por aliri al sia tualetejo, li estis devigata trairi la bruligitan ĉambron. Li sin klinis al tio, kio restis el la lulilo, kaj nevole tremetis pro naŭzo kaj abomeno, vidante tiun nigran kaj karban maseton, kiu iam estis lia infano. En tiu momento ideo trairis lian cerbon kiel fulmo fajro, kaj lin eksaltigis: — Kaj la alia? li diris. Kio li fariĝis? Li revenis en la ĉambron de Klotildo. Sur la sojlo, li ronden direktis sian rigardon, ekzamenante ĉiujn detalojn. La flegistino divenis lian mutan demandon, kaj, montrante per la mano angulon de l’ apartamento: — Trankviligu vin, ŝi diris; li kuŝas tie. Kompatinda graciuleto! Vidu, kiel kviete li dormas. Tiu elpensema virino, kiun nenio povis konfuzi, estis malpleniginta unu el tirkestoj de la komodo; kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon. Tiam Leopoldo, trankviligita pri la sorto de la sola infano al li restanta, konsentis surmeti sekajn vestojn. Dume Maziero, portante aparaton por transfuzio, revenis, akompanata de ĥirurgiisto. La du sciencistoj bezonis unu solan rigardon por konsenti ambaŭ, ke en tiu unika provo troviĝas la sola ŝanco de savo. — Kiu donos sian sangon? demandis la operaciisto. — Mi kompreneble, respondis Leopoldo. Ĉu mi ne estas ŝia edzo? Tiu pretendo estis tiel rajtigita, ke la kuracisto faris neniun proteston. Herbeno levis sian manikon, kaj prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron, kiam la operaciisto, mirigita de la seka varmeco de lia haŭto, ekkriis: — Sed, mia kara sinjoro, vi havas febron! — Estas tre kompreneble, post tiom da kortuŝaĵoj. — Mi ne parolas pri tio: mi aludas pri inflama febro. Maziero, aŭskultadu lin. Aleksandro sin malrektigis, kaj apogis sian orelon sur la bruston de sia amiko. — Pulma kongesteco, li diris, sin rektigante. Krepitantaj bruoj en la bazo. — Tion mi divenis. Necese estas, ke vi enlitiĝu kaj tre zorge kuraciĝu; ĉar en tiu momento vin ekatakas pneŭmonio: pro tio, vi povas neniel nin utili. — Ho! doktoro, mi vin petegas. — Ha! ne, tute ne. Mi ne inokulos malsanan sangon en vejnojn de mortantino. Oni ne faras tiajn aferojn. — Aŭskultu min, mia malnova amiko, diris tiam la studento. Mi bone fartas; mi havas belegan konstitucion kaj vivegan sangon; ci povas min kredi. Ĉu ci konsentas ke mi cin anstataŭu? Perforta batalo okazis en la animo de Leopoldo. Do la forpelita aminduminto redonos la vivon al la perfida virino. Se Klotildo reviviĝos, estos la sango mem de Aleksandro, kiu fluos en ŝiaj vejnoj. Tiam ili ambaŭ fariĝos unu sola karno: ili estos alligitaj unu al la alia per naturaj ligiloj multe pli potencaj al la nenaturaj ĉenoj de la geedzeco. Ne nur Klotildo kaj Leopoldo prenis al Maziero lian socian kaj sentan vivon, sed plie ili ŝtelas parton de lia korpa viveco. Post tiel superega heroeco, ĉu la junaj geedzoj povos rigardi sian amikon kaj samtempe ne ruĝiĝi pro honto? Ĉu ili kuraĝos ami ankoraŭ unu la alian? Ĉu ilia amo, rajta laŭ la leĝo, ne fariĝos laŭ la naturo adulta amo? — Nu, sinjoro, decidu vin, ekkriis la ĥirurgiisto. Ĉiu minuto de prokrasto kompromitas la sukceson. — Mi divenas la motivon de cia ŝanceliĝo, diris Aleksandro mezavoĉe: sed timu nenion. Nek ci nek cia edzino ŝuldos al mi dankon. Estas mi kontraŭe, kiu pagas ŝuldon. — Ŝuldon! Kion ci volas diri? Mi ne cin komprenas. — Mi min komprenas; kaj tio sufiĉas. Se oni provas nenion, Klotildo mortos. Ŝia vivo apartenas al ŝi sola: ci ne havas rajton disponi pri ĝi. — Agu do, ĝemis Leopoldo; kaj savu ŝin. La operacio komencis. Ju pli la viva likvoro penetris en la vejnojn de la mortantino, des pli ŝiaj vangoj koloriĝis, ŝia pulso viviĝis, ŝia spiro aktiviĝis kaj rapidiĝis. Fine la malsanulino malfermis siajn okulojn; sed ilin ŝi tuje refermis. Ĉar en ŝia malfortigita organismo la varma sango de la junulo agis, kvazaŭ ĝi estus ebriiga vino, produktante specon da ebrieco, de kiu devis rezulti la vivo. Post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado: kaj post la vekiĝo aperos la resaniĝo. — Tio sufiĉas, diris la ĥirurgiisto. Kaj li ĉesigis la operacion, feliĉe por Maziero. Ĉar ju pli la viveco alvenis flue en la korpon de Klotildo, des pli la junulo sentis, ke la lia foriras. Kiam la operaciisto estis demetinta la aparaton, la juna kuracisto paliĝis subite kaj preskaŭ svenis. Leopoldo rapidis al li. — Negravaĵo! diris Aleksandro; tio jam pasis. Per kelkaj biftekoj mi tre rapide refaros la sangon de mi perditan. Sed, li aldonis gaje, ci povas esti certa, ke mi metos ilian koston sur mian vizitkalkulon. En tiu momento krietadoj aŭdiĝis en angulo de la ĉambro. Ili estis puŝitaj de la novnaskito, kiu vekiĝis. Malgraŭ lia malfortiĝo, Maziero eksaltis. — Kio estas tio? li demandis. — Sed tio estas mia infano. — Kiel! cia pordisto rakontis, ke li mortis en la brulado. — Estas vere; ci ne povas scii. Klotildo naskis ĝemelojn. Kiam mi sendis al ci mian depeŝon tuj post la naskiĝo de la unua, mi ne konis ankoraŭ la ekziston de la dua. Jen estas kial mi ne parolis pri li. Estas ĉi tiu lasta tiu, kiu estis bruligita, aldonis Leopoldo kun plorego en la voĉo. Sed en tiu momento, Herbeno estis ekkaptita de tiel perforta tusaro, akompanita de sufoko, ke li diris al la ĥirurgiisto, kiu jam staris sur la sojlo de la pordo, ekelironte: — Vi estas prava, doktoro; mi sentas min malbonfartanta. Nun, ĉar Klotildo ne estas plu minacita de tuja danĝero, mi obeos vian konsilon. — Josefino, li diris al la servistino, vi starigos liton en la manĝoĉambro. Mi ne volas, ke sinjoro Maziero eliru el mia hejmo, tiel longe kiam iliaj fortoj ne estos plene revenintaj. Dume Aleksandro, englutinte glaseton da brando, sin levis kaj kondukis al la pordo sian deĵorestron, lin dankante. La alkoholo estis vekinta en la nervoj de la studento nenaturan energion, kiu ebligis, ke li aliru kaj eliru tra la ĉambro. Kiam la ĥirurgiisto estis elirinta, li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton, kiu kriadis pro malsato. Sed anstataŭ rideti, la rigardo de la junulo fariĝis kontraŭe malbona kaj malama. Kun frunto sulkigita, kun brovoj kuntiritaj, li murmuris mallaŭte: — Tio estis neutila. Kaj li daŭrigis resti ĉi tie, irante el Klotildo dormanta al la krieganta novnaskito, kiam li tremetis, kiel homo subite vekita. — Nun, ĉar lia patrino estas tute nekapabla lin mamnutri, diris la flegistino, kion oni devas fari pri tiu etulo? — Tion, kion vi volos, respondis malafable Maziero. Kaj li eliris el la ĉambro, dum tiu virino mireganta murmuris mallaŭte: — Kia strangulo! Certe li estas tre grandanima; tion li pruvis antaŭ ne longe: tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas. La morgaŭan matenon ĉiuj loĝantoj kiel eble plej bone fartis en la hejmo de Leopoldo. Aleksandro, kiu estis elektinta la dieton de kruda viando, rapide refaris la sangon perditan. Herbeno restis en sia lito, sed nur pro singardemo; ĉar lia stato ne pligraviĝis. Pri Klotildo ŝi vekiĝis tre malforta, tre pala ankoraŭ; sed ĉiuj simptomoj ebligis konjekti, ke la plena resaniĝo estos nur afero de tempo. Do la studento eliris kontenta, anoncinte, ke li revenos post lia vespermanĝo, por sin informi pri la farto de gemalsanuloj. Sed en vespero, tuj kiam, enirinte en la ĉambron de Klotildo, li estis ĵetinta rigardon al la juna virino, lia koro kuntiriĝis dolore. Sinjorino Herbeno estis nerekonebla. Kun trajtoj tiritaj, kun okulejoj bluigitaj, manĝegite de ardanta febro, ŝi ŝajnis sufokiĝanta. Ŝia ŝvelinta ventro ŝin multe doloris. Fine ĉiumomente ŝi estis skuadita de dubeverdaj vomadoj, kiuj ŝin tute lacegigis. La juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito. Por haltigi pli rapide la hemoragion, kiu mortigis sinjorinon Herbeno, la kuracisto, kiu faris la ŝtopaĵon, uzis ĉiujn tolaĵojn de li trovitajn sub lia mano. Inter ili troviĝis malpura tuko jam utiligita por la akuŝo. Tio sufiĉis, por ke pusa sorbigo tuje postvenu. Tiel longe kiam Klotildo estis senmovigita de sia svenado, la venenigo produktiĝis laŭ tute nekonstatebla maniero: sed ju pli la sanga rondiro aktiviĝis, des pli la venenigo siavice pli kaj pli fortiĝis. Redonante la vivon al sinjorino Herbeno, la sango de Maziero estis do havinta tiun bedaŭrindan rezultaton: ebligi, ke la malsano pligrandiĝu.
La studento ne estis ankoraŭ doktoro. Nevolante preni sur sin, pro la publiko, la respondecon de katastrofo, kiu ŝajnis al li neevitebla, li konsilis al Leopoldo, ke li voku por konsiliĝo unu el princoj de la scienco. Aŭdante tiujn vortojn, Herbeno ellitiĝis kaj sin vestis, malgraŭ la rekomendoj de sia amiko, kiu diris: — Restu en cia lito, ci estas pli malsana ol ci kredas. — Ĉu mia stato havas ian valoron? respondis Leopoldo ekscitegite: ne min danĝero minacas, sed ŝin. Mi estas juna, fortika; mi ĉiam resaniĝos. Li povis apenaŭ spiri. Tamen, helpite de Maziero, li obstine flegis Klotildon dum la tuta nokto. Sed kiam mateniĝis, lia malforteco estis tia, ke li falis sur apogseĝon, kaj ne estis kapabla iri ĝis sia ĉambro. Aleksandro kaj la flegistino estis devigitaj lin porti en lian liton. Dum tiu longa nokto plena je kortuŝaĵoj, la stato de Klotildo pli ankoraŭ graviĝis. Cerbaj akcidentoj aperis. La juna virino deliris, rekonis neniun, kaj ekkriis, okupita de fiksa ideo: — Mi estis certa, ke al mi alvenos malfeliĉo! Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn, atendante la alvenon de la konsilanta kuracisto. Kiam, ekzameninte la malsanulinon, tiuj tri sinjoroj troviĝis solaj en la salono, por diskuti pri la malsano, ili rigardis malgaje unu la alian, kaj silentiĝis. Ili sin komprenis reciproke. La scienco konfesis sian malpotencon. Sinjorino Herbeno estis neripareble pereonta. — Donu alkoholon larĝdoze, diris la klinika profesoro; ne estas provebla alia kuracilo. — Sed, li aldonis post unu momento, mi ne vidas ŝian edzon: pro kiu motivo li ne troviĝas tie ĉi. — Li mem estas malsana, respondis Maziero. Eĉ se vi konsentus lin ekzameni, kara majstro, mi estus al vi tre danka. Kiam li vidis la tri kuracistojn penetrantajn en lian ĉambron: — Kiel fartas Klotildo? murmuris Leopoldo per voĉo apenaŭ aŭdebla. — Ne turmentu cin, respondis la studento; kaj rapide resaniĝu por povi ŝin flegi. — Ho! mi ne estas grave tuŝita. Morgaŭ mia malsaneto estos malaperinta. Sed en la antaŭĉambro, dum Aleksandro helpis la faman profesoron, por ke li pli facile surmetu sian surtuton, la hospitala kuracisto sin klinis al la orelo de Maziero, kaj diris mallaŭte: — Tiu kompatinda viro similas ĉiujn malsanulojn; li sin iluzias malprave. Mi timas kontraŭe, ke post kelkaj tagoj oni ploros en tiu hejmo pro du katastrofoj. Dum la tuta tago, Maziero sin multigis, irante el unu ĉambro al la alia, disdonante siajn flegojn al tiu el ambaŭ gemalsanuloj, kiu plej urĝe ilin bezonis. Sed li ne havis plu tiun ne emociigeblan rigardon kaj tiun bronzan frunton, kiuj karakterizas la scienciston, kiam li penas sin abstrakti por malkovri la veron. Depost kiam Klotildo estis neripareble kondamnita, la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta, por lasi la lokon al la sentema estaĵo, al la homa besto. Tuj kiam Aleksandro sin sentis sola, larmoj, kiujn li ne penis viŝi, senĉese fluadis sur liaj paligitaj vangoj, kaj estis anstataŭitaj, kiam li penetris en la ĉambron de Klotildo, per malespera rideto pli malgaja ol ploroj. En vespero, la juna virino ŝajnis pli bone farti. Ĉiuj ĉeestantoj komencis reesperi. Sola Aleksandro ne estis erarigita. Kontraŭe tiu malapero de malsanaĵoj pligrandigis ankoraŭ lian kortuŝegecon. Ĝi estis la trompanta resaniĝo, kiu antaŭiras la agonion. Kiam Maziero alproksimiĝis al la lito de la malsanulino, la deliro estis malaperinta. Klotildo rekonis sian iaman fianĉon: ŝi havis ankoraŭ sufiĉe da forto por rideti al li, kaj diri tre mallaŭte: — Vi estas grandanima. Mi vin suferigis. Pardonu min. — Ni ne parolu pri tio. Necese estas ke vi kuraciĝu. Trinku tion. — Kio troviĝas en tiu glaso? — Brando. — Tio estas tre malbongusta. — Trinku tamen. Tia estas la ordono de l’ kuracisto. Maziero ŝovis sian brakon malantaŭ la dorson de Klotildo, kaj ŝin iomete sublevis. La juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko. — Strange, ŝi diris: oni kredus, ke tio estas nur senmiksa akvo. Aleksandro sin turnis por viŝi larmon. La fiziologia sentemo de l’ agoniantino jam estis malviva. Post kelke da tempo, sinjorino Herbeno rediris: — Kial do Leopoldo ne estas apud mi? Maziero silentis. Diri la veron al tiu malfeliĉulino ŝin mortigus tuje. — Vi ne respondas, ŝi ĝemis; vi ŝajnas malgaja; Leopoldo ne amas plu min; li min delasas, kiam mi estas malsana. Ho! neniam mi estus kredinta lin kapabla de tia indiferenteco. — Nu, kvietigu vin. Vi scias tre bone, ke via edzo ĉiam vin amegas. Li eliris por fari viziton: li baldaŭ revenos. Nun, trinku denove. Senpripense, ne eĉ tion rimarkante, la juna virino englutis unu post la alia la glasetojn da brando, kiujn prezentis al ŝi Maziero. — Vi ne similas lin, ŝi daŭrigis; vi estas fidela almenaŭ; vi ne delasas tiujn, kiuj suferas, por iri al amuzado. Ha! kiel malbone mi ŝatis vin! Kiel mi estis maldankema! Se mi povus rekomenci ... La fortoj mankis por daŭrigi la paroladon: tiam ŝi direktis al Maziero longan rigardon plenan je amemo, kaj senmoviĝis. La junulo volis verŝi ankoraŭ inter la lipoj de la mortantino la brandon, kiun li tenis en sia mano. Sed post kiam la fluidaĵo estis pleniginta la duonmalfermatan buŝon, ĝi superrandiĝis kaj fluis laŭlonge de vangoj ĝis sur la kapkuseno. Inter la brakoj de sia iama fianĉo, sinjorino Herbeno estis mortinta, dirante aman parolon. Aleksandro dolĉe remetis sur la liton la korpon de la malfeliĉa virino. La okuloj de l’ juna kuracisto restis sekaj. Ne havante plu esperon, li ne sentis plu kortuŝegecon. Nun, ĉar la neriparebleco estis plenumita, li restis senmova, direktante ĉagrenegan rigardon al la vizaĝo de Klotildo, kiun la tro rapida malsano ne estis havinta sufiĉe da tempo por velki, kaj kiu retrovis en la morto majestan kaj superan belecon. Nun, kion li faros? Kiamaniere li anoncos al Leopoldo la teruran malfeliĉegon? Kiel estis prognozinta la fama profesoro, la malsano de Herbeno pli kaj pli graviĝis. La pulma kongesto, kaŭzita de la malvarmigo, estis unue malforta; kaj inteligentaj flegoj povis facile ĝin haltigi, kiam ĝi komencis. Sed dank’ al sinsekvaj nesingardoj faritaj de l’ malsanulo, ĝi rapide aliformiĝis en pneŭmonion. Nun en la stato, en kiu li troviĝis, la sciigo koniganta la morton de Klotildo fatale devos lin pereigi. Tio, kion Maziero estis antaŭvidinta, efektiviĝis. Malgraŭ la antaŭzorgoj, spite la dusencaj kaj ne precizaj frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, ke ŝi eliris ne lin adiaŭante, ke neniam li revidos ŝin, la febro, kiu jam lin manĝegis, subite pligrandiĝis. Sed anstataŭ ĉagreniĝi, la malsanulo kontraŭe ĝojis pro tio. — Tre bone, li diris; mi iros ŝin retrovi. Jes, amiko mia, li aldonis, sin klinante al Maziero, tio pli bone taŭgas por ni kaj por ci. Ambaŭ ni cin perfidis. Por cin venĝi, ci trovis nur tiel eksterordinaran sindonon, ke neniam oni vidis tian grandanimecon. Almenaŭ kiam ni ne estos plu, ci denove povos ŝati la vivon kaj konsideri la pasintajn fariĝojn kiel inkubsonĝon, kiu forflugas post la vekiĝo. Malgraŭ tiuj amemaj paroloj, la vickuracisto restis malluma. — Mia vivo estas finita, li respondis. Ne estas plu por mi feliĉeco ebla. — Nu, amiko mia, kial ci diras tiajn malesperaĵojn? Ne en nia aĝo oni fariĝas vivmalamanto. Krizo de sufoko malhelpis, ke la malsanulo daŭrigu. — Ne parolu, diris Aleksandro; ci lacigas cin neutile. — Lasu min. Mi sentas, ke nun mia vivo ne estos longedaŭra: sed mi ne volas morti, ne antaŭe koniginte al ci gravajn rimarkojn. Mi estas certa, ke la brulado de l’ lulilo, kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj, ne estas okazigita de l’ hazardo sed de krima mano. Aŭdante tiujn vortojn, Maziero subite fariĝis pli pala ol kadavro; kaj liaj manoj konvulsie agitiĝis. Kuŝante sur dorso, kun okuloj al plafono, Leopoldo ne povis tion ekvidi. Li daŭrigis: — Jes; mi estas certa pri tio. Aŭskultu min atente, kaj ci partoprenos mian opinion. Por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno. Plie, ci kredeble rimarkis, ke por min lumigi kaj min hejti, mi uzas nur gason. Do oni ne povas konjekti, ke fajrero alsaltis. Mi certigas, ke mia sola supozo estas vera. La fajro estis metita vole. Sed per kiu? por kia celo? Depost kiam mi kuŝas malsana, jen estas la du demandoj, kiujn mi senripoze faras al mi, ne povante trovi respondon. La malfeliĉo falis sur min per tiel fulmosimila rapideco, ke mi ne havis la tempon sufiĉan por serĉi la kulpulon. Se mi mortas, li restos do ĉiam nepunita. Nu, jen estas tio, kion mi petas ankoraŭ de cia amikeco. Faru mem tiun enketon: kaj kiam ci estos malkovrinta la krimulon, kiu kaŭzis la morton de tri homoj, venĝu nin! Se en tiu momento Leopoldo estus rigardinta sian amikon, lin estus miriginta la difektiĝo de liaj vizaĝaj trajtoj. — Mi faros tion, kion ci deziras, respondis Maziero, per raŭka kaj ne aŭdebla voĉo. — Mi ne finis ankoraŭ, daŭrigis Herbeno kun emocio, en kiu oni sentis larmojn de bedaŭro. Mi lasas post mi kompatindan estaĵeton, kiun apenaŭ mi konis, kiun mi ne havis tempon sufiĉan por ami. Tamen kiam mi pensas al tiu malfeliĉa orfo, kiu baldaŭ troviĝos sen gvidanto kaj sen helpanto, tio rompas mian koron. Liaj geavoj estas kvazaŭ nulaĵo. Jam la edziniĝo de ilia filino ilin pli maljunigis, ol estus farintaj dek jaroj. Kiam ili ekscios, ke ŝi mortis, ili ne ŝin postvivos. Nu, promesu ai mi ankaŭ, ke ci prizorgos pri mia infano, kiam mi ne ekzistos plu. Post tiuj vortoj Maziero sin levis, ekkaptis la manon de l’ agonianto, kaj diris per voĉo majeste grava: — Leopoldo, mi ĵuras, ke mi donos min tutan al cia filo, ke mi por li anstataŭos la gepatrojn, kiujn li perdis: kaj por dediĉi al li mian tutan ekzistadon, mi ĵuras, ke neniam mi edziĝos, ke neniam mi naskos infanon! — Estas tro, estas tro! ekkriis Herbeno. Mi ne akceptas tian oferon; mi ĝin absolute malakceptas. Ĉar mi ne scias, ĉu eĉ en alia mondo mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono. — Dankemon! blekis Maziero per freneza tono, sed mi tute ĝin rifuzas. Ĝi estus por mi netolerebla ŝarĝo. Mi faras mian devon tute simple kaj tute mallarĝe; mi pagas ŝuldon. »
Mirigite pro tiu frazo jam elparolita de la studento en la tago de la transfuzio, Leopoldo sin turnis al sia amiko. Li lin vidis tiel pala, tiel nerekonebla, ke li ekkriis :
« Sed kio do estas en ci? »
Subite, dank’al tiu antaŭvideco speciala al mortantoj, la vero al li aperis fulmofajre. Li divenis la kruelegan venĝon, sin levis per eksalto, kun pugnoj streĉitaj al Maziero, kvazaŭ li volus lin malbeni, kaj refalis malviva, konservante en sia rigardo, kiu fikse direktiĝis al la senfineco, kulpigon eternan pro la senvualigita mistero.