Ĉu li?/Ĉapitro Oka

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Sepa Indekso : Ĉu li? (1908)
de Henri Vallienne
Ĉapitro Oka
Ĉapitro Naŭaa

Tiu certeco kaŭzis al Maziero kaj precipe al Klozelo grandan ĝojon. Malgraŭ la sintenado de Fradeko, sintenado kiu ne perfidiĝis eĉ unu minuton, funde de sia animo la du viroj dubis ankoraŭ. Kun tiu kaŝita penso, ĉu ili povis permesi, ke la viro, kiu eble estas ilia baptofilo kaj ilia amiko, plenumu neripareble tiun socialan krimon nomitan bigamio.

Sed nun, ĉar estis nediskuteble pruvite, ke Petro estas vere la filo de la malnaturigita estaĵo, kiun la bankiero ĵus vidis en Dinan, ili havis por fari nur unu aferon: lasi la geedziĝon laŭiri laŭ regula fluado, kaj iom post iom kutimi al tiu nekredinda kaj ĝis nun neklarigebla simileco.

Fraŭlino Kolardo, al kiu Maziero konigis sian klopodon kaj siajn suspektojn, levetis la ŝultrojn.

— Tiu simileco, ŝi respondis, ekzistas nur ŝajne, nur tial ke tiuj junuloj ne apudestas. Se oni vidus ilin unu apud la alia, la konfuzo estus neebla.

La bankieron ŝajnis mirigi la ĝusteco de tiu rezono.

— Certe vi estas prava, infanino mia, li respondis.

Tial ke nenio detenis la geinteresitojn, la preparadoj de la geedziĝo estis ageme rapidigitaj.

Maziero skribis al sinjoro Morno, por havi pri la konduto de Petro certajn sciigojn.

La respondo ne prokrastiĝis: ĝi estis tiel laŭdplena, kiel povas postuli la plej postulema bopatro.

— Fradeko estas junhomo serioza, laborema kaj ŝparema, diris la malnova mastro de l’ junulo. Mi trovis lin eble malparolema: sed tio facile klariĝas, kiam oni konas la manieron pli ol severan, per kiu li estis edukita. Sed mi ne povas doni al vi pli altan montron de la estimo, kiun mi sentas al li, ol dirante: se pro ia ajn motivo Fradeko revenas al Hongkong, kaj deziras deĵori denove en mia firmo, ĝi ĉiam estos malfermata por li, kiam eĉ mia tuta oficistaro estus plena.

Mazieron multe feliĉigis tiu respondo, kiu ne nur forportis ĉiujn liajn dubojn, sed plie al li montris, ke la nevino de lia malnova amikino ne povas fari pli bonan elekton.

Kiam la fianĉo de Reĝino estis kolektinta la oficialajn skribaĵojn, kiujn li bezonis por la ceremonio, li ilin montris al la bankiero. Sed kiam ĉi tiu legis la naskiĝan akton de l’ junulo, li ne povis deteni ekkrion pro miro.

— Kiel? li diris. Vi do naskiĝis en Parizo? Mi kredis, ke viaj gepatroj neniam estis forlasintaj Dinan’on.

— Efektive: sed pro motivo, kiun mi neniam konis, miaj gepatroj bezonis veni en la ĉefurbon. Mia patrino troviĝis en la lasta monato de sia gravedo. Kredeble la motivo, kiu ŝin instigis, estis tre deviga, ĉar malgraŭ la admonadoj de siaj najbaroj kaj de siaj amikoj, kiuj montris, ke estas riskoplena por ŝia situacio vojaĝo tiel laciga precipe en vintro, ŝi veturis tamen, volinte aŭskulti neniun. Kompreneble tio, kio estis antaŭvidita, efektiviĝis. Mia patrino min naskis en hotela ĉambro.

— Ĉu neniam vi sentis scivolon por koni la motivon de tiu mistera vojaĝo, kaj por scii, kie staris la domo, en kiu vi eniris en mondon?

— Senkulpigu min. Sed kiam mi, bedaŭrinde por mi, demandis mian patron pri tiu temo, li respondis per survango, redirante tiun ĉiam saman respondon: “Cin okupu nur per tio, kio cin koncernas.”

— Strange. Ĉar la deziro, kiun vi montris, estis neniel ofenda por li.

— Nur unu fojon (en tiu epoko mi estis deksesjara), mia patro diris: “Se iam ci veturos Parizon, estos por ci neutile serĉi la hotelon, en kiu ci naskiĝis. Antaŭ kelkaj tagoj oni ĝin detruis, por lasi lokon al la nova strato de Louvre, nun konstruata.”

La geedziĝanoncoj estis publikigitaj kaj afiŝitaj sur la muroj de la du urbodomoj, kiam Klozelo ricevis letereton de la Polica Prefekto, kiu petis de la juna advokato, ke li bonvolu doni kelkajn minutojn por interparolado. — Senkulpigu min, ĉar mi vin malhelpas en viaj okupadoj, diris al Eduardo tiu altranga oficisto; sed mi volus ricevi de vi kelkajn pliplenigajn sciigojn, kiujn mi bezonas.

Klozelo sin klinis kaj atendis. Kiam la policestro estis demandinta kelkajn notojn dissemitajn sur lia skribotablo, li daŭrigis:

— Vi scias, ke Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo por mortigo al Sedilo, forkuris for de Noumea, kaj ke ĝis nun estis neeble retrovi liajn postsignojn.

— Mi scias.

— Momenton, ni kredis, ke ni marŝas sur la bona vojo. Iu, nomita Fradeko, kies priskribo akurate respondas kun tiu de Herbeno, estis malkovrita, dum li vojaĝis en Svisujo. Depost tiu epoko, tiu viro estis senĉese observita. Sed ĉiuj liaj familiaktoj estas tre regulaj, kaj lia konduto tute ne riproĉinda. Ni plenigis niajn informojn, irante al Dinan, kie loĝas lia patro. En tiu urbo, la respondoj de loĝantoj demanditaj nepre akordiĝis kun niaj unuaj sciigoj. Sed tiu Fradeko baldaŭ edziĝos kun junulino, kiun vi konas. Mi supozas, ke se vi lasas plenumiĝi tiun geedziĝon, ke se eĉ vi ĝin malkaŝe aprobas kaj helpas, tio pruvas, ke vi havas certajn pruvojn, ke povas ekzisti inter la fianĉo de via amikino kaj la forkurinto el la punlaborejo neniu ebla komuneco.

— Vi estas prava. Neniam mi estus konsentinta fariĝi kunkulpanto en bigamio. Mi ne posedas materiajn pruvojn pli pruvantajn, ol tiujn, pri kiuj vi parolis; cetere ili ŝajnas al mi sufiĉaj. Sed precipe sur la moralajn pruvojn mi apogas mian konvinkon. Por homo, kiu rilatis kun Herbeno kaj kun Fradeko, la konfuzo estas tute neebla. Ekzistas inter tiuj du viroj simileco nur fiziologia; kaj oni ne povas kulpigi ĉi tiun lastan pro tiu strangaĵo.

— Mi dankas vin. Jen estas ĉio, kion mi volis koni. Maziero, demandita laŭ sama senco, respondis siavice laŭ identa maniero.

Por la Polica Prefekto, la hipotezon de identeco inter Fradeko kaj Herbeno jam forte ŝancelis la montroj antaŭe liveritaj. La duobla deklaracio de tiuj du viroj, pri kies honoreco li ne povis dubi, ĝin plene nuligis.

— De nun, li diris, estas neutile daŭrigi observadon, kiu ne havas plu ian motivon por esti.

Fradeko povis do aliri kaj eliri en lokoj, en kiujn al li plaĉis iri: kaj li ne estis plu devigita, kiel antaŭe, toleri ĉiumomente la demandojn de l’ ĝendarmo aŭ de l’ policano, kiun li renkontis sur sia vojo.

Samnatura sceno okazis en Sorbono, en la ĉambro, en kiu la Pariza Esperanta grupo havas siajn kunvenojn.

Kompreneble tuj kiam Fradeko estis alveninta en la ĉefurbon, tial ke li estas fervora Esperantisto, li deziris ĉeesti ĉe tiuj kunvenoj.

Do li sin turnis al ĝia simpatia sekretario, kaj petis de li, ke li bonvolu lin enskribi kiel ageman anon. Sed, vidante Petron, ĉi tiu lasta estis frapita de mirego tia, ke li lasis fali la stilografon, kiun li konstante tenas en sia mano.

Li havis antaŭ siaj okuloj Herbenon, sian malnovan amikon, unu el fondintoj de l’ grupo, Herbenon, kiun oni kredis malviva aŭ forkuranta: kaj tiu Herbeno, kiu sin prezentis al li sub la nomo de Fradeko, ne ŝajnis lin rekoni, kaj petis de li sian enskribon per tiel natura voĉtono, ke la malfeliĉa sekretario frotis siajn palpebrojn, sin demandante, ĉu li ne estas atakita de okulaj konfuzaĵoj.

Li do respondis per malprecizaj frazoj, ke li povas nenion fari, antaŭ kiam li ne estos demandinta la estraron. La opinioj ne venis al sama konsento. Kvankam ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno, kies altajn kvalitojn de spirito kaj de koro ili povis ŝati en la pasinta tempo, tamen unuj ŝanceliĝis akcepti en sia intimeco viron, kiu eble estas kondamnita kaj ĉenrompinta: aliaj kontraŭe certigis, ke en tiu afero troviĝas simpla simileco, al kiu oni ne devas doni ian gravecon.

Sed kiam estis konitaj la edziĝo de Petro kaj la decido de l’ Polica Prefekto, la prezidanto kun sia kutima sagaceco finis la disputon per tiuj vortoj:

— Ĉu nia nova amiko estas Herbeno aŭ Fradeko? Tion mi ne scias; sed tion ni ne bezonas scii. La sola afero, kiun neniam ni devas forgesi, estas jena: la fundamento mem de Esperantismo estas neŭtraleco; kaj ni ne devas nin montri pli policemaj ol la Polica Prefekto.

Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn; kaj la akcepto de Fradeko estis unuvoĉe proklamita.

La tago de l’ geedziĝo alvenis. Kiel Reĝino jam anoncis al sia estonta edzo, estis Maziero tiu, kiu anstataŭis ŝian patron, kaj ŝin kondukis al la altaro.

La beleco de la juna edziniĝanto ĉarmegis ĉiujn okulojn.

Ŝia blanka vualo plivalorigis la dikajn tordaĵojn de ŝia nigra hararo. Sin apogante sur la brakon de l’ malnova amiko de sia familio, ŝi aliris majesta kaj fiera, simila al juna princino, portante kiel diademon la kronon el oranĝaj floroj, kiu aŭreolis ŝian frunton.

Pensante, ke tiu bela kreitaĵo baldaŭ fariĝos lia edzino, Petro senlace ŝin kaŝe rigardadis, kaj ŝajnis okupita de malatentaĵoj, kiujn rimarkis ĉiuj ĉeestantoj.

Post la parado en la preĝejoficejo, sinjorino Fradeko prenis la brakon de sia edzo; kaj por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo.

Faleginte sur sia preĝoseĝo, kaŝante sian kapon inter siaj manoj kiel por preĝado, sed reale por malvidigi siajn larmojn, sinjorino Herbeno tie ĉeestis, miksita kun la popolamaso.

Kiam ŝia kuzino paŝis apud ŝi, la malfeliĉulino relevis la kapon.

La du konkurantinoj sin fikse rigardadis reciproke. Sur la fizionomio de Beatrico vidiĝis markoj de profunda malespero; dum la vizaĝo de Reĝino malhumila kaj triumfanta radiis, havante tiun satanan rideton, kiun la pentristoj de la XVIa jarcento metis sur la lipojn de la defalinta ĉefanĝelo.

Kiam la junaj geedzoj estis suprenirintaj en kaleŝon, sinjorino Klozelo alproksimiĝis al Beatrico.

— Venu kun mi, ŝi diris. Ni faros en la manĝejo rapidan aperon; ĉar nia foresto estus tro rimarkita. Poste mi vin kondukos en mian hejmon, kaj mi ne vin lasos plu. Nu, mia malfeliĉa amikino, havu kuraĝon.

Sinjorino Herbeno sin rigidigis, ĉar ŝi ne volis doni al tiuj indiferentuloj, kiuj ĉi tie ĉeestis, la spektaklon de sia doloro. Ŝi uzis la saman kaleŝon kiel Juliino, rondeiris ĉirkaŭ la salonoj, lasis fali dekstre kaj maldekstre kelkajn komunajn ĝentilaĵojn, kaj revenis rapide sin ŝirmi, kiel malfeliĉa vundita birdino, en la koketan kaj vatumitan neston, kiun la amanta Eduardo estis doninta al sia edzino.

Apenaŭ Beatrico estis sidanta, tuj ŝi ekploregis.

— Tio troiĝas, ŝi ĝemis, tio troiĝas. Neniam mi povos toleri tian turmenton. Pro monduma konveneco, mi estos devigata ilin viziti, kaj vidi ilian feliĉecon. En mia ĉeesto ili amos unu la alian, al si ridetos, eble sin kisos reciproke: en familio tio ĉiutage okazas. Mi tre sentas, ke mi ne havos sufiĉan forton por tion vidi. Mi preferas min mortigi tuje.

— Mia kompatinda amikino, ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? Vi estas tute simple ridinda. Se Petro estus via edzo, vi tamen devus kompreni, ke nek Eduardo nek sinjoro Maziero permesus la plenumiĝon de tia geedziĝo. Post ĉiuj amasigitaj pruvoj, dubi ankoraŭ estas ne sagaceco sed nur obstineco.

Havante sian vizaĝon en sia poŝtuko, Beatrico ne ŝajnis aŭdi.

— Vi ne volis ĉeesti ĉe tiu ceremonio, daŭrigis Juliino; sed sinjoro Maziero vin devigis tion fari. Li estis prava. Ĉar, tial ke Fradeko estas nur fremdulo por vi, via foresto estus ne nur ne klarigebla, sed plie ofenda por Reĝino.

Aŭdante tiun nomon, Beatrico relevis la kapon.

— Vi do ne vidis ŝian demonan rideton? ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn.

— Jen estas via malsana imago, kiu ankoraŭ laboras. Reĝino edziniĝas kun viro, kiun ŝi amas; ŝi estas feliĉa, kaj ŝi ridetas: tio ŝajnas al mi tute natura. Ĉu vi volis, ke ŝi alpaŝu al altaro, kiel viktimo buĉota de l’ oferanto? Sed tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon, kiu daŭrigis:

— Li estas Li; li estas Fernando; pri tio mi ne dubas. Tiu krimulino lin rekonis kaj ensorĉis. Ha! mi tre scias, ke ŝi estas bela, pli bela ol mi. Kvankam mi ŝin malamas per ĉiuj miaj fortoj, mi tamen estas tro justa por ne tion konsenti. Kaj nun ŝi min premegas per sia triumfo, ŝi traboras mian koron per tiu akra rideto, kiu tiel klare signifas: “Li apartenas al mi nun. Venu lin preni, se ci povas.” Tiam Juliino komprenis, ke estas neutile provi diskutadon kun tiu malfeliĉulino, kiun frenezigis la ĵaluzeco: do ŝi ŝanĝis sian taktikon.

— Necesege estas, ŝi pensis, ke mi alidirektu la fluadon de ŝiaj ideoj. Sen tio, post la hodiaŭa ekscitego postvenos certe nigra melankolio, kiu ŝin malrapide konsumos, kaj iom post iom ŝin ĉiutage mortigos.

Do, pripensinte unu momenton:

— Mi ŝajnu partopreni ŝian frenezecon. Tio estas la plej bona rimedo por ĝin kontraŭbatali.

— Aŭskultu min, Beatrico, komencis sinjorino Klozelo per grava voĉtono, mi havas la intiman konvinkon, ke Fradeko kaj Herbeno estas du homoj tute malsamaj. Tamen por vin plezurigi, mi akceptas momente, ke Petro estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu cirkonstanco, anstataŭ vin turmenti, kiel vi faras, vi devus kontraŭe vin senti tre feliĉa pro tio, kio okazas.

— Mi vin petas, Juliino, min kompatu. Mia sufero estas tro profunda, ĝia kaŭzo tro nobla, por fariĝi temo por ŝercaĵoj, kies spriteco estas almenaŭ duba.

— Mi certigas, ke neniam mi estis pli serioza. Se ni akceptas vian hipotezon, Fernando troviĝas en situacio tiel eksterordinara kaj tiel nenormala, ke oni ne devas uzi, por juĝi liajn agojn, la samajn moralajn elementojn, kiel por aliaj homoj.

— Pri tiu punkto vi eble estas prava.

— Do jen estas Herbeno forkuranta, persekutita de ĝendarmoj, forpelita for de la socio, mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi malantaŭ malpropran nomon. Kia devas esti lia unua, lia plej konstanta priokupado? Ĝi estas: obstine konservi sian inkogniton, zorgege eviti ĉion, kio povus naski eĉ ombron de dubo pri la realeco de lia nova aliformiĝo.

— Certe. Sed tamen li devas nin koni sufiĉe bone por scii, ke ni ĉiuj lin amas, kaj ke kun ni li riskas neniun danĝeron.

— Ĉu vi volas koni tion, kion pensis Eduardo en epoko, en kiu li dubis ankoraŭ?

— Jes; ĉar la opinio de homo tiel serioza kiel via edzo meritas, ke oni ĝin ŝatu.

— Tial ke mi ĝuste faris al li la pripenson, kiun vi diris antaŭ ne longe, li respondis: “La pli bona rimedo, por gardi tiel danĝeroplenan sekreton, estas ĝin konservi en si mem kaj preni neniun kiel konfidenciulon, eĉ la plej intiman amikon, eĉ la plej amatan virinon. Jam estas tiel malfacile ne sin perfidi mem, ke multigi konfesojn estas samtempe multigi la eblecojn de perfido.” Interesita de la pripensoj de Juliino, Beatrico levis la kapon. Ŝiaj larmoj ne fluis plu.

Sinjorino Klozelo daŭrigis;

— Kiam Fernando estas libera, kaj posedas neatakeblan civilan etaton, kion li devas fari? Du farmanieroj prezentiĝas al li. Se li estas timema, li sin kaŝos tre zorge en iu punkto de la terglobo, ne donante signojn de sia vivo. Se kontraŭe li havas kuraĝon, li maltime revenos en sian patran landon. Tial ke li ĉiam amas la homojn kaj precipe la hominojn, kun kiuj li estis edukita, li sin prezentos en sia familio, kiel farus nekonatulo, sed havante la malprecizan esperon, ke liaj amikoj estos sufiĉe inteligentaj por kompreni la malfacilaĵojn de lia situacio, ne lin turmentos per maldiskretaj aŭ embarasantaj demandoj, ŝajne vidos en li la homon, kiun li volas ŝajnigi, unuvorte faros nenion, diros nenion, kiu povus okazigi lian pereon.

— Certe tiu rezono estas nerifutebla. Sed ĉu li bezonis edziĝi kun Reĝino? Ĉu mi ne troviĝas apud li? Ĉu mi ne estas lia edzino?

— Vi forgesas, ke, laŭ socia vidpunkto, Herbeno aŭ prefere Fradeko ne estas plu via edzo. Sed vi ne estas vidvino; do li ne povas reedziĝi kun vi. Tamen necese estas, ke li edziĝu; por li edziĝo fariĝas necesega: tio estas faro nekredinde maltima, kiu lin pereigos, se ĝi ne sukcesas, sed kiu, se ĝi sukcesas, forigos por ĉiam for de li ĉiuspecan danĝeron.

— Kial? Kio malhelpis, ke li restu fraŭlo?

— Nenio certe. Sed se li edziĝas, ĉu li povas trovi pli superan rimedon por pruvi, ke lia nova personeco ne estas komedio? Tamen por edziĝi li bezonas virinon, kaj se eble virinon, kiun li amas, kaj de kiu li estas amata. En sia junaĝo Fernando estis edukita kun du junulinoj, kiujn li amis ambaŭ sed neegale. Tamen la preferita virino, tiu, al kiu li donis sian nomon, estas ĝuste, inter ĉiuj virinoj estantaj en mondo, la sola, al kiu li ne povas sin turni, la sola precipe, kiun li ŝajne ne devas ami, ne devas eĉ koni. En Svisujo la hazardo lin renkontigas kun Reĝino. Edziĝi kun ŝi estas la sola rimedo ebliganta, ke li retrovu sian iaman ekzistadon, meze de siaj familianoj. Se li prenas fremdulinon, tiu revo ne estos efektivigebla. Beatrico aŭskultis Juliinon, kaj faris nenion por ŝin interrompi. Tiu nerefutebla logiko, en kiu sentiĝis la influo de l’ advokato, nevole ŝin impresis. Ŝi trovis neniun argumenton kapablan rebati la rezonojn de ŝia amikino; ĉar ŝi sentis, kiel malfortaj estus la motivoj, kiujn ŝi povus prezenti, motivoj diktitaj de la sola sento kaj precipe de la ĵaluzeco. Unu vorto sufiĉus por ilin neniigi.

— Plie, daŭrigis sinjorino Klozelo, kvankam Reĝino, estante plenaĝa kaj orfino, bezonas neniun leĝan konsenton, tamen la morala apogo, kiun ŝi trovas ĉe la personoj ŝin ĉirkaŭantaj, estas grandega pezo, kiu altrenas la konvinkon de leĝistoj. Prenante Herbenon kiel edzon, via kuzino edziniĝus kun bigamiulo. Tian agon povas lasi plenumiĝi nek Eduardo nek sinjoro Maziero. Tamen ili sin intermetas; kaj ili tion faras nur por helpi al la plenumiĝo de tiu geedziĝo. Tiu sola fakto fariĝas por la magistratoj, por mi, kaj devus fariĝi por vi ankaŭ, se vi estus saĝa, la pruvo, ke Petro kaj Fernando estas du homoj tute malsamaj.

Aŭdante tiun kvazaŭ matematikan rezonadon, Beatrico sentis, ke ŝia kredo iom ŝanceliĝas. Pro tio ŝia ĉagreno troviĝis iom pli malfortigita.

— Pro tio, daŭrigis Juliino, tuj kiam la geedziĝanoncoj estis publikigitaj, la kaŝita observado, kiu persekutis Fradekon depost lia eliro el Svisujo, subite ĉesis. En la sama momento kaj pro la sama kaŭzo, li estis permesita partopreni la Parizan Esperantan grupon. Kaj eĉ en tiu okazo Eduardo diris: “Kvankam tio estas tute neverŝajna, se tamen sinjoro Maziero kaj mi estus ambaŭ trompitaj de Fernando, mi estas devigita konfesi, ke mia malnova amiko montriĝus diable forta. Ĉar li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj kaj tiamaniere sin liberigi por ĉiam el ĉiuspecaj persekutadoj.” Beatrico ĉiam daŭrigis aŭskulti sian amikinon, kaj konservis silenton, ne havante plu ion por diri.

— Mi resumas mian penson, fine diris sinjorino Klozelo. Aŭ, kaj tio estas certa, nerefutebla, ne eĉ povas esti diskutebla, Petro estas por vi nur fremdulo: en tiaj kondiĉoj via ĵaluzeco ne havas motivon por esti, kaj vi ne povas riproĉi Reĝinon, tial ke ŝi serĉas sian feliĉecon en edziniĝo, kiu plaĉas al ŝi: aŭ, kaj tio estas neverŝajna, malsaĝa, freneza, Fradeko estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu okazo, ĉio plej bone aranĝiĝus. Necese estis, ke li edziĝu; kaj por agi lerte, li povis preni nur sian infanecan amikinon, nur la solan Reĝinon. En tiu hipotezo, tial ke, amante Fernandon, vi deziras nur lian feliĉecon kaj ne la satigon de egoisma amo, ĉu ne estas por vi pli konsolinde senti, ke li troviĝas apud vi, vidi lin ĉiutage, esti certa pri lia feliĉeco eĉ pere de alia virino, prefere ol scii, ke li estas ekzilita, persekutita de ĝendarmoj, vivanta en senĉesaj teruroj, havanta nenion por manĝi, ne scianta en kiu loko li dormos, mizera, forgesita. Ha! Beatrico, kredeble estas sole vera la dua supozo, sed ĉu vi ne opinias, ke por li kaj eĉ por vi, preferinde estus, ke ĝi estu la unua! Juliino silentiĝis.

Tiam sinjorino Herbeno sin levis, kaj per senpripensa ekmovo ŝi alsaltis al la kolo de sia amikino.

— Danke, ŝi diris, plorante larmojn, kiuj tiufoje estis larmoj de ĝojo, danke por viaj bonaj paroloj, por la penado, kiun vi faris, provante min konsoli. Mi ne diras, ke vi min konvinkis; sed tamen mi sentas min iom ŝancelita, kaj certe pli kvieta ol antaŭ momento. De nun mia konduto estas tute klare montrita. Mi penos enfermi mian ĵaluzecon en la plej profundan kaŝejon de mia animo; mi neniamaniere lasos ĝin aperi; kaj mi vidos ne paliĝante la montrojn de lia amo. Samtempe, per mia diskreta sed tamen amoplena sintenado, mi provos komprenigi al Fernando, ke ĉiam mi amas lin, ke mi pardonas malfidelecon, kiun la solaj circonstancoj igis neevitebla, sed ke mi ĉiam konsideras min kiel lian solan kaj veran edzinon, kaj ke, se prezentiĝos okazoj, li povos fidi al mia sindono.

Preninte tiun saĝan decidon, Beatrico denove kisis sinjorinon Klozelo, kaj revenis hejmen.

En la unuaj semajnoj, kiuj postiris la geedziĝon, ŝi ne havis motivojn por inciti sian ĵaluzecon kaj sin suferigi; ĉar la junaj geedzoj estis veturintaj en geedziĝa vojaĝo, kiu devis daŭri unu monaton.

Tial ke sinjorino Herbeno ne ilin havis antaŭ siaj okuloj, ŝian ameman animon ne povis disŝiri la eksteraj montroj de sentoj, kiuj estis al ŝi ŝulditaj, sed kiujn Petro malŝparis al alia virino.

Tio estis feliĉa por ŝi. Ĉar se Fradeko kaj lia edzino estus restintaj en Parizo, la scenoj, kiujn Beatrico estus vidinta, estus farintaj en ŝia koro profundajn vundojn, el kiuj estus forkurinta ŝia tuta viveco.

Tiu longa forestado ŝin savis. Efektive tiu unua monato de geedziĝo estis por Reĝino kaj por ŝia edzo neinterrompita ebrieco de koro kaj de sentoj, vera malŝparo de ŝmacadoj kaj de promenadoj en luna heleco.

La tagon mem de ŝia edziniĝo, kiam la juna virino sin vidis sola kun sia edzo, ŝajnis al ŝi, ke ŝi sin retrovas, kiel ŝi estis du jarojn antaŭe, en epoko kiam Fernando ŝin amis por la unua fojo. Pro tio, realligante estintecon al estanteco, enpenetrite de la pasio, kiu elfluis el ŝia koro, avida de karesoj donitaj kaj ricevitaj, ŝi ne povis atendi la proponojn de sia edzo, kaj sin oferis subite: kaj, post longaj horoj pasigitaj en plena ĉielo, ŝi fine endormiĝis sur la brusto de Fradeko.

Sed, kiam tiu krizo de furiozeco estis pasinta, Reĝino rekonsciiĝis.

Tiam, kiam ŝi povis pripensi, ŝi rekonis, ke ŝia sintenado estis tre malprudenta. Ĝenerale nova edziniĝinto ne estas tiel sperta en amaj aferoj: ŝi agis kiel edzino, ne kiel fianĉino.

Tamen ŝia edzo ne ŝajnis rimarki la strangecon de tiu farmaniero; kaj nenio en lia sintenado povis divenigi, ke li havas eĉ la plej malgrandan suspekton.

— Ĉu, pensis Reĝino, por kompetente juĝi tian okazon, al li mankas specialaj konoj? aŭ prefere, ĉu, tial ke li estas la sola homo, kiu konas la veron pri tiu punkto, li ne povas min riproĉi pri situacio, kies aŭtoro li estas? En komenco la junulo sin montris inda je lia bela amantino. Fortika kaj sana, amegante Reĝinon, malkovrante ĉiutage novan perfektaĵon en la mirinda vivanta statuo, kiu tremetis inter liaj brakoj, li sentis, ke lin manĝegas flamo tiel ardanta, kiel tiu, kiu bruligis la junan virinon. Ambaŭ vivis en revo, mirante, ke ilia malforta homeco povas toleri ne rompiĝante tiel akran feliĉecon kaj per egala flugado ili altiĝis ĝis tiu ideala empireo, en kiu la senfina amo ne havas ŝanceliĝojn.

Sed iom post iom, en tiu senripoza kurado, Fradeko estis preteririta. Vane, por resti sur la sama vico kiel lia kunulino, li provis superhomajn penadojn; li ne sukcesis. Al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, kiujn al li faris Reĝino, li povis redoni nur malprecizajn respondojn. La malfeliĉa junulo suferis pro tio. Sed ĉu li povis agi alimaniere? Li estis devigata obei al la unika sento, kiu fine lin tutan okupadis: ĝi estis, grandega bezono de ripozo.

La juna virino unue miris, poste ĉagreniĝetis; kaj kun la amo, kiun ŝi sentis al sia edzo, miksiĝis sento de kompato, kiu malbone kaŝis iom da malŝato.

En tiu spiritstato ili revenis Parizon.

La vesperon mem, ili faris viziton al Maziero, kaj en la salono renkontis Beatricon.

Dank’ al sia neerariga flaro de amanta virino, Beatrico sen malfacileco rekonis, ke nesentebla sed reala barilo jam staris inter la novaj geedzoj. Tiu malkovro al ŝi kaŭzis grandegan ĝojon. Redonante al ŝi ŝian tutan spiritliberecon, ĝi ebligis, ke ŝi fidele plenumu la programon, kiun ŝi altrudis al si en la tago mem de la geedziĝo, post sia longa parolado kun Juliino.

Ŝi montriĝis afabla, sprita, eĉ iom koketa, petis de Fradeko detalojn pri la landoj de li trairitaj, interesiĝis pri la rakontoj, kiujn li faris; kaj la junulo ŝajnis mirigita de ŝiaj inteligentaj demandoj kaj de ŝiaj spertaj respondoj. Pro tio, li diris al Klozelo:

— Mi ĝoje toleras la ameman ĉarmon de tiu gracia kaj instruita virino, kiu nun fariĝis mia bokuzino. Mi min demandas ne sen miro, ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino, kaj mi sentas min feliĉa, pensante, ke, dank’ al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio.

Kiam sinjorino Herbeno troviĝis sola, ŝia vizaĝo radiis. Por la unua fojo depost multaj monatoj, ŝi sentis, ke iom da ĝojo revenas al ŝia koro.

— Juliino estis prava, ŝi pensis. Li edziĝis kun Reĝino por igi sian ripozon sendanĝera. Sed mi estas ĉiam la virino, kiun li amas.

Dum Beatrico faris al si mem tiun konsoligan pripenson, sceno tute malsimila okazis inter sinjorino Fradeko kaj ŝia edzo.

Reĝino ne povis vidi sen profunda sento de kolerego la koketaĵojn faritajn de ŝia kuzino por altiri Petron, koketaĵojn, kiujn la junulo toleris kun esprimo de neniel maskita plezuro. Pro tio, tuj kiam la juna virino revenis hejmen, ŝi faris al Fradeko teruran scenon de ĵaluzeco, kiu kompreneble havis nur tiun rezultaton: plilarĝigi la fosaĵon, kiu jam ilin malkunigis.

Kun flamantaj okuloj, kun tordita buŝo, Reĝino aliris kaj eliris tra la ĉambro, similante furiozan leoninon.

Fradeko tre kvieta kontraŭe daŭrigis trankvile sian senvestigon.

— Kial do ci tiamaniere vagadas? li diris. Kial ci ne enlitiĝas?

— Lasu min trankvila.

— Ha! ha! la sinjorino estas nervincitita. Trinku iom da oranĝflora miksaĵo: tio cin kvietigos. Mi mortas pro dormbezono. Bonan nokton.

— Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos, ke mi ne scios defendi mian posedaĵon? Nun ci al mi apartenas; mi ne volas, ke ŝi cin reprenu.

— Kion ci volas diri? Mi ne komprenas.

— Ne ŝajnigu la nescianton. Se ci kredas, ke tiuvespere mi ne vidis viajn hiprokritaĵojn, ci eraras: mi havas bonajn okulojn.

— Kiajn hipokritaĵojn? Pri kiu ci parolas? Fine ci min incitas per ciaj enigmoj.

— De nun mi malpermesas, ke ci ŝin vizitadu. Aŭdante tiun vorton, Fradeko stariĝis palega pro kolero.

— Unue, li diris, per voĉo, kiun li penadis igi kvieta, mi neniam akceptas ordonojn venantajn de iu ajn, de ci malpli ankoraŭ ol de alia homo. Poste se pri sinjorino Herbeno ci intencas paroli, mi cin avertas, ke ci diras vantaĵon. Beatrico estas delikata kaj bonedukita virino. Dank’ al mia edziĝo, ŝi fariĝis mia bokuzino. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi ŝin konas kaj povas rilati kun ŝi. Se ci ne volas min akompani en vizitoj, kiujn mi intencas fari al ŝi, ci estas libera: mi iros sola.

Aŭdante la decidoplenan kaj malvarme elparolitan respondon de sia edzo, Reĝino sentis, ke ŝi marŝas sur malvera vojo. Pro tio, ŝi subite ŝanĝis sian taktikon. Ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo, rompante laĉojn kaj ŝnuretojn por iri pli rapide, kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton, en kiu ŝia edzo jam dormetis.

— Pardonu, karulo, ŝi ekkriis kun larmoplenaj okuloj; pardonu, se mi cin ĉagrenis. Sed mi amas cin: kaj kiam mi vidas, ke alia virino alpaŝas al ci kaj cin amindumas, ha! mi ne scias, kio okazas en mi, sed mi min sentas instigita al la plenumo de krimo.

— Tiaj ideoj estas absurdaj kaj danĝeroplenaj: mi konsilas, ke ci ilin forĵetu, respondis Petro ankoraŭ kolereta pro la ordona voĉtono de Reĝino, feliĉa tamen pro tiu ĵaluzeco kaj pro la pento tiel propramove montrita: ĉar tiuj ambaŭ fariĝoj pruvis la grandecon de ŝia amo.

Do li respondis afable al amaj demandoj, kiujn al li malŝparis lia edzino. Sed ho ve! estis forkurintaj por ĉiam la varmaj brakpremoj kaj la superhomaj ŝmacadoj. Fradeko povis liveri nur komunan konsolon.

Depost unu monato, Reĝino verŝis ebriecon ĝis rando en la plezuran pokalon: nun, ĉar Petro ĝin elĉerpis tutan, li povis trovi en fundo nur unu aferon, la satigon.

Tio, kio incitegis la junan virinon pli ankoraŭ ol la malvarmeco de ŝia edzo, estis lia diskreteco.

Kiam ŝi konsentis edziniĝi kun li, ŝi nutris la malprecizan esperon, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan viron. Ŝi kredis, ke la intimeco de la geedza vivo malligos la langon de Petro kaj naskos konfeson. Sed spite ŝiaj diplomataĵoj ŝi ne sukcesis.

Jen per indiferenta mieno ŝi faris al sia edzo pri lia estinta vivo tre malkaŝan kaj tre klaran demandon, al kiu li respondis sen embaraso, redirante la Fradekan historion, kiun ŝi sciis parkere; jen ŝi faris kelkan delikatan kaj diskretan aludon al iu juneca fariĝo, konita nur de ŝi kaj de Fernando. En tiuj okazoj neniam Petro ŝajnis kompreni; neniam li sin perfidis.

Kaj la juna virino interne koleris, pripensante, ke, depost kiam ŝi edziniĝis, ŝi estas ankoraŭ sur la sama loko, kiel en la epoko de gefianĉiĝo, kaj ke ŝi eĉ ne scias laŭ certa maniero, kia estas la viro, kies edzino ŝi fariĝis.

Pro tio, ĉar ŝin instigis la kolerego pro malsukceso kaj la espero al sukceso, ŝi metis malpli kaj malpli da singardo en siajn aludojn al la pasintaj fariĝoj.

Unue ŝi prenis kiel ĝeneralan temon nur la malmulte kompromitantajn memorojn pri ŝia plej maljuna infanaĝo. Sed iom post iom ŝi lasis diveni, ke la simileco de ŝia edzo kun Fernando multege pezis sur ŝia determino. De tio estis facile konkludi, ke la sento, kiun ŝi havis por Herbeno en la pasinta tempo estis certe pli fervora ol tiu, kiun oni havas ĝenerale por simpla bokuzo.

Petro memoru la ardon, kiun ŝi montris, kiam ŝi alsaltis al lia kolo en la glacia groto, li aldonu al tiu montro la dubojn, kiujn li certe sentis pri ŝia virgineco en la unua nokto de ilia geedziĝo, kaj certe la malfeliĉa junulo devos sin demandi, ĉu li ne estas por sia edzino nur la daŭriganto de malnova amkuniĝo.

Kredeble tiaj estis liaj suspektoj, ĉar li volis lumigi al tiu areo kaj peti klarigojn. Sed Reĝino, sentante, ke konfeso estus tro danĝeroplena tiel longe, kiam ŝi ne estos certa pri la personeco de sia edzo, sin ŝirmis malantaŭ malprecizajn frazojn, kaj fine lin frenezigis de varmegaj karesoj; ĉar tiu rimedo kelkafoje ankoraŭ sukcesis.

Tamen ĉiutage nova signo montris al ŝi, ke absoluta estas la identeco inter ŝia nuna edzo kaj ŝia iama amanto.

Kiel Fernando, Petro ŝategis aŭtomobilismon. Kiel Fernando, li estis unu el plej fervoraj anoj de la Esperanta Pariza grupo.

Kiel Fernando, li interesiĝis al ĉiuj sciencaj aŭ industriaj progresoj, al aerveturado, al senfadena telegrafo, al radioj X, al radiumo.

Kiel Fernando fine, li estis pasiplena al vojaĝoj; kaj li ne povis kaŝi sian ĝojon, retrovante la Herbenan bibliotekon plenan je libroj, landkartaroj, albumoj, fotografaĵoj, fine je ĉiuspecaj geografiaj dokumentoj, kiujn Beatrico senŝancele portigis en lian hejmon, kvazaŭ ŝi nur redonas tion, kio al li apartenas jam de longa tempo.

La sama identeco retroviĝis en la plej propraj, la plej intimaj ecoj de lia naturo. Ne nur la intelektaj kaj superaj bezonoj de Fradeko estis la samaj kiel tiuj de Herbeno, sed eĉ la pli malsuperaj gustoj de la junulo senĉese rememorigis al Reĝino la viron, kiun ŝi amis en la pasinta tempo, kaj kiun ŝi kredis ami ankoraŭ, amante sian edzon. Se ŝi deziris al li plezurigi, prezentante sur la manĝotablon nutraĵon de li ŝatitan, ŝi bezonis nur memori pri la gustoj de Fernando, kaj ordonis, ke la servistino preparu la kuiraĵon preferitan de ŝia iama amanto. Ŝi estis certa, ke Petro montros sian kontenton, ŝin gratulos pro ŝia afablaĵo, kaj komplimentos la kuiristinon pro ŝia sperteco.

Fine ne nur li havis la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn kiel Fernando, sed plie la saman temperamenton kaj la saman farton: kaj fariĝo okazis, kiu estis por sinjorino Fradeko luma montro, kaj al ŝi liveris la preskaŭ certigon, ke Petro kaj Fernando estas unu sola viro.

Ian tagon, ŝia edzo ŝajnis priokupata pro procentedono de monsumoj, kiam subite li prenis sian maldekstran polekson inter la granda kaj montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin faldis kaj malfaldis kun ardo, kiun nenio ĝustigis.

— La tiko de Fernando! ŝi ekkriis. Ha! tiun fojon, ci ne povas nei cian veran identecon! Pro tiuj vortoj, Fradeko ruĝiĝis, kvazaŭ li estus malkovrita kaj juste kulpigita de mensogo, kaj respondis balbutante:

— Depost mia infanaĝo, mi havas tikon tiel forte enradikigitan, ke ĉiuj miaj penadoj por ĝin malaperigi estis senfruktaj. Vane mi min observas kiel eble plej zorge, estas momentoj, en kiuj ĝi revenas malgraŭ mia volo. Mi deziris ĝin kaŝi al ci, ĉar mi scias, ke ĝi igas min ridinda. Jen estas kial ci vidis min konfuzita, kiam mi rimarkis, ke ci ĝin malkovras.

Reĝino havis geston de malkontento. Kiel ĉiam ŝia edzo lerte glitis for de ŝiaj manoj, kaj al ŝi donis klarigon sendube akcepteblan.

Tamen Petro ŝajnis kutimi al la konsekvencoj, kiujn neeviteble devis naski lia simileco kun lia bokuzo.

En la unuaj tagoj, ĉiufoje kiam la nomo Herbeno estis elparolita antaŭ la junulo, li sulkis la brovojn, dirante al ĉiuj, kiuj ĉeestis:

— La ideo, ke oni povas vidi en mi viron alian ol min mem, estas por mi netolerebla.

Sed iom post iom tiu sento ŝajne malplifortiĝis, kaj eĉ, post la decido, kiun li prenis en tiu epoko, tute malaperis.

Ian tagon Maziero plendis en lia ĉeesto pri la lacigoj, kiujn al li okazigas lia banka firmo, depost kiam lia baptofilo ne ĉeestas plu por lin helpi en liaj laboroj. En momento kiam alvenas la maljuneco, kiam li plej forte bezonas havi fidindan anstataŭanton, kiu estus kvazaŭ lia samulo, en tiu momento mem la Fatalo lin senigas je Herbeno.

— Sinjoro Maziero, ĉu vi volas fari al mi grandan plezuron? demandis Petro.

— Se tion mi povas, ĝi estas konsentita.

— Dum mia tuta vivado, mi havis ageman ekzistadon tute dediĉitan al laborado. Post la morto de mia praonklo, dank’ al la riĉeco, kiun al mi donis lia heredaĵo, mi pasigis preskaŭ du jarojn en traveturadoj tra Eŭropo. Poste mi edziĝis. Kiam mi revenis el mia geedziĝa vojaĝo, mi utiligis mian libertempon, vizitante kaj ekzamenante kiel eble plej detale la muzeojn kaj la diversajn monumentojn de Parizo. Sed nun la senlaboreco pezas sur mi: mi faras nenion, kaj mi enuas. Sed dum dek jaroj mi zorge studis la bankajn aferojn. Laŭ mia opinio, mi ilin konas sufiĉe bone por anstataŭi vian baptofilon, kaj ne lin tro malsuperi. Cetere, direktite de vi, mi rapide lernos tion, kion mi povas ankoraŭ nekoni. Kion vi diras pri mia propono?

— Mi ĝin akceptas sen ia ŝanceliĝo; ĉar ĝi min tute kontentigas. Morgaŭ, se vi volas, mi vin prezentos al la oficistaro. Tuj kiam vi tion deziros, vi komencos vian oficon.

La morgaŭon mem Petro sin lokis en la oficejon iam okupitan de Fernando.

Sed depost tiu momento lia personeco komencis droni.

Efektive oficistoj kaj klientoj, precipe klientoj, rekonante la junulon, kun kiu en la pasinta tempo ili rilatis pro financaj aferoj, diris al li, pasante:

— Bonan tagon, sinjoro Herbeno.

En komenco, Fradeko volis kontraŭstari.

— Vi eraras, li respondis. Mi ne estas Herbeno; mi nomiĝas Fradeko.

— Jes, jes, mi scias: oni al mi rakontis vian historion. Estas vere strangega tia simileco. Sed por mi ĝi ne valoras, kaj vi ĉiam estos sinjoro Herbeno.

Kaj tuj kiam Petro turnis sian dorson, li ĉiumomente aŭdis tiun dialogon:

— Ĉu vi kredas al tiu fantazia aventuro?

— Malfacile; kaj vi?

— Estus malspritulo tiu, kiu ĝin akceptus. Pro tio, mi ne ŝanceliĝis, kaj al li komprenigis, ke li ne min erarigas. Vere li estas tre forta knabego.

Tial ke tiu sceno rekomenciĝis dekfoje dum la tago, Fradeko laciĝis; kaj komprenante, ke oni ne povas kontraŭbatali la supermezuran premadon de la publika opinio, li fine akceptis tiun situacion, kaj ne ŝajnis tro suferi pro ĝia strangeco.

Kaj eĉ kiam nova kliento petis de oficisto:

— Ĉu sinjoro Herbeno ĉeestas? se okaze Petro tie troviĝas, li tuj alpaŝis al la vizitanto, dirante:

— Kion vi deziras peti de li?

La sama afero okazis ĉiujn vendredojn vespere, en Sorbono, ĉe la kunvenoj de la Esperanta Pariza grupo, aŭ en ĉiuj aliaj lokoj, en kiuj renkontiĝas la adeptoj de la nova lingvo. Krom eble la prezidanto kaj la anoj de l’ estraro, kiuj pro sento de alta konveneco daŭrigis doni al Petro la nomon, per kiu li volis, ke oni lin nomu, la simplaj anoj, kiuj ne havis la samajn motivojn kiel la altranguloj, retrovinte antaŭ siaj okuloj la malnovan fondinton de la Pariza grupo, ne povis ne ekkrii, kiam ili prezentis al li la manon:

— Bonan vesperon, sinjoro Herbeno; kiel vi fartas? Kaj same kiel en la banko same kiel en la aliaj lokoj, en kiuj Fradeko vizitadis, post kiam li estis protestinta en la unuaj tagoj, li fine silentiĝis, kaj respondis simple:

— Tre bone; kaj vi?

Fine okazis afero same neevitebla, kiu elfinis la laboron de similigo, kaj kiu devigis, ke Petro prenu en la familio la lokon, kiun la foriro de l’ malfeliĉa Fernando lasis neokupata.

Ĉiuj homoj sciis, ke Maziero estas la baptofilo de sia filiga filo. Pro tio, la formuloj, kiujn oni uzis por Herbeno estis fatale reportitaj al Fradeko. De mateno ĝis vespero interparoladoj inter la junulo kaj la kliento tiel komenciĝis.

— Sinjoro Herbeno, diris la vizitanto, via baptopatro konsilas, ke mi akceptu tiujn kambiojn.

Kaj Petro, ne nur ne protestis, sed kontraŭe respondis simple:

— Li ne povis doni pli saĝan konsilon.

Jen estas kial ian tagon Fradeko, kiu estis priokupata, diris, sin turnante al Maziero:

— Baptopatro, mi ricevis ĉekojn, kiuj ...

Sed rekoninte sian malatentaĵon:

— Ho! sinjoro Maziero, li ekkriis, mi petas de vi pardonon.

Aŭdante tiun vorton, kiu ne sonis plu en liaj oreloj depost tempo jam longa, la maljunulo sin sentis profunde kortuŝita. La sola Fernando ĝin uzis. Kaj denove tiu nomo estis elparolita per voĉo kaj per buŝo, kiuj estis la samaj, kiel la voĉo kaj la buŝo de lia baptofilo.

Dum unu minuto, la bankiero restis senmova, rigardante fikse Petron, sin demandante, ĉu vere ne estas lia filiga filo la viro, kiu staras antaŭ liaj okuloj.

Sed fine li pasigis sian manon sur sia frunto, kvazaŭ li volus forpeli trudeman ideon, kaj respondis dolĉe:

— Vi neniel min ofendis, uzante tiun filan esprimon. Ho ve! estas kredeble, ke la sola homo, kiu havis rajton ĝin uzi, pereis en sia danĝeroplena entrepreno. Sen tio, per unu aŭ per alia maniero li estus trovinta rimedon por nin sciigi pri lia sorto. Vi lin tiel perfekte memorigas, ke en iuj momentoj mi kredas, ke estas li mem vi, kiam vi staras antaŭ mi. Aliparte el du junulinoj, kiujn mi edukis, li edziĝis kun unu; vi unuiĝis kun la alia. Via edziĝo vin metas sur la saman rangon kiel lin; vi lin anstataŭas en liaj financaj laboroj; fine vi vin samigas al li laŭ tute identa maniero. Pro tio, dank’ al tiu vorto, kiun antaŭ momento vi preterlasis, la iluzio estis absoluta. Ŝajnis al mi, ke Fernando mem parolas. Jen estas kial vi vidis min konfuzita.

Depost tiu tago la individueco de Fradeko malaperis, vaporiĝis kaj estis anstataŭita de tiu de Herbeno.

La tempo pasis, plifortigante tiun anstataŭigon, ĝin igante ĉiutage pli plena. Maziero, Klozelo, Juliino toleris tiun influon laŭ nesentebla sed neinterrompita maniero.

Certe la socia kaj civila personeco de Petro neniel estis vundita de tiu influo. Oni daŭrigis doni al la junulo lian veran nomon; sed tiu nomo almetiĝis malpli al la vojaĝanto renkontita en Svisujo ol al la malfeliĉa knabo, kiun oni konis depost lia junaĝo, kaj kiun subita katastrofo estis formetinta for de la amikeco de liaj familianoj. Kredeble li estis malviva: tamen speco de revivigo lin revenigis en la familian hejmon.

Evidente neniu estis trompita de tiu kaŝita laboro de anstataŭigo, en kiu la racio neniel partoprenis. Tamen spite pruvoj, faktoj, rezonoj, tiu laboro tute farita de la sola sento senhalte plenumiĝis. Fradeko restis ĉiam Fradeko, neatakebla kaj neatakita; sed Fradeke li restis nekonita kaj indiferentiga. Tiu, kiu partoprenis la familion, kiun oni estimis, kiun oni amis, ne estis Petro sed Fernando.

Pro tio, per logika konsekvenco, oni ne parolis plu aŭ preskaŭ plu pri la malfeliĉa ekzilito.

Jam neniu tago pasis, en kiu unu aŭ alia ne faris unu el tiuj demandoj:

— Kie li estas? Kion li faras? Ĉu li vivas ankoraŭ? Hodiaŭ, kvankam la amemo, kiun oni sentis al li, estis tiel arda kiel en la pasinta tempo, tamen nekonscie oni juĝis neutile reaperigi memoron, kiu ne havis plu motivon por esti. La impreso produktita de la senĉesa ĉeestado de Fradeko fine malakrigis preskaŭ plene tiun senton pri alia forkuranta Herbeno, kiu eble ne renkontis en la mondo unu solan angulon, en kiu li povos ripozigi sian kapon.

La edzo de Reĝino tiel bone komprenis tion, kio okazas, ke ian tagon li diris al Klozelo:

— Ho! tiun personecon de Herbeno! Ĝi min enpenetras, ĝi min dronigas kiel altiĝanta tajdo. Vane mi kontraŭbatalas, vane mi krias tre laŭte: “Ne, ne; vi eraras; mi estas mi, ne alia; Petro, ne Fernando!” Neniu volas min kredi. Iom post iom oni malplenigas mian estaĵon; ĉiutage oni elĉerpas mian animon, guton post guto. Mian kompatindan mion ĉiuj homoj volas fortiregi for de mi: mi staras sola por ĝin defendi.

La junulo estis parolinta kolere: tamen la advokato ŝajnis nur duone konvinkita. Ĉar, direktinte al Petro suspektoplenan rigardon, li lin lasis, murmurante:

— Ĉu li estas sincera?

Se tiu fenomeno estis ebla por tiuj, kiuj ne kredis al la identeco de du viroj, kiel forte ĝi devis sentiĝi por Reĝino, kiu estis necerta, kaj precipe por Beatrico, kiu neniam dubis eĉ unu minuton.

La apudestado preskaŭ ĉiutaga de ŝia bokuzo, kiun ŝi kredis esti ŝia edzo, iom post iom malakrigis ŝian unuan doloron. Tial ke Fernando vivas apud ŝi, tial ke ŝi estas retrovinta lin parte, estas neeble, ke en venonta tago, ŝi ne lin reakiros tute.

Kie kaj kiamaniere? Tion ŝi ne povis scii, eĉ ŝi ne serĉis diveni; sed tio ŝajnis al ŝi neevitebla. Tiu espero sufiĉis por doni al ŝi necesan paciencon, kaj ebligi, ke ŝi atendu sen tro da kortuŝaĵoj la horon, en kiu ŝia revo fariĝos fine realaĵo.

Subtenite de tiu ideo, Beatrico refariĝis preskaŭ gaja, des pli ke, dank’ al la intimeco de la familia vivo, ŝi ju pli sentis, ke de tago al tago pligrandiĝas la simpatio, kiun Petro sentas al ŝi.

Certe Reĝino ĉiam troviĝis inter li kaj ŝi. Estis neeble, ke preskaŭ ĉiutage ne ofendas ŝiajn okulojn la vidaĵo de ilia geedza senĝeneco. Tamen ŝi suferis multe malpli ol ŝi tion timis en la pasinta tempo. Konvinkite, ke Fernando ĉiam amas ŝin kaj ludas apud sia rajta edzino nur rolon por erarigi la apudestantojn, sinjorino Herbeno havis iluzion, ke ŝi estas edzino de grandtalenta aktoro, kiu faras al aktorino antaŭ entuziasmigita publiko la plej pasiajn amkonfesojn. En tiaj kondiĉoj ĉiu sento de ĵaluzeco fariĝas ridinda, tial ke ĝi havas neniun motivon por esti.

Estas ĝuste tiu sintenado tio, kio kolerigis Reĝinon. Se Beatrico estus montriĝinta malĝoja, ĉagrena, ĉiam en larmoj, sinjorinon Fradeko ne estus maltrankviligintaj tiuj montroj de malespero. Sed kontraŭe ŝi vidis sian kuzinon afabla, sprita, vidanta sen kortuŝeco la montrojn de amemo, kiujn en ŝia ĉeesto ŝi afekte malŝparis al sia edzo. Beatrico ŝajnis tiel certa, ke ŝi potencas, tiel kovinkata, ke ŝi venkos, ke kruelega ĵaluzeco ekkaptis Reĝinon, kaj ŝin skuadis tutan. Cetere Petro faris ĉion, kio estas ebla, por pliakrigi tiun malbonan senton. Ĝentila kaj afabla apud Beatrico, li zorge utiligis ĉiujn okazojn, kiuj prezentiĝis al li, por montri al sia bokuzino, kiel grande li ŝatas ŝin, kaj kiel feliĉa li estas, ke la hazardoj de l’ vivo ŝin metis sur lian vojon.

Vidante tiun ĉiam kreskantan intimecon, kiun nek unu nek alia penadis kaŝi, sinjorino Fradeko sin demandis kortuŝe, ĝis kia grado iris la aferoj.

Iam Fernando sen ŝanceliĝo trompis sia rajtan edzinon, kaj igis Reĝinon sia amantino: kial hodiaŭ Petro ne interŝanĝus la rolojn por alveni al sama rezultato? Klozelo, kiu observis silentiĝante tiun duelon inter virinaj koketaĵoj, nevole memoris tiun pripenson, kiun Herbeno faris en la pasinta tempo, kiam li ne povis sin decidi al elekto: “Mi volus,” li diris, “ke estu al mi eble edziĝi kun ambaŭ.”

— Ĉu vere li estas Li? sin demandis la juna advokato ŝancelita. Ĉu lia neefektivigebla revo tamen efektiviĝis? Tiu streĉita situacio daŭris ankoraŭ dum kelkaj semajnoj, ĝis kiam Reĝino koleriĝanta, riskante, ke ŝi sin pereigos por ĉiam, se okaze ŝia nuna edzo havas nenion komunan kun ŝia iama amanto, diris iam al Petro:

— Aŭskultu min; mi ne akceptas partigon. Jam en la pasinta tempo mi cin avertis pri tio. Ci ne volis min aŭdi. En tiu epoko mi povis fari nenion; do mi estis devigata toleri cian kapricon. Sed nun, tial ke mi havas rajtajn privilegiojn, mi scios ilin valorigi kaj uzi.

— Kion signifas tiu patoso? Ci diras, ke en la pasinta tempo ci avertis Herbenon, ke ci ne akceptas partigon. Sed tiam ... Krimulino! ekkriis Fradeko, rapidante al Reĝino terurita, kun pugnoj streĉitaj, kun kongestita vizaĝo, timeginda pro kolerego; krimulino! ci estis lia amantino! Ha! mi tre bone rimarkis, ke ci ne estis plu virga, la vesperon de cia edziniĝo!

Sed la juna virino, kiu ne kredis, ke tiu kolero estas sincera, rapide rekonsciiĝis kaj respondis ironie:

— Kredeble ci tion sciis tiel bone kiel mi. Ĉu ci ne estas la sola homo, kiu ne povas min riproĉi pri tio? Aŭdante tiujn vortojn, Petro sentis, ke lia kolerego subite kvietiĝas.

Li metis sian manon sur siajn okulojn, rapide eliris, kaj kuris al sia laborĉambro, en kiu li sin enfermis.

Du horojn li restis en ĝi, enprofundiĝante en siaj pensadoj. Kiam li sin levis el la apogseĝo, en kiu li duonkuŝis kun kapo en manoj, li sin direktis per neŝanceliĝanta paŝo al la ĉambro de Reĝino. Estis videble, ke li prenis energian kaj nerevokeblan decidon.

Sinjorino Fradeko troviĝis ankoraŭ en la loko, en kiu ŝin lasis ŝia edzo. Ŝi same longe pripensadis. Por scii la veron, ŝi ludis sian lastan atuton. Kio devenos de tiu eble iom tro bravega provo?

— Reĝino, diris Petro sen kolero, respondu al mi sincere.

— Mi malamegas la mensogon, respondis la juna virino vivege, escepte tamen kiam ĝi estas trudita de situacio tiel danĝeroplena kiel la cia, ŝi aldonis, por korekti per tiu afablaĵo tion, kion ŝia senpripensa respondo povus enhavi da ofendeco por ŝia edzo.

— Nu, rediris Petro, se viro alia ol mi estus petinta de ci cian manon, ĉu ci estus konfesinta al li cian estintecon?

— Virino tia, kia mi estas, respondis fiere Reĝino, ne sin donas dufoje. Se tamen cirkonstancoj pli fortaj ol mia volo min estus devigintaj edziniĝi kun viro alia ol ci, mi ne estus lin trompinta. Ha! mi min konas tre bone. Mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco. Eble la pasio povos min instigi al krimo. Sed mi havas tro da malhumileco por min malaltigi por profito ĝis malkuraĝaĵo.

Fradeko fikse rigardadis sian edzinon. Li legis en okuloj de Reĝino esprimon de tia sincereco, ke li sin sentis konvinkita. Tiam li respondis:

— En tiaj kondiĉoj, ci estis prava antaŭ ne longe: mi ne povas cin riproĉi pri tio, kio okazis. Ne kun mi ci edziniĝis, sed kun Herbeno. Tial ke ci estis cia amantino, ci por li sola taŭgis. Ci volis ripari cian kulpon, kaj estas mi tiu, kiu toleras la konsekvencojn de tiu riparo. Tial ke ci ne kredas, ke ci min trompis, ci ne estas kulpa kontraŭ mi. La juna virino aŭskultis, muta pro miro.

Petro daŭrigis:

— Kion mi diros? Ĉiam tiun eternan frazon jam mil foje eldiritan: “Mi ne estas Herbeno.” Parolante, Fradeko rigardis floron de l’ tapiŝo.

Reĝino lasis flirti sur siaj lipoj rideton de nekredemo.

— Ci respondos kiel ĉiam, daŭrigis la junulo, per rideto ... Nu! kion mi diris? ekkriis Petro, kiu, relevante la kapon surprizis tiun rideton, kiun Reĝino ne havis tempon malaperigi.

— Sed, amiko mia, kial ci obstine volas cin aliformigi en alian homon. Ci tion faru por la publiko, por la administracio, la afero estas akceptebla; sed por ni, por mi precipe, kiu cin konis tiel intime, tia provo ne povas sukcesi. Kiam oni deziras ŝajni alia persono, ol oni estas reale, la unua kondiĉo estas ne havi tikon, kiu perfidas. Dum Reĝino parolis, ŝi eltiris el albumo fotografaĵon de Fernando; poste prenante sur la kameno en velura kadro fotografaĵon de Petro, ŝi prezentis la du portretojn al sia edzo dirante:

— Rigardu kaj komparu. Fradeko prenis la du objektojn, kaj ilin atentege ekzamenis, dum lia edzino daŭrigis:

— Ci vidas. Se la pozoj kaj la vestoj ne estus malsamaj, mi estus tre embarasita por scii, kiun el tiuj du fotografaĵoj mi devas remeti en albumon; kaj kiun, en ĝian kadron. Kiam oni volas ludi konvene sian rolon, oni devas unue ŝanĝi la ŝajnon de sia vizaĝo. Sperta aktoro aliformigas sian kapon, por ke ĝi similu la kapon de persono, kiun li devas reprezenti. Ne zorgante pri tiu grava punkto, ci estis malprava. Tio pruvas, karulo, ke oni ne povas pripensi pri ĉio.

Fradeko respondis nenion, kaj daŭrigis kompari la du fotografaĵojn.

— Estas vere, li diris post momento; ĝis nun mi ne studis tiujn du portretojn kun la atento, kiun ili meritas: kaj la absoluta simileco de tiuj du figuroj montras al mi, ke estas neutile pli longatempe protesti. Ĉar ni supozu momente, ke mi estas vere Herbeno ĉenrompinta, mortkondamnita kaj ekzekutota se bedaŭrinde mi estas rekaptita, kia devas esti mia sintenado en tia danĝero? Ĝi estas: certigi al ĉiuj homoj, eĉ al miaj amikoj, eĉ al mia edzino, precipe al mia edzino, ke mi estas Fradeko; diri la samajn vortojn, havi la saman sintenadon, kiujn dirus kaj havus la viro, kies nomon mi prenis; kaj koleregi, kiam oni nomas min Herbeno; unuvorte fari ĝuste tion, kion mi faras. En tiaj kondiĉoj, estas neeble, ke la vero montriĝu. Ĉu mi estas Petro? ĉu Fernando? Tion neniu scias krom mi. Sed ci kaj ciaj amikoj havas neniun fundamenton, sur kiun vi povas apogi vian konvinkon, ĉar tio, kio konvenas al unu, konvenas al alia kun tiom da verŝajneco.

— Fine ekkriis Reĝino, ci do konfesas, ke ci estas Fernando! Petro havis skeptikan rideton.

— Se mi estas Fradeko, li respondis, mi ne povas konfesi, ke mi estas Herbeno, tial ke tio ne estas vera: kaj se mi estas Herbeno, mi ne povas ankaŭ ĝin konfesi, tial ke mia vivo estas minacita. Pro tio, mi forlasas kontraŭstaron, kiun mi rekonas neutila. Laca pro batalo, dezirante havi pacon, mi konsentas fariĝi la viro, kiu plej plaĉos al ci: Petron aŭ Fernandon elektu.

— Jen estas, laŭ mia opinio la sola afero farebla de ci: ĉar ci devas kompreni, ke tia komedio ne povas senfine daŭri.

— Nun mi petas de ci unu solan komplezon; promesu, ke ci min plezurigos pri tiu punkto. Neniam parolu pri estinteco, neniam veku memorojn, neniam aludu al fariĝoj, kiuj povus esti nur dolorigaj por mi.

Komprenante, ke ŝia edzo volas paroli pri tiu terura sceno de amrompo, kiu kaŭzis tiom da malfeliĉaĵoj, Reĝino respondis kun rideto plena je mistereco:

— Cian deziron mi kontentigos. Mi certigas, ke neniam ci havos motivojn por plendi pri mi.

La interparolado estis finiĝinta. Petro rigardis horon en horloĝo.

— Sed malfruiĝas, li diris, kaj ci ne estas ankoraŭ preta: ci tamen scias, ke tiun vesperon estas festo ĉe sinjoro Maziero.

— Post kvin minutoj ni povos eliri, respondis Reĝino, enirante en sian tualetejon.

Sed ŝi havis multe da malfacileco por butonumi siajn ŝuojn kaj alligi sian ĉapelon, tiel forte tremis ŝiaj manoj pro miro kaj kontento.

Fine ŝia edzo konfesis, ke li estas Fernando. Antaŭ momento, vidante tiun teruran koleron, kiu ekkaptis la junulon, ŝi sentis, ke dubo naskiĝas en ŝia cerbo; sed ĝi poste mortis tre rapide. Nun ĉio estas tute finita.

Dank’ al maltimega provo, kiu povis kosti al ŝi tre kare, Reĝino fine sukcesis elirigi Petron el lia muteco, kaj eltiregi el li lian sekreton. Ŝi sentis ke Fradeko ŝin malpardonas pro ŝia venko. Tamen la juna virino ne supermezure ĉagreniĝis pro tiu nova sintenado. Ŝi esperis, ke, dank’ al tempo kaj dank’ al multaj afablaĵoj, ŝi malaperigos el lia koro tiun bedaŭrindan impreson.

Nun, tial ke ŝi konas la veron, ŝi decidis, ke ŝi estos obeema al sia edzo, ne lin turmentos plu, ne lin embarasos per maldiskretaj demandoj, neniam aludos al la estinteco, kiu povas esti por li nur doloriga, fine fariĝos lia kunkulpantino pri la nova personeco, kiun vestis Fernando.

Tio estis necesega por lia trankvileco kaj lia sendanĝereco.

Pro tio, kiam ŝi eniris en la ĉambron, en kiu Petro surmetis sian frakon, ŝi diris per karesa kaj submetita voĉtono, kiu kontrastigis kun ŝiaj koleroj de lastaj tagoj:

— Timu nenion, karulo mia. Tial ke ci fidis al mi, cian sekreton zorge mi konservos en mia animo kaj neniu ĝin divenos.

Petro levetis siajn ŝultrojn, kaj, ne respondante, apogis sur elektran butonon.

— Venigu kaleŝon, li diris al la servistino. Post kvin minutoj, la geedzoj veturis al la avenuo de Bois-de-Boulogne, kaj eniris en la grandan salonon de l’ hotelo, en kiu Maziero ilin atendis.