Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 7-9)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANTAŬPAROLO

Jam de dek-ok jaroj la bolŝevika partio rusa tenas en siaj manoj la regadon super unu sesono de l’ mondo. La sovetia regno nun rilatas oficiale k normale kun ĉiuj grandaj ŝtatoj kapitalistaj. Por starigi en Sovetio modernan industrion, helpadis multaj miloj da inĝenieroj k teknikistoj el diversaj landoj. El Anglio, Germanio, Francio, Usono k. a. landoj venis abunde maŝinoj k aparatoj. Kaj post la akcepto de l’ sovetia regno en la Ligon de Nacioj, neniu el la plej kredemaj entuziasmuloj povas plu serioze aserti, ke ĉiuj kapitalistaj Ŝtatoj pretas tuj ataki k subpremi la landon «regatan de laboristoj k kamparanoj», la landon, kie oni «konstruas socialismon».

Ĉiu proleto, ĉiu ekspluatato certe havas grandan intereson, ekscii precize k sufiĉe detale pri la stato de l’ laboristoj en Sovetio. Tiucele, ĉu do ili simple akceptu bonkrede la oficialajn informojn, kiujn publikigas abunde organoj pli malpli subvenciataj de l’ sovetia registaro? Ĉu ili blinde fidu al la raportoj de delegitoj, kiuj iris dum kelkaj semajnoj viziti turiste Sovetion k kiuj restis tie ĉiam sub la gvidado k observado de oficialaj interpretistoj? Ĉu konsideri kiel vere valoran la ateston de famuloj kiel Herjo (Herriot), Uels (Wells) k. a. kies aŭtoritato por laboristoj estas tre nefidinda? Tiuj aŭtoroj ja verkis dikajn librojn; sed post nur kelkmonata restado en lando, kies lingvon ili ne konas, k rilatinte preskaŭ ekskluzive kun oficialaj rondoj. Ĉu en tiaj kondiĉoj enketantoj povas akiri ĝustan komprenon k prezenti al si realan bildon pri la situacio de l’ kamparanoj k laboristoj sovetiaj?

Al la supraj demandoj mi senhezite respondas: Ne! Laboristoj sekve devas ekkoni pri sia reciproka situacio per senperaj interrilatoj. Esperanto k SAT donis al mi tiun eblon. Dum pli ol dek jaroj mi korespondadis kun multaj sovetiaj Gek-doj, al kiuj mi faris precizajn demandojn. La respondojn ricevitajn mi kontrolis unuj per la aliaj. Tian metodon mi plie rekomendis al aliaj K-doj, havantaj korespondantojn en Sovetio, k petis, ke ili komuniku al mi siajn informojn.

La afero fariĝis tia, ke dum la lastaj du jaroj estis pli k pli malfacile ricevi respondojn al precizaj demandoj. Oni ja devas scii pri la ekzisto de cenzuro, kiu zorge kontrolas ĉiun leteron k fariĝis pli k pli severa. Tial la korespondantoj aŭ tute ne respondis aŭ ŝablonis per informoj, similaj al tiuj, kiujn oni povas legi ĉiutage en la ortodoksaj gazetoj komunistaj.

Pli k pli mi do suspektis pri la vereco de oficialaj informoj, kiam mi havis la okazon buŝe interparoli kun kelkaj de mi konataj personoj tute fidindaj, kiuj vivis dum pluraj jaroj en Sovetio, tie laboris k ĉiam restis en intima kontakto kun laboristoj k kamparanoj. Tiuj personoj iris tien plenaj je entuziasmo k pretaj dediĉi siajn fortojn al la konstruado de soci-ordo en kiu la tuta popolo vivus libere k bonstate. Ili revenis, antaŭ ne tre longa tempo, tute elreviĝintaj.

Sekve de mia perletera enketo k de tiuj interparoloj, mi do povis akiri firman konvinkon, ke la proletaro neniel devas imiti k admiri tion, kio nun stariĝas en Sovetio. Plie mi sentis la devon diskonigi la rezulton de mia longa, diversrimeda k tute objektiva enketo.

Mi scias, ke granda parto el la Laboristaro estas tre scivola pri la vivkondiĉoj de siaj laborfratoj en Sovetio. Malgraŭ la granda blufo, multkoste organizita de la Stalina oligarkio, duboj atakas multajn pripensemajn homojn. Sed por ekscii la veron k akiri firman konvinkon, mankas al ili la necesaj rimedoj. Ĉi tiu modesta verko ne havas alian celon k pretendon ol helpi al la verserĉantoj en ilia esplorado per meto antaŭ iliajn okulojn de la rezulto de mia propra sperto.

Por pentri bildon sufiĉe viva; por doni al ĉi tiu verketo agrablan, ne tedan karakteron; por igi ĝian enhavon facile asimilebla, mi alprenis la formon de dialogo. Sed la diroj, kiun mi metis en la buŝon de la diskutantoj, respondas nepre al faktoj, al la realaĵo. Nenio estas elpensita. Nur la formon mi prilaboris k aranĝis.

Ĉi tiu broŝuro aperas kun la nomo de Ivon kiel kunverkinto, tial ke tiu persono ja liveris al mi grandan parton de la materialo k kontrolis la ceteran, post mia kribrado k ordigo; tial ke lia sincera k kompetenta atesto estas la plej valora el ĉiuj, kiujn mi ricevis. Per tia aranĝo mi volis, ke la Leganto eksciu, ke mi mem ne produktis la tutan enhavon de ĉi tiu verketo.

E. Lanti.
Junio 1935.

☆☆☆