Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 3-53)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈU SOCIALISMO KONSTRUIĜAS
EN SOVETIO?
DE
E. LANTIkM. IVON
Kompleta venko de socialisma revolucio estas neebla en unu sola lando; ĝi postulas almenaŭ la aktivan kunhelpon de kelkaj evoluintaj landoj, inter kiuj ne troviĝas Rusio.
Lenin, 1919, ĉe la Kongreso de l’ Sovetoj.
Pro sia naturo mem, la socialismo ne povas esti fordonacata, nek starigata per ukazo.
Roza Luksemburg.
1935

ESPERANTO
14, Avenue de Corbéra, 14
PARIS (XII)



«Ĉiu kristano sopiras viziti la sanktan tombon de Jesuo-Kristo; islamanoj…»
(Oni legu pĝ. 40)
ANTAŬPAROLO

Jam de dek-ok jaroj la bolŝevika partio rusa tenas en siaj manoj la regadon super unu sesono de l’ mondo. La sovetia regno nun rilatas oficiale k normale kun ĉiuj grandaj ŝtatoj kapitalistaj. Por starigi en Sovetio modernan industrion, helpadis multaj miloj da inĝenieroj k teknikistoj el diversaj landoj. El Anglio, Germanio, Francio, Usono k. a. landoj venis abunde maŝinoj k aparatoj. Kaj post la akcepto de l’ sovetia regno en la Ligon de Nacioj, neniu el la plej kredemaj entuziasmuloj povas plu serioze aserti, ke ĉiuj kapitalistaj Ŝtatoj pretas tuj ataki k subpremi la landon «regatan de laboristoj k kamparanoj», la landon, kie oni «konstruas socialismon».

Ĉiu proleto, ĉiu ekspluatato certe havas grandan intereson, ekscii precize k sufiĉe detale pri la stato de l’ laboristoj en Sovetio. Tiucele, ĉu do ili simple akceptu bonkrede la oficialajn informojn, kiujn publikigas abunde organoj pli malpli subvenciataj de l’ sovetia registaro? Ĉu ili blinde fidu al la raportoj de delegitoj, kiuj iris dum kelkaj semajnoj viziti turiste Sovetion k kiuj restis tie ĉiam sub la gvidado k observado de oficialaj interpretistoj? Ĉu konsideri kiel vere valoran la ateston de famuloj kiel Herjo (Herriot), Uels (Wells) k. a. kies aŭtoritato por laboristoj estas tre nefidinda? Tiuj aŭtoroj ja verkis dikajn librojn; sed post nur kelkmonata restado en lando, kies lingvon ili ne konas, k rilatinte preskaŭ ekskluzive kun oficialaj rondoj. Ĉu en tiaj kondiĉoj enketantoj povas akiri ĝustan komprenon k prezenti al si realan bildon pri la situacio de l’ kamparanoj k laboristoj sovetiaj?

Al la supraj demandoj mi senhezite respondas: Ne! Laboristoj sekve devas ekkoni pri sia reciproka situacio per senperaj interrilatoj. Esperanto k SAT donis al mi tiun eblon. Dum pli ol dek jaroj mi korespondadis kun multaj sovetiaj Gek-doj, al kiuj mi faris precizajn demandojn. La respondojn ricevitajn mi kontrolis unuj per la aliaj. Tian metodon mi plie rekomendis al aliaj K-doj, havantaj korespondantojn en Sovetio, k petis, ke ili komuniku al mi siajn informojn.

La afero fariĝis tia, ke dum la lastaj du jaroj estis pli k pli malfacile ricevi respondojn al precizaj demandoj. Oni ja devas scii pri la ekzisto de cenzuro, kiu zorge kontrolas ĉiun leteron k fariĝis pli k pli severa. Tial la korespondantoj aŭ tute ne respondis aŭ ŝablonis per informoj, similaj al tiuj, kiujn oni povas legi ĉiutage en la ortodoksaj gazetoj komunistaj.

Pli k pli mi do suspektis pri la vereco de oficialaj informoj, kiam mi havis la okazon buŝe interparoli kun kelkaj de mi konataj personoj tute fidindaj, kiuj vivis dum pluraj jaroj en Sovetio, tie laboris k ĉiam restis en intima kontakto kun laboristoj k kamparanoj. Tiuj personoj iris tien plenaj je entuziasmo k pretaj dediĉi siajn fortojn al la konstruado de soci-ordo en kiu la tuta popolo vivus libere k bonstate. Ili revenis, antaŭ ne tre longa tempo, tute elreviĝintaj.

Sekve de mia perletera enketo k de tiuj interparoloj, mi do povis akiri firman konvinkon, ke la proletaro neniel devas imiti k admiri tion, kio nun stariĝas en Sovetio. Plie mi sentis la devon diskonigi la rezulton de mia longa, diversrimeda k tute objektiva enketo.

Mi scias, ke granda parto el la Laboristaro estas tre scivola pri la vivkondiĉoj de siaj laborfratoj en Sovetio. Malgraŭ la granda blufo, multkoste organizita de la Stalina oligarkio, duboj atakas multajn pripensemajn homojn. Sed por ekscii la veron k akiri firman konvinkon, mankas al ili la necesaj rimedoj. Ĉi tiu modesta verko ne havas alian celon k pretendon ol helpi al la verserĉantoj en ilia esplorado per meto antaŭ iliajn okulojn de la rezulto de mia propra sperto.

Por pentri bildon sufiĉe viva; por doni al ĉi tiu verketo agrablan, ne tedan karakteron; por igi ĝian enhavon facile asimilebla, mi alprenis la formon de dialogo. Sed la diroj, kiun mi metis en la buŝon de la diskutantoj, respondas nepre al faktoj, al la realaĵo. Nenio estas elpensita. Nur la formon mi prilaboris k aranĝis.

Ĉi tiu broŝuro aperas kun la nomo de Ivon kiel kunverkinto, tial ke tiu persono ja liveris al mi grandan parton de la materialo k kontrolis la ceteran, post mia kribrado k ordigo; tial ke lia sincera k kompetenta atesto estas la plej valora el ĉiuj, kiujn mi ricevis. Per tia aranĝo mi volis, ke la Leganto eksciu, ke mi mem ne produktis la tutan enhavon de ĉi tiu verketo.

E. Lanti.
Junio 1935.

☆☆☆


KIO ESTAS SOCIALISMO?


I.
Futer, Ruper k Iver estis kunvenintaj por pridiskuti la demandon: «Ĉu Socialismo konstruiĝas en Sovetio?» Ili celis kompari sian ideojn, interŝanĝi sciigojn pri faktoj k tiele provi akiri ĝustan komprenon k klaran bildon pri la tiea situacio. Per kelkaj vortoj ni prezentu al la Leganto la tri diskutantojn.

Futer estis kompartiano ekde la fondiĝo de Komintern ĝis la jaro 1928. Li fervore defendis la politikon de Lenin, Trocki k. a. eminentaj gvidantoj de l’Revolucio. Tamen, tiu partiano ĉiam rilatis al ĉio kritike; lian spiritostaton karakterizas la metoda dubo, rekomendita de Kartezo.

Fervora leganto de ortodoksaj komunistaj gazetoj, Ruper estas entuziasma admiranto de Stalin k de l’ bolŝevika politiko. Kvankam li neniam aliĝis la kompartion, tamen li estas ĝia plej fanatika defendanto. Tia tipo svarmas en la revolucia movado.

Iver estas teknikisto, kiu pesas k mezuras ĉion k ne facile lasas sin entiri en la retojn de sistemo aŭ doktrino. Li vivis k laboradis dum multaj jaroj en Sovetio, bone konas la rusan lingvon k travojaĝis diversdirekte la tutan grandan teritorion, de Moskvo al Vladivostok, de Lenigrado al Baku kc. Li posedas tre akutan observkapablon k estas bone informita pri la situacio en U.S.S.R.

Estus senutile por nia celo skizi la fizionomion de niaj diskutantoj. Ni do tuj donu al ili la parolon.

☆☆☆

Futer: Por ke nia diskutado estu laŭcela k utila, necesas unue interkonsenti pri la signifo de l’ termino, kiu estas la ĉefa objekto de la priparolota demando. Mi proponas al vi jenan difinon pri Socialismo: sociordo en kiu ne ekzistus ekspluatado de homoj super aliaj homoj; en kiu ĉiu laborulo ricevus la tutan valoron de sia laboro t. e. ke neniom da plus-valoro transirus al la dispono de klaso aŭ kategorio da privilegiuloj; sociordo en kiu ĉiuj homoj povus libere malvolvi ĉiujn siajn poveblojn, havus la rajton eldiri tute malkaŝe k senĝene sian opinion pri ĉio k ĉiuj k la eblon diskonigi siajn pensojn; sociordo senklasa k justa, en kiu homoj, ĉiuj homoj, povus akiri konscion pri sia propra digno. Unuvorte, Socialismo estus la efektiviĝo de la devizo, kiu hipokrite kuŝas sur la fronto de ŝtataj monumentoj k konstruoj en Francio: Libero, Egalo k Frateco.

Ruper: Tia difino estas idealisma, ne marksisma k sekve senvalora. Socialismo estas socio, kiun regas la laborista klaso. Ĉu la Proletaro regas aŭ ne en Sovetio? Jen la demando!…

Iver: Laŭ mi, tute ne gravas via malkonsento pri la difino. Estas ja, bedaŭrinde, tre facile pruvi per faktoj, ke la situacio en U.S.S.R. tute ne respondas al via difino, Futer, nek al la via, Ruper.

II.
Novaj klasoj: oligarkio, patriciaro…

Iver: Neniu kontraŭdiras, ke en la komenca tempo de l’ revolucio la Sovetia Laboristaro efektive pli malpli regadis pere de sovetoj k sindikatoj. Sed tre baldaŭ la bolŝevika partio artifike sukcesis kapti la tutan estradon super la lando pere de starigo de ĉeloj en ĉiuj organizoj. Jam delonge la sindikatoj, kooperativoj k sovetoj havas fakte — ne formale — nenian influon en la decidoj. Per la ĉela organizado la partio konsistigas la ŝtataparaton, kiun oni nomas «diktaturo de l’ proletaro», sed kiu fakte estas drasta subpremado super la amaso fare de nova kreiĝanta klaso.

Tia regadsistemo estas io tute nova en la Historio. Iuj nomas la novan superan regantan klason: oligarkio, k la suban, ankaŭ regantan: patriciaro, kompare al tio, kio jam ekzistis en la antikva tempo. Sed ni ne disputu pri vortoj. Kio gravas, tio estas la realaĵo mem, kiun ili reprezentas. Necesas esti viv- inta en Sovetio, ne kiel burokrato en la kancelarioj de Komintern, sed kiel laborulo en fabrikoj k laborejoj, por kompreni ĝuste, kion signifas tie por simpla laboristo la vorto partiano. Prezentu al vi la rolon de submastroj k spionoj en iu granda kapitalista fabriko k vi iomete komprenos, kiel la sovetia proletaro rilatas al partianoj: ĝi havas senton de timo k de malamo. Ekzistas tamen eta diferenco: en demokratie kapitalista reĝimo, la laboristo sentas sin libera, kiam li transpaŝis la sojlon de l’ fabriko, por reveni hejmen. En Sovetio la spionado de l’ partianoj okazas ĉie: en la fabriko, en la kunvenejo k eĉ en la hejmo.

Se vi scias, ke ekzistas proksimume du milionoj k duono da partianoj, kompare kun cent sep-dek milionoj da loĝantoj, tiam mi lasas al vi la zorgon decidi, ĉu tiu regado de malplimulto super grandega plimulto povas prave esti nomata «Diktaturo de l’ Proletaro».

Ruper: Sed vi forgesas aŭ prisilentas, ke la bolŝevika partio reprezentas la verajn interesojn de l’ proletaro, ke ĝi estas ĝia plej konscia parto k pro tio havas la fidon de la amaso. La Partio, fondita de Lenin, konsistigas la eliton de l’ laboristaro k estas netolereble aŭdi tian kalumniadon pri organizo, kiu sukcese gvidis la Revolucion…

Futer: Neniu neas la grandajn meritojn k kvalitojn de Lenin, de Trocki…

Ruper: Ha! ne parolu pri Trocki, tiu perfidulo…

Futer: … k. a. eminentaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio. Sed, de tiam, dek-ok jaroj forpasis, Lenin mortis k fariĝis sanktulo, kies kadavro estas adorata sur la Ruĝa Placo en Moskvo k kies portretoj anstataŭas la carajn ikonojn en la hejmoj de l’ novaj kreduloj; tiu «perfidulo», Trocki, estas en ekzilo k la eks-prezidanto de Komintern, Zinovjev, sidas en malliberejo kun miloj da malnovaj, malpli famaj bolŝevikoj; la demando sekve estas esplori la nunan staton de l’ bolŝevika partio, ĝian nunan agadon k ne la rolon, kiun ĝi ludis en la komenca tempo.

Oni ne devas malatenti la lecionojn de la Historio: tro ofte jam okazis, ke revolucia, liberiga movado fariĝis reakcia k subprema, post kiam ĝiaj gvidantoj konkeris la superregadon. La katakomba kristanismo tute ne similis la mezepokan, inkvizician katolikismon, nek la nuntempan; la franca revolucio el la jaroj 1789-93 baldaŭ aliiĝis en bonapartismon k militismon. Aliajn ekzemplojn oni povus mencii.

El la du milionoj k duono da anoj, kiujn enkalkulas la nuna, sole ekzistorajta partio en Sovetio, la nombro de antaŭrevoluciaj bolŝevikoj estas proporcie tre malgranda. Kaj ĉiuj, kiuj ne konsentis perfidi sian idealon k serveme ne subiĝis al la diktatoreco de Stalin, tiuj sidas nun en malliberejoj…

Ruper: Kio ĉiam karakterizis la bolŝevikan partion, tio estas ĝia fera disciplino. Estas do tute normale, ke malobeantoj estu eksigataj k iel aŭ aliel malhelpataj ĝeni la konstruadon de l’ socialismo. Vi ne diras, ke la regularo de l’ partio malebligas, ke ĝiaj anoj havu privilegian situacion; neniu el ili ja povas enspezi pli ol 300 rublojn monate.

Iver: Ha! K-do, via rimarkigo estas tre tipa, rilate la gradon de viaj iluzioj pri Sovetio: tiu punkto de l’ partia regularo jam delonge kadukiĝis k mi certigas al vi, ke ĝi ne plu estas aplikata. Kvankam 300-rubla salajro estas duoble pli alta ol la meza k sekve konsistigas relative ŝatindan privilegion, tamen estas fakto, ke nuntempe partianoj povas enspezi 1.000, 2.000. 5.000 k pli da rubloj ĉiumonate.

Cetere, kion signifas salajro por sovetia moŝto, se li plie havas en sia dispono komfortan apartamenton, kampar-domon, luksan aŭtomobilon, se li povas vojaĝi senpage en luksaj trajnoj; unuvorte, se ĉio estas aranĝita en la socia vivo por ke li ĝuu la saman komforton, kiel tiun de riĉulo en kapitalistaj landoj? Sed ĉio tio apartenas al la ŝtato, vi eble rimarkigos. Nu, ĉu do pro tio la komfortaĵoj estas malpli oportunaj? En tia aranĝo ekzistas eĉ avantaĝo: kiam okazas difektiĝo aŭ eluziĝo, ties uzanto, male je posedanto, ne bezonas pagi por riparo aŭ por havigo de novaj.

Estas fakto, kontrolebla fakto, ke la altrangaj «respondeculoj», kiel oni nomas ilin, havas por sia ekskluziva servo specialajn magazenojn, specialajn loĝejojn aŭ domojn, eĉ vilaojn sur la kamparo, por pasigi tie la somertempon. Dume la simplaj laboristoj vivas sen ia komforto po tri-kvar personoj en unu sola ĉambro. Kaj kiam la plej malalte salajrataj laboristoj vojaĝas, tiam ili page uzas la trajnojn «Maksim» k sidas en la «tepluŝka»-vagono.

Ruper: Ne rakontu fabelojn!… Neniam mi aŭdis pri tiuj strangnomaj veturiloj…

Futer: Kompreneble, en la ortodoksaj komunistaj gazetoj oni ne parolas pri tiaj faktoj. Nu, jen bona okazo por instruiĝi: la ekzisto de specialaj trajnoj k de apartaj vagonoj estas tre karakteriza pruvo pri tio, ke la klasoj ne malaperis. Mi streĉas la aŭdorganon.

Iver: Ekzistas ja tri diversaj specoj de trajnoj por pasaĝeroj: 1) Luksaj trajnoj, kiuj respondas al la t. n. internaciaj trajnoj en Eŭropo; 2) rapidtrajnoj; 3) Maksim-trajnoj. Kaj en ĉiuj estas klasoj, sed oni ne uzas tiun lastan terminon por diferencigi la vagonojn; oni nomas ilin molaj k malmolaj. La «molaj» vagonoj respondas proksimume al la I-a k II-a klasoj en Eŭropo k la «malmolaj» al la III-a. Sed en la «Maksim-trajnoj», krom la «malmolaj» vagonoj, ekzistas ankaŭ ia plia klaso, kiun oni nomas tepluŝka. Tiaj vagonoj respondas proksimume al tiuj en Francio k. a. eŭropaj landoj por la transportado de bestoj. La sola diferenco estas, ke en ili staras krudaj benkoj k forno en la mezo de l’ vagono.

En la unua kategorio vojaĝas la altrangaj «respondeculoj» k eksterlandaj turistoj; en la dua, mezgravaj «respondeculoj», oficistoj k laboristoj relative bone pagataj; en la tria, ĉefe kamparanoj k la tre malalte salajrataj laboristoj.

Similaj konstatoj estas fareblaj rilate al la ŝipoj: ekzistas en ili ja tri klasoj k eĉ kvar, se oni enkalkulas la ferdekon, kie kaŭras aŭ staras la posedantoj de la plej malmultekosta bileto.

Ruper: Sed tio estas provizora; vi ne devus forgesi, ke nun «konstruiĝas» socialismo k sekve la konstruado ne ankoraŭ finiĝis; ĉe la fino de l’ dua kvinjara plano certe ne plu ekzistos klasoj sur unu sesono de l’ mondo…

Iver: Eble, eble; mi nur povas dume aserti, ke ne estas videblaj iaj ajn signoj pri malaperiĝo de klasoj; tute kontraŭe, estas facile rimarki pliprofundiĝon, plifirmiĝon de la nun formiĝantaj. Oni eĉ povas diri, ke kreiĝas kastoj. La termino «klaso» ja ne taŭgas por kvalifi la fakton pri ekzisto de apartaj provizejoj por specialaj kategorioj da homoj: respondeculoj en la produktado aŭ en la partio, estroj de la ruĝa armeo de la milita maristaro, G. P. U., milico, kvalifitaj teknikistoj kc. En tiuj laŭfakaj provizejoj povas aĉeti nur la koncernaj fakuloj. Al tio aldoniĝas la ekzisto de apartaj loĝdomoj, akuŝejoj, infangardejoj, lernejoj, hospitaloj ktp. En kapitalistaj landoj nur la posedo aŭ manko de mono apartigas laŭklase la homojn; en Sovetio aldoniĝas al tio la socia funkcio. Nuntempe la amaso povas ankoraŭ havi la esperon atingi tiujn privilegiitajn funkciojn, sed jam vidiĝas la tendenco, ke nur la gefiloj, parencoj aŭ amikoj de la «respondeculoj» povas eniri la superajn lernejojn k tiel akiri la eblon pli poste aparteni al unu el la nun formiĝantaj kastoj.

Futer: Oni certigis al mi, ke famaj verkistoj kiel M. Gorki k A. Tolstoj povas enspezi pli ol 20.000 rublojn ĉiumonate. Ĉu ne estas fakto, ke la unua posedas en Moskvo mem propran pavilonon luksan k povas plie pasigi en Italio la plej grandan parton de sia tempo?

Iver: Jes, tio estas vera; mi vidis proprokule tiun belan posedaĵon de Gorki k estas nenies sekreto, ke li vivas ankaŭ tre lukse en Kapri, tiu malgranda insulo en la Napola golfo.

Futer: Tio klarigas al mi, kial pli k pli da ekstersovetiaj verkistoj eldiras sian simpation por la Stalina reĝimo; per tio ili akiras grandan profiton; iliaj verkoj estas tradukitaj rusen k la ŝtataj eldonejoj pagas al ili honorarion pro la aŭtorrajtoj.

Ruper: Mi ne neas la faktojn, sed mi protestas kontraŭ la manieron laŭ kiu vi interpretas ilin. Per avantaĝoj al verkistoj k ankaŭ al scienculoj la proleta ŝtato celas subteni k antaŭenpuŝi la kulturon k la scicncon…

Futer: Se via kompreno pri sovetiaj aferoj estus ĝusta, se temus nur faciligi al fakuloj ilian laboradon, almenaŭ post ilia morto oni ne farus diferencon inter ilia kadavro k tiu de simpla laboristo. Tamen tiel ne estas: lastan jaron mortis Lunaĉarski en Francio, kie li ripozis en aristokrata banurbo; mortis ankaŭ la ambasadoro Dovgalevski en Parizo; nu, ambaŭ kadavroj estis transportataj al Moskvo k tie enterigataj kun granda pompo. Ĉu tio ne estas tipa karakterizo pri klaseco, pri ekzisto de diversaj kategorioj da privilegiitoj? Ĉu oni povas vidi en tio signojn pri malaperiĝo de klasoj! Ne! tute male, tiuj tre signifoplenaj faktoj pruvas la ekziston de nova oligarkio, de nova patriciaro. Kaj tiuj novspecaj oligarkoj k patricioj kondutas kontraŭ la simpla popolo pli krude k cinike ol la malnovaj aristokratoj el la cara tempo. Ateston pri mia aserto mi trovas en letero de sovetia K-do, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

«…K-doj! al ni estas tre honte laŭdi la malbenitan caran tempon kontraŭ kiun ni batalis, verŝante nian sangon. Pro tio niaj koroj krevas de indigno, kiam ni vidas, ke niaj nuntempaj ŝakaloj-registoj celas sufoki, mortigi ĉian vivan penson, ĉian emon dubi pri ilia dieco, dum ili mem faras ĉion eblan por plibonigi sian propran bonstaton per krudega k besteca teroro…»

Ruper: Tiaj diroj estas el letero de blankulo, de kontraŭrevoluciulo!… Ĉu vi konas la fiulon, kiu skribis tiajn monstrajn kalumniojn?…

Futer: Ne, mi ne konas lin… Kaj volonte mi konfesas, ke se ne estus en mia dispono dekoj da aliaj similaj leteroj k se mi ne aŭdus el la buŝo mem de Iver k de aliaj fidindaj personoj, kiuj vivis dum longaj jaroj en Sovetio k revenis tute elreviĝintaj, mi ankaŭ, kiel vi, kredus, ke tiun leteron skribis blankulo. Bedaŭrinde, ĝi diras la veron, k mi petas, ke vi ne tro ekscitiĝu, aŭdante la legadon de alia parto el tiu longa, korŝira letero, kiun mi volus citi entute:

«…En nia lando ĉio baziĝas sur teroro k malica trompo. La vilaĝanoj volis ricevi teron, sed havas kolĥozan servutecon. Oni fanfaronas pri senlaboreco, sed tio signifas, ke milionoj da homoj laboras tute senpage kiel punitoj pro diversaj bagatelaj «kulpoj». Ili fosas Balt-Blankmaran, Volgo-Moskvan, Volgo-Donan kanalojn. Ili konstruas dekon da diversaj fervojoj, segas k hakas arbarojn. Tion ili faras por peceto da pano, kiel «krimuloj», kiuj devos morti pro malsato, se ili ne plenumas la difinitan laborkvanton. Tion oni nomas «socialisma ŝtormeco», «konkuro» ktp. Sed reale, tio estas nur besteca batalo de malsatantoj por peceto da pano, da sukero ktp…»

«En ĉiu fabriko aŭ laborejo estas diversaj klasoj da manĝejoj. En la plej pura, kie estas la plej bongustaj nutraĵoj, manĝas la direktoro, estroj de l’ fakoj, gravaj komunistoj k gravaj inĝenieroj de la entrepreno. En tiu manĝejo la kosto estas proporcie la plej malalta. Alia manĝejo estas por simplaj inĝenieroj, teknikistoj, ĉefaj majstroj, mezgravaj komunistoj: alia estas destinita por obeemuloj k fiservemuloj, alia por «udarnikoj» (ŝtormuloj, laborinstigistoj). Ju pli altklasa estas la manĝejo, des pli bonaj k abundaj estas la nutraĵoj; ju pli malaltklasa ĝi estas, des pli malpura, malbona k proporcie pli kosta ĉio estas: tie tranĉiloj, forketoj, mustardo k. t. p. ne malofte forestas.»

«…Kamaradoj! ni estas tre mirigitaj pro tio, ke la proletoj protestas kontraŭ la faŝismon, sed ne kontraŭ la ŝakalismon. Fakte, la faŝistoj estas nur mallertaj imitantoj de l’ ŝakaloj… Oni devas ektremi per la tuta korpo ĉe la konstato, ke la liberigbatalo de l’ laborista klaso trafis en senelirejon… Ni, revoluciaj esperantistoj, pli bone ol iuj ajn scias k sentas, ke ĉiuj absolutuloj estas nur sklavigcelaj registoj…»

Futer: Ne volante aldoni komentojn al tiu letero de sovetia proleto, mi simple diru, ke ĝi estas pli kredinda ol la grandskala blufo, lerte organizita de l’ Moskvaj oligarkoj k serveme farata de dungitoj en la redaktejoj de ĉiuj ortodoksaj komunistaj ĵurnaloj k ankaŭ de tiuj de la pli malpli subaĉetitaj ŝajnneŭtralaj gazetoj. La Proletaro ne regas en Sovetio, sed estas regata k ekspluatata de oligarkio el teknokratoj k partianoj. Ilia deveno povas esti, en la plej bona okazo, pli malpli proleteca, sed la interesoj de tiu novspeca klaso pli k pli diferenciĝas de tiuj de l’ popolamaso.

III.
La vivkondiĉoj de l’ sovetiaj proletoj

Ĉe tia konkludo Ruper tre ekscitiĝis k parolis pri la grandiozaj atingoj de la unua kvinjara plano, pri la Dnieprostroi, pri la mirinda gvidkapablo de Stalin la Granda, kiu per fera mano tute aliigas la fizionomion de Sovetio. Li akcentis, ke sub la caro la rusa popolo estis duonsovaĝa k sekve, ke oni ne povas postuli, ke ĝi jam estu atinginta la nivelon de plenkultura vivo. Futer silente aŭskultis kun ironia mieno, dum Iver komencis per kreto starigi sur nigran tabulon la sekvantajn tabelojn:

Lenin kaŭras sur ŝtupo de podio dum iu Kongreso de Komintern
MONATA BUĜETO DE DIVERSAJ FAMILIOJ LABORISTAJ EN MOSKVO
(EN RUBLOJ FINE DE 1934)
1 fraŭlo 1 salajrulo
2 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
1 salajrulo
3 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
2 salajruloj
2 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
2 salajruloj
3 sensalajruloj
el kiuj
2 infanoj
2 salajruloj
4 sensalajruloj
el kiuj
3 infanoj
1) Nutrado…… 49,20 80,74 103,13 129,94 152,33 174,74
2) Luprezo por unu ĉambro[1]. 12,— 15,— 15,— 20,— 25,— 30,—
3) Vestoj k tolaĵoj. 12,50 25,— 31,25 37,50 43,75 50,—
4) Diversaj elspezoj[2]…… 29,— 48,— 56,50 67,— 75,50 84,—
Sumo…… 102,70 168,74 205,88 254,44 296,58 338,74


PREZO EN PARIZO (EN FRANKOJ, FINE DE 1934) DE LA AĴOJ, KIUJN POVAS AĈETI MOSKVAJ FAMILIOJ PER SIA MONATA SALAJRO. (Varoj proksimume samvaloraj)
1 fraŭlo 1 salajrulo
2 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
1 salajrulo
3 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
2 salajruloj
2 sensalajruloj
el kiuj
1 infano
2 salajruloj
3 sensalajruloj
el kiuj
2 infanoj
2 salajruloj
4 sensalajruloj
el kiuj
3 infanoj
1) Nutrado…… 167,05 242,85 287,90 409,90 454,90 499,85
2) Luprezo por unu ĉambro… 60,— 60,— 60,— 60,— 70,— 80,—
3) Vestoj k tolaĵoj. 16,— 32,— 40,— 48,— 56,— 64,—
4) Diversaj elspezoj…… 72,— 110,— 122,— 157,50 174,50 192,50
Sumo…… 315,05 444,85 509,90 675,40 755,40 836,35


Iver: Kion ni konkludu per la komparo de la du apudaj tabeloj? Nerefuteble ili pruvas, ke la vivnivelo de sovetia laboristo estas almenaŭ trioble malpli alta ol tiu de franca laboristo, ĉar ĉi tiu lasta povas per sia salajro aĉeti trifoje pli da aĵoj ol lia sovetia kolego. Tia estas la stato de l’ grandega plimulto da sovetianoj, 18 jarojn post la venko de l’ revolucio. Kaj malgraŭ tio, ke el kapitalistaj landoj venis grandkvante maŝinoj, aparatoj, inĝenieroj, teknikistoj ktp. por helpi al la industriigo de la lando.

Mi aldiru, ke la situacio de l’ kampuloj, post la starigo de «kolĥozoj», estas eĉ konsiderinde pli malbona ol tiu de la industriaj laboristoj. La ekspluatado super la kampularo estas vere monstra k kruelega. Por havi ekkomprenon pri tio, sufiĉas scii, ke la registaro perforte prenas la tritikon de la kamparanoj laŭ prezo, kiun ĝi difinas mem k sub formo de pano revendas tiun tritikon dekoble pli kare al la urbanoj. Tiu simpla fakto montras ĝis kia grado la ŝvito k sango de l’ kampuloj estas elsuĉataj.

Futer: En 1917, la kampularo subtenis la bolŝevikojn, kiuj promesis al ili teron k pacon; hodiaŭ ili konstatas amare, ke nur «kolĥozan» servuton ili ricevis — plus ŝancon morti en la ruĝa armeo dum la nun prepariĝanta milito…

Ruper: Mi tute ne kredas je tiaj malicaj asertoj, ili ne povas forigi la pruvon, ke la situacio pli k pli boniĝas en Sovetio, ĉar en januaro nunjare la registaro povis nuligi la sistemon de pankartoj. Vi devus mencii tiun fakton k ne ĉion bildigi per nigraj koloroj…

Iver: Nu, ĉar vi donas al mi la okazon paroli pri la forigo de l’ pankartoj, ni do vidu, kion signifas tio. Vi certe estos konsternata ĉe la ekscio, ke en tiu decido, pri kiu blufe paroladis la tuta ortodoksa komunista gazetaro, kuŝas ankoraŭ granda trompo, firuza artifiko. La nombroj parolu:

Antaŭmilite 1925-27 1933 1934 1935[3]
1) Prezo de unu kilogramo da tritika pano en Moskvo (rubloj) 0,075 0,23 0,60 1,20 2,00
2)»sekala»»» 0,025 0,10 0,30 0,60 1,20
3) Monata, nominala salajro meza en Moskvo (rubloj) 25-30 100-110 140 150 165
4) Valoro de monata salajro en kilogramoj da tritika pano en Moskvo (rubloj) 375[4] 450[4] 235 125 82,50


Kiel montras tiu tabelo, ni vidas, ke la plialtiĝo de l’ salajroj okazas malpli rapide ol la plikariĝo de l’ pano. De 1934 ĝis 1935 ĝi eĉ duobliĝis, rilate al la sekala pano, dum la salajroj plialtiĝis nur je 10 %. Do la kruda, terura fakto estas, ke en 1913 k antaŭ la famaj kvinjaraj planoj, laboristo povis per sia monata salajro aĉeti en Moskvo pli ol 400 kilogramojn da pano k nuntempe nur 82,50!!

Rimarkinde ankaŭ estas, ke en Parizo laboristo, enspezanta 800 frankojn monate (k tiu salajro respondas al la tute malaltaj), povas per tiu sumo aĉeti 485 kilogramojn da tritika pano.

Se vi bonvolas atente esplori tiujn tabelojn, vi ankaŭ ektrovos, ke senlaborulo kun edzino k infano ricevas en Parizo subvencion (528 fr.) per kiu li povas vivi same bone kiel per 300 rubloj en Moskvo. Se oni memoras, ke la meza salajro tie estas nur 165-rubla, tiel vi denove povos prezenti al vi ĝustan bildon pri la vivkondiĉoj de simplaj laboristoj en la «lando de l’ proleta diktaturo».

IV.
Kiel la novspecaj oligarkoj k patricioj traktas laboristojn

Futer: La sovetia K-do, el kies letero mi jam citis, nomas siajn registojn «ŝakaloj». Per tiu vorto li elkrias sian indignon, kiun mi komprenas, sed tiu kvalifo tamen ne ŝajnas al mi alpreninda. La tre malmultajn altrangajn registojn, el kiuj konsistas la t. n. Politburo (Politika Gvidantaro), oni povas sufiĉe trafe nomi oligarkoj laŭ la etimologia signifo de l’ vorto; por ĉiuj aliaj «respondeculoj» la vorto patricio estas ankaŭ pli malpli taŭga.

Kiel jam plurfoje okazis en la Historio, la regantaj klasoj komence de sia formiĝo ĉiam ludis gravan rolon k havis multajn oferitojn k martirojn dum sia konkera agado. La bolŝevika partio ne estas escepto en tiu regulo. Ĉiu ja scias, ke multaj eminentaj bolŝevikoj vivis plej ofte en ekzilo aŭ en malliberejo pro sia revolucia agado. Dum la civila milito k dum la bataloj kontraŭ la blankajn armeojn, nemalofte ilia kuraĝo k oferemo estis laŭdinda k kelkokaze eĉ admirinda.

Sed tiu heroeca tempo forpasis. Nuntempe la partio nekontraŭdireble superregas absolute la politikan vivon en Sovetio. La situacio por partiano estas do tie tute alia ol ĝi estis de la fondiĝo de l’ partio ĝis la venko. Ĉe la komenco la partianeco donis nur ŝancon elsuferi persekutojn, malliberiĝon k eĉ morton. Hodiaŭ okazas la malo: la sola fakto, ke iu estas partiano, donas al li aŭ al ŝi diversspecajn privilegietojn k la eblon akiri poste respondecan postenon kun ĉio ŝatinda al ĝi ligita.

Se estus la temo de nia diskutado, mi volonte montrus plurajn similaĵojn — mi ne diras samaĵojn — inter la partianeco k la antikva patricieco. Nur unu komparon mi faru: La patrician klason en Romo konsistigis la tieaj primitivaj familioj; ĝi havis specialajn ritojn k juron. En Sovetio la pli malpli sekreta ĉela laboro de la partianoj en ĉiuj entreprenoj k organizoj estas iel komparebla kun la specialaj ritoj de la patricioj; k la sovetiaj partianoj havas ankaŭ specialan juron, ĉar ili estas respondecaj pri siaj agoj precipe antaŭ la partio — sole ekzistorajta en la lando, tion ni ne forgesu.

El la buŝo mem de l’ sovetiaj oligarkoj oni nemalofte aŭdas severajn kritikojn, adresitajn al la Burokrataro. Estas ja fakto, ke ĝi elsuĉas grandan parton de la plusvaloro, forprenata el la produktado. Sed tio ne signifas tamen, ke ĉiuj burokratoj estas mem privilegiitaj k formas apartan klason. Multaj en realo havas tre mizeran vivon k ili ne estas respondecaj pri la sistemo, kiu kreis ilian parazitecon[5]. Pro tio mi opinias, ke la termino patricio estas necesa k alpreninda por kvalifi la novan klason aŭ kaston, kiu portas la respondecon pri la senkompata ekspluatado super la tuta sovetia popolo.

Sed sufiĉe pri tio!… Prefere ni ekzamenu, kiel kondutas la oligarkoj k patricioj kontraŭ la proletan klason. Iver havas la parolon.

Iver: Vi jam scias, en kiaj kondiĉoj mizeraj vivas la plej granda parto de l’ sovetia popolo, rilate nutraĵojn k loĝejojn. Ĉu almenaŭ en la laborejoj la proletoj estas pli bone traktataj ol en kapitalistaj landoj? Ĉu la sovetiaj laboristoj penadas malpli streĉe k en pli favoraj kondiĉoj?

Antaŭ ol respondi al tiuj demandoj per mencio de faktoj, mi unue memorigas vin, ke la laboristaro el preskaŭ ĉiuj landoj nemalofte strikis k batalis por atingi la forigon al la sistemo de salajro laŭ la kvanto de produktitaj objektoj aŭ pecoj. Tiu sistemo ja estas la plej senkompata, rilate al nefortikaj, nejunaj aŭ ne tre lertaj homoj, tial ke la kapitalistoj ĉiam difinas la normojn laŭ la produktokvanto, atingita de junaj k lertaj laboristoj. Nu, en Sovetio estas tute same k tiu energielsuĉa sistemo estas pli k pli aplikata ĉie, eĉ sur la kamparo en la «kolĥozoj»!… En ĉiu fabriko ekzistas speciala estraro, konsistanta el kronometruloj[6] k teknikistoj, kiuj starigas por ĉiu faro normon k por ĉiu objekto aŭ peco prezon. La kronometrulo «fotas» ĉiujn movojn de laboranto, kiujn li klasigas laŭ tio, ĉu ili estas nepre necesaj, utilaj aŭ neutilaj. Per tiu «foto» k per la statistiko pri la mezkvantoj, fakte atingitaj de diversaj laboristoj, la specialisto starigas la normon k post interkonsento kun la submastro aŭ la fakestro, li afiŝigas la normon en la laborejo mem; de tiam ĝi estas aplikata.

La direktoro de l’ fabriko (ni ne forgesu, ke li apartenas al la kategorio de privilegiitoj, povas enspezi 800 rublojn k pli ĉiumonate, havas en sia dispono aŭtomobilon, apartan komfortan apartamenton ktp.) tute nature instigas senĉese por ke oni plialtigu la normojn, tial ke la oligarkoj el Moskvo severe instrukciis, ke la produktokvanto nepre devas plialtiĝi. Se la direktoro malatentus tiujn instrukciojn, li riskus perdi la bonan postenon. Tio klarigas, kial la sovetiaj estroj estas same ekspluatemaj k senkompataj kiel tiuj el la kapitalistaj fabrikoj.

Tamen la laboristoj nature emas pli malpli kaŝe kontraŭstari al tiu senĉesa tendenco plialtigi la normojn. Sed la oligarkoj k patricioj bone konas la Makiavelan devizon: Divide ut imperes; ili eltrovis rimedojn por senefikigi tiun emon per starigo de kategorio da laboristoj, kiujn oni nomas «udarnikoj» (laborinstigistoj, ŝtormuloj, trenistoj, pelistoj). La rolo de tiuj uloj estas liveri bazon por starigo de normoj. Ili ĝenerale estas fortikaj junaj homoj, kiuj produktas po 200 pecoj hore, kiam la normo estas 80. Por esti kvalifita «udarniko», necesas unue preterpasi la normojn k la kutiman rapidon de siaj laborkunuloj; due, esti tute ortodoksa, rilate al la poliko de l’ partio. Kiel rekompencon por tiaj belaj kvalitoj, la «udarniko» ricevos kelkajn avantaĝojn: li, ekzemple, ĝuos ĉe la tagmanĝo deserton (kio estas aĵo tute nekonata de aliaj laboristoj jam de pluraj jaroj); tiu manĝo enhavos pli ofte teleron kun viando; en lian kaĉon oni verŝos kuleron da oleo (kio signifas, ke la aliaj laboristoj havas neniom da graso en sia propra kaĉo); li povos aĉeti pli grandan kvanton da aĵoj en la kooperativoj, ekzemple, unu kilogramon plian da viando monate t. e. du k duono kilogramojn anstataŭ unu k duono, kvin cent aŭ mil gramojn da bombonoj monate plie de l’ kilogramo da sukero, kiun li rajtas ricevi ankaŭ monate (kio estas tre ŝatinda en lando, kie oni trinkas multe da teo). Se lia familio konsistas el tro da anoj por ke li ne povu aĉeti por sia propra konsumado tiujn aĵojn, la «udarniko» tamen aĉetos ilin k revendos 4,5,6-foje pli kare sur la libera bazaro; tiel li faros profitan negocon. Aliajn pli malpli gravajn avantaĝojn li ankaŭ ĝuos, interalie tiun, ke li havos pli da ŝancoj esti akceptata en la partion, kio estas la unua ŝtupo por atingi vere privilegian pozicion.

Sed tiujn rekompencojn k esperojn li devos elaĉeti per senĉesa servemo antaŭ la estroj k per daŭra konkurado en la superpaso de la normoj; li plie devos ĉiel instigadi la maldiligentulojn k spionadi siajn laborkunulojn, neniam forgesante emfazi, ke la partio havas tute ĝustan, seneraran politikon; okaze li ankaŭ iniciatos skribi al «K-do» Stalin, por proponi, ke estu eldonota nova prunto, asertante, ke tiel estas la ĝenerala deziro en la fabriko. Fakte tio estos al li subinspirita pere de l’ partia ĉelo, kiu ricevis sekretajn instrukciojn pri neceso jam prepari grandan agitadon favore al la prunto, projektita de l’ Moskvaj oligarkoj.

Ĉi-okaze mi rimarkigu, kiom demagogie ili agas, aranĝante la tutan aferon, kvazaŭ la instigo venus de la amaso mem, pro entuziasmo k oferemo por la «konstruado de l’ socialismo». Tia artifiko havos kiel rezulton, ke ĉe la pago de l’ salajro aŭtomate estos retenata 10% por la prunto. Neniu ja havus la kuraĝon diri, ke li ne volas partopreni tiun komedion; li estus kvalifota «kontraŭrevoluciulo» k ĉiu komprenas la ĝustan signifon de tiu vorto en U. S. S. R….

Futer: Ni ne forgesu, ke la laboristo estas kvazaŭ katenita al la fabriko per la enlanda pasporto, jam ekzistanta dum la cara tempo k restarigita en 1933. Kiu senpermese forlasas la fabrikon k la urbon, kiujn la pasporto difinas, tiu perdas ĉiun laŭleĝan eblon akiri vivrimedojn. Kiu havas «lupan pasporton», kiel sin esprimas sovetiaj K-doj, (tio signifas: ne esti en laŭleĝa situacio), tiu riskas trafi en malliberejon aŭ en punekzilon. La laboristo estas leĝe ligita al la fabriko; la kampulo, al la «kolĥozo» k tia stato signifas, ke la mezepoka servuto restariĝis sur unu sesono de l’ mondo. Sed ĝi prezentiĝas kun ruĝa masko k ĝiaj restarigintoj aplombe asertas, ke tiel konstruiĝas socialismo! Ili plie elmetas ĉie la emblemojn de l’ kampara k industria laboroj, la falĉileton k la martelon, k per tia k similaj artifikoj ne nur sukcesas ekspluati la sovetiajn proletojn, sed trompi grandan nombron da ekspluatatoj en la tuta mondo.

En neniu kapitalista lando, ne eĉ en Hitlerio k Musolinio, laboristoj estas tiom draste k senkompate traktataj kiel en Stalinio. El la amaso da leteroj, venintaj el Sovetio mem, k kiujn mi kolektis jam de dek jaroj, mi povus citi multajn faktojn, kiuj tute pravigas mian aserton; sed mi preferas mencii faktojn pri kiuj raportis la gazetaro laŭ informoj, senditaj de la oficiala informoficejo «Tas» mem.

Nemalofte okazas tie fervojakcidentoj. En kapitalistaj landoj, plej ofte la lokomotivisto, se li mem ne estas viktimo, estas senkulpigita post enketo. Kaj se tio ne okazas, la tuta laboristaro laŭte protestas k postulas la liberigon de la arestito. Kaj neniam okazis, ke laboristo estis mortkondamnita pro tiaspeca «kulpo». Kion ni vidas tiurilate en Sovetio? Jen mi citu laŭ depeŝoj:

1) «Moskvo, la 20-an de marto 1933. — La kulpuloj en la fervoja katastrofo, kiu okazis la 4-an de marto apud Moskvo, la lokomotivisto Fedjunin k lia helpanto Ĉikov estas mortkondamnitaj. La tri aliaj akuzitoj estas punitaj per enkarceriĝo…»

2) «Moskvo, la 5-an de novembro 1934. — La supera tribunalo de U. S. S. R. verdiktis en la proceso farita sekve de akcidento, kiu okazis en la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas rekonitaj kulpaj «pro krima maldiligento dum la deĵoro». La oficestro Linik pro tio, ke li «malobeis la sekurregulojn», estas deklarita kiel «malamiko de l’ popolo k de l’ sovetia ŝtato» k kondamnita je mortpafo. La du aliaj akuzitoj estas kondamnitaj: la signalisto Junoŝev je 5 jaroj da enkarceriĝo k la ĉefrelŝanĝisto Pavlenko je 3 jaroj.»

3) «Moskvo, la 19-an de januaro 1935. — Hieraŭ estis juĝataj la kulpuloj en la fervojakcidento, kiu okazis la 9-an de l’ nuna monato en la regiono de Rostov-ĉe-Don, k kiu okazigis la morton de 6 personoj. La ĉefa akuzito Gusev estas mortkondamnita; la 8 aliaj ricevis kiel punon enkarcerigon por tempo varianta de 2 ĝis 8 jaroj.»

Ĉiu komento pri tiuj faktoj povus nur malfortigi ilian signifon. Mi tamen faru rimarkigon: estas bone konate, ke la materiala stato de l’ sovetiaj fervojoj estas tre malbona; la oftaj katastrofoj verŝajne rezultas de teknikaj mankoj k difektoj. Sed la patricioj ne povas esti kulpaj, ĉu ne? Pro tio necesas trovi aliajn kulpulojn k tial kompatindaj laboristoj fariĝas la pekportuloj, kiujn oni oferas sur la altaro de l’ sangoplena mito, misnomita Diktaturo de l’ Proletaro. Tiuj faktoj iel pravigas la kvalifon de tiu sovetia K-do, kiu nomas la Moskvajn oligarkojn «ŝakaloj».

Ruper: Tia prezentado de la aferoj sovetiaj tamen ne povas forigi la fakton, ke la grandega plimulto de l’ tieaj laboristoj aprobas k okaze aklamas siajn regantojn. Neniu homo en la mondo estas pli populara ol Stalin. Kaj ne forgesu, ke ĉiuj decidoj ĉe la lasta kongreso de l’ partio estis alprenitaj unuauime. Oni devas prijuĝi la revolucion kiel tuton k ne laŭ malgrandaj detaloj…

Futer: Pri tiu ŝajnunuanimeco mi nur rimarkigos, ke Musolini k Hitler ankaŭ tre bone sukcesas en tia speco de artifikaĵoj. Kaj en sia lando ili ne estas malpli popularaj ol Stalin en Sovetio; ili ankaŭ ĝuas la aklamojn de l’ popolo. Ambaŭ lastaj diktatoroj cetere lernis de la bolŝevikoj la manieron laŭ kiu per demagogiaj procedoj k per organizado de partio kun «fera disciplino», oni povas atingi unuanimecon en decidoj.

V.
Granda mistifikado: la balotoj

Ruper: Nu! vi tamen ne povas nei la ekziston en U. S. S. R. de sovetoj, kiuj konsistigas la proletaran diktaturon. Sovetoj ne ekzistas en Italio k Germanio, nek en iu alia faŝista aŭ kapitalista lando. Pro tio dum manifestacioj ni, klaskonsciaj laboristoj, entuziasme k vigle kriadas: Sovetojn ĉie! Ĉu do vi ne legis en niaj gazetoj, kiel la kapitalisma demokratio estas putra, trompa afero? La sovetsistemo konsistigas veran demokration. Ĉu vi estas defendanto de l’ kapitalisma demokratio?…

Futer: Ne, tute ne! Bone mi scias, ke la financistoj k grandkapitalistoj disponas multajn rimedojn por falsi la funkciadon de la demokratia sistemo. Per eldono de grandampleksaj gazetoj, afiŝoj ktp. ili plej ofte sukcesas trompi la laboristojn. La plej bona ideo, la plej ĝusta programo ne povas esti diskonigata, se mankas por tio la mono. Sed estas tamen fakto, ke laboristaj partioj ekzistas, kiuj eldonas gazetojn, afiŝojn k. a. propagandilojn; ke ili povas organizi kunvenojn, manifestaciojn ktp. Tre volonte mi konsentas kun vi, ke sub kapitalisma reĝimo la demokratio estas pli principa ol efektiva; nenian admiron mi havas por la demokrate maskita plutokratio, reganta en Britio, Francio, Usono k. a. kapitalistaj landoj. Sed unuokulan ĉevalon mi ne volus ŝanĝi kontraŭ blinda: nenia demokratio ekzistas sub la diktatoreco ĉu de Stalin, ĉu de Musolini, ĉu de Hitler.

Ankaŭ mi volonte cedos al vi, ke ĉe la unuaj jaroj de l’ revolucio la sovetsistemo estis demokratieca; sed hodiaŭ, kiam mi eldiras la vorton «Sovetio», tiam mi pensas, ke ĝi estas vera antifrazo: fakte, reale jam delonge sovetoj ne plu ekzistas tie. Kun vi mi pretas krii: «sovetojn ĉie!» sed kun la aldono: «k precipe en Sovetio mem…»

Ruper: …!!??…

Futer: Ne ekscitiĝu, mi petas; prefere vi aŭskultu la klarigojn de Iver pri la funkciado de l’ balotoj en U. S. S. R.

Iver: En la praktiko, la vilaĝ- k urbsovetoj estas nur organoj pale similaj al la komunumaj konsilantaroj, ekzistantaj en Francio k alie, sed kun malpli da sendependeco k povo. La popolo havas la rajton nur elekti la anojn de l’ sovetoj, k tiuj lastaj la rajton elekti siajn plenumkomitatojn k delegitojn al la kongresoj. La plenumkomitatoj mem ne tenas daŭre la estrecon, ili lasas ĝin al prezidantaro k, ĉe la supro de la administracia skalo, al la diversaj t. n. popolkomisaroj.

La Konsilantaro el la popol-komisaroj k la Prezidantaro de l’ Centra Plenum-komitato de l’ sovetoj proklamas la leĝojn k la dekretojn. Sekve, kiam okazas, ĉiukvarjare[7], kongreso de l’ sovetoj el la tuta lando, tiam la delegitoj povas nur aprobi la politikon faritan dum tiuj kvar lastaj jaroj: estus ja tro malfrue por difini alian politikan orientadon. Estas do tute ridinde nomi «deputitoj» la elektitojn al la sovetoj, kvazaŭ ili havus ordonan mandaton, donitan de la elektintoj, kiuj havus la rajton kontroli k okaze eksigi siajn deputitojn: oni ne kontrolas nek eksigas tiujn, kiuj havas nur la «rajton» aprobi post kvar jaroj la faritaĵojn de l’ superaj organoj.

Kaj nun ni ekzamenu kiel en la praktiko okazas la «balotoj» en la kadro de iu fabriko. Laŭ propono de la «Politburo» (Politika Estraro de l’ Kom. Partio) k pere de la Centra Plenumkomitato de l’ Sovetoj, la prezidanto de ĉi tiu lasta instanco publikigas la daton k kondiĉojn de la balotoj; tiam tuj la 9700 ĵurnaloj el la lando diskonigas k klarigas tute sammaniere la novan dekreton. Dume ĉiu sekretario de l’ komunista ĉelo el ĉiu fabriko jam estas ricevinta de la distrikt- aŭ urbkomitato tre precizajn instrukciojn pri la maniero laŭ kiu devas esti aranĝata la tuta afero. Li sekve tuj kunvenigas la estraron de la ĉelo; ĉeestas la prezidanto de l’ sindikata komitato k la direktoro de l’ fabriko. La sekretario, kiu raportas, altiras la atenton pri tio, ke necesas organizi detale la balotadon k antaŭzorgi por bari tuj ĉe la komenco al eventualaj tendencoj «kontraŭrevoluciaj». Ĉiu bone komprenas, ke temas ĉiel sukcesigi la vidpunkton, kiu estis difinita ĉe la Kremlo. Oni do tiucele starigas detalan planon; al ĉiu la sekretario de la ĉelo komisias taskon k neniu forgesos, ke li kontrolos ties plenumon. Do jam nun estas starigita listo da kandidatoj; estas difinitaj la datoj k lokoj de l’ kunvenoj, la nomoj de la parolontoj, tiuj de l’ kunvenprezidontoj ktp. ktp.

La unua faro el tiu plano ĝenerale estas nepublika kunveno de l’ komunistoj el ĉiu faklaborejo. La nomo de ĉiu ĉeestanto estas enregistrita. Iu el la komunistaj gvidantoj de l’ fabriko raportas k klarigas pri la taskoj de la ĉelanoj inter la «amaso» por sukcesigi la balotojn: ili devas esti vigle atentaj por eltrovi la malkontentulojn k senprokraste konigi ilian nomon.

Poste okazas kunveno ĉe kiu raportas la «deputitoj», kvankam ili absolute ne ludis iun ajn gvidan rolon dum la daŭro de sia mandato; ili tamen eldiras paroladon, kiu estas unutipa por la tuta lando, pri la «sukcesoj de l’ socialismo» en la regiono, pri la bonfara k nepre necesa rolo de l’ Partio k pri la genio de Stalin.

La kunveno okazas tuj post la laborĉeso, ofte en la laborejo mem por ke neniu povu foresti. Ĉio okazas kiel aranĝite: la prezidanto jam elektita de la ĉela estraro k prezentata de la organiza komisiono por la balotoj aŭ de sindikata komitato estas sendiskute elektita; la komisiita oratoro parolas laŭ la oficiala vidpunkto; aliaj ankaŭ parolas k ĉiuj samsence; «udarnikoj» k tiuj, kiuj aspiras fariĝi tiaj, eldiras sian aprobon pri la aŭditaj paroladoj, tial ke ili bone scias, ke estas la oportuna momento por kvazaŭ elpagi la prezon de la aldonaj porcioj k teatraj biletoj, kiujn ili ricevis aŭ esperas ricevi…

Por kompreni ĝuste ĝis kia grado povas atingi la tedego de tiu balota agitado, necesas esti mem spertinta ĝin per propraj okuloj k oreloj: de la mateno ĝis vespero ĉiel k senĉese via atento estas tirata al la samaj agitvortoj, al la samaj gurditaj frazoj.

De ekstere, tia publika kunveno povas iel aspekti viva k spontana, kvankam fakte ĝi estas artifike antaŭaranĝita. La amaso da ĉeestantoj silentas, atendante la finon de komedio pri kies signifo ili ne eraras. Laŭ la bolŝevika farmaniero ĉiu ja povas fari demandojn al la oratoro, sed ili devas esti farataj buŝe aŭ skribe k ne anonime. Neniu kuraĝus eldiri penson kontraŭan al la oficiala, partia vidpunkto. Okazas foje tamen, ke ĝenaj demandoj nesubskribitaj alvenas al la prezidanto, sed tiaokaze ili estas prisilentataj k diskreta enketo farata por eltrovi la anoniman demandinton. Malfeliĉon al li! se la enketo sukcesas…

Tamen «kritiko» estas laŭmoda; oni eĉ instigas kritiki. Sed kia kritiko! Ĝi estas direktita nur al tiuj, kiuj ne sufiĉe fervore aplikis la instrukciojn de la estraro, kiuj deflankiĝis de la «ĝusta» linio partia. Tia «kritiko» estas konstanta, tial ke ĝi estas la plej bona okazo por elmontri fervoron, ortodokson k tiele havi pli da ŝancoj akiri pli bonan postenon, pli ŝatindan situacion. Senskrupulaj k ruze lertaj karieristoj scipovas tre bone, tre ĝustatempe «kritiki». Jam de jaroj en U. S. S. R. la vorto «kritiko» ne havas alian signifon.

Fine okazas la «elekto». La prezidanto enskribas la nomojn de la kandidatoj, kiujn proponas partianoj laŭinstrukcie dislokitaj en la kunvenejo. Kaj oni voĉdonas per levitaj manoj (Ĉiu ja devas havi la kuraĝon elmontri sian opinion, ĉu ne?). Okazas eĉ nemalofte, ke la ĉeestantoj tute ne bezonas levi la manon, tial ke la prezidanto simple diras:

— «Kiuj malaprobas la liston da kandidatoj proponitaj, tiuj levu la manon.»

Necesas esti tre kuraĝa por voĉdoni kontraŭ la kandidatoj proponitaj de la gvidistoj, tial neniu levas la manon k la «elekto» estas do farita unuanime.

Ĉe miaj diroj vi sendube demandas vin: «kial do la laboristoj konsentas partopreni en tia komedio?» Por tute ĝuste komprenigi tion al personoj, kiuj ne vivis longtempe en Sovetio, necesus posedi sufiĉe grandan priskriban talenton. La sovetia medio, la ĉirkaŭanta influo ne povas esti bildigataj k sentigataj per kelkaj frazoj. Mi nur petas, ke vi ne forgesu, ke ĉiu sovetiano devas havi enlandan pasporton (Ĝi ja ne valoras por vojaĝi eksterlanden!…) k laborregistreton sen kiuj li ne povas esti dungata, ricevi loĝejon ktp. unuvorte sen kiuj li ne povas vivi aliel ol per almozpetado aŭ… per eniro en malliberiga alcentrigejo. Plie, pri ĉiu laboristo ekzistas multaj slipoj kun sciigoj lin koncernantaj: 1) ĉe la komitato de l’ domo, kie li loĝas; 2) ĉe la oficejo de disdonejo, kie li devas aĉeti sian porcion; 3) ĉe la fabrika dungoficejo; 4) ĉe la provizumejo de l’ fabriko; 5) ĉe la sekreta kancelario de l’ fabriko (organo dependanta de la armeo k de la Interna Konsilantaro t. e. la antaŭa G. P. U. sub alia nomo; 6) ĉe la sindikata komitato k, por la partiano, ĉe la estraro de l’ komunista ĉelo. Kaj mi parolas nur pri la slipoj por «honestaj» civitanoj; krom tiuj slipoj ekzistas aliaj ĉe la polico por la suspektinduloj.

Nun vi supozu, ke iu ne vizitas la kunvenojn, la sindikata komitato notos lian foreston; tio ne estas tre grava, sed se li esprimas malkontenton aŭ parolas hereze, tiam baldaŭ tio estos notita sur lia slipo en la sekreta kancelario… k tie aranĝoj pri lia sorto estos deciditaj. Ĉiam troviĝas partiano, deziranta montri sian fidelon al la superuloj, aŭ parti-aspiranto kiu denuncos la malkontentulon aŭ la herezulon. Per tia denunco pri la «malamikoj» de l’ reĝimo oni certigas al si la privilegieton, kiun oni jam ĝuas, aŭ preparas vojon por atingi tian. En la sovetia medio svarmas la fiservemuloj, kiuj estas ĉiam pretaj montri sian fervoron, sian ortodokson kun la espero iomete plibonigi sian mizeran situacion. Tial, kiam okazas balotoj, je la 17-a horo vi forlasas la kontrolon de l’ fabrika submastro por transiri sub tiun de alia submastro ĝenerale nomata «respondeculo», ĉu sindikata ĉu partia. Tiu submastro invitas vin iri kun li por ĉeesti la balotan kunvenon; li ne ordonas, sed vi scias tre bone, ke estante respondeca pri via civitaneca lojalo, li certe notos vian foreston; tiam vi pensas pri via pasporto, pri viaj provizum-kartoj kc k eĉ se vi tre malemas, tamen vi akompanos vian submastron. Iom post iom vi kutimiĝos al tiaj deĵoroj k fine preskaŭ senkonscie vi partoprenos ĉiujn agitajn aranĝojn de l’ partio. Se vi aĝas malpli ol 25-30 jarojn, vi do ne konas alian reĝimon k la vortoj: memkritiko, revolucio, socialismo, demokratio facile tromplogos vin k tute nature vi estos lojala civitano.

Aldone al tio pensu pri la intensa, unuflanka k senĉesa agitado, kiu efikas sur la homojn tede, difekte aŭ forloge laŭ ilia temperamento. Aldonu ankaŭ, ke la nepra kondiĉo por sukcesi en iu ajn kariero, ĉe ĉiu grado, estas montri publike sian aprobon al la reĝimo; ĉu vi volas havi la eblon fariĝi submastro, estro, fakulo en iu scienco aŭ arto, aŭ tute simple konservi la jam akiritan situacion, la unua k ĉefa kondiĉo estas subpremi en vi ĉian homan dignon k fiserveme laŭdi la reĝimon. Tial en la okuloj de neinformitoj la balotoj povas doni la impreson de iuspeca demokratio; tial la sovetianoj partoprenas ilin k neniam voĉdonas kontraŭ la proponitaj kandidatoj…

Ruper: Verdire mi atendis malpacience la finon de viaj tendencaj klarigoj; sed almenaŭ mi estas kontenta kapti la okazon meti sub vian nazon la pruvon, ke vi celas misinformi min. Ĉu do vi kredas, ke mi estas tiom nescia pri sovetiaj aferoj? Eĉ supozante, ke la faktoj, kiujn vi prezentas laŭ kontraŭrevolucieca maniero estas realaj, tio tamen ne povas influi sur min. La situacio, kiun vi priskribis jam ne plu ekzistas. Vi devus mencii la fakton, ke la 6-an de februaro 1935 la Kongreso de l’ sovetoj el la Unuiĝo akceptis projekton pri plibonigo de la balotsistemo, prezentitan de K-do Molotov. Kaj ĝuste en tiu projekto troviĝas punkto laŭ kiu la voĉdonado okazos sekrete. Sekve, kion do valoras viaj malicaj diroj kontraŭ la patrio de l’ tutmonda proletaro?…

Futer: Mi ne volas respondi anstataŭ Iver, sed simple rimarkigi, ke tre verŝajne la Kremlaj oligarkoj finfine ekkomprenis, ke la ĝisnuna maniero laŭ kiu funkciis la balotoj estis tro okulfrapa skandalo. Ĉiu ja scias, ke Musolini k Hitler permesas la sekretan voĉdonadon. Tiuj diktatoroj sendube komprenis pli frue ol Stalin, ke ne ekzistas en tio danĝero por ilia absolutismo, ĉar mankas al la popolo ĉia rimedo por starigi proprajn kandidatojn k agitadi favore al ili.

Verŝajne la vizito de la eminenta «demokrato» franca Herjo (Herriot) al la Kremlanoj ankaŭ efikis tiurilate. Li sendube pledis por ke Sovetio surmetu demokratian maskon, kio plifaciligos ĝian aliĝon al la Ligo de Nacioj k poste alianciĝon kun Francio. Li certe klarigis, ke la franca demokrataro bezonas havi almenaŭ la impreson, ke la sovetia reĝimo tendencas demokratiĝi.

Iver: Ekzistas ĉe mi nenia motivo por intence prisilenti la «projekton» pri kiu ĵus parolis Ruper, krom tiu tamen, ke temas nur pri projekto, kies efektiviĝo okazos nur post kvar jaroj! Laŭ tio, kion mi legis pri ĝi en la sovetia gazetaro mem, tiu projekto enhavos en la praktiko neniom da vere demokratieca valoro. Kiel jam rimarkigis Futer, la efektivigo de tiu projekto, post kvar jaroj!… nur levos la sovetian balotmanieron al la nivelo de tiu ekzistanta en Italio k Germanio. Mi emas paroli nur pri konkretaĵoj nunaj k ne pri estontaĵoj. Rilate al la veraj motivoj, kiuj instigis Stalin konsenti al tiu projekto de ŝajndemokratigo, oni povas fari nur konjektojn. Al tiuj de Futer mi aldonu, ke la murdo al Kirov fare de la kompartiano Nikolajev ankaŭ instigis la Kremlanojn elpensi novan artifikon, kiu povas dume kvietigi la latentan malkontenton, fakte ekzistantan ĉe la tuta popolo.

Kio certas, tio estas, ke sen aŭ kun sekreta voĉdonado la absolutismo de Stalin daŭre pezos sur la tutan popolon. Sen la libero kunveni, eldoni gazetojn k propagandilojn por diskonigi programon aŭ kritiki la oficialan reĝimon, reala demokratio ne povas ekzisti. En Sovetio nur la kompartio havas ekzistorajton; k ni ne forgesu, ke ankaŭ la simplaj anoj de l’ partio ne havas la eblon agi laŭ maniero, kiun ne difinis la estraro el la Kremlo. En tiaj kondiĉoj la sekreta balotado estas malsprita farso…

VI.
Ruĝa militismo

Futer: Kiu faras komparon inter la reĝimoj nun ekzistantaj en Sovetio, Italio k Germanio, tiu vole-nevole devas konstati, ke multrilate ili tre parencas. Nature ekzistas inter ili diferencoj. La diktatoreco de Musolini ne estas tute sama kiel tiu de Hitler k la absolutismo de Stalin ne identas kun tiu de lia Berlina kolego.

Unu el la ĉefaj trajtoj de tiuj reĝimoj estas la militismo. Tiurilate oni ne povas nei, ke Sovetio faris grandegajn progresojn. Inter multaj kompetentaj atestoj mi volas mencii tiun de la itala generalo Grazioli, kiu antaŭ ne tre longa tempo vizitis oficiale la «landon kie oni konstruas socialismon» k raportis poste tre favore pri la ruĝa armeo. Interalie li diris, ke ĝia spiritostato ŝajnas al li taŭga, laŭcela k iel similas tiun de la Napoleonaj armeoj post la Franca Revolucio. Teknike ĝi ankaŭ estas tre bone ekipita. Estas evidente, asertis nia faŝista moŝto, ke la unua kvinjara plano havis ĉefe kiel celon tiun ekipadon. Kaj li substrekas en sia raporto, publikigita en la Ĵurnalo de Italio (Giornale d’Italia), ke la ĉefa karaktero de la milita aparato sovetia estas pli ataka ol defenda.

La fakulo Grazioli certe ne havas motivon por ne raporti sincere k sekve oni povas fidi al liaj diroj, ĉu ne?

Ruper: Vi kredas eble ĉagreni min per tiu raporto de itala generalo; tute male, mi ĝojas scii, ke la Ruĝa Armeo estas potenca k batalpreta; ĝi ja estas en la servo de l’ mondrevolucio k ĉiuj klaskonsciaj laboristoj devas pro tio danki al Stalin k Voroŝilov.

Futer: Ĝis tia grado vi estas blindigita! Ĉu do la «ruĝa armeo» helpis al la ribelantaj bulgaroj komunistaj sukcesigi en sia lando la revolucion? Ĉu ĝi helpis al la Kantona Komuno eviti malvenkon k la murdon al pli ol 30.000 ĉinaj revoluciuloj? Ĉu ĝi iel ajn provis malhelpi, ke la germanaj komunistoj estu venkataj de Hitler? Neniel! Mi ne volas esplori, ĉu fakte ĝi kapablas aŭ ne plenumi la rolon, kiun en demagogiaj paroladoj la bolŝevikoj kutimas atribui al ĝi. Nur la faktojn mi nun volas mencii.

Sed, kompense (?!), la t. n. ruĝa armeo tre bone plenumis imperialismajn taskojn, batalante kontraŭ Georgion, kiu volis konservi sian nacian sendependecon. Ĝi eĉ batalis kontraŭ Ĉinion por konservi la manĉurian fervojon, kiun Stalin vendis antaŭ nelonge al Japanio. Kaj nun, aliance kun la franca armeo, ĝi prepariĝas por eventuala batalo kontraŭ Germanion. Ĉu tiuj nekontesteblaj faktoj pruvas favore al via aserto? Ne, certe ne!

Aliparte, ĉu vi scias, ke jam de unu jaro estas farata en Sovetio grandskala k intensa propagando por encerbigi la patriotismon al la sovetianoj, kio tute ne okazis, kiam la ruĝa armeo fakte batalis por revolucia celo kontraŭ Kolĉak, Denikin k. a. blankulojn. Nun Stalin celas ŝovinisme dresadi la tutan popolon. Kiel pruvon pri mia aserto mi citu tekston, aperintan en La Vero (La Pravda) el Moskvo, n-ro de la 19-a de marto 1935:

«La sovetia patriotismo provizas k nutras heroojn, bravegulojn, milionojn da kuraĝaj militistoj, pretaj en nekontraŭstarigebla lavango, ĵetegiĝi sur la malamikojn de la lando k ilin ekstermi. Per la lakto de l’ patrino, oni enblovas al nia junularo la amon por la lando. Kaj ni devas patriotisme eduki la novajn generaciojn, por ke la interesoj de la lando staru super ĉio k estu al Sovetianoj pli karaj ol ilia propra vivo. Ĉiuj riĉoj de la scienco, ĉiuj ebloj de l’ tekniko devas esti utiligataj por aktiva k arda propagando favore al la sovetia patriotismo.

«Tiaokaze la lernejo ludas decidan rolon. Dependas de la instruisto, ke per tiaj materialoj, kiaj estas la gepatra lingvo, la historio pri la lando, la geografio, la strukturo de l’ ŝtato ktp. oni povu eduki la infanojn, ke ili fariĝu indaj de l’ glora patrio. Ĉiu datreveno, ligita kun historiaj okazintaĵoj, ĉiu movado dediĉita al la heroismo k al la gloro de l’ Ruĝa Armeo, iu muzeo, iu ekskurso, iu ajn okazaĵo estas taŭgaj rimedoj por la edukado al homoj, kies okuloj daŭre restos fiksitaj kontraŭ la limoj de l’ lando, por senĉese observi la movadojn de l’ malamiko.

«Per la plej granda zorgo, per arto, per diligento ni ameme flcgados la altan k nevenkeblan spiriton de l’ sovetia patriotismo. La sovetia patriotismo estas unu el la plej rimarkindaj fenomenoj de la Oktobra Revolucio. Kiom da forto, da belo, da agemo troviĝas en ĝi!

«La sovetia patriotismo brulas en nia lando per glora flamo. Ĝi movas la vivon, ĝi funkciigas la motorojn de niaj atak-ĉaroj, de niaj grandegaj bombard-aeroplanoj, de niaj torped-ŝipoj k ĝi ŝargas niajn kanonojn. La sovetia patriotismo garde staras ĉe la limoj de la lando, kie niaj malnoblegaj malamikoj, jam mortkondamnitaj, minacas nian kvietan vivon, nian potencon, nian gloron. Kaj se la malamiko ekatakos, la sovetiaj patriotoj prenos la armilojn k per sia kuraĝo, laŭ ĝis nun en la historio de l’ homaro nevidita heroismo, forbalaos la faŝistajn rabistojn el la tersupraĵo.

«La nevenkebla militemo de l’ sovetia patriotismo radiadu k kreskadu!»

Ĉu Hitler, ĉu Musolini aliel parolas?…

Ruper: Evidente tiaj paroloj sonas iom strange ĉe niaj oreloj. Sed ili estas klarigeblaj per la dialektika metodo marksisma. Nuntempe la situacio en la mondo estas alia ol dum la unuaj jaroj de l’ Revolucio k sekve la taktiko devas ankaŭ esti aliigata k la agitado alpreni alian formon. Tamen la celo restas la sama: la mondrevolucio. La Ruĝa Armeo en oportuna momento certe ludos sian laŭcelan rolon. Stalin ne povas malatenti, ke Germanio konsiderinde pliintensigis lastatempe sian militpreparadon k minacas la pacan konstruadon de l’ socialismo sur unu sesono de l’ mondo…

Futer: Katolikoj ankaŭ ĉiam sukcesis tre bone pravigi «dialektike» ĉiajn farojn de l’ papo… Sed vi devus almenaŭ ne forgesi, ke Hitler decidis restarigi la devigan militservadon post kiam Francio mem plilongigis la tempon de l’ militservado k post la raporto de Tuhatĉevski antaŭ la Kongreso de l’ Sovetoj en Moskvo. Iver, kiu tre atente legas la ruslingvajn gazetojn, eble povas doni al ni pri tio precizajn informojn.

Iver: El Novaĵoj (Izvjestja) de la 31-a de januaro 1935 mi notis interalie jenon el la raporto pri kiu vi ĵus parolis:

«…Dum la kvar lastaj jaroj nia milita aviadilaro pligrandiĝis je 330%; la nombro de niaj rapidaj tankoj je 2.475%; tiu de niaj malpezaj tankoj je 760%, de la mezaj je 792%.

«La nombro de la mitraliloj 2½- 7-obliĝis, laŭ la formacioj. La peza artilerio pli ol duobliĝis… La nombro de niaj submaraj ŝipoj pligrandiĝis je 535%; tiu de niaj marbordaj defendŝipoj je 1.100% k tiu de niaj torpedŝipoj je 470%… La nombro de niaj soldatoj kreskis de 600.000 ĝis 940.000… Anstataŭ militbuĝeto el 1.665 milionoj da rubloj, difinitaj por la jaro 1934, la Defenda Komisario elspezis 5 miliardojn k por 1935 la buĝeto estos 6½ miliardoj…»

Tiuj nombroj klarigas, kial dum la lastaj sep jaroj nur 1.100 milionoj estis elspezataj por konstrui lernejojn (pro nesufiĉa nombro, la geknaboj lernas laŭ 2 ĝis 3 sinsekvaj taĉmentoj en la tago) k kial la buĝeto por la sanprizorgado estas tiom ridinde malalta. En la raporto de Kaminski, publikigita en Novaĵoj (21-an de januaro 1935) oni eĉ povas legi jenan konfeson: «…Dum la jaro 1934 en niaj hospitaloj la medikamentoj k seninfektigaĵoj bezonataj estis haveblaj nur en la proporcio de 20%…»

Sed, tre karakterize, Kaminski preterlasis mencii en sia raporto pri la instalo de kelkaj vere mirindaj hospitaloj, kiel tiu en la Kremlo, kie la oligarkoj povas ricevi flegadon, kiu estas enviinda eĉ de riĉuloj el kapitalistaj landoj.

Futer: Tiuj faktoj, kiujn neniu povas kontesti, klarigas bone, kial nuntempe en kelkaj el la plej reakciaj gazetoj francaj oni parolas laŭde al Stalin k tre favore pri la «rusa armeo». Kial ankaŭ rusaj blankuloj, ekzilitaj en Francio, povis lastatempe sendi al la tuta gazetaro jenan tre signifoplenan komunikon:

«La Unuiĝo de l’ Rusaj Junuloj esprimas al la franca publiko la viglan kontenton, kiun spertas la rusaj naciistoj, sekve de la interkonsento, subskribita de s-ro Laval k de la sovetiaj registoj… Pro duobla motivo la U. de l’ R.J. aprobas la rezulton de l’ Moskvaj intertraktoj. Unuflanke ĝi vidas en ili garantion kontraŭ minaco el ekstero; aliflanke, kiel etapon apenaŭ vualitan pri likvidiĝo de l’ komunisma sistemo fare de l’ naciiĝanta revolucio…»

Tiun komunikon ne publikigis La Homaro (L’Humanité, organo de l’ franca kompartio) k verŝajne Ruper neniam aŭdis pri ĝi… Ruper: Ne, fulmotondro! ne, mi ne legis tiun kalumniaĵon, kiun povis publikigi nur burĝaj kontraŭrevoluciaj ĵurnalaĉoj. Nur klasperfiduloj legas burĝan prozon…

Kial do vi ne mencias, ke K-do Litvinov proponis antaŭ kelkaj jaroj en la nomo de U. S. S. R. la universalan senarmiĝon k ke la burĝaj registaroj malakceptis tiun proponon?…

Futer: Estus vere mirige, se kapitalistaj ŝtatoj konsentus detrui siajn armilojn. Lenin k ĉiuj revoluciuloj ĉiam opiniis, ke la kapitalismo nepre naskas militojn. Ĝi «portas en sia sino la militon, kiel la nuboj portas la tondron» diris foje Johano Ĵores (Jaurès). Sekve la propono de lia komisara moŝto Litvinov estis tute ridinda k sensenca. Ĝi memorigas pri simila propono de la caro en 1898. Jes! jam antaŭ 37 jaroj Nikolao la II-a iniciatis internacian konferencon, kiu kunsidis en Hago (Nederlando), k havis la senarmigon en sia programo. Stalin k Litvinov fakte elpensis nenion esence novan por certigi la pacon. Ili nur celas trompi la simplan popolon per blufa propono. Hitler ankaŭ plurfoje faris porpacajn deklarojn.

VII.
Nova religio, nova mistiko

Futer: Kio plej bone karakterizas iun ajn religion, tio estas la dogmoj, kiuj fundamentas la kredon de la anoj, tio estas ilia maltoleremo. Ju pli nova estas religio, des pli fanatikaj estas ĝiaj zelotoj. Kio plie karakterizas religian spiritostaton, tio estas kulto al relikvoj, respekto al ikonoj; tio estas blinda fervoro en la plenumo de ritoj, en la obeemo antaŭ eminentuloj; tio estas mistika kredo en estonta paradizo k reziĝnacio ĉe la nuna malbona sorto.

Ĉiuj tiuj karakterizoj estas konstateblaj en la nova religio, naskiĝinta en Sovetio. La oligarkoj el la Kremlo faris el la verkoj de Marks k de Lenin novan dogmaron, kiun neniu rajtas malaprobi publike, antaŭ kiu ĉiu devas klini la kapon, konfesante sian senrezervan aprobon.

Sed la verkaro de l’ fama teoriulo (Marks) k de la ne malpli fama strategiulo, taktikulo k aplikinto de la teorio (Lenin) estas tiom ampleksa, ke necesas kompendioj, parkere lerneblaj de ĉiuj instruatoj; necesas, ke iu decidu definitive pri la «vera» signifo de diskuteblaj punktoj; necesas ekleziestro, papo. Stalin jam de kelkaj jaroj ludas tiun rolon. Herezuloj kiel Trocki, Riazanov, Zinovjev k. a. malpli famaj estas devigataj paroli en ekzilo aŭ silenti en malliberejo.

En Sovetio la dogmoj estas ŝirmataj per tio, ke ĉiuj gazetoj, ĉiuj libroj, ĉiuj filmoj, ĉiuj teatraĵoj ktp. estas submetataj al rigora cenzuro. Aliparte garantias la efikon de la ortodoksaj kompendioj la fakto, ke ili estas devige instruataj en ĉiuj lernejoj, en ĉiuj kluboj, en ĉiaj okazoj. La ĉefa zorgo de ĉiu sovetiano, kiu volas daŭre teni privilegian situacion aŭ akiri tian, estas fervore studi la plej lastan paroladon de Stalin por fariĝi kapabla klarigi ĝin ĝuste.

Ĉiu kristano sopiras viziti la sanktan tombon de Jesuo-Kristo en Jeruzalemo; islamanoj ĉiujare pilgrimas al La Meko por tie kulti antaŭ la tombo de Mahometo. La fondintoj de la nova religio sperte imitis tiujn ekzemplojn, starigante sur la Ruĝa Placo en Moskvo maŭzoleon por la sanktiĝinta kadavro de l’ profeto Lenin. La malnovaj ikonoj estis ja grandparte ĵetitaj en rubujojn, sed baldaŭ anstataŭitaj per la bildoj de Lenin k Stalin, imite al la piaj katolikoj, kiuj havas nepre ĉe muro de sia ĉambro la bildon de la krucumito k tiun de l’ papo. La enbalzamigita kadavro de Lenin estas tage k nokte gardata de du armitaj ruĝarmeanoj. Kaj multaj milionoj da piuloj jam pilgrimis al la sankta tombo. Neniu kuraĝus preterpasi la relikvon, ne demetinte la kapveston. Same neniu kuraĝus sidi, kiam la sanktiĝinta Internacio estas kantata; ĉiu ja devas ekstari k alpreni pian mienon.

La marks-leninisma ortodokso religia k filozofia estas difinita de la plej alta instanco, la «Politburo». Stalin estas ties supera pontifiko k liaj paroloj havas por la novreligianoj la saman aŭtoritaton kiel la papaj enciklikoj por katolikoj. La partia Kontrol-Komisiono similas al la Inkvizicia Kongregacio katolika; ĝia celo estas eltrovi la herezulojn k denunci ilin al la Interna Konsilantaro (eks-G.P.U.), kies rolo similas al tiu de la Inkvizicia Tribunalo ĉe la katolikoj.

La dogmo pri la «historia misio de l’ proletaro» ne havas sciencan bazon. Ĝi estas kredo, ideologio, mito, kiu ludas similan rolon, kiel tiu de la «elektita popolo» ĉe la hebreoj. La kvinjaraj planoj tre bone sukcesas doni al la sovetia popolo esperon pri estonta feliĉa vivo, kvankam ĝis la jaro 1928 t. e. antaŭ la komenciĝo de la unua plano, la vivnivelo estis pli alta ol nun.

Ruper: Vi mensogas!…

Futer: Dankon! Vi parolas tre afable; sed prefere vi memoru pri la nombroj, kiujn menciis Iver en siaj tabeloj. Kredo k deziro nenion valoras kontraŭ faktoj.

Estas ankaŭ fakto, ke la mistiko konsistigas potencan forton, kiun pastroj ĉiuspecaj scipovas lerte malbonuzi. Tiurilate la bolŝevikoj fariĝis majstroj. Farante religion el la instruoj de Marks k Lenin, fegante la mistikemon de l’ popolo, ili sukcesis tre bone firmigi sian regadon.

Kiuj ĉe la komenco de l’ XX-a jarcento opiniis, ke forpasis la tempo por spontana naskiĝo de religioj, tiuj grave eraris. La rasismo de Hitler k Rosenberg, la italianismo de Musolini k la marks-leninismo de Stalin montras okulfrape tiun eraron al tiuj, kiuj ne estas blindaj. Kaj tiuj tri malsamaj religioj havas komunan trajton: la Ŝtato estas diigita k ĉiopova; la ŝtatanoj devas ĉiarilate obei al tiu diaĵo k esti ĉiam pretaj oferi sian vivon por ĝia defendo.

Kredeble Iver ne kontraŭdiros al mia kompreno pri sovetiaj aferoj, sed mi ŝatus, ke li klarigu al ni, iom pli precize ol mi faris, la manieron laŭ kiu la kremlaj oligarkoj ŝtopas per «dialektikaĵoj marksismaj» la kranion de siaj regatoj.

Iver: Kiel Rosenberg liveras al Hitler la filozofian materialon por surbazigi la rasismon, same «kamarado» Stecki, la estro ĉe la propaganda k agita fako en la Centra Komitato de l’ partio, provizas Stalin per argumentoj el la t. n. historia materialismo por iel teorie pravigi liajn ukazojn. Perfekte li ja scipovas ĵongli per ideoj.

Kvankam la popolo ĝenerale akceptas tre obeeme la decidojn de la superaj instancoj, tamen troviĝas homoj, kiuj vidas la kontraŭdirojn de la Stalina regado kun la instruoj de Marks k de Lenin. En «Ŝtato k Revolucio» ĉi tiu lasta, ekzemple, klarigas, ke la subprema aparato de la ŝtato malaperos tuj kiam la kapitalista klaso estos definitive ekstermita, kiam la kolektivigo de la produktado estos efektiviĝinta; kiam, unuvorte, la socialismo estos realigita. Post la «likvido al la kulakoj kiel klaso», post kiam la kampuloj laboras kolektive en kolĥozoj, kiel la laboristoj en fabrikoj, tiam logike la socialismo devus esti venkinta k sekve la ŝtato malaperanta. Sed tiel ne okazas k eĉ neniam antaŭe la subpremo super la tuta popolo estis tiom trude aktiva. Nu, «kamarado» Stecki facile klarigis, ke ju pli proksimiĝas la pereo de la ŝtato, des pli devas fortiĝi ĝia subprema agado (!?).

Futer: Teologoj same ankaŭ tre bone klarigas, kiel senlime bona, senlime potenca k senlime perfekta Dio tamen kreis malperfektan mondon k toleras en ĝi la malbonon…

Iver: Ĉe la lasta kongreso de la Moskvaj ĵurnalistoj Stecki emfazis, ke «la tuta gazetaro, eĉ la murgazetoj en la fabrikoj, devas esti dediĉataj al la propagando pri la decidoj de la XVII-a kongreso de l’ bolŝevika partio» k ke tiu «mobilizado de la amasoj» ĉirkaŭ la kongreso «devas daŭri ĝis ĉiuj ĉefaj tezoj estos penetrintaj la konscion de ĉiu laboristo».

Kaj tiuj rekomendoj estis laŭlitere aplikataj. Por kompletigi la kutimajn propagandrimedojn, oni eĉ elpensis starigi politikajn ekzamenojn pri la parolado de Stalin ĉe la kongreso.

La sekretario de l’ komunista ĉelo en ĉiu laborejo prizorgis la aferon, rilate al la partianoj; pri la aliaj laboristoj, okupiĝis la sindikata komitato k ĉiu instruato devis veni antaŭ komitaton el kvalifitaj ekzamenantoj, kiuj per sagace elektitaj demandoj kontrolis ĉu li legis k komprenis, kiel estas lia devo, unu el la 8 milionoj da ekzempleroj de la broŝuro eldonita por diskonigi la paroladon de Stalin; poste la ekzamenintoj donas al la laboristo poenton. Kiu havas tro malaltan, tiu devas denove esti ekzamenata k en okazo de malsukceso riskas, ke lia nomo kuŝos sur nigra tabulo.

Tial ke tamen multaj laboristoj pli malpli lerte evitas la deĵoron, pretekstante, ke ili estas maljunaj k preskaŭ analfabetaj, la sindikatoj iniciatis rimedon, kiu konsistas en tio, ke aro da spertaj propagandistoj devas viziti vespere laboristojn en ilia hejmo, por klarigi al la tuta familio, kiom saĝaj, prudentaj k obeindaj estas la decidoj de l’ kongreso. Poste ili faras demandojn por certiĝi, ĉu la klarigoj estis aŭ ne komprenataj. Fiere la ĵurnaloj raportas pri la faroj de «udarnikoj», kiuj, sukcesinte en la ekzameno, instruas la «bonan parolon» al siaj edzino k infanoj k petas, ke ekzamenantaro venu iun ripoztagon por ekzameni tiujn gekompatindulojn.

Kie oni ne povas viziti ĉiujn malfruiĝintojn, tie oni starigis specialajn politikajn kursojn ripoztagajn, kiujn ili devis viziti por lerni la kateĥismon k tiele ĝui, kiel diras la sindikata ĵurnalo Laboro (Trud) en la n-ro de la 12-a de majo 1934, «ripozon k samtempe instruon.»

Eĉ 8-10-jaraj infanoj el la unuagradaj lernejoj estis devigataj lerni lecionojn pri la rekomendoj de la XVII-a kongreso. Tia troa fervoro fare de instruistoj altiris la atenton de Bubnov, la popolkomisaro por la publika klerigado, k li instrukciis, ke nur al 12-jaraj lernantoj oni donu tiajn lecionojn.

Almenaŭ tiu fakto tre bone montras ĝis kia grado efikas la ŝtata potenco sur la regatojn. La ĉefa zorgo ĉiutaga de la sovetianoj estas demandi sin: «Ĉu mi komprenis ĝuste la parolojn de Stalin? Ĉu mi kapablas respondi akcepteble al tiurilataj demandoj? Ĉu mi montris sufiĉe da fervoro, sufiĉe da aprobo?…» ktp. Necesas esti mem vivinta en tia atmosfero por povi reale kompreni, ke la Stalina reĝimo estas terure subprema, sklaviga k havas nenion komunan kun la blufe rozkoloraj raportoj, kiujn faras turistoj aŭ subaĉetitaj verkistoj. En Sovetio regas plej granda malŝato por libera penso.

Ruper: Mi opinias, ke tiu farmaniero de la respondecaj gvidantoj sovetiaj estas tre bona, tre ĝusta, tre laŭcela. Kvankam mi tute ne konas tiun K-don Stecki, pri kiu vi ironias, tamen estas sendube, ke li scipovas pli bone ol mi, pli bone ol vi k Futer, klarigi la veran sencon de la instruoj de Marks k Lenin. Vi forgesas, ke la marksismo estas la scienca socialismo, kontraste al la idealistaj k utopiaj sistemoj de Furje (Fourier), Sensimon (Saint-Simon) k. a. pioniroj. Sed por instrui sciencon, necesas funde koni ĝin. Certe K-do Stecki estas fakulo en la scienca socialismo; li studadis la ampleksan verkaron pri historia materialismo k mi do bone komprenas, ke Stalin ŝatas lian helpon. Tute same mi aprobas, ke oni instruu al la popolo nur la veron. Vi parolis pri libera penso; tio estas etburĝa sensencaĵo: mi mem facile rezignas libere pensi pri diversaj sciencoj, kies aksiomojn k principojn mi ne konas. Sovetio estas kvazaŭ grandega laboratorio en kiu oni aplikas la sciencan socialismon. Nun oni ankoraŭ eksperimentas tie; sed mi plene fidas al la eksperimentantoj k kredas je la sukceso de la eksperimento.

Futer: La kredemon k simplanimecon de Ruper mi preskaŭ envias. Posedi firman, neŝanceliĝeblan kredon, tio donas al la animo komforton. Bedaŭrinde mi ne povas ne scii, ke pri reale sciencaj veroj ĉiuj fakuloj interkonsentas. Kiam inter si disputas scienculoj, tio signifas, ke ne temas pri eksperimente demonstritaj veroj, sed pri hipotezoj. Se la marksismo fakte estus scienco, kiel vi asertas, la fakuloj ne disputus inter si. Ne ekzistus diversaj marksistaj skoloj. Tamen tiel estas. Pleĥanov k Martov certe estis fakuloj en marksismo k tamen ili ne ĉiam interkonsentis kun Lenin, Kaŭcki, Trocki, Buĥarin k. a. aŭtoritataj marksistoj ankaŭ ne interkonsentas. El tia konstato oni nepre devas konkludi, ke la historia materialismo estas nur hipotezo, ideologio k fariĝis eĉ religio en la manoj de la kremlaj oligarkoj.

Ŝajnas al mi tute evidente, ke la nuna ekzemplo de U.S.S.R. plej trafe malkonfirmas la historian materialismon. Tiu dogmo povas resumiĝi jene:

La ideologiaj manifestiĝoj en iu ajn Socio estas la reflekto de ĝia socia k politika superstrukturo, kiu mem estas la efiko, la rezulto de ĝia ekonomia substrukturo; sekve, por antaŭdiri la socian, politikan, juran, ideologian evoluon de socio, necesas k sufiĉas povi difini, per la helpo de la Hegela dialektiko, ĝian ekonomian evoluon.

Per la apliko de tiu rezonmetodo al la kapitalismo, Marks antaŭdiris, ke, atinginte la lastan stadion de sia evoluo, ĝi neeviteble naskos socialismon. Se tiu hipotezo estus ĝusta, la socialismo stariĝus unue en Britio, Germanio, k. a. landoj, kie la kapitalismo montras evidentajn signojn pri kadukiĝo. Tamen en la plej alte malvolviĝinta kapitalisma socio, Germanio, ni vidas ne socialismon, sed regsistemon, kies politika, jura k ideologia superstrukturo estas la rasismo, estas la naciisma mistiko, kiuj neniel povas fonti el ekonomia substrukturo.

Kontraste al tio, la unua provo por starigi socialismon estas farata en lando, kie la kapitalismo nur komenciĝis enplantiĝi k malvolviĝi. En la cara imperio tute ne ekzistis la objektivaj kondiĉoj, postulitaj de Marks por la stariĝo de l’ socialismo. En U. S. S. R. ludas la ĉefan rolon ne la ekonomia substrukturo, sed la ideologio kun ekonomia masko. Kiel montris al ni Iver per precizaj ekzemploj, la ideologio de la sovetianoj estas trudata al ili per propagando k agitado favore al iu filozofia sistemo, nome la marks-leninismo.

La ekzemplo de Germanio k tiu de Sovetio pruvas okulfrape al ĉiu, kiu ne estas blinde ligita al iu doktrino, ke la ideoj ludas la plej grandan rolon en la vivo de l’ socioj, ke ili ne estas ia reflekto, sed ke male ili stampas la fizionomion de la Socio mem. Certe Marks ne antaŭvidis tion; li ne supozis, ke lia doktrino fariĝos la bazo por nova religio, devige instruata al 170 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo.

«Kio estas la historio», diris foje Renan, «se ne la plej maltaŭga kuniĝo de ideoj.» Ĝi ja malvolviĝas laŭ disaj direktoj, en kiuj psikologiaj k individuaj faktoroj ludas nemalofte la decidan rolon.

Ruper: La agado de individuoj k la forto de ideoj povas malfruigi aŭ akceli la venon de l’ socialismo. Lenin k Stalin, konante la direkton, laŭ kiu pene marŝas la homaro, puŝas ĝin antaŭen.

Futer: Ĉu via rimarko valoras ankaŭ pri Hitler? Certe ne! k nenio pruvas, ke la homaj socioj nepre k daŭre devas evolui el malsupera stato al pli supera. Civilizoj tute disfalis k malaperis. La samo povas okazi pri nia eŭropa civilizo kapitalisma. Ankaŭ la hazardo ludas gravan rolon en iaj cirkonstancoj; tial neniu povas tute certe antaŭvidi la vojon, kiun nepre devus laŭiri la homaro. Sekve estas monstre eksperimenti per la karno k sango de milionoj da homoj, kiel faras Stalin k liaj helpantoj, eĉ se ili ne havas dubon pri la sukceso. Se oni juĝas laŭ tio, kio ĝis nun stariĝis en Sovetio, estas timinde, ke el la monstra retorto Stalina ne eliros socialismo, sed socisistemo iel simila al la faraonismo de la antikva tempo.

VIII.
Kio konstruiĝas en Sovetio?

Futer: En la komenco de nia diskutado vidiĝis, ke Ruper k mi ne tute interkonsentas pri la signifo de l’ termino socialismo. Sed, kiel promesite, Iver montris, ke la realaĵo sovetia respondas nek al mia difino, nek al tiu de Ruper: homoj estas tie ekspluatataj eĉ pli senkompate ol en aliaj landoj; la plusvaloro, anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran burokrataron parazitan; ekzistas nenia libero pri pensesprimo, nenia rajto kunveni k starigi organizojn, kies celo estus kritiki la farojn de la nunaj estroj k propagandi por alia regsistemo; neniu partio, krom la bolŝevika, rajtas ekzisti; homoj perdis ĉian dignon k serveme ĉiel celas montri sian aprobon al la registaraj decidoj k flati al ties aplikantoj; formiĝas novaj klasoj, kiujn oni povas ordigi proksimume jene: 1) La kremla oligarkio, kies vivkondiĉoj respondas al tiuj de grandburĝoj en kapitalistaj landoj; 2) patriciaro, kies vivnivelo tendencas leviĝi ĝis tiu de burĝoj; 3) kvalifita laboristaro, kies stato proksimas al tiu de senlaboruloj en alte evoluintaj kapitalistaj landoj; 4) la cetera centmiliona popolamaso, kiu duonmalsatas. Oni povus eĉ paroli pri plia klaso, konsistanta el la 5-6 milionoj da diversspecaj punitoj, troviĝantaj en izolejoj aŭ laborantaj, sub la observo de G. P. U.-anoj, al la konstruado de kanaloj, al la forhakado de arbaroj ktp.

Ruper: Kiel kutime, vi ne volas kompreni, vi ne volas vidi, ke oni konstruas socialismon k sekve, ke la entrepreno ne estas finfarita. La grandaj, mirindaj konstruaĵoj, kiuj nun stariĝas ĉie en la vasta lando k kiuj kaŭzas la admiron de ĉiuj vizitantoj, estas faktaj pruvoj, ke la gvidantoj de U. S. S. R. fortmane k neŝanceliĝeble almetas la premisojn, kiuj ebligos tutcerte la finkonstruadon. Vi tamen ne povas nei la ekziston de tiuj grandiozaj konstruadoj. Kial do en via malica argumentado vi apenaŭ parolas pri ili? Kial do vi ne donas la necesan k justan atenton al tiaj faktoj? Mi ne komprenas vian nekapablon admiri la miraklon, kiu faras el kampara, malfruiĝinta lando unu el la plej bone ekipitaj industrie. Indignas min via sinteno antaŭ la heroa streĉado de tuta popolo por atingi k eĉ preterpasi la industriiĝon de la kapitalistaj landoj…

Futer: Evidente ni ne parolas la saman lingvon, kvankam ni uzas samajn vortojn. Ĉu do vi neniam legis pri la giganta industriiĝo de Usono, kie urboj kreskis sur dezerta kamparo kvazaŭ fungoj en arbaro? Ĉu do Japanio ne liveras al ni tiurilate tre okulfrapan ekzemplon? Lastatempe en ĉiuj francaj gazetoj estis emfaze raportate pri la nova transatlantika ŝipego Normandio, «la plej granda, la plej rapida, la plej luksa el ĉiuj tiaj ŝipoj en la tuta mondo». Nu, ĉu vi ne ridus al mi en la vizaĝon, se tiaokaze mi aplombe k plenfide asertus, ke socialismo konstruiĝas en Francio?

Estas ja ĝenerale — ne unuanime — interkonsentite, ke grandskala industriiĝo estas necesa por ke povu stariĝi socialismo; tamen tiu kondiĉo ne estas sufiĉa. Oni ne devas samigi industriigon kun starigo de libera, justa, senekspluata k senklasa socio. Vi riproĉas, ke mi ne volas vidi la «grandiozajn konstruaĵojn sovetiajn»; pardonu! mi ne fermas la okulojn, sed sobre rigardas, k la vidataĵo ne kaŝas al mi la suferojn k la mizeron de la homoj el karno k sango, kiuj sklavece efektivigas tiun konstruadon. Ŝajnas, ke via admiro por la konstruaĵoj melebligas, ke vi vidu la sorton de la konstruantoj.

Ruper: Vi troigas tiurilate k bonan pruvon mi volas meti sub vian nazon: la sovetia popolo pli k pli grandiĝas; la nombro de loĝantoj en U. S. S. R. ja kreskas je 1-2 milionoj ĉiujare. Nu?!…

Futer: …Ĉu vi parolas serioze? Se jes, mi rebatos, ke via «argumento» pruvas kontraŭ vian tezon. Estas bone konata fakto, ke ju pli kreskas la bonstato de popolo, des pli malkreskas ĝia nombro de naskiĝoj. Tio estas ĝenerala fenomeno. En Japanio ankaŭ la loĝantaro kreskas je pli ol 1 miliono da anoj ĉiujare k tio pruvas, ke tie la vivnivelo de l’ proletaro estas tre malalta. Se vi volas akiri seriozan opinion pri tiu demando, mi konsilas, ke vi konsultu komparajn statistikojn pri diversaj landoj. Male je via kredo, tiu pligrandiĝo de l’ sovetia popolo signas ĝian mizeran staton.

Sed eĉ se la materia vivnivelo de l’ tuta sovetia popolo superus tiun el ĉiuj aliaj landoj, tamen mi ne konkludus el tio, ke konstruiĝas tie socialismo. La homo ne konsistas nur el stomako; ĝi plie havas cerbon, koron k sopiron al libero. Socialismo estas neakordiĝebla kun manko de ĉia demokratio. Kaj tiu manko plej bone karakterizas la nunan reĝimon sovetian. Jam delonge la «diktaturo de l’ proletaro» aliiĝis en diktatorecon de nur unu persono. Eĉ en la sole ekzistorajta politika organizo, la bolŝevika partio, ankaŭ forestas demokratio. Ĝia ĝenerala sekretario, Stalin, elektas al funkcioj aŭ eksigas laŭ sia bontrovo.

Kvankam laŭkonstitucie Stalin okupas neniun respondecan postenon en la registaro, tamen fakte li regas absolute super la tuta popolo. Ĝis la vizito de la angla ŝtatisto Eden k de la franca ministro Laval, li kaŝis sian efektivan regadon per ŝajnrespondantoj kiel Kalinin (titole nomita prezidanto de la Centra Plenumkomitato de U.S.S.R.) aŭ Molotov (prezidanto de l’ Popolkomisaria Konsilantaro). Verŝajne li opiniis lastatempe, ke tia artifiko ne plu necesas: li ja tute malkaŝe intertraktis kun la reprezentantoj de Anglio k Francio kiel vera, plenrespondeca ŝtatestro; kiel faras Musolini k Hitler. Tiu senartifika k nova farmaniero signas evidente, ke Stalin atingis la plej altan ŝtupon de absolutisma regado. Li do ne plu bezonas surmeti maskon. Lia tutpotenciĝo montriĝas ankaŭ per la servemaĉa flatado, per la malnobla rampado de liaj regatoj. Pri tio mi menciu almenaŭ unu ekzemplon, sufiĉe karakterizan. Ĉe la lasta konĝreso de l’ sovetoj iu rampemulo, nomita Avdejenko, sin turnis al Stalin kun jena parolo:

«Nia tuta amo, nia sindonemo, nia forto, nia heroeco, nia vivo, ĉio apartenas al Ci: prenu ilin, granda Stalin, estro de nia granda nacio. Ordonu al ciaj filoj k ili iros en la aeron k sub la teron, en la akvon k en la stratosferon. La homoj el ĉiuj tempoj k el ĉiuj popoloj eldiros cian nomon, kiel tiun de la plej saĝa, de la plej nobla, de la plej forta, de la plej bela. Cia nomo estas gravurita sur ĉiu fabriko, sur ĉiu maŝino… Se mia amata edzino naskos filon, la unua vorto, kiun mi instruos al li estos: Stalin.»

Mi ne scias, kio estas plej naŭza por dignosenta homo, por vera revoluciulo, ĉu la rampaĵo de Avdejenko, ĉu tio, ke Stalin akceptis ĝin. Almenaŭ ne estas dubo, ke tia moro signas faŝismon, ne la emancipiĝon de l’ proletaro. Malgraŭ lia plej forta emo trovi pravigojn al la Stalina regado, mi tamen dubas, ĉu Ruper aprobas la manieron laŭ kiu Avdejenko eldiris sian admiron por la sovetia «führer».

Ruper: Mi ja ne tre ŝatas tian laŭdemon. Ĝi tamen estas pruvo, ke Stalin estas respektata, amata k simbolas la entuziasmon de tuta popolo en sia grandioza, meritplena penado por konstrui socialismon sur unu sesono de l’ mondo. Se mi emas pravigi ĉion tie faratan, vi male rigardas per lenso la sovetiajn aferojn k tiel ekvidas nur la makuletojn. Per tia farmaniero vi sukcesas nur dissemi dubon en la vicojn de l’ proletaro; vi detruas esperon, fidon k kuraĝon. Unuvorte, vi faras kontraŭrevolucian laboron, kiu vekas ĉe mi indignon. Mi diras al vi tute malkaŝe, ke vi meritas la sorton de viaj samspeculoj, kiujn la Sovetia Potenco estas devigata sendi en punapartigejojn. Neniu el viaj tendencaj, malicaj kritikoj kontraŭ U. S. S. R. povas efiki sur min. Firme mi kredas, ke oni tie konstruas socialismon, dum ĉi tie ni baraktas en ekonomia krizo k en senlaboreco. Ne, ne! sinjoroj, vi ne sukcesos igi min dubi. Via sinteno kontraŭ la Patrio de l’ mondproletaro povas servi nur al Hitler, kiu prepariĝas por ĝin ataki. Vi naŭzas al mi, sinjoroj. Apenaŭ mi komprenas, ke mi povis tiom longe aŭskulti viajn fiparolojn. Sed nun sufiĉas!… Adiaŭ! Vivu Stalin!…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Restinte solaj, Futer k Iver dum kelka tempo silentis. Ili estis iom konsternitaj ĉe la konstato, ke la Moskva mistiko povas infekti la cerbon de honesta laboristo same forte kiel la Roma infektas tiun de katoliko. Fine ekparolis:

Futer: Oni tamen devas kompreni la indignon de Ruper. Estas natura emo ĉe ĉiu homo kroĉiĝi al siaj esperoj, fari el siaj revoj realaĵon. Estas iel kruele detrui iluziojn ĉe homoj, kiuj bezonas ilin. Kaj tamen…

Iver: …Kaj tamen, kiu spertis mem, kiel mi, dum pluraj jaroj per propra korpo k animo la monstran eksperimentadon de Stalin, tiu ne povas silenti. Mi konsideras kiel devon averti la laboristaron, ke ĝi nenial devas rezigni sian rajton kritiki, protesti k organiziĝi por postuli ĉiam pli da justo k libero. Nenial la proletaro devas konsenti, ke ĝiaj sindikatoj, kooperativoj k. a. similaj organizoj fariĝu ŝtataparatoj, kiel okazis en Stalinio. La Ŝtato ja englutis ilin; aŭ ili perdis tute sian dekomencan karakteron. La Ŝtato fariĝis diaĵo, kiel en Italio k Germanio. Tial iom post iom la laboristaro perdis ĉian eblon kontraŭstari la formiĝon de novaj klasoj k ĝi lasas sin ekspluati de oligarkoj, kiuj traktas ĝin tute simple kiel materialon per kiu ili efektivigas grandiozajn planojn. Pri la bezono mem de tiuj konstruaĵoj, pri la tempo dum kiu ili estu efektivigotaj, la laboristaro eĉ ne havas la eblon eldiri sian opinion. Ekzemple, dum la plej granda parto de l’ popolo duonmalsatas, oni konstruis en Moskvo vere luksan subteran fervojon, kies ĉefa celo estas veki admiron ĉe turistoj k ĉe la t.n. laboristaj delegitaroj. Rilate blufon k artifikon, la kremlaj oligarkoj estas majstroj…

Futer: Pli k pli evidentiĝas, ke oni povas respondi nur nee al la demando, kiun ni starigis ĉe la komenco de nia interparolo: Socialismo ne konstruiĝas en Sovetio. Eĉ se la tuta popolo estus atinginta materian bonstaton, k tiel ne estas, tio tamen tute ne signifus efektivigon de socio kiel ĝin prezentis al si ĉiuj socialistaj teoriuloj, inter kiuj Lenin mem. Li ja multfoje diris, ke la revolucio celas «tute demokratan respublikon»; ke la sovetoj devas konsistigi «superan tipon de demokratio». Rilate al la salajroj, Lenin diras en Ŝtato k Revolucio, ke ĉe la komenco de l’ proleta revolucio «La tuta popola ekonomio devas esti organizita kiel poŝto, tiele, ke ĉiuj teknikistoj, kontrolistoj, librotenistoj, kiel ankaŭ ĉiuj oficistoj, ricevu salajron ne pli altan ol tiun de laboristo.» Post dek-ok jaroj, ĉu estas nun videbla eĉ la plej eta signo pri egaligo de la salajroj?

Iver: Tute male, la tendenco estas al pli k pli granda diferenciĝo. Nun en Moskvo, ekzemple, la monata salajro de laboristo varias de 70 ĝis 300 rubloj; tiu de malaltgrada oficisto, de 80 ĝis 200 r.; liu de specialisto, profesoro, «respondeculo», de 350 ĝis 2.000 r. k eĉ pli; pensioj por invalidaj laboristoj, de 25 ĝis 50 r.[8]; specialaj pensioj (por vidvinoj k infanoj de eminentuloj), de 250 ĝis 750 r. Oni ne kutimis bruadi pri tiuj salajro-diferencoj, sed lastatempe la altaj salajroj de gvidantoj estas kvazaŭ glorataj. Ekzemple, en Novaĵoj (9-an de majo 1935) estas raportite, k en laŭda formo, pri la estro de la fornegoj de fabriko en Krivorog (Ukrainio), kiu salajre enspezis por la monato aprilo 3.300 r.!… En tiu sama fabriko nekvalifitaj laboristoj enspezas monate proksimume 100 r. Por ke estro atingu tiun altan salajron, li kompreneble devas senkompate peli la laboristojn al pli k pli grandkvanta produktado. Lia salajro fakte estas farita el la ŝvito de la laboristoj, kiuj penis superi la normojn, difinitajn de la plano, k sukcesis. Ni ne forgesu, ke ĉie en Sovetio, eĉ en la kolĥozoj nun, la salajruloj estas pagataj popece. En la fabrikoj la laboro ĝenerale okazas ĉe moviĝanta stablo, kies rapido tendencas pli k pli grandiĝi.

Futer: Ĉe konstato de tiuj nekontesteblaj faktoj nur tiu, kiu obstine fermas la okulojn, ne vidas, ke la nun formiĝanta socio sovetia estas el tute nova speco, sed havas nenion komunan kun socialismo. Iuj kvalifas ĝin «ŝtatkapitalismo»; aliuj komparas ĝin kun la socio de la Inkasoj el Peruo antaŭ la konkero de la Hispanoj.

La kvalifo, kiun oni donas al iu ajn regsistemo, pruvas fakte nenion; se tamen oni nepre postulus tian, estus facile vidigi multajn trajtojn de la Stalina reĝimo, kiuj plurrilate similas — mi ne diras: samas — al tiuj de Musolini k de Hitler, k senhezite mi konkludus: en Sovetio regas RUĜA FAŜISMO…

Iver: ?… Ĝis la revido!…

Futer: Ĝis la!…

  1. Ĝenerale la laboristaj familioj en Sovetio disponas nur unu solan ĉambron.
  2. En tiu fako estas enkalkulataj: ĵurnalo, tramo, petrolo, tabako, sapo, alumetoj, salo, teo, vodko ktp.
  3. Depost la forigo de l’ pankartoj.
  4. 4,0 4,1 La materia vivnivelo ĉe la apogeo de la «Nep» (1925-27) estis proksimume egala al la antaŭmilita. La diferenco inter la nombroj 375 k 450 estas klarigebla per la fakto, ke la prezoj por la agrikulturaj produktaĵoj, rilate al la industriaj, estis en 1925-27 malaltiĝintaj, kompare kun tiuj en 1913, kiam la prezoj por la industriaj produktaĵoj estis altiĝintaj.
  5. Laŭ raporto prezentita ĉe la XVII-a kongreso (1934) de l’ rusa bolŝevika partio, inter la 21.883 milionoj da salajruloj (ne enkalkulante la kampulojn) tiam ekzistantaj en Sovetio, troviĝas 8 milionoj da funkciuloj k oficistoj, t. e. pli ol unu kontraŭ du laboristoj.
  6. Uloj, kiuj helpe de kronometro kalkulas la movojn de laboranto.
  7. Laŭ la Konstitucio kongreso de l’ sovetoj devas okazi almenaŭ ĉiudujare. Sed la tempo inter la kongresoj plilongiĝis, proporcie kiel plifirmiĝis la diktatoreco de Stalin. Tiel, la kongreso okazinta ĉe la komenco de ĉi tiu jaro sekvis je kvar jaroj la antaŭan. Ĉi-okaze estas notinda la fakto, ke laŭstatute Komintern ankaŭ devas kongresi ĉiudujare; sed jam forpasis 7 jaroj de kiam okazis la lasta kongreso (1928). Tio montras, ke en ĉiuj landoj la kompartioj fariĝis ĉefe propagandaparatoj el dungitoj en la servo de la Stalina diplomatio — kiu pli k pli similas tiun de la caro, kiel pruvas la lastatempe okazinta alianco inter Francio k U.S.S.R.
  8. Ĉe la korekto de la presprovaĵoj mi estas informita, ke en Moskvo (ne en la tuta lando), tiuj pensioj nun varias de 50 ĝis 80 r. Sed tio signifas nenion, se oni malatentas la aĉetpovon de l’ rublo, kiu ankaŭ tre varias. El la sama fonto mi ekscias, ke la prezo por 1 kg. da griza pano en Moskvo nun proksimas al 2 r.
    E. L.