Ĝenerala kunveno

El Vikifontaro
Ĝenerala kunveno ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĜENERALA KUNVENO
de la « Internacia Asocio de la Esperantisitaj Fervojistoj » en

Kopenhago, la 30-an de Aŭgusto 1910, en Jaerbaneforeningen,

Fervojista Societo, Vesterbrogade, 18, I.

S-ro Berlande (Francujo) malfermas la kunvenon, je la 10-a matene, kaj demandas la ĉeestantojn, ĉu ili konsentas, ke la subskribinto, S-ro Petzold (Saksujo), estu sekretario. — Oni konsentas.

S-ro Berlande legas salutparoladon kaj donas ĝeneralan raporton favoran pri la movado.

S-ro Hinrichsen (Danujo) legas leteron de S-ro Wellons, el Norda Ameriko, en kiu li petas raportojn pri la stato de la movado de nia Asocio, kaj plie li petas liston de la membroj por la propagando. Alia letero de S-ro Aussenac (Fracujo) estas legata, en kiu li pridiskutas organizajn aferojn ; S-ro Aussenac opinias, ke oni ankaŭ uzu nian kotijaĵon por presigi artikolojn, nacilingve kaj esperante verkitajn, en ĉiutagajn gazetojn.

S-ro Bontemps (Francujo) sendas leteron kaj komunicas, ke li estas informita, ke la Aŭstria fervoja Ministerio atentigis, per cirkulero, la fervojistojn pri la utileco kaj la valoro de Esperanto. — S-ro Bontemps proponas ankaŭ, ke la prezidanto kaj la sekretario loĝu en la sama lando.

S-ro Wilson (Anglujo), laŭ lia letero, deziras statistikon pri kondiĉoj de okupado kaj salajro, k.t.p., de la fervojistoj.

S-ro Suinot (Francujo) proponas eldonadon de diplomo aĉetebla ; li konsilas, ke oni ne akceptu iajn ŝanĝojn en nia Fundamento.

S-ro Lamy (Francujo) proponas la eldonadon de emblemo por nia Asocio.

Laŭ S-ro Hinrichsen, S-ro Rousselot (Francujo) skribas pri eldonado de aparta profesia gazeto, kaj pri plena presita adresaro.

S-ro Poinçot (Francujo) proponas, ke oni skribu al Direktoroj, por ke ili prefere elektu, kiel staciestrojn, oficistojn sciantajn Esperanton.

Aliaj sinjoroj sendas salutojn per ilustritaj poŝtkartoj, kaj unu el ili ankaŭ deziras interkorespondadon per ilustritaj poŝtkartoj.

S-ro Berlande proponas, ke la komisio por starigo de provizora regularo kolektu la proponojn kaj pritraktu ilin per rondira letero.

Rilate al Komisio pritraktante la emblemon, S-ro Seidlich (Bohemujo) prenas la vicon por paroli kaj diiras, ke ne ekzistas neceso por aparta emblemo por la fervojistoj.

S-roj Hacker kaj Engst (Saksujo) proponas, ke estus pli bone se la fervojaj asistantoj portus la verdan stelon sur la uniformo, por ke la publiko sciu, ke la oficisto komprenas nian Esperanton.

S-ro Lundgren (Svedujo) preferas apartan emblemon kaj prezentas skinzon.

S-ro Seidlich raportas pri la agadmaniero de la Aŭstria Ministerio de Komunikadoj rilate al Esperanto, kaj samtempe, li konsilas al la verkistoj de notoj, ke ili ne forgesu aldoni la adresojn al kiuj la interesatoj povos sin turni.

La subskribinta sekretario subtenas S-ron Seidlich, kaj proponas, ke oni verku notojn pri faktoj en nia profesia movado esperanta kaj dissendu ilin al la delegitoj diversnaciaj, por ke tiuj-ĉi traduku ilin en nacian lingvon, kaj sendu ilin al fakaj naciaj ĵurnalo.

S-ro Engst parolas pri la stato de nia kaso kaj konsilas, ke oni ŝparu. Li proponas, ke oni konsentu la fondon de Sekcio de nia Asocio en Saksujo. Oni ne kontraŭstaras, ĉar tiaj sekcioj faciligas la laborojn de la estraro. S-ro Engst plie proponas, ke la diversaj fervojaj Direktoroj havu reprezentatojn ; do, la reprezentantaro ne nur estu laŭ nacioj, sed laŭ Kompanioj. Oni ne kontraŭstaras.

S-ro Chilot (Francujo) faras paroladeton, salutantan la fraŭlinojn, kiuj ĉeestas, kaj li certigas, ke la kunveno havos ĉiam agrablan rememoron en lia vivo.

Je la 1/4 post la 12-a, la kunsido estas interrompita, ĉar la Dana Fervojista Unuiĝo (Jaernbaneforeningen) invitis la asocianojn por tagmanĝo en la klubejo. la prezidanto de « Jaernbaneforeningen », S-ro J. A. Jensen, prezidis ĉe la tablo.

Je la 3-a horo, S-ro Engst daŭrigas le kunsidon, kiel anstataŭanto de S-ro Berlande.

S-ro Engst parolas pri eldonado de aparta gazeto profesia. Oni konsentas, ke oni eldonu gazeton, kies unua numero aperos en Novembro, kaj dua antaŭ la Antverpena Kongreso universala. Laŭ sciigoj donitaj al nia estraro de Centra Presejo Esperantista, 33, strato Lacépède, Parizo, la prezoz por 400 frankoj, t. e. 16 ₷.

Fine, oni konsentas, ke oni publikigu la tradukon de teknikaj vortoj fervojaj en nia aperonta bulteno.

S-ro Engst fermas la kunsidon, je la 3 1/2, kun vortoj de danko kaj kun la espero, ke on multnombre ĉeestu nian estontan kunnvenon ĝeneralan.

(Subskribita.)
La prezidanto,
Berlande.
La sekretario elektita,
Alfred Petzold.