1.
En fremda ĉefurbo malgaje mi iris,
mi hejmen al sampatrujanoj sopiris.
Dum kelke da tagoj mi estis restinta
en tiu urbego, ne plu dezirinda.
2.
Nu, certe belegaj ja estas la stratoj,
la parkoj, kasteloj, preĝejoj, palacoj:
Sen en la ĉi-tia homaro movebla
mi sentis min sola kaj nekuraĝebla.
3.
Fremdulo mi estis, senvorte mi iris,
nur gestojn mi uzis, nenion mi diris.
Paroli la lingvon mi tute ne povis,
malofte komprenon ankoraŭ mi trovis.
4.
Mi sentis min laca, deziris trankvilon,
kaj tial eniris mi tramveturilon.
Ekstere la urbo, laŭlonge la maro
mi celis ripozi en verda arbaro.
5.
Sed en la vagono subite mi vidis
personon, pro kiu mi ege ĝojiĝis.
"Pardonu!" - mi diris, "mi vidas, sinjoro,
vi portas steleton de verda koloro!"
|
6.
Li salte leviĝis, etendis la manon:
"Ĉi tie renkontas mi samideanon!
Ĝojiga afero! Ĉu eksterlandano
vi estas? - aŭ eble - ĉu sampatrujano?"
7.
"Mi estas naskita en norda Danujo,
sed tamen landanoj en Esperantujo
ni estas, kaj tial mi ege ĝojigas,
ĉar per la lingvo de l'mondo kuniĝas."
8.
"Kaj mi", li klarigis, "mi estas kasisto -
kasisto en "Banko de la komercisto";
mi loĝus proksime ĉe l' tramvojfinejo -
vi min akompanu al mia loĝejo!"
9.
La tutan vesperon komforte mi sidis
en kampdomoĉambro kaj rekuraĝiĝis
per konversacio, muziko, kantado -
por mi la plej neforgesebla restado!
10.
La fremdan ĉefurbon mi ree trairis,
ne plu mi al sampatrujanoj sopiris.
La vojon mi trovis al Esperantujo -
sukceso por mi - malproksime Danujo!
|