Ŝerceto
Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/5 24
— Mi tute ne malkonfesas... — Kaj kial vi agis tiel ? — Ĉar mi havas pli multe da honorsento, ol.... Jan kaj Willem eksplodas ridegantaj. — Jes, ridu ja, ridu ja ! — Ĉu ni estis maldecaj? — Jes, maldecaj — asertas Geert serioze. — Mi trovas tre maldeca tiamaniere rigardi al honesta knabino en la okulojn, sole por ŝin hontigi... Ĉi tio estas friponaĵo. Mi neniam estus pensinta, ke vi tiel... — Nu, jen io pli bela! — ekkrias Jan kunfrapante siajn manojn. Vi havas mienon ĝuste tian, kvazaŭ vi parolus al du malhonestaj krimuloj, al kiuj vi sentas nenion krom naŭzo kaj abomeno. Wi!lem, rigardu ja, kiel strangan mienon li faras. — Diru do, amiĉjo! — Willem ekkaptas la ŝultrojn de Geert kaj skuas lin iom krudmane tien kaj reen, dum ridante li rigardas lin — ĉu vi koleras? La mieno de la kolera Jupitero ja estas nenio kompare al la via. — Vi ja povas ridi kaj moki, kiom vi volas, sed mi insistas, ke estas fripone, honorindan knabinon ... — Jen, jen, kie! li saltas por ŝi en la ka-
von, rigardu W ille m ! Sed mi kredas nur la duonon el tio. — Kaj mi tute nenion kredas el tio — aldonas W illem ŝerce. — Ĉu mi diru ion al vi Geert ? — Diru, se vi volas — respondas Geert indiferente. Jan metas manon al sia buŝo kaj flustras al la orelo de Geert: — Vi estas enamiĝinta al ŝi, hom o! Vi estas sekrete enamiĝinta al ŝi. — Nun vi tratis kape la najlon! — krias Willem, kiu aŭdis la vortojn de Jan, ĉar li intence ne parolis tiel mallaŭte ke lia frato ne povu ĝin aŭdi. — Prave, prave 1 Geert estas enamiĝinta al ŝi. Geert faras impetan geston. — Kion vi parolas! De kie vi prenas tion! M i. . . tio estas... ne diru d o ... estas vere malsaĝe... — Aŭdu, aŭdu ! Li ne povas eĉ fini siajn vortojn! Jen la pruvo, ke li estas grave enamiĝinta! Li ne scias kiel elparoli s in ! W illem incitetas lin. — Grandioze, grandioze! Ĉu iu estus antaŭpensinta tion? — Ĉesu, malgusta bubo! — grumblas Geert ĉagrenite kaj malafable. Jan ektiras la manikon de Geert. — Aŭdu Geert: mi trovas ne tro bela de via parto, ke vi neniam parolis al ni pri tio. Ni ja neniam havis sekretojn antaŭ vi, kaj v i... — Ne skuu tiel la kapon, Geerĉjo, ni scias jam sufiĉe! Estas videble, ke Geert koleriĝas. Li kunpremas la lipojn, kaj nur rigardas antaŭ sin, ne diras eĉ vorton. — Mi deziras prosperon al vi, Geert! — diras Jan kun petola iido. — La forĝisto estas konata pri sia bonhavo kaj krome ĉi tiu Marinjo estas diable ĉarma knabino, kiun povas envii ĉiuj aliaj knabinoj de la
vilaĝo.
CANON: LEOANTA KNABIN0 Repr. kun permeso de muzeo ,Ernst“
W illem ridegas preskaŭ ĝis sufokiĝo pro la parolo de sia frato, sed la vizaĝo de Geert restas serioza, malserena. — Ne rigardu do tiel malhele! — daŭrigas Jan post kelkaj minutoj. — Vi tute ne bezonas honti pro tio, ĉu vi aŭdas? Se mi estus en via Ioko, m i. . . — Sed je la nomo de Dio, ĉesigu do viajn mizerajn babilaĉojn — eksplodas subite Jan kun kruda tono. — Ĉu ĝi ne ankoraŭ daŭris sufiĉe longe? Ni parolu jam pri io alia ! — li daŭrigas kun afabla, joviala voĉo, kvazaŭ li bedaŭrus, ke tiel krude li parolis. — Ekzemple pri. . . - Tion vi ja volus! — ridas Jan, kaj Willem aldonas inciteme:
— Ho ne, kara! ni ne ĉesigos… aŭ vi devas konfesi, ke vi estas freneze enamiĝinta.
— Jes, jes, freneze enamiĝinta. Nun vi scias, Geert!
Jan kaj Willem palpebrumas unu al la alia, puŝas kaŝe la kubutojn reciproke, kvazaŭ unu volus instigi la alian por daŭrigo de la petola incitado. Geert rimarkas tion.
— Jen, jen! Kia infana maniero! Kia infana maniero!
— Ĉi tie helpas nenia plendo al panjo kara! Ĉu ĝi estas infana maniero, ĉu ĝi ne estas, vi devas unue konfesi al ni, ke vi…
— Nun aŭdu do, ĉar mi jam hejmenvenis, se vi ne promesas, ke vi parolos pri io alia, mi ne promenos plu kun vi.
Jan kaj Willem eksplodas ridantaj.
— Nu, ĉu vi ne promesas?… Ĉu ne… Nu, do adiaŭ, vi malgustaj infanetoj!
Dirinte ĉi tion Geert turnas dorson al ili kaj malaperas en la maljuna domo, kies pordegon li forte fermofrapas malantaŭ si.
— Tian frenezon mi ne ankoraŭ ĝisvivis! — ekkrias Willem, forirante kun sia frato.
Tiu ĉi frotadas enpense sian mentonon.
— Estas peza afero, Willem!
— Ĉu ne pensas ankaŭ vi, ke io pli kaŝiĝas sub ĝi?
— Ho, por diri la veron, mi trovas tion neebla. Geert ja ne povas toleri inciton. Antaŭ nelonge same, apenaŭ malpli multe li koleriĝis kiam mi demandis lin, ĉu la nigra alta ĉapelo, kiun pli portis, devenas de la „almozdisdonado“? Ĉu vi ne memoras jam?
— Jes ja! Mi ankoraŭ memoras tute bone. Kaj… ankoraŭ io! Antaŭ eble ok tagoj, kiam la kolorigisto strekis per sia blanka penikego tra liaj ŝuoj!
— Nu jen! Tio ja estis vere neniaĵo… la kolorigisto faris tion nur ŝerce… kaj la farbo estis per unu viŝo for… per iom da herbo… Tamen Geert fariĝis furioza, kiel virbovo. Vidu, tia li ja estas. Kaj tial, verdire, mi ne pensas, ke li vere estas enamiĝinta al Marinjo de l’forĝisto. Krome, se li vere amus ŝin, li delonge jam estus rakontinta al ni tion. Tre bone mi konas lin. Li ne povas havi sekreton, aŭ li priparolas ĝin kun ni.
— Jes estas tiel. Vi eble estas prava, eble nenio kaŝas sin en la afero.
Kelkajn minutojn ili ambaŭ iris silente sian vojon, ĉiu enprofundiĝinte en siaj pensoj.
Subite Jan haltis.
— Aŭdu Willem!
— Nu?
— Aŭskultu! Venis al mi bonega ideo! Ni devus fari ŝerceton al ili ambaŭ, al Geert kaj al Marinjo.
— Ŝerceton?
— Mi rakontos al vi! Ĝi estos io grandioza, knabo! Per ĝi ni amuzos nin bonege!
Jan kliniĝas flustrante al la orelo de Willem, kiu baldaŭ interfrotas kontente siajn manojn.
— Jen bonega ideo! Nepripagebla! Nepripagebla!
— Ankaŭ mia opinio! — deklaras Jan memkontente. — Venu, ni iru rapide hejmen, tie ni povos tuj komenci ĝin.
Kun viglaj paŝoj ili pasas tra la stratoj kaj la gaja trajto ĉirkaŭ ilia buŝo montras, kiom da plezuro ili imagas per la plano…
Postan matenon la poŝtisto portas leteron en la domon de la forĝisto.
Marinjo iras rapide al la pordo.
— Ĉu letero por ni? — ŝi demandas mirigite. — Apenaŭ mi povas rememori, kiam ni ricevis lastfoje Mirinde! de kie venas tiu letero kaj… jen, jen, al mi adresita!
Ŝi rigardas la poŝtostampon.
— Kara Dio! De iu el la vilaĝo mem. Kion do ni havos el tio?
La poŝtisto, bonkora homo, havas ne malgrandan ĝojon pro ŝia miro.
— Kiu skribis la leteron, tion mi ne scias precize, sed… konjekton mi tamen havas! — li diras sekreteme kaj palpebrumas al ŝi kun familia afableco, kutima ĉe loĝantoj de malgranda vilaĝo, kie ĉiuj konas unu la alian.
Demande ŝi rigardas lin.
— Ĉu vere? Vi konjektas ion?
— Jes. Ĉu mi diru, kion? Mi opinias, ke ĝi estas amletero.
Marinjo ruĝiĝas ĝis malantaŭ la oreloj.
Neembaraseble li daŭrigas:
— Kiu scias, ĉu ne laŭregula amkonfeso enestas… ĉu ne eble pri vi svatas iu en la letero?
— Ho vi! — balbutas Marinjo timeme kaj volas eniri, kiam ŝi vidas veni sian patron el la forĝejo.
— Kio estas en via mano, Marinjo? Ha, letero! De kiu?
— Mi jam diris al ŝi, Arjaan, ke ĝi estas eble amletero. Kaj nun mi kredas tion firme kaj certe , ĉar kiam mi parolis al ŝi pri tio, ŝi apenaŭ sciis kion diri.
Marinjo ruĝiĝas ankoraŭ pli forte kaj turnas sin silente al la pordo.
— Vi estas ja ŝercemulo, Piet! — ridas Arjaan. — Nu Marinjo, envenu do, kaj laŭtlegu al mi la leteron.
La poŝtisto foriras, dum Arjaan sekvas sian filinon en la loĝoĉambron.
Marinjo sidiĝas sur seĝo, prenas tranĉilon el la tirkesto kaj fendas la koverton kun la antaŭgardo de iu, kiu konscias, ke li aranĝas nun tre gravan aferon. Poste ŝi eltiras singardeme la leteron, disfaldas ĝin, tralegas Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/8 Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/9 .
Mi amis vin sincere kaj freneze.
En mia koro regis firma kred’,
Ke al ĉiel’ leviĝas ni senpeze,
Ke ĝis mem morto daŭros ninposed’.
Mi amis vin kaj pro pasia flamo,
Kaj pro mildeco de sindona kor’,
Pro haroj longaj — de l’ kapet’ ornamo,
Pro nigra de okuloj brulkolor’…
Foriris vi… Mi perdis bonhumoron,
Mi rigidiĝis por eterne jam,
Kaj nun en vi mi amas nur memoron
Pri mia juna aĝ’ kaj lasta am’.