Ŝipopereo/Ŝipopereo

El Vikifontaro
ŜIPOPEREO

POEMO


Forkuru malĝojiga rememoro
de l’malproksima jam juneco mia;
ripozu mia dolorata koro!
Sed ne, ĉar restas kun doloro tia
la sola rememoro poezia.

Ĝi estas rememor’ pri idilio,
pri mia sola granda iluzio,
belega forkurinta realeco!
Idili’ kiu iĝis elegio
kaj maljunigis min en la juneco.

Kial min vundas rememor’ kruele?
Kial vi montras vin sufer’ interna?
Kial mi mem turmentas min sencele?
Ha! tiam brilis la feliĉo hele
kaj al mi ŝajnis ĝi estos eterna.

Mian animon feliĉigis amo
la plej pura kaj ĉasta, la plej forta
kaj la plej arda kaj pasia flamo.
Sed ve al mi! malgaja, malbonsorta!
tio finiĝis per terura dramo.

En la naiva aĝ’, kiam la vivo
kuras trankvile tra la vojo plata
antaŭ flora feliĉa perspektivo,
min amis virineto delikata;
freneze ŝi de mi estis amata.

El la mond’ la plej bela kaj pasia
mia inspir’ ŝi estis, mia stelo;
ŝia beleco estis vere dia.
Ŝi certe sidas nun en la ĉielo
ĉar virin’ ŝi ne estis, sed anĝelo.

Mi trovis ŝin en land’ intertropika,
kie estas belega la kamparo,
kie prosperas kreskaĵar’ fortika
eĉ en la plej malmola ŝton’ silika
apud la blua kaj pentrinda maro.

Inter verda arbaro kaj haveno
troviĝis apud mar’ granda bieno
kaj meze brilis pro bongusta stilo
palaco kun majesta peristilo
kaj bele ĉirkaŭita de ĝardeno.


Tie ŝi estis superega floro,
tie mi konis ŝin, kaj mia koro
sen ia kontraŭstaro nek turmento
feliĉe tie tremis pro amsento;
tie min amis ŝi, mia trezoro!

Vere, mi rememoras kun admiro,
kiel samtempe niaj koroj batis,
la sopiron respondis la sopiro,
kio plaĉis al mi, tion ŝi ŝatis;
estis kvazaŭ ordon’ mia deziro.

Ĉarmaj, koregaj, tre pasiaj scenoj
kaj interparoladoj ne sekretaj
inter la foliar’ — dolĉaj kunvenoj —
en la ĝarden’ okazis en matenoj
printempaj kaj agrable malvarmetaj.

Mi, obeante mian korinklikon,
ame vizitis ĉiutage tiam
mian preskaŭ infanan fianĉinon,
kiu atendis post la pordo ĉiam,
montrante sur la vang’ ruĝiĝkarminon.

Kiam post galopado de l’ ĉevalo
mi ĉiutage de proksima valo
ekvidis de l’ ĝarden’ la blankan muron,
ekvidis tra kreskaĵa la vualo
post krada pord’ anĝelan la figuron.


Blanka kiel la blanka ŝton’ marmora
ŝi estis, paca kiel klara luno
kaj ŝia bela kap’ blondorkolora
fortege brilis kiel krono glora
je brilegaj radioj de la suno.

Kaj kiam jam apud la virin’ bela
mi plezure forsaltis de la selo,
ŝia okul’, kiel palblua stelo,
el eterna sidejo la ĉiela,
sendis al mi radion de lum’ hela.

Ĉu bona ĉu malbona la vetero
ŝi min atendis ĉiam kaj bonkora,
naive gaja, dolĉe bonhumora,
kun ĝentila pasia maniero
salutis min per voĉo belsonora.

Mian alvenon per ridet’ ŝi festis
kaj regis la gajec’ dum ni kunestis
— gajec’ de j’ juna karakter’ konfida —
tre longan tempon apud ŝi mi restis,
sed ju pli dolĉa temp’, des pli rapida.

Forflugis kiel vent’ horo post horo,
neniam ŝi kaj mi konis la tedon
ĉar estis nia am’ kvazaŭ adoro:
en ŝia man’ progresis artlaboro
dum mi faris por ŝi belan butkedon.


Ni, konfidemaj, ĝuis estantecon:
bonodorojn kreskaĵajn la balzamajn,
bluan ĉielon, sunradiojn flamajn,
plenan sanon, junecon kaj gajecon,
amajn rigardojn kaj parolojn amajn.

Ŝi, ne kaŝante sian aman senton
kaj montrante al mi grandan atenton,
estis por zorgi min senĉese preta:
kiam mi estis iom malsaneta
ŝia vizaĝo montris malkontenton.

Iun fojon, dum mi faris kolekton
de floroj por buked’, ne atendite
mi ektuŝis per fingr’, grandan insekton,
kaj mia zorgo kaj lerteco spite,
ĝi pikis min kaj flugis for subite.

Ho! kia malĝojeco, kia tremo
en ŝi vidiĝis — pruvoj de korpremo —
kia ploro briligis ŝian vangon,
kun kia maldoĉec’, kun kia ĝemo
la knabino rigardis mian sangon.

Je malkvieteco plena la animo,
ŝi rigardadis min kun granda timo
kaj el la buŝ’ eliris frazoj molaj,
sed feliĉe al ŝi estis konsolaj
miaj gajaj rideto kaj esprimo.


Feliĉa temp’ ni pensis ke neniam
de l’ junec’ kaj feliĉ’ estas la fino,
kaj dum minacis nin l’ antaŭdestino
alproksimiĝis jam la tempo kiam
fariĝos l’ anĝelet’ mia edzino.

Jam la edziĝo la sekvontan jaron
sankte kunigos nian dolĉan paron;
sed trudis la Fatal’ mian foreston;
por aferoj mi devis krozi maron
kaj por pretigi nian aman neston.

Por kio la feliĉon mi atingis
se poste mi elportas la suferon,
se kontraŭ mi Fatalo glavon svingis?
Ve! apud la ĉiel’ perdi l’ esperon
kaj kun la rememor’ fali sur teron!

Mi adiaŭis ŝin; tiam nevole
mi ja preskaŭ ekploris. Senparole,
kun antaŭsent’ malgaja ĉe la koro
la anĝeleton mi kisis kormole
kaj mi foriris plena je doloro.

Hispanlandon feliĉe mi alvenis
kaj tre aktive kaj fervore penis
aranĝi, solvi tuj ĉiujn aferojn,
ĉar de l’ forest’ mi sentis la suferojn,
kiuj akre senĉese min ĉagrenis.


Mi ne forlasis eĉ malgravan perojn,
puŝata de fervoro kaj aktivo,
kaj nur iom dolĉiĝis mia vivo
kiam tralegis mi ŝiajn leterojn
kaj kisis kun pasi’ tiujn paperojn.

Mi ĉion aranĝinte, kun plezuro,
deziris al ŝi flugi kiel vento,
vojaĝi per rapida marverturo,
ĉar jam ŝajnis al mi kvazaŭ jarcento
ĉiu horo, minuto kaj momento.

Noktiĝis jam kiam la mara ondo
ŝancelis la majestan ŝipon, belan,
per kia mi vojaĝis; lumon stelan
la ĉiel’ disvastigis tra la Mondo;
ia lumet’ de l’ mar’ estis respondo.

Kial kun timo mi preĝis al Dio
kaj sentis malĝojigan antaŭsenton?
Kaj kial mi streĉegis la atenton
kaj kun tre maltrankvila emocio
rigardis la kvietan okcidenton?

Iun nokton, ventego tre subita
alportanta kun si fulmotondraron
ondigis forte la timigan maron;
eĉ la ferdekon ŝaŭmo disĵetita
atingis, ne trovinte taŭgan baron.


La fulm’ blindigis pro la lumo brila
kaj kvazaŭ brulis mia tru’ pupila,
poste mallumo regis absoluta;
forte bolis bruege la mar’ tuta,
kaj mia koro batis maltrankvila.

Subite mi ekvidis ŝipan flankon
antaŭ la ŝip’, kaj estis granda bruo
kaj krako de rompiĝo kaj detruo.
Mi tuj nepre falegis sur la plankon
pro la terura forto de la skuo.

Alia granda ŝip’ estis frapita
de mia ŝipo; ĝia flank’ rompita
la maro ĝin eniris tra la fendo,
kaj al ni kun la vent’ alvenis plendo
krio kaj peto kun dolor’ ĵetita.

Mia ŝip’ ne rompiĝis kaj fiere
kontraŭstaris de l’ mar’ la fortajn batojn:
l’ alia pereadis senespere
tute venkita de la ond’ kolere.
Niaj maristoj ĵetis la boatojn.

Por savi malfeliĉajn pereontojn
mi saltis en boaton ektremante;
kuraĝe la timigajn akvajn montojn
atakis la boat’ ŝanceliĝante,
dum la nubeg’ verŝegis siajn fontojn.


La vent’ muĝis frapante kvazaŭ vipo,
kaj ĵus ekbrulis la rompita ŝipo
kronata de tre densa nigra fumo…
Ho! Ve! sur ŝaŭm’ aperis je ruĝlumo
mia l’ anĝel’ apud flosanta ŝtipo.

Tiam, ekmirigata pro l’apero,
ĉu realec’? — mi pensis — ĉu malvero?
Estis terure pala ŝia vango,
ŝi kriadis kun granda malespero
kaj ŝian blankan frunton trempis sango.

Tremante mi pro la terura sceno
ne atentis konsilon nek admonon,
saltis en maron kaj kun granda peno
naĝis kaj sendis per la voĉ’ konsolon. —
Baldaŭ ŝi aŭdis de la voĉ’ la sonon.

Jam ŝi rekonis min, tiam lignaro
de eksplod’ estis el la fajr’ ĵetata,
kaj malaperis de l’ supraĵ’ de l’ maro
la malfortika korpo delikata
de multepeza korp’ brute frapata.

Ho, teruraĵo de l’ feliĉ’ ruino!
de mia sola iluzio fino.
Ho, la korpeto delikata, bela,
la korp’ juna de mia fianĉino
perdita restos en la fund’ malhela!


Premata malfeliĉa koro mia
plendis ribele je la volo Dia;
sed mi tuj, ricevinte fortan frapon
kiu danĝere vundis mian kapon,
restis tute senmova, senkonscia.

Pro kio oni ame min forprenis
tuj, kiam mi pro la frapego svenis,
kaj zorge metis min sur la ferdekon?
Ha! mi devas konfesi gravan pekon:
tiun, kiu ĝin faris, mi malbenis.

Kun plendo kaj kun ĝemo kaj sopiro
mi pripensis — jam ĉesis la deliro —
de ŝia marvetur’ pri la kialo;
La Fatalo — mi pensis — la Fatalo!
La Fatal’ igis min de l’ am’ martiro!

Bezonis helpon de kuracist’ lerta
ia malsano de patrino ŝia
nur kuracebla, kun sukceso certa,
per urĝa kuracado ĥirurgia.
Jen la kialo de l’ vojaĝ' ilia.

Sed por kio ĝin scii? Malfeliĉe
la kaŭzo estis la malbona sorto
kiu jam suferigis min sufiĉe.
Venu al mi la ripoziga morto
ĉar en la kor’ al mi ne restas forto;


Ho, katastrof’! vi vundis min akute,
vi de l’ eterna malĝojec’ motivo.
Same kiel la ŝip’ frapita brute,
mia feliĉo malaperis tute
en la maldolĉa maro de la vivo.

Sed l’anĝeleto al Estaĵ’ Supera
petos ke mi, malgaja senespera,
forlasinte la vivon neutilan,
ĝuu kune kun ŝi la Regnon Brilan
en la eterna vivo, sole vera!