Saltu al enhavo

Ŝtona Gasto

El Vikifontaro

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/1 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/2
Heroo de legendo pri konata al ĉiuj Don Ĵuan estas hispana „kaballero“ Don Ĵuan Tenorio. Tiu ĉi familio efektive ekzitis en XIV centjaro kaj en unu registro de kavaliroj de ordeno de Banda (kavaliroj de ruĝa ligilo) oni vidas ĝian insignon. Don Ĵuan Tenorio vivis en tempo de regado de reĝo de Kastilio Pedro Kruela, estis lia favorato kaj prenis parton je liaj malĉastaj aventuroj. Per tio ĉi limiĝas historiaj scioj pri li. Legendo kreis el li tipon de delogisto, kiu vivas per vivo, plena de aventuroj. Unu fojon Don Ĵuan en nokto enŝtelas sin al filino de komandoro Ullos. Al krioj de knabino alkuras ŝia patro kaj Don Ĵuan lin mortigas. Oni enterigis komandoron en preĝejeto de monaĥejo de Francisko. Don Ĵuan aperas tien kaj ofendas per vortoj lian monumenton; pro tio-ĉi monumento fortiras Ĵuan’on en inferon. Ekzistas scio, ke efektiva Don Ĵuan, je postulo de parencaro de mortigita komandoro, estis enlogita de monaĥoj en lian monaĥejon kaj estis mortigita de ili; por komprenigi lian malaperon monaĥoj propagandis famon, ke monumento de komandoro, ofendita de Don Ĵuan, fortiris lin en inferon. En tiu-ĉi formo legendo komencis ricevi literaturan prilaboradon de XVII centjaro. En 1630 jaro aperis en lingvo hispana dramo de Tirso-de-Molina: „Delogisto el Sivilio aŭ Ŝtona Gasto“; dua hispana peco de tiu-ĉi centjaro kaj je tiu-ĉi sama temo, restinta en manuskripto, apartenas al Alonzo-de-Kardoba. Dramo de Molina fariĝis konata en Italujo kaj sekvigis imitojn de Ĉikonjini kaj de Ĝilberti. En 1658 jaro itala aktoraro kun granda sukceso ludis „Ŝtonan Gaston“ en Parizo kaj tio-ĉi sekvigis tutan vicon da francaj pecoj pri Don Ĵuan. En tiu-ĉi sama 1658 jaro aperas „Don Ĵuan“ de Dorimon; post ĝi — dramo de Villié, glora komedio de Molier’ (1665), transfaro de tiu-ĉi komedio de Kornel’ kaj peco de Rozimon’. En XVIII centjaro aperis dramoj de itala poeto Goldoni (1736) kaj itala abato Lorenco Da-Ponte (1787), al vortoj de kiu estas verkita muziko de opero de Mocart’. En XIX centjaro estis skribitaj — en lingvo germana: fantazio de Hofman’ kaj tragedio de Grabbe („Don Ĵuan kaj Faust“), en lingvo rusa „Ŝtona Gasto“ de Puŝkin kaj en lingvo franca „Don Ĵuan de Marano“ de A. Dumas (1836).

Sed legendo pri Don Ĵuan havis ankoraŭ duan redakcion. Laŭ tiu-ĉi redakcio Don Ĵuan el familio de Maranja vivas ankaŭ kiel heroo de unua legendo, sed dank’ al supernaturaj fortoj li pentas kaj mortas tute pardonita. Unua prilaboro de legendo en tiu-ĉi formo estis rakonto de Prospero Merime („Les âmes du purgatoire“ — „Animoj de purigejo“, 1834); post li sekvis Sorilia (1844) kaj rusa poeto A. Tolstoj („Don Ĵuan“, drama poemo, 1859). Fine, tute foriginte supernaturan elementon, tipon de Don Ĵuan prilaboradis Lenau (1844), Viese, Braun von Braunthal, Paul Heyse kaj Armand („Don Ĵuan d’Armana“, 1886.[1]).

„Ŝtona Gasto“ de Puŝkin (1799—1837) estas verkita en aŭtuno de 1830 jaro en lia vilaĝo Boldino, en la gubernio Niĵni-Novgorod. Sed tiu-ĉi tragedio — unu el plej grandaj kreitaĵoj de poezio — estis presita nur en 1839 jaro, post morto de aŭtoro, kiu estis mortigita en duelo kun Dantes’ en 1837 jaro. Glora rusa kritikisto Belinskij estis unua, kiu komprenis tutan majestecon de tiu-ĉi per mezuro produktaĵo, nominte ĝin „perlo de kreitaĵoj de Puŝkin“, „plej kara, plej luksa diamanto en lia krono de poeto“. — „Tragedio aŭ komedio, diras Belinskij, kiel ĉiu arta produktaĵo, devas prezenti apartan, fermitan en si mem mondon, t. e. ĝi devas havi unuecon de agado, kiu eliras ne el ekstera formo, sed el ido, kuŝanta en ĝia fundamento. Ĝi allasas nek elementojn, fremdajn al ĝia ideo, nek eksterajn puŝojn, kiuj helpus al irado de ago, sed disvolviĝas imanente, t. e. el interne de si mem, kiel arbo disvolviĝas el grajno. Tial ĉiu peco en drama formo, esprimanta tute kaj tute konsumanta ĝian ideon, tuta kaj finita en arta signifo, t. e. kiu prezentas per si apartan kaj fermitan en si mondon — estas aŭ tragedio aŭ komedio, kio dependas de esenco de ĝia enhavo kaj tute ne dependas de ĝia amplekso kaj grandeco, eĉ se ĝi etendiĝas ne pli ol sur kvin paĝoj. Tiel, ekzemple, pecoj de Puŝkin: „Mocart’ kaj Salieri“, „Avara Kavaliro“, „Nimfo“, „Boris Godunov“ kaj „Ŝtona Gasto“ — estas tragedioj en plena senco de tiu-ĉi vorto, kiel pecoj, esprimantaj en drama formo ideon de venko de morala leĝo kaj prezentantaj, ĉiu aparte, tute apartan kaj fermitan en si mem mondon“[2].

„Ŝtona Gasto“, postmorta verko de Puŝkin, estas drama poemo… Heroo de tiu-ĉi malgranda dramo estas Don Ĵuan, tiu sama, kiu aperas heroo en libreto de glora opero de Mocart’; sed ĉe Puŝkin komunaj kun tiu-ĉi libreto estas nur nomoj de agantaj personoj, nomoj de Don Ĵuan, de donino Anno, de Leporelle; ideo do de tute produktaĵo, ĝia dismeto, irado, kunligo kaj disligo, situacio de agantaj personoj — ĉio tio-ĉi estas ĉe Puŝkin lia propra, originala. Poemo etendiĝas ne pli, ol sur tridek kvin paĝoj kaj malgraŭ tio-ĉi ĝi estas tuta, limigita produktaĵo de krea genio, arta formo, kiu tute ampleksis senfinan ideon, metitan en ĝia fundamento, grandegula kreitaĵo de granda majstro, kies kreanta mano povis konsumi sur tiuj-ĉi malmultaj tridek kvin paĝoj grandan ideon, tutan, ĝis plej malgranda nuanco. Ni petas ne akcepti niajn vortojn kiel juĝo[Necerta teksto]ne, ili ne estas juĝo, ili estas nur sonoj, ekkrioj, interjekcioj… Ni ekvidis malproksimon sen limoj, profundaĵon sen fine — kaj ni kun tremo reiris posten“[3].

„Ŝtona Gasto“ estas skribita per senrimaj versoj. Mi jam diris mian opinion pri tradukoj de grandaj produktaĵoj en rimoj; („Esperantisto“ 1891, № 10). Tie-ĉi mi povas nur aldoni sekvantajn vortojn de Belinskij pri tradukoj de verkoj de Ŝekspir: „mi estas konvinkita, ke por perfekta traduko per versoj de dramoj de Ŝekspir tradukanto mem devas esti Ŝekspir, alie lia traduko estos eĉ se iom malĝusta, — malĝusta aŭ laŭ ideo aŭ laŭ formo kaj ĉiam estos pli aŭ malpli subjektiva. Por legado oni povas kaj devas traduki Ŝekspir’on per prozo“.[4] — Mi pensas ke ĝis oni trovos arton ne aliigi per versaj tradukoj figurojn de originalo, tiu-ĉi postulo devas esti uzata por tradukoj de verkoj de ĉiu granda poeto. Almenaŭ ĝi devas esti uzata por tradukoj de dramaj kreaĵoj, en kiuj maniero de esprimado de herooj estas ofte por artisto forta rimedo klarigi pli bone iliajn karakterojn.

En prilaboro de tipo de Don Ĵuan Puŝkin per nenio ŝuldis al siaj antaŭirantoj. Oni povas nur montri scenon de invito monumenton, kiu estas tre simila je tiu-ĉi sama sceno de Molier’ kaj oni povas supozi influon de Ŝekspir en IV sceno, kiam Don Ĵuan diras sian nomon (Ŝekspir: „Riĉard III“, akt. I, sc. II). El eminentaj artistoj rolon de Don Ĵuan en „Ŝtona Gasto“ ludis sur sceno Rossi. Rusa kompozitoro Dargomijskij verkis muzikon al vortoj de Puŝkin, sed indeco de tiu-ĉi opero (Ŝtona Gasto) ĝis nun estas disputa demando de muzika kritiko.

Tradukinto.
[Ornamaĵo mankas]
Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/7 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/8 Sceno 1.

Nokto. Tombejo proksime de Madrido. Don Ĵuan’ kaj Leporello.

Don’ Ĵuan’.

Ni atendu tie-ĉi nokton. Uf! fine ni atnigis pordegon de Madrido. Baldaŭ mi kuregos sur konataj stratoj, kovrinte lipharojn per mantelo kaj brovojn per ĉapelo. Kiel vi pensas: ĉu oni povas min rekoni?

Leporello.

Jes, rekoni Don’ Ĵuan’on estas tre malfacile! Tiaj, kiel li, estas ja tia multego!

Don’ Ĵuan’.

Ĉu efektive? Sed kiu do min rekonos?

Leporello.

Unua gardanto, gitano aŭ malsobra muzikisto aŭ via propra egalulo — aroganta kavaliro, en mantelo, kun glavo sub brako, en ĉapelo.

Don’ Ĵuan’.

Kia estos malfeliĉo eĉ se oni rekonus! Nur mi ne volus renkonti reĝon mem, sed, cetere, mi neniun timas en Madrido.

Leporello.

Kaj jam morgaŭ oni sciigos reĝon, ke Don’ Ĵuan’ revenis arbitre el ekzilo en Madridon. Kion, diru, li tiam faros al Vi?

Don’ Ĵuan’.

Li min resendos. Ja certe oni ne dehakos al mi kapon: me ni estas ja regna krimulo! Li min forigis pro amo al mi, por ke familio de mortigito lasu min en paco.

Leporello.

Jen estas. Estus pli bone, se Vi sidus trankvile tie.

Don’ Ĵuan’.

Mi dankas humile! Mi apenaŭ ne mortis tie pro enuo. Kiaj homoj! kia tero! Sed ĉielo? ĝi estas vera fumo; kaj virinoj? Jen ĉu vi vidas, mia malsaĝa Leporello: mi, certe, ne elŝanĝos lastan vilaĝaninon de Andaluzujo por unuaj belulinoj de tie. Je komenco ili plaĉis al mi per bluaj okuloj, per blankaĵo kaj per modesteco, sed pleje per novaĵo; sed, dank’ al Dio mi baldaŭ konjektis: mi ekvidis, ke oni ne devas eĉ esti konata kun ili, — ili ne havas vivon, ili ĉiuj estas vaksaj pupoj… Kaj niaj!… Sed aŭskultu: tiu-ĉi loko estas konata al nu. Ĉu vi ĝin rekonis?

Leporello.

Kompreneble. Moualîejo de Antonio estas por mi memorinda. Vi tien-ĉi veturadis kaj ĉevalojn mi tenadis en tiu-ĉi arbareto… Malbenita ofico — oni devas konfesi! Vi tie-ĉi pasigis tempon, kredu, pli agrable, ol mi.

Don’ Ĵuan (reve).

Malfeliĉa Inezo! Ŝi jam ne ekzistas! Kiel mi ŝin amis!

Leporello.

Inezon kun nigraj okuloj? Ho, mi memoras! Tri monatojn Vi ĉirkaŭflirtis ŝin — fine diablo helpis.

Don’ Ĵuan.

En julio… en nokto… Strangan agrablecon mi trovadis en ŝia malĝoja rigardo kaj en velkintaj lipetoj. Tio-ĉi estas stranga. Vi ne trovis, ŝajnas, ke ŝi estas belulino. Kaj efektive, — ŝi havis malmulte da vera beleco. Okuloj… nur okuloj kaj rigardo… Tian rigardon jam mi neniam renkontadis! Sed ŝia voĉo estis mallaŭta kaj malforta, kiel ĉe malsana… Kaj ŝia edzo estis kruda fripono, — mi tion-ĉi ekkonis malfrue… Malfeliĉa Inezo!

Leporello.

Nu, post ŝi aliaj estis.

Don’ Ĵuan.

Vere.

Leporello.

Kaj se ni estos vivaj — aliaj ankoraŭ estos.

Don’ Ĵuan’.

Efektive.

Leporello.

Nun kian ni serĉos en Madrido?

Don’ Ĵuan’.

O, Laura’n! Mi kuros rekte al ŝi.

Leporello.

Bone.

Don’ Ĵuan’.

Rekte al ŝia pordo, — kaj se iu jam estas ĉe ŝi — mi petas salti en fenestron.

Leporello.

Kompreneble. Nu, ni gajiĝis. Mortintinoj nin trankviligas mallonge. Kiu iras al ni?

(Monaĥo eniras).

Monaĥo.

Ŝi tuj alveturos tien-ĉi. Kiu tie-ĉi estas? Ĉu Vi estas servantoj de donino Anno?

Leporello.

Ne, ni mem estas sinjoroj. Ni tie-ĉi promenas.

Don’ Ĵuan’.

Kaj kiun Vi atendas?

Monaĥo.

Donino Anno devas tuj alveturi al ĉerkujo de edzo.

Don’ Ĵuan’.

Donino Anno de Solva? Kiel? Edzino de komandoro, mortigita… mi ne memoras de kiu.

Monaĥo.

De malĉasta, senkonscienca, malpia Don’ Ĵuan’.

Leporello.

Ho, jen kiel estas! Famo pri Don’ Ĵuan’ penetris eĉ en pacan monaĥejon: ermitoj kantas laŭdojn al li.

Monaĥo.

Ĉu li estas, eble, konata al Vi?

Leporello.

Al ni? Tute ne. Kaj kie li estas nun?

Monaĥo.

Li ne estas tie-ĉi. Li estas en ekzilo, malproksime.

Leporello.

Kaj dank’ al Dio! Ju pli malproksime li estas, des ĝi estas pli bona. Oni prenus ĉiujn ilin, malĉastulojn, en unu sakon kaj — en maron.

Don’ Ĵuan’.

Kio? Kion vi mensogas?

Leporello.

Silentu: mi diras ja intence.

Don’ Ĵuan’.

Kaj tie-ĉi oni enterigis komandoron?

Monaĥo.

Tie-ĉi. Edzino konstruis al li monumenton kaj ĉiutage alveturas tien-ĉi preĝi kaj plori.

Don’ Ĵuan’.

Kaj stranga vidvino! Mortinto estis ĵaluzema ne vane: li tenis fermite doninon Annon; neniu el ni ŝin vidis. Kaj ĉu ŝi estas beleta?

Monaĥo.

Ni, ermitaj, ne devas nin ĉarmi per virina beleco; sed oni ne povas malkonfesi: eĉ Diservanto ne povas neigi ŝian mirindan belecon.

Don’ Ĵuan’.

Mi volus interparoli kun ŝi.

Monaĥo.

O, donino Anno neniam parolas kun viro.

Don’ Ĵuan’.

Kaj kun Vi, mia patro?

Monaĥo.

Ĝi estas alia afero: mi estas monaĥo. Sed jen ŝi estas.

(Donino Anno eniras).

D. Anno.

Malfermu, mia patro.

Monaĥo.

Tuj, sinjorino: mi Vin atendis.

(D. Anno iras post monaĥo).

Leporello.

Nu, kia ŝi estas?

Don’ Ĵuan’.

Oni tute ne vidas ŝin sub tiu-ĉi nigra vualo de vidvino; mi apenaŭ rimarkis mallarĝan kalkanon.

Leporello.

Por Vi estas sufiĉa. Ĉe Vi imago en minuto alpentros restan. Ĝi estas ĉe Vi pli lerta ol pentristo; por Vi estas tute egale. de kio komenci: de brovoj aŭ de piedoj.

Don’ Ĵuan’.

Aŭskultu, Leporello: mi konatiĝos kun ŝi.

Leporello (flanken).

Jen Vi havas! Oni tre bezonas. Faligis edzon kaj volas ekrigardi larmojn de vidvino. Senkonscienca!

Don’ Ĵuan’.

Tamen jam kerpuskiĝis. Ĝis luno ne supreniris super ni kaj ne aliformigis mallumon en luman krepuskon — ni eniru Madridon.

Leporello.

Ho, Dio! Grando de Hispanujo atendas kiel ŝtelisto nokton kaj timas lunon! Kaj ĉu longe mi klopodos kun li? Oni ne havas, certe, jam fortojn!


Sceno 2. Vespermanĝo ĉe Laura. Unua gasto.

Mi ĵuras al vi, Laura: vi neniam ludis kun tia perfekteco! Kiel fidele vi komprenis vian rolon!

Dua.

Kiel vi ĝin disvolvis! Kun kia forto!

Tria.

Kun kia arto!

Laura.

Jes, hodiaŭ al mi prosperis ĉiu movo, ĉiu vorto. Mi metis min libere al inspiro. Vortoj verŝis sin, kvazaŭ naskis ilin ne timema memoro, sed koro.

Unua.

Vere. Kaj nun ankoraŭ viaj okuloj brilas kaj vangoj flamas, — via ravo ne silentiĝas. Ne permesu, Laura, al ĝi malvarmiĝi senfrukte: kantu, Laura, kantu ion!

Laura.

Donu al mi gitaron.

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Ho, brave! brave! Mirinde! Senkompare!

Unua gasto.

Ni dankas, sorĉistino! Vi sorĉas niajn korojn. El plezuroj de vivo muziko cedas nur al amo; sed amo ankaŭ estas melodio. Rigardu: eĉ Karlos’, via malafabla gasto, estas tuŝita!

Dua.

Kiaj sonoj! Kiom da sento ili havas! Kaj kies estas vortoj, Laura?

Laura.

De Don’ Ĵuan’!

Don’ Karlos’.

Kio? Don’ Ĵuan’!

Laura.

Ilin verkis iam mia fidela amiko, mia flirtema amanto.

Don’ Karlos’.

Via Don’ Ĵuan’ estas malpiulo kaj abomenulo kaj vi — vi estas malsaĝulino!

Laura.

Vi freneziĝis! Sed mi tuj ordonos al miaj servantoj vin buĉi, kvankam vi estas grando de Hispanujo.

Don’ Karlos’ (levas sin).

Voku do ilin!

Unua gasto.

Laura, ĉesu! Ne koleru, Don’ Karlos’. Ŝi forgesis…

Laura.

Kion? Ke Don’ Ĵuan’ honeste mortigis en duelo lian fraton? Estas domaĝo, vere, ke ne lin mem.

Don’ Karlos’.

Mi estas malsaĝa, ke mi ekkoleris.

Laura.

Ha, vi mem konsentas, ke vi estas malsaĝa! Tial ni paciĝu.

Don’ Karlos’.

Mi estas kulpa, Laura. Pardonu min. Sed mi ne povas aŭdi indiferente tiun-ĉi nomon.

Laura.

Kaj ĉu mi estas kulpa, ke tiu-ĉi nomo ĉiuminute al mi venas sur langon?

Gasto.

Nu, por signo de tio, ke vi jam tute ne koleras, kantu ankoraŭ, Laura.

Laura.

Jes, por adiaŭdiro: jam estas nokto. Sed kion do mi kantos? Ha, aŭskultu!

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Belege! senkompare!

Laura.

Adiaŭ do, sinjoroj.

Gastoj.

Adiaŭ, Laura.

(Ili eliras. Laura haltigas Don’ Karlos’).

Laura.

Vi, furioza, restu ĉe mi. Vi plaĉis al mi; vi memorigis al mi Don’ Ĵuan’on, kiam vi ekmallaŭdis min kaj kunpremis kun grinco dentojn.

Don’ Karlos’.

Feliĉulo! Vi sekve amis lin?

(Laura faras jesas signon).

Don’ Karlos’.

Tre?

Laura.

Tre.

Don’ Karlos’.

Kaj ĉu nun vi amas lin?

Laura.

En tiu-ĉi minuto? Ne, mi ne amas. Mi ne povas ami du. Nun mi vin amas.

Don’ Karlos’.

Diru, Laura: kian aĝon vi havas?

Laura.

Dek ok jarojn.

Don’ Karlos’.

Vi estas juna kaj estos juna ankoraŭ kvin aŭ ses jarojn. Ankoraŭ eble ses jarojn ili puŝos sin amase ĉe vi, karesos vin, vin dorlotos kaj faros donacojn kaj amuzigos vin per noktaj serenadoj kaj en nokto mortigos por vi unu duan sur kruciĝoj

de vojoj. Sed kiam tempo foriros, kiam viaj okuloj fariĝos kavaĵaj kaj palpebroj, sulkinĝinte, fariĝos nigraj kaj grizaĵo briletos en via harligo kaj oni nomados vin maljunulino, — tiam kion vi diros?

Laura.

Tiam?… Sed kia! pensi pri tio-ĉi? Kia interparolo? Aŭ ĉu vi ĉiam havas tiajn pensojn? Iru, malfermu balkonon… Kiel ĉielo estas trankvila! Varma aero estas senmova; nokto odoras citronon kaj laŭron, hela luno brilas sur densa kaj malluma bluaĵo kaj tirante, klare krias gardistoj!… Sed malproksime, en nordo — en Parizo — ĉielo, eble, estas kovrita de nuboj, malvarma. pluvo falas kaj vento blovas. Sed kion tio nin interesas? Aŭskultu, Karlos: mi postulas, ke vi ridetu… Nu, tiel bone!

Don’ Karlos’.

Kara demono.

(Oni frapas).

Don’ Ĵuan’.

He, Laura!

Laura.

Kiu estas tie? Kies estas tiu-ĉi voĉo?

Don’ Ĵuan’.

Malfermu!

Laura.

Ĉu efektive! Dio!

Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/17 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/18 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/19 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/20 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/21 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/22 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/23 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/24 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/25 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/26 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/27 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/28 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/29 Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/30
  1. E. Braun: „Literatura historio de tipo de Don Ĵuan„.
  2. Belinskij „Verkoj“, t. III, 388—9, 1862.
  3. Belinskij: „Verkoj“, t. III, 61,62.
  4. Belinskij: „Verkoj“, t. III, 362, rimarko.