Aŝik-Kerib

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Aŝik-Kerib
de Miĥail Lermontov
Tradukita de M. Kuŝnir


Titolpaĝo[redakti]


BIBLIOTEKO

de la internacia lingvo

ESPERANTO.

Nr. 79.

AŜIK-KERIB


TURKA RAKONTETO

DE

M. LERMONTOV.

————————

TRADUKIS
M. KUŜNIR.

NURNBERGO
PRESEJO DE W. TÜMMEL

1895.

Aŝik-Kerib[redakti]

Antaŭ longa tempo, en la urbo Tifliso vivis riĉa turko. Multe da oro donis al li Allaho, sed pli kara ol la oro estis al li lia sola filino, Magulj-Megeri. Sur la ĉielo la steloj estas bonaj, sed pli supre post la steloj vivadas anĝeloj, kiuj estas pli bonaj; tiel ankaŭ Magulj-Megeri estis pli bona ol ĉiuj knabinoj de Tifliso. Estis ankaŭ en Tifliso malriĉa Aŝik-Kerib. La Profeto donis al li nenion, krom alta koro kaj kapablo de kantoj; ludante je la saazo (turka ludilo) kaj laŭdante la antikvajn heroojn de Turkestano, li iradis al la edziĝaj festoj, por gajigadi la riĉulojn kaj feliĉulojn. En unu edziĝofesto, li ekvidis Magulj-Megeri'n kaj ili ekamis unu la duan. La malriĉa Aŝik-Kerib malmulte esperis, ke li edziĝus je ŝi, kaj li fariĝis malgaja, kiel la vintra ĉielo.

Jen foje li kuŝis en ĝardeno sub vinberoj kaj fine li ekdormis. En tiu sama tempo preteriris Magulj-Megeri kun ŝiaj amikinoj, kaj unu el ili, ekvidinte la dormantan Aŝikon (ludiston sur ludilo), aliris al li. "Kion vi dormas sub la vinberoj", ŝi ekkantis "leviĝu, malsaĝa, via gazelo iras preter vi". Li ekmaldormiĝis, la knabino flugis for, kiel birdeto. Magulj-Megeri aŭdis ŝian kanton kaj komencis ŝin insulti. "Se vi scius", respondis la knabino, "al kiu mi kantis tiun ĉi kanton, vi min dankus; tie estas via Aŝik-Kerib". --"Konduku min al li", diris Magulj-Meregi, kaj ili foriris. Ekvidinte lian malgajan vizaĝon, Magulj-Megeri komencis lin demandadi kaj konsoli. "Kial do mi ne devas esti malgaja", respondis Aŝik-Kerib, "mi vin amas kaj vi neniam estos mia!" -- "Petu mian manon ĉe mia patro", diris ŝi, "kaj mia patro faros nian edziĝon je lia kosto kaj dotos min tiom, ke estos sufiĉe por ni ambaŭ". -- "Bone", li respondis, "ni sciu, ke Ajak-Aga nenion domaĝos por sia filino; sed kiu scias, ke poste vi ne riproĉos min en tio, ke mi nenion havis kaj ĉio estas nur via? Ne, kara Magulj-Megeri, mi ĵuris, ke sep jarojn mi devas migri en la mondo, ĝis mi fariĝos riĉa, aŭ pereos en la malproksimaj dezertoj; se vi estas kontenta je tio, tiam post la finiĝo de la tempo, vi estos mia". Ŝi konsentiĝis, sed aldonis, ke, se li al la difinita tago ne venos, ŝi fariĝos edzino de Kurŝud-bek, kiu jam de longe sin svatas al ŝi.

Aŝik-Kerib venis al sia patrino, estis benita de ŝi en la vojon, ekkisis la malgrandan fratinon, metis la saketon trans la ŝultro, sin apogis je migra bastono kaj eliris el Tifliso. Kaj jen, atingas lin rajdanto sur ĉevalo; li rigardas: tiu estas Kurŝud-bek. -- Bonan vojon! -- krisi al li bek, -- kien vi ajn irus, migranto, mi estas via akompananto. Aŝik-Kerib ne estis ĝoja je sia kolego, sed fari povis nenion. Longe ili iris kune, fine ili ekvidis antaŭ si riveron. Estis nek ponto, nek malprofunda loko por transiri piede. -- Naĝu antaŭen, diris Kurŝud-bek, -- mi naĝos post vi. -- Aŝik' forĵetis de si la vestojn, kaj fornaĝis. Elirinte sur la bordon, li ekrigardis posten . . . ho malĝojo! ho ĉiopovanta Allaho! Kurŝud-bek, preninte liajn vestojn, forveturis ree Tiflison; nur la polvo volviĝis, kiel serpento, post li sur la glata kampo. Alsaltinte Tiflison, bek alportis la vestaĵon de Aŝik-Kerib al lia maljuna patrino. -- Via filo dronis en profunda rivero, li diris, jen lia vestaĵo! -- En nepentrebla malĝojo ekfalis la patrino sur la vestaĵon de la amata filo kaj komencis superverŝadi ĝin per varmegaj larmoj; poste prenis ĝin kaj forportis al sia estonta bofilino, Magulj-Megeri. "Mia filo dronis, ŝi diris, Kurŝud-bek alportis liajn vestojn; vi estas libera". Magulj-Megeri ekridetis kaj respondis: "Ne kredu: tio ĉi estas nur elpensoj de Kurŝud-bek; antaŭ, or forfluos la sep jaroj, neniu estos mia edzo. -- Ŝi prenis de la muro sian saazon kaj trankvile komencis kanti la amitan kanton de Aŝik-Kerib.

Samtempe la migranto alvenis nuda al unu vilaĝeto. Bonaj homoj vestis lin kaj manĝigis; kiel rekompenco, li kantis pro ili mirindajn kantojn. Per tia rimedo, li transiradis el vilaĝo vilaĝon, el urbo urbon kaj lia gloro disportiĝis ĉien. Fine lie alvenis Ĥalafon. Kiel ĉiam, li eniris kafejon, petis, ke oni donu al li saazon, kaj komencis kanti. En tiu ĉi tempo loĝis en Ĥalafo urbestro, granda amanto de kantistoj; multajn oni alkondukadis al li, -- eĉ ne unu al li ekplaĉis. Liaj servantoj estis elturmentitaj, ili aŭdas mirindan voĉon. Ili eniras tien. -- "Iru kun ni al la granda estro, ili ekkriis, -- se ne, -- vi respondos per via kapo." -- "Mi estas homo libera, migranto el la urbo Tifliso", diras Aŝik-Kerib; "se mi volas -- mi iras, se mi volas -- ne; mi kantas, kiam okazas, kaj via estro ne estas mia". Tamen, ne turnante atenton je tio, ili lin kaptis kaj forkondukis al la urbestro. -- "Kantu!" diris la estro, kaj li ekkantis. Kaj en tiu ĉi kanto li glorigis sian karan Magulj-Megeri'n, kaj tiu ĉi kanto tiel ekplaĉis al la fiera estro, ke li lasis la malriĉan Aŝik-Keribon ĉe si. Ekŝutiĝis al li arĝento kaj oro, ekbriladis sur li riĉaj vestoj. Feliĉe kaj gaje komencis vivi Aŝik-Kerib kaj fariĝis tre riĉa. Ĉu li forgesis sian Magulj-Megeri'n aŭ ne, mi ne scias; sed la difinita tempo flugadis. La lasta jaro rapide devis finiĝi, kaj li eĉ ne pretiĝis por forveturi. La belega Magulj-Megeri komencis malesperi. En tiu tempo devis foriri en la vojon komercisto kun karavano el Tifliso kun kvardek kameloj kaj okdek sklavoj. Ŝi vokas la komerciston al si kaj donas al li oran pladon. -- Prenu tiun ĉi pladon, -- ŝi diras, -- kaj en kiun ajn urbon vi venos, kuŝigu sur videbla loko en via magazeno kaj anoncigu, ke tiu, kiu konfesos, ke li estas ĝia mastro, kaj argumentos tion ĉi, tiu ĝin ricevu kaj ankaŭ oron en ĝia pezo. -- Forveturis la komercisto; ĉie li plenumadis la komision de Magulj-Megeri, sed neniu konfesis, ke li estus la mastro de la plado. Li jam preskaŭ vendis ĉiujn siajn komercaĵojn, kaj venis kun la lastaj Ĥalafon. Li anoncis la komision de Magulj-Megeri. Ekaŭdinte tion ĉi, Aŝik-Kerib alkuris al la karavanmagazeno, kaj vidas oran pladon en la magazeno de la Tiflisa komercisto. "Tio ĉi estas mia"! diris li, kaptante ĝin per la mano. -- Vere, ĝi estas via, -- diris la komercisto, -- mi vin rekonis, Aŝik-Kerib. Veturu do rapide Tiflison: via Magulj-Megeri ordonis diri al vi, ke la tempo finiĝas, kaj se vi ne estos en la difinita tago, ŝi estos edzinigita je alia. -- En malespero Aŝik-Kerib kaptis sin je la kapo: restis nur tri tagoj ĝis la fatala horo. Tamen li sidiĝis sur ĉevalon, prenis kun si sakon kun oraj moneroj kaj forsaltis, la ĉevalon ne domaĝante. Fine la elturmentita kuristo falis senspira sur la Arzinjana monto, kiu estas inter Arzinjano kaj Arzerumo. Kion li devis fari? De Arzinjano ĝis Tifliso estas du monatoj de veturo, kaj restis nur du tagoj. "Ĉiopovanta Allaho!" li ekkriis, "se vi ne helpos al mi, mi havas sur la tero nenion por fari!" Kaj li deziras sin ĵeti de la alta krutaĵo. Tuj li vidas malsupre homon, sidantan sur blanka ĉevalo, kaj aŭdas laŭtan voĉon: -- Junulo! kion vi deziras fari? -- "Mi volas morti", respondas Aŝik. -- Malsupriĝu do tien ĉi, se vi tiel volas; mi vin mortigos. -- Aŝik iel malsupriĝis de la ŝtonego. -- Iru post mi, diris minace la rajdanto. -- "Kiel mi povas sekvi post vi", respondis Aŝik, "via ĉevalo flugas, kiel vento, dum mi portas sur mi multpezan sakon?" -- Vere! metu do vian sakon sur mian selon kaj sekvu. -- Kiel Aŝik-Kerib ajn penis kuri, li restiĝis malproksime. -- Kio do vi restadas? -- ekdemandis la rajdanto. "Kiel do mi povas sekvi post vi: via ĉevalo flugas pli rapide ol la penso, kaj mi estas elturmentita". -- Vere; sidiĝu malantaŭe sur mia ĉevalo, kaj rakontu la tutan veron: kien vi volas veturi? -- "Kvankam Arzerumon hodiaŭ veni". -- "Kovru do la okulojn". -- Li kovris. -- "Nun malkovru". -- Rigardas Aŝik: antaŭ li brilas la blankaj muroj kaj la minaretoj de Arzerumo. -- "Mi estas kulpa, Aga"! diris Aŝik': "mi diris eraron, mi volis diri, ke mi devas esti en Karso". -- "Jen, jen do!" respondis la rajdanto, -- mi antaŭavertis vin, ke vi diru al mi nur la veron. Kovru do ree la okulojn. Nun malkovru". -- Aŝik ne kredis al si, ke ĝi estas Karso. Li falis sur la genuojn kaj diris: "Mi estas kulpa, Aga, triobla estas kulpa via servanto, Aŝik-Kerib; sed vi mem scias, ke se homo decidis mensogi en mateno, li devas mensogi ĝis la fino de la tago. Vere mi bezonas esti en Tifliso". -- "Kia vi estas malverema! -- diris kolere la rajdanto: sed restas nenio por fari; mi pardonas al vi. Kovru do la okulojn. Nun malkovru", li aldonis post momento. Aŝik ekkriis de ĝojo: ili estis ĉe la pordego de Tifliso. -- Kore dankante kaj preninte de la selo sian sakon, Aŝik-Kerib diris al la rajdanto: "Aga, kompreneble, via bonfareco estas granda; sed faru ankoraŭ pli grandan; se mi nun rakontados, ke en unu tago mi venis el Arzinjano Tiflison, al mi neniu kredos: donu al mi ian argumenton". -- "Kliniĝu", diris tiu ridetante: "prenu el sub la hufo de mia ĉevalo buleton da tero kaj kaŝu ĝin en la brustpoŝon; kaj tiam, se oni ne ekkredos je la vereco de viaj vortoj, tiam ordonu alkonduki al vi blindulinon, kiu jam sep jarojn ne vidas, ŝmiru al ŝi la okulojn -- kaj ŝi ekvidos. -- Aŝik prenis pecon da tero el sub la hufo de la blanka ĉevalo; sed kiam li nur levis la kapon, la rajdanto kun la ĉevalo malaperis. Tiam li konvinkiĝis en la animo, ke lia favoranto estis ne iu alia, sed nur Ĥaderiliazo (St. Georgio). --

Nur malfrue vespere Aŝik-Kerib elserĉis sian domon. Li frapas la pordon per tremanta mano, parolante: "Ana, ana (patrino), malfermu! mi estas gasto de Dio, kaj malvarma kaj malsata; mi petas, pro via migranta filo, enlasu min". La malforta voĉo de la maljunulino respondis al li: "Por noktejoj por la vojaĝantaoj estas la domoj de la riĉuloj kaj fortuloj; en la urbo nun estas edziĝoj; iru tien, tie vi povas pasigi la nokton plezure". -- "Ana, li respondis: mi tie ĉi havas neniajn konatojn, tial mi ripetas mian peton: pro via migranta filo, enlasu min!" Tiam lia fratino diras al lia patrino: -- Patrino, mi leviĝu kaj malfermu al li la pordon. -- "Sentaŭgulino"! -- respondis la maljunulino, -- "vi estas ĝoja akcepti junajn homojn kaj gastigi ilin, ĉar jen jam pasis sep jaroj, ke mi de larmoj perdis la vidadon". -- Sed la filino, ne atentante je ŝiaj riproĉoj, leviĝis, malfermis la pordon kaj enlasis Aŝik-Keribon. Dirante ordinaran saluton, li sidiĝis kaj kun kaŝita maltrankvileco komencis ĉirkaŭrigardi. Kaj li vidas: sur la muro pendas, en polvita tego, lia bonsona saazo, kaj li komencis demandi la patrinon: Kio pendas ĉe vi sur la muro?" -- "Sciema gasto vi estas" -- ŝi respondis: -- "estos sufiĉe, ke oni donos al vi pecon da pano kaj morgaŭ oni vin lasos kun Dio". -- "Mi jam diris al vi" li respondis, "ke vi estas mia min naskinta patrino, kaj tiu estas mia fratino, kaj tial, mi petas, klarigu al mi: kio pendas sur la muro?" -- Tio ĉi estas saazo, saazo, kolere respondis la maljunulino, ne kredante al li. -- "Kaj kion signifas saazo?" -- Saazo signifas, ke per ĝi oni ludas kaj kantas kantojn". -- Kaj Aŝik-Kerib petas, ke ŝi permesu al la fratino depreni la saazon kaj montri al li. -- Mi ne permesas, respondis la maljunulino, -- tio estas la saazo de mia malfeliĉa filo; jen jam sep jaroj, ke ĝi pendas sur la muro kaj la mano de neniu ĝin tuŝis. -- Sed lia fratino leviĝis, prenis de la muro la ludilon kaj donis al li. Tiam li turnis la okulojn al la ĉielo kaj preĝis sekvantan preĝon: "Ho! ĉionfaranta Allaho, se mi devas atingi la deziritan celon, mia sepkorda saazo estu tiel agorda, kiel en tiu sama tago, kiam mi en la lasta fojo ludis je ĝi!" Kaj li ekfrapis la kurpajn kordojn, kaj la kordoj bonsone eksonis; kaj li komencis kanti: -- "Mi estas malriĉa Kerib (migranto) kaj miaj vortoj estas malriĉaj; sed la granda Ĥaderiliazo helpis al mi malsupriĝi de kruta ŝtonego. Kvankam mi estas malriĉa kaj malriĉaj estas miaj vortoj, ekkonu min, patrino, vian migranton". Post tio ĉi lia patrino ekploregis kaj demandas lin: -- "Kiel oni vin nomas?" -- "Raŝid (simplanima)", li respondis. -- "Unu fojon parolu, la duan fojon aŭdu, Raŝid," ŝi diris: -- "per viaj paroloj vi tranĉis mian koron en pecojn. En hodiaŭa nokto, mi vidis en la sonĝo, ke sur mia kapo miaj haroj blankiĝis. Mi jen jam sep jarojn fariĝis blinda de larmoj; diru al mi, vi, kiu havas lian voĉon, kiam venos mia filo?" -- Kaj duafoje kun larmoj ŝi ripetis al li la peton. Vane li sin nomis ŝia filo, sed ŝi ne kredis. Kaj post kelka tempo li petas: "Permesu, patrino, preni la saazon kaj iri; mi aŭdis, tie ĉi proksime estas edziĝo: la fratino min akompanos. Mi kantos kaj ludos kaj ĉion, kion mi ricevos, mi alportos tien ĉi kaj dividos kun vi". -- "Mi ne permesas, respondis la maljunulino: -- "de tiu tempo, kiam mi perdis mian filon, lia saazo ne eliris el la domo. -- Sed li komencis ĵuri, ke li difektos nenian kordon. "Kaj se kvankam unu kordo estos disŝirita", daŭrigis Aŝik, "mi respondos per mia havo". La maljunulino ekpalpis lian sakon kaj eksciinte, ke ĝi estas plena je moneroj, permesis al li. -- Akompanante lin ĝis riĉa domo, kie bruis edziĝa festo, la fratino restis ĉe la pordo, por aŭdi, kio estos.

En tiu ĉi domo loĝis Magulj-Megeri, kaj en tiu sama nokto ŝi devis fariĝi edzino de Kurŝud-bek; Kurŝud-bek festis kun liaj parencoj kaj amikoj, kaj Magulj-Megeri, sidante post riĉa kurteno kun siaj amikinoj, tenis en unu mano kalikon da veneno kaj en la dua -- akran ponardon: ŝi ĵuris morti pli frue, ol fariĝi la edzino de Kurŝud-bek.

Kaj ŝi aŭdis el post la kurteno, ke venis nekonatulo, kiu diris: "Seljam Alejkum![1] vi ĉiuj tie ĉi gajadas kaj festadas, tiel permesu al mi, al malriĉa migranto, sidiĝi kun vi; kaj por tio mi ekkantos al vi kanton". -- "Kial do ne?" diris Kurŝud-bek. "Tien ĉi devas esti enlasitaj kantistoj kaj dancistoj, ĉar tie ĉi estas edziĝa festo; ekkantu do ion, Aŝik (ludisto), kaj mi forlasos vin kun plena mano da oro". Poste Kurŝud-bek demandis lin: -- "Kiel oni vin nomas, vojaĝanto?" -- "Ŝindi-gjorursez (tuj vi ekscios)". -- "Kia ĝi estas nomo!" ekkriis tiu ridante: "mi la unuan fojon aŭdas tian". -- "Kiam mia patrino turmentiĝis per la naskado min, multaj el la najbaroj venadis al la pordo demandi: »filon aŭ filinon Dio al ŝi donis?« Oni respondis al ili: »Ŝindi gjorursez (tuj vi ekscios)«. Kaj jen tial, kiam mi naskiĝis, oni al mi donis tiun ĉi nomon". Post tio ĉi li prenis la ludilon kaj komencis kanti:

"En la urbo Ĥalafo mi trinkis Misiran vinon, sed Dio donis al mi flugilojn, per kiuj mi alflugis tien ĉi en la daŭro de tri tagoj". -- Frato de Kurŝud-bek, homo malsaĝa, eltiris la ponardon, ekkriinte: "Vi mensogas! kiel oni povas el Ĥalafo alveturi tien ĉi en tri tagoj?"

-- Kion do vi deziras min mortigi" diris Aŝik; "Kantistoj, ordinare, de la ĉiuj kvar flankoj de la mondo kunvenas unu lokon; kaj mi de vi prenas nenion, kredu al mi aŭ ne kredu!"

-- "Li daŭrigu", diris la fianĉo, kaj Aŝik-Kerib ekkantis ree:

"La matenan namazon mi faris en la Arzinjana valo, la tagmezan namazon en la urbo Arzerumo, antaŭ la foriro de la suno mi faris namazon en Karso kaj la vesperan -- en Tifliso. Allaho donis al mi flugilojn, kaj mi alflugis tien ĉi. Donu Dio, ke mi fariĝu ofero de la blanka ĉevalo; ĝi saltis rapide, kiel dancisto sur la ŝnurego, de la monto en la valon, de la valo sur la monton: Mevljan (nia Dio) donis al Aŝik flugilojn, kaj li alflugis al la edziĝofesto de Magulj-Megeri".

Tiam Magulj-Megeri, ekkonante lian voĉon, forĵetis la venenon en unu flankon kaj la ponardon duan flankon. --

-- "Tiel vi tenis vian ĵuron", -- diris ŝia amikino: -- "videble hodiaŭ nokte vi fariĝos edzino de Kurŝud-bek?" -- "Vi ne ekkonis, sed mi ekkonis la ĉarman al mi voĉon", -- respondis Magulj-Megeri kaj, preninte tondilon, ŝi tratranĉis la kurtenon. Kiam do ŝi ekrigardis kaj precize ekkonis sian Aŝik-Keribon, ŝi ekkriis kaj ĵetiĝis al li sur la kolon kaj ambaŭ falis sensente. La frato de Kurŝud-bek ĵetiĝis sur ilin kun ponardo, intencante trapiki ambaŭ, sed Kurŝud-bek haltigis lin, dirante: -- "Trankviliĝu kaj sciu, ke: kio estas surskribita sur la frunto de homo en la momento de lia naskiĝo, tion li ne evitos".

Rekonsciiĝinte, Magulj-Megeri ekruĝiĝis de honto, kovris la vizaĝon per la mano kaj kaŝis sin post la kurteno.

-- "Nun estas precize videble, ke vi estas Aŝik-Kerib" -- diris la fianĉo. -- "Sed rakontu, kiel do vi povis en tia mallonga tempo transveturi tian grandan vojon"?

"Por montri la veron", respondis Aŝik, "mia glavo trahakos ŝtonon; se do mi mensogas, mia kolo estu pli maldika ol harero. Sed pli bone ol ĉio, alkonduku al mi blindulinon, kiu jam sep jarojn ne vidas Dian mondon, kaj mi ŝin malblindigos". --

La fratino de Aŝik-Kerib, starante en la vestiblo ĉe la pordo kaj ekaŭdante tian parolon, forkuris al la patrino. --

-- "Patrino!" ŝi ekkriis, "li efektive estas mia frato kaj efektive via filo, Aŝik-Kerib". Kaj preninte la maljunulinon sub la mano, ŝi alkondukis ŝin al la edziĝa festo. Tiam Aŝik prenis la pecon da tero el la brustopoŝo, dissolvis ĝin per akvo kaj ŝmiris la okulojn de la patrino, diretante: "Sciu ĉiuj homoj, kiel forta kaj granda estas Ĥaderiliazo!" Kaj lia patrino ekvidis. Post tio neniu kuraĝis dubi je la vereco de liaj vortoj, kaj Kurŝud-bek sendire redonis al li la plej belan Magulj-Megeri'n.

Tiam, en ĝojo, Aŝik-Kerib diris al li: "Aŭdu, Kurŝud-bek'! mi vin konsolos: Mia fratino estas ne pli malbona ol via antaŭa fianĉino; mi estas riĉa, ŝi havos ne malpli da arĝento kaj oro; kaj tiel, prenu ŝin por vi, kaj vi ambaŭ estu tiel same feliĉaj, kiel mi kun mia kara Magulj-Megeri".

Notoj[redakti]

  1. Rim.: »Seljam Alejkum« signifas: »Mi deziras al vi pacon«. La tradukinto.