Aŭtoro:Fratoj Grimm

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jakobo Grimm[redakti]

Jakobo Grimm (1785-1863)

Jacob Ludwig Carl Grimm (Hanaŭ, 4-a de Januaro, 1785 † Berlin, Prussio, 20-a de Septembro 1863) estis germana filologiisto, juristo, kaj mitologi-verkisto. Li estas plej konata kiel la malkovrinto de la Leĝoj de Grimm pri Lingvistiko kaj estas kun-aŭtoro (kune kun sia frato Wilhelm Grimm) de la monumenta verko Granda Germana Vortaro (Deutsches Wörterbuch), la plej granda kaj plej ampleksa vortaro de la germana lingvo ankoraŭ ekzistanta.

Vilhelmo Grimm[redakti]

Vilhelmo Grimm (1786-1859)

Wilhelm Grimm (Hanaŭ, en la 24-a de Februaro, 1786 † Berlin, Prussio, en la 16-a de Decembro 1859), estas germana aŭtoro kaj pli juna frato de la Fratoj Grimm. Li ekstudis juron en la Universitato de Marburgo unu jaron post sia frato Jakobo. Ili pasis la tutan vivon kunaj, kaj en iliaj eklernaj jaroj ili uzadis la saman liton kaj la saman tablon, sed poste ili dum la gimnaziaj studtempoj ili havis du litojn kaj du tablojn en la sama ĉambro. Ili ĉiam vivadis sub komuna tegmento kaj ĉio kion ili havis estis por ambaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti]

Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm