Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento a.K.. Li verkis du epopeojn: Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja milito inter la Grekoj kaj la Trojanoj, kaj Odiseadon pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la milito.
|