Aŭtunaj floroj/Sovaĝa kanto

Al sinjoro STANISLAW BRAŬN (Wiktor Elski).
Foje en aŭtuno, kiam birda aro
sin pretigis flugi ien trans la maro,
kiam en la parko velkis lasta flor’,
tiam ankaŭ mia kanto bela, juna
eksopiris je la lando varma, suna
kaj kun birda svarmo flugis de mi for.
La printempo venis en sekvinta jaro
kaj de sud’ kun birda petolema aro
venis ankaŭ mia forfluginta kant’;
mi ĝin kompreneble logis, kapti penis,
sed la sovaĝulo min jam ne komprenis
kaj sin al mi kaŝis ie en lekant’.
Tial, se vi kanton mian koni volas,
serĉu en natur’ ĝin, kie vivo bolas,
inter papilioj, muŝoj, floroj ĉarmaj,
sur herbejo verda, en radioj varmaj
mia kant’ petolas ie sur la ter’.
Mi ne scias, kie vi ĝin serĉi devas,
kie ĝi sin kaŝas, kie nune revas,
aŭ ĉu je vi ridas ie el sekret’;
eble ĝi fariĝis bonodora floro
kaj ĵus hejmen portas ĝin sur juna koro
ia sopiranta, bela knabinet’.