A. Berlande

El Vikifontaro
A. Berlande ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
A. BERLANDE

Ĉiuj niaj samideanoj estas antaŭsciigitaj individue de la morto de nia kolego Berlande. Tiu individua avizo estis sendita je la peto de la Esperantista Grupo de Villeneuve-St-Georges, kiu remetis al nia Asocio, por tiu sendo, la restaĵon de la kolekto faritan inter siaj membroj por aĉeto de florkrono al nia bedaŭrata kolego.

Lia vidvino, al kiu ni esprimis en la nomo de nia Asocio niajn funebrajn kondolencojn, adresas siajn dankojn al ĉiuj kamaradoj, kiuj skribis al ŝi okaze de la morto de ŝia kara foririnto.

Berlande naskiĝis en Ivry apud Parizo, en la jaro 1868. Li estis fervojista oficisto depost 1894. Li ripozas nun en Arles, urbo de sia vidvino.

La funebra ceremonio okazis en Villeneuve-St-Georges, la 16-an de Januaro.

Tri paroladoj estis eldiritaj ĉe la stacio de Villeneuve-St-Georges, antaŭ la veturigado de la korpo de nia tre bedaŭrata amiko.

Ni citas ĉi tie nur tiun de S-ro Vatan, direktoro de la lernejoj de Villeneuve-St-Georges, en la nomo de la Esperantista Grupo de la urbo.

Per vortoj kortuŝantaj S-ro Vatan memorigis la vivon de nia amiko, kiu batalis de multaj jaroj por Esperanto.

Li memorigis ankaŭ la fondon de nia Asocio, dirante, ke la nomo de nia kamarado restos eterne en la koro de la esperantistaj fervojistoj.

Fine S-ro Vatan, sin turnante rekte al nia mortinta kolego diris :

« Aŭskultu ankoraŭ unu fojon, kara samideano, le vortojn, kiujn vi amis aŭdi :

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko. »

Post lasta adiaŭo al nia amiko, le ĉeestantoj disiris kortuŝate, pensante pri la doloriga perdo de la neforgesebla fondinto de nia Asocio.

G.